— Kiel vi formetis viajn vestaĵojn?
— Kiel mi kutimas.
— Rigardu tien — kaj ŝi montris al alia seĝo.
Mi rigardis tien. Tie kuŝis la vestaĵoj de mia filo, ĵetitaj unu sur la alian.
— Vidu, ankaŭ tion de vi lernis la infano. Metu la vestaĵojn orde. Mi metis miajn vestaĵojn laŭ ordo, ankaŭ tiujn de mia fileto kaj fine kuŝiĝis. Jam pasis la noktmezo.
Matene je la sepa horo vekis min mia edzino:
— Leviĝu jam!
— Sed estas ankoraŭ frue — mi kontraŭdiris — mi devas iri en mian oficejon nur je la duono post la oka.
— De nun ĉiumatene vi ellitiĝos je la duono post la sesa — ŝi deklaris per voĉo ne permesanta kontraŭdiron. — Kiel lernu la infano diligentecon, kiam li vidas kuŝi sian patron, kiam li jam devas iri en la lernejon?
Mi ellitiĝis kaj vestis min. Mia edzino diris al mi, ke mi faru mem mian matenmanĝon, ke mi povu estimi la hejman mastrumadon. Dum mi faris mian matenmanĝon, mi devis ofte enkuri al mia edzino — kiu ankoraŭ kuŝis en la lito — ĉar mi ne trovis la sukeron, la kafon, la buteron. Fine ŝi senpacience kriis:
— Ne estu tiel senhelpa. Rigardu ĉirkaŭ vi serioze kaj vi trovos ĉion. Kiel estu lerta, inventema la infano, se li havas tian patron?
Ĉio estus en la plej granda ordo, se hazarde mi ne estus aŭdinta tra la malfermita fenestro interparoladon, kio okazis sube en la ĝardeno inter mia fileto kaj onklo Keceli. Onklo Keceli estas la domzorganto.
— Vi estas la teroristo de la tuta domo — diris malhele onklo Keceli. — Via patrino povus vin iom eduki!
— Ŝi ne havas tempon, onklo Keceli, ĉar ŝi ĉiam edukas paĉjon.
Kornél Tóth
el la hungara tradukis Paŭlo Balkányi
(el «Norda Prismo»)
Ekzercoj
35. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Kion aŭskultis la edzino de l’ aŭtoro?
2. Kial la aŭtoro estis malsata?
3. Kion unue riproĉis la edzino al sia edzo?
4. Kiel ni scias, ke ŝi mem estis nervoza?
5. Ĉu la edzo baldaŭ ricevis la vespermanĝon? Kiel ni scias?
6. Kian manĝaĵon ricevis la edzo? Kiel li manĝis ĝin?
7. Enlitiĝante, kion faris la edzo pri sia vesto?
8. Ellitiĝinte, kion li faris pri ĝi?
9. Je kioma horo li fine enlitiĝis? Je kioma horo la edzino vekis lin?
10. Kial li devis vekiĝi tiel frue?
11. Ĉu la edzo lerte mastrumis? Kiel vi scias?
12. Kiujn interparolantojn ekaŭdis la aŭtoro?
13. Kie troviĝis la interparolantoj?
14. Kion riproĉis onklo Keceli al la infano?
15. Kial la patrino ne povis eduki la infanon?
36. ADJEKTIVOJ PARTICIPAJ priskribas ion aŭ iun en tempa rilato al la cetera kunteksto.
VokANTA voĉo estas voĉo, kiu tiumomente vokas.
VokANTA voĉo estas voĉo, kiu pli frue vokis.
VokONTA voĉo estas voĉo, kiu iam pli malfrue vokos.
VokATA knabo estas knabo, kiun oni tiumomente vokas.
VokITA knabo estas knabo, kiun oni pli frue vokis.
VokOTA knabo estas knabo, kiun oni iam pli malfrue vokos.
La tempo esprimata per la participa adjektivo estas la tempo en rilato al la ĉefa verbo en la propozicio, ankaŭ kiam tiu lasta estas nur subkomprenata — ekzemple en la poemtitolo MALFRUANTAJ SOLENONTOJ (= Jen estas priskribo pri malfruantaj solenontoj). En la momento, kiam la poeto rimarkis ilin, tiuj personoj estis malfruANTaj, ĉar tiumomente ili malfruis; ili estis solenONToj, ĉar ilia soleno tiumomente ankoraŭ ne okazis. Estante adjektivoj, la participaj adjektivoj nombre akordiĝas kun la substantivo aŭ pronomo, kiun ili priskribas. Mi rimarkis, ke la knaboj, kiuj tiumomente kuris, iom pli malfrue falos = Mi rimarkis, ke la kurantaj knaboj estas falontaj.
Laŭ la supra ekzemplo, reskribu jenajn propoziciojn, uzante kie eble adjektivojn participajn:
1. Infanoj, kiujn oni pli frue edukis, estas diligentaj kaj disciplinaj.
2. Sur la tablo kuŝis fiŝo, kiun oni poste fritos.
3. La tago, kiu iom pli malfrue venos, estos en tiu tempo tre plena de okuloj.
4. Tiun keston oni iom pli malfrue plenigos.
5. La barbaroj, kiuj nun proksimiĝas, starigos teroron, se oni ne venkos ilin.
6. La knaboj, kiujn oni tiumomente riproĉis, pli frue malobeis la regularon.
7. La rivero, kiu tiam fluis, alportis la arbon, kiu pli frue falis.
8. La esperantistoj, kiujn oni pli frue organizis, protestis al la ministro, kiu iam pli frue fuŝparolis pri la lingvo.
9. La embaraso, kiun oni pli frue kreis, tute regis la personojn, kiuj tiutempe ĉeestis.
10. La personojn, kiujn oni pli frue delegis kaj kiuj jam pli frue ol tiumomente kunvenis, bonvenigos la urbestraro.
37. KIE—TIE, KIEL—TIEL, KIA—TIA, KIAM—TIAM, KIOM—TIOM.
En ĉiu el la sekvantaj propozicioj, enmetu korekte unu el la supraj korelativaj paroj:
1. _________ estos venintaj la delegitoj, nur _______ ni povos diskuti la aferon.
2. _________troviĝas abunda manĝaĵo mi volas starigi mian domon.
3. ________ li venis ________ li ankaŭ iros.
4. ________ li volas havi ________ li ricevu.
5. _________ estas via laboro ________ estas via valoro.
6. _________ vi postulas, ni ne povas doni.
7. Mi malofte renkontis _________ impertinentulon, ______ li.
8. Mi renkontis ŝin _________, _________ la ponto transiras la riveron.
9. _________, _______ la horloĝo sonigis la kvaran horon, mi aŭdis lian paŝon sur la ŝtuparo.
10. La ovacio ne estis ______ longedaŭra ______ li meritis.
38. Uzu en propozicioj la subajn radikojn kun -ADO:
SALT RIPROĈ DEKLAR INTERPRET FRIT ARANĜ CIT INSTIL KOMERC KRE
39. Kiel oni devus eduki infanon? Kiel infano povas eduki plenkreskulon? Skribu vian opinion, aŭ diskutu, pri unu aŭ ambaŭ el tiuj temoj.
Paŝo sepa
Vortaro
ADMONI: averti iun, ke li ne faru ion.
AKRA: tranĉ- aŭ pik-kapabla.
AKSO: limo, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo.
AKTO: parto de dramo.
AKUZI: aserti iun kulpa pri io.
ANGULO: spaco inter du renkontaj surfacoj: do: nerimarkata loko.
BAGATELO: afero neserioza, negrava.
BEZONI: esti en stato, ke io mankas.
BLINDA: nevidpova.
BRANDO: forta alkoholaĵo.
CERBO: pensorgano.
DETALO: malgranda parto.
DIAMANTO: malmola valorŝtono.
DIFINI: precize klarigi la signifon de io.
DRONI: morti, sufokiĝante en akvo.
EGOISMO: memamo.
EPOKO: jararo.
ESPLORI: zorge peni por ekkoni ion.
FILOZOFIO: scienco pri la vivprincipoj.
FINGRO: ekstremaĵo de la mano.
FUNDO: plej malsupra parto.
GLOBO: sfera objekto.
GRAVA: grandinflua.
GUTO: globeto de fluaĵo.
HONORARIO: pago por servo.
INCITI: kolerigi.
INTELEKTO: kapablo pensi kaj kompreni.
INTIMA: profunde komunsenta kaj senĝena.
JUSTA: laŭmerita.
KAMARADO: amika kunulo.
KAPABLA: povanta fari ion.
KARAKTERO: individua trajtaro.
KAŬZO: tio, pro kio io okazas.
KELNERO: servisto en restoracio.
KLIMATO: tutaĵo de la veteraj kondiĉoj.
KONDAMNI: deklari iun kulpa.
KONJEKTI: havi opinion pri io.
KONTENTA: havanta ĉion, kion oni dezirus.
KREVI: subite rompiĝi pro interna premo.
KRIMO: ago kontraŭleĝa.
KULPA: intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan.
LANGO: movebla karnaĵo en la buŝo.
LAŬDI: esprimi favoran opinion.
LECIONO: tio, kion oni lernigas.
LIRO: speco de monero.
MEDIKAMENTO: saniga rimedo.
MENSOGI: diri malveron.
OBJEKTO: io konceptebla aŭ perceptebla.
PARENCO: membro de la sama familio.