Выбрать главу

— De kie vi akiris ĉi tion?

— Kion vi diras pri mia tualeta ĉambro?

La spegulon de la banoĉambro kadris tri lignokuleroj, sub ĝi troviĝis la kesto de malpuraj tolaĵoj, turnita flank-alsupre kaj kovrita per tapiŝo, sur ĝi tupetiga kombilo, pinĉilo, boteleto da kolonja akvo, ungoraspilo, ungotondilo, krome bombonujo kun jena tuĉa teksto surflanke: «Miaj cindroj».

— Vi gapas kiel Kristoforo Kolumbo kredanta malkovri Amerikon.

Anlkó kuŝis sur la kanapo en bikini-kostumo, en la feliĉo de la bone farita laboro.

— Nun ni furaĝos nin, ĉu bone?

— Bone. Kaj poste ni priparolos…

— Mi scias, mi scias, niajn «komunajn aferojn»…

Post la vespermanĝo Dezsö trapensis, kion multan li volus pri paroli kun la knabino antaŭ la geedziĝo. Post iom da gorĝpreparo li ekparolis:

— Mi kredas, nenio malhelpas, ke ni priparolu la farendaĵojn koneksajn kun nia geedziĝo kaj interagordu niajn imagaĵojn pri la geedza vivo, ekzemple, kio estas via opinio…

— Ĉu vi amas Petöfin? — demandis la knabino. Mi ne. Kion vi volis teksti? Mi aŭskultos vin kun pia enprofundiĝo.

— Antaŭ tia grandsignifa paŝo kiel la geedziĝo, la konscia homo pripensas kaj konsideras ĉion, pesante la ŝancojn favorajn kaj malfavorajn. Mi mem, ĉiuokaze, estas decidiĝinta, ke mi metas mian vivon sur tute novajn fundamentojn; kiamaniere, tion mi eksplikos al vi konkrete… Diru, ĉu vi ne rigardas la geedziĝon serioza afero?

— Kiel do mi ne rigardus ĝin tia? — respondis la knabino. — La geedzeco estas tia institucio, kiun ankaŭ la revolucio ne povas malhavi.

— Propre dirite — parolis plu Dezsö iom nervoze — la problemojn ni povas solvi ankaŭ dummarŝe, ĉi tio sekve ne estas urĝa, sed pri la praktika flanko de la afero tamen ni devas decidi: kiam ni geedziĝos, kiujn ni invitos, kiuj estos la atestantoj…

— Aŭskultu min, Didiliĉjo — diris la knabino —, nun mi sidiĝos en via sino, por ke vi ne eksplodu. Mi scias, ke por vi la geedziĝo estas granda afero. Sed mi volas nenian arenon, nenian etburĝan cirkon, mirtokronon, nek honorfraŭlinojn, nek nuptomarŝon, nek geedziĝfestenon, ke la oldaj kranioj tie idiotadu, leku sian buŝon humida, aludadu pri la nuptonokto. Nenion. Ni eniros — ni eliros geedze. Vi grimacas kiel iu glutinta skatolon da alumetoj.

— Kompreneble. Ĉio estos laŭ via deziro. Mi estus volinta fari iel alie, vi scias, ĉiu familio havas siajn tradiciojn.

— La tradicioj estas por tio, ke oni havu sur kion surtreti. Dimanĉe ne. Tiam ni ripozos. Merkredo ne estas bona, ankaŭ jaŭdo ne. Nek vendredo. — Ŝi kalkulis la tagojn sur la fingroj. — Sabato! Ĉu bone? … Grandioze, sabate mi fariĝos via kunsortulino.

Sabate Dezsö jam estis ekironta, kiam Anikó telefonis.

— Mi tremolis jam, ke mi ne trovos vin hejme, Didiliĉjo. Estas morta gaso, por hodiaŭ la alianco estas luna.

La vortojn li ne komprenis, nur el la akcentado li divenis, ke io ne estas en ordo.

— Kion vi volas diri? — li demandis incitite. La knabino respondis tiel same incitite:

— Mi ricevis ekstran laboron, ĝisvespere mi gurdas la melodion, mi ne havas tempon edziniĝadi.

— Kaj nun vi diras tion?

— Nun oni diris ankaŭ al mi.

En sia turmento, sian korpopezon li metadis de unu piedo sur la alian kaj gratadis sian nukon.

— Ĉu tie vi ankoraŭ? …

— Jes, ĉi tie.

— Mi jam pensis, ke oni malligis nin. Kial vi ne parolas? Kial vi silentas?

— Stulta situacio — li ekparolis post granda fortostreĉo. — Kial vi silentas? — demandis ĉi-foje li.

Tiam eksonoris la rido de la knabino kaj plenigis la aparaton per ebria ĝojo:

— Kion mi ne donus por tio, se mi povus vidi vin, Didiliĉjo! Se mi povus vidi vian vizaĝon funebre kadritan! Du nigrajn ĉevalojn oni devus jungi antaŭ vin kaj vi veturigus la ĉerkon en la tombejon.

— Ĉu vi spritumas pri ĉi tio? Tiom ne grava ĝi estas por vi? Mi opiniis…

— Trankvi, trankvi, nenia pereo. Mi scias mian devon kaj ne forlasos vin en via honto. Unu semajnon post hodiaŭ mi kondukos vin al la altaro de la matrikulisto, por ke la kolegoj ne montru fingre la peke falintan sciencan esploriston.

— Ne koleru, mi petas, mi ne komprenas. Finfine, se laborulino anoncas, ke…

— La laborulino nenion anoncis.

— Sed kial do ne?

— Ĉar ŝajnis, ke tio estos en ordo. Jen kial ne, Didiliĉjo. Kaj, cetere, mi havas teruran huŝon de tio, ke la kapisto eksciu la aferon.

— Kiel ajn ni konsideras, mi vin petas, tia eksterordinara evento, ĉu ne… Kiu ne ripetiĝas, aŭ… kiel mi diru… Vi devus trasenti, mi vin petas…

— Kie vi lasis vian cerbon? Vi kondutas kiel episkopo perdinta la adreson de Disinjoro. Per tio, ke mi ĵuros al vi eternan fidelon hodiaŭ posttagmeze, la kapisto ne ricevos premion. Nenia fabelo, la ekstran laboron oni devas tratreti. En la stato de la laboruloj la plej ĉefa valoro estas la premio. Jen la situo.

Ĉe la alia fino de la linio — muto.

— Kaj nun, kial vi silentas kiel melono sur glacio? Reprenu vian menson, Didiliĉjo, aŭ vi restos fraŭlo.

— La situacio estas eksterordinare malagrabla. Vi ne komprenas tiaĵojn. Kion fari pri la atestantoj? Por min komplezi ili foroferis sian semajnfinon. Ministra ĉefklasvidanto kaj…

Ankoraŭ dufoje ili prokrastis la geedziĝon, sed fine tamen ĝi povis okazi. Ili ne renkontiĝis ofte, ili nur malofte povis koincidigi sian okupitecon. Sed sian ferion ili koincidigis. Aŭtune ili ekvojis, ĉirkaŭveturis la Balatonon en la Trabanto, kaj tendis jen tie, jen ĉi tie. La vetero estis favora al ili, la suno brilis, la akvo estis varma. Propre tiam ili enamiĝis unu al la alia.

Lastatage sur supro de monteto ili adiaŭis al la Balatono, kiu iom post iom vestis sin per leĝeraj nebuloj. Dezsö pensis pri tio, ke en ĉi tiu ĉarma estaĵo li trovis la feliĉon de sia vivo. Ion similan pensis eble ankaŭ Anikó, ĉar subite ŝi turnis sin vidalvide al la viro kaj diris:

— Animalan fortunon mi havas. Ĉi tio estas mia unua edzineco, kaj jen kiel feliĉa mi estas jam nun. Kion vi diros, Dediliĉjo?

Emil Kolozsvári Grandpierre

el la hungara tradukis Kolomano Kalocsay

(el «Hungara Vivo»)

Ekzercoj

174. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Anikó uzas multajn familiarajn esprimojn, kliŝiĝintajn en la junpopola parolado. Ekzemple, por esprimi sian entuziasmon ŝi uzas interalie la adverbojn: animale, beste, brute. Tiaj esprimoj jam ne posedas evidentan logikecon en la uzado; tamen origine ili sendube devenis de metafora impreso pri ilia fono. Ĉu vi povas sugesti la originon de la uzado de la supraj adverboj?

2. Ankaŭ «Heninde!» havas bestan originon; kion Anikó kutime esprimas per ĝi?

3. Alia karakterizo de la paroloj de Anikó estas trafaj similigoj. Eltiru kelkajn el ili, kaj diru, ĉu ili estas trafaj en la kunteksto.

4. Kion ŝi celas, kiam ŝi diras: «… estos krako en via melono»?

5. Skribu en «normala» lingvaĵo la propozicion: «Poŝremburo estas luna, eĉ telekupron mi ne havas, telefoni al iu sciuro».

6. Klarigu la signifon de: «Per sia ega muzelo li kovradis sian kretenecon, sed tiel grandan muzelon ankaŭ li ne povis gravmieni, ke tiu ne elŝovu sin el sub ĝi».