Выбрать главу

- Kio do? - diris Petrovicx kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo gxis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj cxio estis bone konata al li, cxar li mem cxion cxi faris. Tiel kutimas la tajloroj: cxe la renkonto ili unue faras tion.

- Jen mi tiel, Petrovicx... la palto jen, drapo... jen vidu, cxie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj lauxsxajne kvazaux malnova, sed gxi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel... surdorse, kaj ankaux en unu sxultro gxi iomete maldikigxis, kaj iomete sur la alia sxultro - vidu, jen cxio. Malmulte da laboro...

Petrovicx prenis la kapoton, komence metis gxis sur la tablon, longe pririgardis gxin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, cxar la loko, kie estis lia vizagxo, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto. Snufinte tabakon, Petrovicx distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis gxin kontraux la lumo kaj denove balancis la kapon. Poste li turnis gxin kun la subsxtofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis gxin kaj finfine diris:

- Ne, ne eblas ripari: acxa vesto!

La koro de Akakij Akakijevicx preskaux saltis for.

- Kial ne eblas, Petrovicx? - li diris preskaux kiel kajxolanta infano, - ja gxi nur iom maldikigxis cxe la sxultroj, ja vi havas iujn pecetojn da drapo...

- Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, - diris Petrovicx, - sed ne eblas surkudri ilin: gxi estas tute putra, gxi tuj truigxos, se oni tusxos gxin per kudrilo.

- Kaj vi tuj metu flikajxon sur la truon.

- Sed ne eblas fiksi la flikajxon, mankas io por alkudri gxin, tre eluzita. Gxi nur nomigxas drapo, sed gxi disflugos se vento blovos.

- Sed vi iel fliku. Ja kiel gxi, vere tiel!..

- Ne, - Petrovicx rezolute diris, - oni povas fari nenion. Tre malbona stato. Prefere vi, kiam komencigxos la malvarma vintra tempo, faru el gxi varmajn piedcxifonojn, cxar la sxtrumpoj ne varmigas. Ilin la germanoj elpensis por preni al si pli multe da mono (Petrovicx sxatis cxe oportuna okazo piki la germanojn), sed versxajne por vi necesos fari novan palton.

La vorto "novan" nebuligis la okulojn de Akakij Akakijevicx, kaj cxio, kio estis en la cxambro, malklarigxis antaux li. Li klare vidis nur la generalon kun la surgluita vizagxo sur la kovrilo de la Petrovicxa tabakujo.

- Cxu vere novan? - li diris, kvazaux ankoraux dormante, - ja mi por tio ecx monon ne havas.

- Jes, novan, - diris Petrovicx kun barbara trankvilo.

- Nu, sed se necesus la novan, cxu gxi eble tiel...

- Do, kiom gxi kostos?

- Jes.

- Necesos elposxigi tri kvindekojn kaj iom pli, - diris Petrovicx kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li sxategis drastajn efektojn, li sxatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon havos la embarasito post tiuj vortoj.

- Cent kvindek rubloj por palto! - kriis kompatinda Akakij Akakijevicx. Eble li kriis unuafoje en la vivo, cxar li cxiam distingigxis per sia mallauxta vocxo.

- Jes, sinjoro, - diris Petrovicx, - kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subsxtofo de la kapucxo, gxi kostos ducent.

- Petrovicx, - parolis Akakij Akakijevicx plorpete, ne auxskultante kaj penante ne auxskulti la vortojn kaj cxiujn efektojn de Petrovicx, - bonvolu iel gxin ripari, por ke gxi almenaux iomete ankoraux servu min.

- Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de mono, - diris Petrovicx, kaj Akakij Akakijevicx post tiuj vortoj eliris tute venkita.

Petrovicx post lia foriro ankoraux longe staris kun la signifoplene kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, cxar li estis kontenta, ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton.

Elirinte, Akakij Akakijevicx estis kvazaux en songxo. "Jen kielas afero tiela, - li parolis al si mem, - mi, vere, ecx ne pensis, ke gxi estos tiel... - kaj post iom da silento, aldonis: - Jen kiel! jen fine kio estas, sed mi, vere, ecx ne supozis, ke gxi estos tiela". Denove sekvis longa silento, post kiu li diris: "Jen do tiel! jen kiela, vere, nenial atendita, tiel... tio ja tute neniel... ja tiela cirkonstanco!" Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante tion. Dum li iris, kamentubisto lin tusxis per sia malpura flanko kaj nigrigis lian sxultron; cxapopleno da kalko sxutigxis sur lin de la supro de konstruata domo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpusxigxis kun policano kiu, stariginte apud si la halebardon sxutis tabakon el bovkorna tabakujo sur sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciigxis, precipe cxar la policano diris: "Kial vi sxovas vin al mia muzelo, cxu mankas al vi trotuarejo?" Tio devigis lin cxirkauxrigardi kaj ekiri hejmen. Nur hejme li komencis ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazaux kun prudenta amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon. "Ne, nun ne eblas interparoli kun Petrovicx: li nun tiel... la edzino, versxajne, iel drasxis lin. Prefere mi venu al li la dimancxan matenon: li post la hierauxa sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refresxigxi postebrie, sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en la manon, kaj li igxos konsentema, kaj tiam la palto tiele..." Tiel Akakij Akakijevicx traktis kun si mem, kuragxigis sin kaj atendis la proksiman dimancxon. Vidinte de malproksime, ke la edzino de Petrovicx ien foriris el la domo, li tuj iris al li. Vere, post la sabato Petrovicx rigardis flanken, klinis la kapon, estis tute dormema; sed malgraux tio, eksciinte pri kio temas, li diris, kvazaux pusxite de diablo: "Ne eblas, bonvolu mendi novan palton". Akakij Akakijevicx tuj enmanigis al li dek kopekojn. "Dankon, sinjoro, mi iomete refortigos min je via sano, - diris Petrovicx, - sed pri la palto bonvolu ne plu klopodi: gxi jam estas sentauxge sentauxga. Mi kudros por vi bonegan novan palton, kaj mi cxiel penos pri tio".

Akakij Akakijevicx ankorauxfoje ekparolis pri riparo, sed Petrovicx ne finauxskultis lin kaj diris: "La novan palton mi faros por vi eminente, fidu min, mi laboros tre fervore. Eblos fari gxin laux la nova modo, kun kolumo fiksebla per argxentaj hoketoj".

Nur nun Akakij Akakijevicx finfine komprenis, ke li ne povos eviti novan palton, kaj li tute senesperigxis. Ja vere, kiel, kontraux kiu mono gxi estu kudrita? Ja li povus parte financi gxin el la gratifiko, ricevota okaze de la venonta festo, sed tiun monon li delonge antauxplanis kaj bugxetis por konkretaj celoj. Necesis ekhavi novan pantalonon, pagi la malnovan sxuldon al la botisto pro la riparo de la malnovaj botoj, kaj mendi al la kudristino tri cxemizojn kaj du pecojn de tiu subvesto, kiu en la presajxo pro deco ne estu nomata - do, la tuta mono estis tute elspezota; kaj ecx se la direktoro pro afableco anstataux kvardek rublojn donus al li gratifike kvardek kvin aux kvindek rublojn, tio estus nur bagatelo, guto kompare kun la maro de la palta kapitalo. Ja li certe sciis, ke Petrovicx kutimis blage postuli tian diable altan prezon, ke ecx lia edzino ne povis bridi sin kaj kriis: "Ja vi frenezigxas, stultegulo! Iam vi laboras kontraux nenio, kaj iam diablo instigas vin postuli pli multe ol vi mem kostas". Ja li certe sciis, ke Petrovicx konsentos labori kontraux okdek rubloj. Sed kie li prenu okdek rublojn? Ja duonon de cxi tiom li eble trovos: duono estis trovebla, ecx iomete pli; sed kiel li prenu la duan duonon?.. Sed nun la leganto devas ekscii, kie li povus preni la unuan duonon. Akakij Akakijevicx kutimis el cxiu elspezita rublo meti unu kopekon en sxloseblan keston kun trueto por enmeti monon. Post la fino de cxiu jarduono li prenis la akumulitajn kuprajn monerojn kaj sxangxis ilin je argxento. Tiel li procedis jam longe, kaj post kelkaj jaroj li sxparis jam pli ol kvardek rublojn. Do, li jam havis duonon en siaj manoj, sed kie li prenu la duan duonon? Kie li prenu ankoraux kvardek rublojn? Akakij Akakijevicx longe pensis kaj decidis dum unu jaro redukti la kutimajn elspezojn: li nuligu la vesperajn temangxojn; li ne bruligi kandelojn vespere, kaj cxe bezono li iru al la mastrino kaj laboru cxe sxia kandela lumo; li pasxu sur la strataj sxtonoj kaj pavimoj lauxeble malpeze kaj atente, preskaux piedpinte, por ne tro frue difekti la plandumojn; li malpli ofte donu siajn subvestojn al la lavistino kaj, por ke ili ne trivigxu, reveninte hejmen li formetu la subvestojn kaj surmetu nur sian malnovegan katunan negligxon, kiun ecx la tempo damagxis. Necesas konfesi, ke komence li tre malfacile kutimigxis al tiuj limigoj, sed poste venis la kutimo kaj rutino; li bone lernis malsati vespere, kaj kompense li nutris sin spirite, vartante en la menso sian eternan ideon de la estonta palto. Ekde tiam lia vivo igxis kvazaux pli plena, kvazaux li edzigxus, kvazaux alia homo estus apud li, kvazaux li estus ne sola, kvazaux iu agrabla vivkunulino konsentus kune kun li iri la vivovojon - kaj tiu kunulino estis neniu alia ol dikvata palto kun fortika netrivebla subsxtofo. Li igxis pli vigla, ecx pli firmvola, kiel homo jam trovinta sian celon. El liaj vizagxo kaj agoj forigxis per si mem la dubemo kaj nedecidemo - do, cxiuj hezitemaj kaj neklaraj trajtoj. En liaj okuloj de tempo al tempo aperis fajro, en lia kapo ecx estis aperantaj tre impertinentaj kaj auxdacaj ideoj, ekzemple: eble, vere, mendi mustelan kolumon. La pensado pri tio preskaux faris lin malatenta. Foje, kopiante dokumenton, li preskaux faris eraron kaj pro tio li preskaux vekriis kaj faris la signon de la kruco. Cxiumonate li almenaux unu fojon vizitis Petrovicxon por priparoli la palton: kie li acxetu drapon, kiun koloron gxi havu, kiom gxi kostu. Poste li revenis hejmen iom zorgoplena, sed cxiam kontenta, kaj pensis ke finfine venos la tempo, kiam cxio estos acxetita kaj la palto estos preta. La afero progresis ecx pli rapide ol li atendis. Super cxiuj esperoj la direktoro donis al li gratifike ne kvardek aux kvardek kvin rublojn, sed ecx sesdek rublojn. Eble li antauxsentis, ke Akakij Akakijevicx bezonas novan palton, aux tio okazis neplanite, sed Akakij Akakijevicx ekhavis ekstrajn dudek rublojn. Tiu cirkonstanco rapidigis la aferon. Post du aux tri monatoj da modera malsatado Akakij Akakijevicx ekhavis jam cxirkaux okdek rublojn. Lia koro, gxenerale tre kvieta, komencis bati maltrankvile. Sekvatage li kaj Petrovicx iris al butikoj. Ili acxetis tre bonan drapon - kaj tio ne estas mirinda, cxar ili pensis pri tio dum jarduono kaj preskaux cxiumonate vizitis butikojn por esplori la prezojn - kaj Petrovicx mem diris ke gxi estas la plej bona drapo. Por la subsxtofo ili acxetis tre bonkvalitan kaj densan kalikoton, kiu, laux vortoj de Petrovicx, estis pli bona ol silko kaj ecx aspektis pli bele kaj brile ol silko. Ili ne acxetis mustelan felon, cxar gxi vere kostis multe, kaj anstataux gxin ili acxetis la plej bonan katan felon, kiu estis en la butiko, kaj tian katan felon oni povus de malproksime preni por mustelo. Petrovicx laboris pri la palto dum du semajnoj, cxar estis multe da stebado, sen kiu gxi estus preta pli frue. Pro la laboro Petrovicx prenis dek du rublojn - malpli multe tute ne eblis: la tuta palto estis kudrita nur per silkaj fadenoj, per duoblaj etpasxaj steblinioj; poste cxiun steblinion Petrovicx sekvis per siaj dentoj, farante per ili diversajn figurojn. Tio okazis... estas malfacile nomi la daton, sed, versxajne, la plej solena tago en la vivo de Akakij Akakijevicx estis la tago, kiam Petrovicx finfine alportis la palton. Li alportis gxin matene, gxuste antaux la foriro al la departemento. En neniu alia tempo la palto estus pli gxustatempa, cxar jam la frosto suficxe fortigxis, kaj sxajnis ke gxi plu fortigxos. Petrovicx venis kun la palto, kiel decas al bona tajloro. En lia vizagxo aperis tia grava mieno, kian Akakij Akakijevicx ankoraux neniam vidis. Sxajnis, ke li bonege sentis la grandecon de la farita afero kaj tion, ke li per sia laboro montris la abismon, kiu disigas tiujn tajlorojn, kiuj nur flikas kaj riparas, disde tiuj, kiuj nove kudras. Li prenis la palton el sia naztuko, en kiu li alportis gxin; la tuko estis jxus lavita de lavistino, li poste kunvolvis gxin kaj enposxigis por uzado. Preninte la palton, li faris tre fieran rigardon kaj, ambauxmane tenante gxin, tre lerte jxetis gxin sur la sxultrojn de Akakij Akakijevicx; poste li tiris gxin per sia mano iom suben, poste li arangxis gxin sur Akakij Akakijevicx kiel nebutonitan drapirajxon. Akakij Akakijevicx, kiu jam ne estis juna, volis meti la brakojn en la manikojn; Petrovicx helpis lin cxe tio - montrigxis ke la palto estis bona ankaux kun la brakoj en la manikoj. Do, evidentigxis, ke la palto bonege sidis sur Akakij Akakijevicx. Petrovicx ne forgesis diri cxeokaze, ke li prenis malmulte da mono nur cxar li logxas en malgravstrata logxejo sen reklama sxildo kaj aldone estas delonge konata kun Akakij Akakijevicx; sed en la Neva avenuo oni prenus de li sepdek kvin rublojn nur pro la laboro. Akakij Akakijevicx ne volis interparoli kun Petrovicx pri tio, krome li timis la sumegojn, per kiuj Petrovicx sxatis blagi. Li pagis al Petrovicx, dankis lin kaj tuj iris al la departemento, vestita per la nova palto. Petrovicx eliris tuj post li kaj, starante sur la strato, ankoraux longe rigardis de fore al la palto kaj poste speciale antauxkuris per kurba flanka strateto kaj venis denove al la strato por denove vidi sian palton de alia flanko, do de la vizagxo. Akakij Akakijevicx iris kun festa agordo de cxiuj sentoj. Cxiumomente li sentis la novan palton sur siaj sxultroj kaj ecx kelkfoje ridis pro la interna plezuro. Ja li havis du avantagxojn: unue, gxi estis varma kaj, due, gxi estis bona. Li tute ne atentis la vojon kaj subite trovis sin en la departemento. En la vestiblo li formetis la palton, cxirkauxrigardis gxin kaj donis gxin al pordisto por atenta gardado. Per nekonata maniero en la departemento cxiuj tuj eksciis, ke Akakij Akakijevicx havas novan palton kaj ke la kapoto ne plu ekzistas. Cxiuj en la sama minuto kuris en la vestiblon por spekti la novan palton de Akakij Akakijevicx. Oni komencis gratuli kaj saluti lin, kaj li komence nur ridetis kaj poste ecx ekhontis. Sed kiam cxiuj venis al li kaj ekparolis, ke oni devas aspergi la novan palton kaj ke li devas arangxi por ili bankedon, Akakij Akakijevicx tute konfuzigxis kaj ne sciis kiel agi, kion respondi kaj kiel rifuzi. Post kelkaj minutoj li, kun la rugxa vizagxo, provis suficxe simplanime konvinki ilin, ke la palto ne estas nova, ke gxi estas tiel, malnova palto. Finfine iu oficisto, vicfakestro, evidente por montri, ke li ne estas fierulo kaj ke li rilatas egalece kun homoj malpli altrangaj, diris: "Bone, mi anstataux Akakij Akakijevicx arangxos bankedon kaj mi invitas cxiujn al mi por temangxo, ja mi, kvazaux speciale, havas hodiaux nomtagon". La oficistoj, kompreneble, tuj gratulis la vicfakestron kaj volonte akceptis la inviton. Akakij Akakijevicx provis rifuzi la inviton, sed cxiuj ekparolis, ke tio estas malgxentila, malafabla kaj hontinda, do li ne sukcesis rifuzi. Poste li ecx sentis plezuron, kompreninte ke danke al tio li havos okazon promeni en la nova palto ankaux vespere. La tuta tago por Akakij Akakijevicx estis kvazaux la plej granda solena festo. Li revenis hejmen en plej felicxa humoro, demetis la palton kaj zorge pendigis gxin sur la muron, denove gxuinte la drapon kaj la subsxtofon, kaj poste speciale prenis, por kompari, sian antauxan kapoton, kiu tute disfalis. Li rigardis gxin kaj ecx ekridis pro la grandioza diferenco! Poste ankaux dum la tagmangxo li kelkfoje ridetis, rememorante la staton de la kapoto. Li gaje tagmangxis kaj post la tagmangxo skribis neniujn dokument