Prof. Edmond Privat
(eclass="underline" «Historio de la lingvo Esperanto», mallongigita)
Ekzercoj
28. Leginte la supran raporton, respondu jenajn demandojn:
1. En ĉefe kiu lando oni parolis Esperanton antaŭ 1903?
2. En kiu lando okazis la unua kongreso de Esperanto?
3. Kiaj estis la spertoj ĉe unua renkontiĝo kun eksterlanda esperantisto?
4. Kiel kontribuis la grupo en Le Hâvre al la progresigo de Esperanto en okcidenta Eŭropo?
5. Kiun koncepton, tiam novan, havis la grupo en Le Hâvre pri la estonteco de la lingvo?
6. Kiu plej grava persono ĉeestis la unuan kongreson?
7. Kial kaptis la ĉeestantojn «ia mirakla pentekosta ĝojo»?
8. De kie venis la ĉeestantoj al la kongreso?
9. Kion alportis la kongreso krom parola sukceso?
10. Kiel aspektis la fondinto de Esperanto?
11. Kion signifas la esprimo «interna ideo»?
12. Kiel la «interna ideo» estis avantaĝa por la esperanta movado?
13. Kiel la frua literaturo de Esperanto similis tiun de la nacioj?
29. Jen estas kelkaj respondoj. Skribu la faritajn demandojn:
1. Aŭgusto 1905.
2. Boulogne sur Mer.
3. Michaux.
4. Grabowski, Kabe, Leo Belmont.
5. Varsovio.
6. La urba teatro.
7. Sukceson parolan kaj idean.
8. El tuta Eŭropo.
9. De Beaufront.
10. Rimedo al kunfratiĝo de homoj.
30. La artikolo LA estas foje uzata anstataŭ poseda adjektivo, ekzemple: li rompis al si la kapon (anst.: li rompis al si sian kapon); li formetis la jakon (anst.: li formetis sian jakon). En tiaj okazoj, temas pri korpoparto aŭ pri vesto.
Skribu propoziciojn, tiamaniere uzante jenajn substantivojn:
La mano; la okulo; la nazo; la ĉapelo; la brako; la robo; la ŝtrumpoj.
31. La artikolo LA estas uzata antaŭ singulara substantivo, kiam oni konsideras tiun substantivon ne kiel individuon sed kiel reprezentanton de sia kategorio, ekzemple: «la amaso juĝas per okulo», kie «la amaso» signifas ĉiujn amasojn. LA estas uzata antaŭ plurala substantivo, kiam oni konsideras tiun substantivon kiel la tutaĵon de ĉiuj samkategoriaĵoj, ekzemple: «oni traserĉis la domojn en tiu strato», kiam temas nepre pri ĉiuj domoj en tiu strato. («Oni traserĉis domojn en tiu strato» — signifas, ke oni traserĉis iujn, sed ne ĉiujn, domojn.)
Uzu tiamaniere jenajn substantivojn:
La afiŝo; la benzino; la fabeloj; la frosto; la fenestroj; la katoj.
32. SUBSTANTIVOJ PARTICIPAJ reprezentas ĉiam personon:
DemandANTO estas persono, kiu demandAS.
DemandINTO estas persono, kiu demandIS.
DemandONTO estas persono, kiu demandOS.
DemandATO estas persono, kiun oni demandAS.
DemandATO estas persono, kiun oni demandIS.
DemandOTO estas persono, kiun oni demandOS.
Ili akceptas la sufikson -IN- kiam temas pri ina persono.
La persono, kiun mi amas, estas bela = Mia amat(in)o estas bela.
Laŭ la supra ekzemplo reskribu jenajn propoziciojn, uzante kie necese substantivojn participajn:
1. Policanoj kaptis la personojn, kiuj ŝtelas. (T.e., en la momento de la kapto.)
2. Policanoj kaptis la personojn, kiuj ŝtelis. (T.e., pli frue ŝtelis.)
3. Policanoj kaptis la personojn, kiuj ŝtelos. (T.e., intencis iam poste ŝteli.)
4. Oni pendumis la personon, kiu murdis.
5. La personoj, kiuj intencis soleni, rapidis al la preĝejo.
6. Multaj personoj, kiuj tiumomente ĉeestis, kuraĝigis la personojn, kiuj tiumomente luktis.
7. Multaj personoj, kiuj tiumomente ĉeestis, aplaŭdis la personojn, kiuj jam finis sian luktadon.
8. La personoj, kiuj intencis ĉeesti la luktadon, diskutis la personojn, kiuj intencis lukti.
9. La personoj, kiuj pli frue ĉeestis la luktadon, diskutis la personojn, kiuj jam finis sian luktadon.
10. La personoj, kiuj tiam ĉeestos, aplaŭdos la personon, kiu tiumomente jam finis sian paroladon.
11. Advokato Michaux pridemandis la personon, kiun oni pli frue akuzis.
12. La persono, kiun oni intencis pendumi, preĝis.
13. La persono, kiun oni tiumomente atakis, vigle sin defendis.
14. La personoj, kiuj nun ĉasas, kaptos tamen la personon, kiun oni pli frue avertis.
15. La virinoj, al kiuj oni jam alparolis, rigardis kun surprizo la personon, kiun oni (pli frue) sendis.
16. La personoj, kiujn oni liberigis, ne estas personoj, kiuj fuĝis.
Per la supraj ekzemploj evidentiĝas jena regulo: la tempo esprimata per la participa finaĵo (estinta, estanta, estonta tempo) estas tia en rilato al la tempo esprimata per la finaĵo de la ĉefa verbo de la propozicio. Tial povas okazi, ekzemple, ke -ONTO povas -IS: la ironto dormis — ĉar kvankam la dormado estas pasinta en rilato al la nuna momento, kaj eble ankaŭ jam la irado, en la momento de la dormado la irado ankoraŭ ne okazis.
33. Diskutu pri la temo: «Esperanto estas nura lingvo kaj nenio pli».
34. Skribu pri la temo: «Kial mi lernas Esperanton».
Paŝo sesa
Vortaro
AŬTORITATO: ordonpovo.
BARBARO: necivilizita homo.
BUTERO: grasaĵo farita el lakto.
DEKLARI: publike sciigi.
DILIGENTA: konstante kaj zorge laborema.
DISCIPLINO: ordemo kaj obeemo.
FORKO: ilo kun dentoj uzata por levi ion.
FRITI: kuiri manĝaĵon en graso.
HAZARDO: neantaŭvidebla okazo.
INTERPRETI: transklarigi.
INVENTI: elpensi ion novan.
KAFO: speco de trinkaĵo.
KONDUTI: agi laŭ certa maniero.
LERTA: tre kapabla facile fari ion.
MASTRO: posedanto, ordonanto.
NERVOZA: malpacienca.
NESTO: konstruaĵo de birdoj.
OFICO: okupo.
PLUMO: tio, kio are kovras birdokorpojn (ankaŭ: skribilo).
PRELEGO: instrua parolado.
RIPROĈI: malmilde mallaŭdi iun.
SALTI: rapide levi sin de la tero.
SUKERO: dolĉaĵo, generale blanka.
TERORO: terura kaj kruela regado.
Legaĵo:
Mi fariĝos ordemulo
Kiam mi je la 10-a vespere hejmenvenis en mian familian neston, mia edzino atendis min kun tiuj vortoj:
— Mi aŭskultis en la radio prelegon «Al gepatroj pri la edukado».
— Tre bone vi faris — mi aŭtoritate kapjesis. — Mi ŝatas, kiam vi kulturiĝas. Sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon, ĉar mi jam apenaŭ vidas pro la malsato.
— Ankaŭ tion de vi lernas la infano — diris riproĉe mia edzino kaj anstataŭ doni al mi vespermanĝon, eksidis. — Kion li lernas de mi?
— La senpaciencon. La fileto estas tial tiel nervoza, ĉar vi ne montras disciplinon.
Ŝi eksaltis kaj promenante tien kaj reen, daŭrigis:
— La infano kondutos, kiel li vidas de siaj gepatroj. Ĝuste tial mi petas vin, ke hejme vi estu pripensa kaj nenervoza, kiel tio decas al serioza patro. La infano…
— En ordo — mi interparolis sen nervozeco kaj pripensante — sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon.
— Ĉu vi vidas do, tia estas vi — subigis min mia edzino, — ankaŭ la infanon vi ĉiam interrompas, vi ne havas paciencon lin finaŭskulti. De vi li lernis tiun malbelan kutimon, ke li ĉiam miksas sin en la aferojn de plenkreskuloj.
Post kio mi finaŭskultis la tutan radiparoladon en interpreto de mia edzino dum mallonga horeto, fine mi ricevis la vespermanĝon. Mi manĝis la fritaĵon per forko, kiam mia edzino ekriproĉis min:
— Kiel vi manĝas?
— Kion vi deziras?
— Kial vi ne uzas ankaŭ tranĉilon? Kaj ne manĝu tiel avide. La infano ne lernas bonorde manĝi, se lia patro kondutas ĉe la tablo, kiel barbaro.
Mi pretigis min al kuŝiĝo. Mi metis mian veston sur la apogilon de seĝo. Mi volis kaŝi min sub la plumkovrilo, kiam denove alparolis min mia edzino: