Выбрать главу

Jenő Rejtő. Papaveto, la temerarulo

tradukis: László Balázs

UNUA ĈAPITRO

Ĝenerale miaj amikoj kaj estimantoj opinias min idioto. Mi ne estas psikiatro, mi do ne povas kontroli ilin. Sed se mi estus psikiatro, eĉ tiam estas dubsence, ĉu la diagnozo de idiota psikiatro, konstatita pri si mem havas pruvoforton? Estas plej ĝuste klarigi tiujn demandojn al la leganto komence de la romano.

Miaj amikoj kaj estimantoj opinas min iom frenezeta pro mia vivmaniero.

Ĉar mi plej malofte scias posttagmeze, kie mi ekkuŝos vespere, ĉu mi ellitiĝos matene? Estas vere, kiel ŝip-hejtisto kaj vagabondo mi apenaŭ havas ŝancon fariĝi komitatano en iu respektinda klubo, sed mi neniam enuis en mia vivo, kaj ĉi-jare mi malsanis nur dufoje; unue malpli grave, kiam iu batis min je la kapo, la duan fojon pli grave, ĉar iu pikis min je la ventro.

Cetere mi fartas bone.

Ĝi komenciĝis tiel, ke en mia sanmensa periodo mi interrompis miajn universitatajn studojn en San Francisko pro la konsilo de miaj kuracistoj, kaj mi vojaĝis al Honolulu por ripozi. La ferio ĉe la Suda maro iom rebonigis mian sanstaton, sed mi povas danki mian finan resaniĝon al la terapio de kapitano Kuloto, kiu estis sklavokomercisto. Li varbis indiĝenajn kuliojn, ne tute delikatmaniere, tial oni nomis lin sklavokomercisto. Kanajlo ebriigis min en Tahitio, kaj vekiĝinte, mi estis sur la vaporŝipo de kapitano Kuloto sur la vasta maro. Bedaŭrinde oni ĉiam malhavas matrosojn, kaj kelkloke ankoraŭ estas modo vendi sensuspektajn homojn en ebria stato, kiel matroson. Sur la vasta maro la koncernulo devas subskribi la kontrakton. Tiaj psikiatroj, kiel kapitano Briĉes, povas tre efike persvadi al ies bonaj sentoj. De tiam troviĝas tiu ruĝa cikatro sur mia frunto.

Komence mi suferis multe, kiel sentema burĝo. Fine ja oni devus surkatedrigi kapitanon Kuloton en la universitato de San Francisko, kaj mi rekomendas lin ankaŭ al miaj kuracistoj lerni de li, ĉar li perfekte resanigis min nur per senrimedaj gimnastikaj ekzercoj. Mi submetas al la atento de miaj kuracistoj la lav-purigon de la ferdeko kaj kaldronego, la ŝoveladon de karbo, kiel sanig-metodon. La ofta piedbatado nur intensigas la efikon de tiu terapio. Ke io ne estas en ordo ĉe mi, tio certas. Anstataŭ reveni en Tahition post tri monatoj, feliĉe forlasi la sklavkomercistan ŝipon de kapitano Kuloto, mi denove kontraktis kun li, ĉi-foje sen la kutima, milda persvado.

Tel do mi ekveturis, nun jam memvole kun Kuloto, kaj de tiam ni vivis en la plej granda konsento sur la sklavokomerca ŝipo, kaj nia amikeco nur profundiĝis dum la daŭro de la tempo, eble ĝi eĉ nun ekzistus, se la neelkalkulebla fato ne estus forkaptinta lin el nia rondo en la pleno de lia agado kaj juneco, pro la simptomoj de etilismo.

Mi konatiĝis kun Papaveto nur poste. Ni renkontiĝis la unuan fojon en la granda kvaranteno de Cejlono. Mi estis flegisto, li tombofosisto. Tiam mi agadis en la floto de Aŭrelo la Ĉifona, kiel fregat-kapitano. Al la floto de marŝalo la Ĉifona apartenis ok unuoj! Ĉiu unuo konsistis el po unu iniĝena kanuo. Aŭrelo la Ĉifona estis diligenta kaj respektinda rabisto sur la Suda maro, kaj li specialigis sin pri ŝtelo de malsanuloj. Li komercis per kontaĝo. La indiĝenoj ne timas la morton, kaj ili opinias la plej granda honto, se oni tenas iun sian familianon en kaptiteco sur la insulo de lepruloj. Kapitano la Ĉifona do por, konvena honorario, ŝtelis leprulojn de sur la insulo Buton-domo, kaj li liveris ilin hejmen per sia floto.

Kiam patrolŝipo kaptis nin neatendite, nia floto ĵus liveris tutan tunon da kontaĝo. Unuavis ni ĉiu do estis enkvarantenigitaj, antaŭ la traktado de nia afero. Ĉi tie kompreneble mi tuj malsaniĝis je tifo. Resaniĝinte, helpe de englutita sapo, mi aspektigis tian kontaĝon, pro kio ŝajne mi havis nenian problemon, sed mia buŝo ŝaŭmis konstante, kaj mi ne povis labori. Mi trifoje refalis en tiun malsanon, ĉiam senpere antaŭ la forsendo.

La kvaranteno tamen estas pli bona restadejo, ol la prizono. Iom post iom oni alkutimiĝis, ke mi estas tie kaj dungis min al la portado de matoj. Afektema homo nur malfacile decidus sin al tio. Ĉar oni portas la mortintajn malsanulojn, mate volvitajn en la tombejon, malantaŭ la kvarantenon. Mia tasko konsistis en tio, ke mi elrulis la kadavron el la mato kaj portis la kolektitajn matracojn en la lavejon. Mi ne deziras rakonti pri la detaloj. Eble sufiĉas mencii, ke jam multaj homoj frenziĝis ĉi tie pro tio, kion li vidis… Papaveto, la tombfosisto, pezis naŭdek kilogramojn, kaj kreĉinte sur sian manplaton, li premis la fosilon en la teron kantante. Vi povas imagi, ke oni elektis insulon por kvaranteno, ne indan al banloko. La varmo ĝenerale estis kvardek celsisusgrada ĉi tie, sed ĝi ofte superis la kvindek celsiusgradojn dum tagoj. En kvaranteno!

Sed eble ni ne detalu tion.

Nur tiom, ke Papaveto estis malalta, sed tre dika homo. Dika, sed ne grasa. Liaj grandaj koksoj, larĝa kolo, kolonsimilaj femuroj, antaŭenstarantaj, gorilaj makzeloj elradiis firman stabilecon kaj trankvilon. Malpli faris pli eleganta lian aspekton, ke li tenis siajn piedojn unu de la alia ventumil-simile. Li estis ja la plej kurbakrura homo en la mondo. Lia supra korpo moviĝis tien-reen, kiel pendolo dum irado sur lia trunko, kaj li havis kutiman movon suprentiri kelkfoje sian pantalonon per enpoŝigitaj manoj. Ĝi estis la signo de bona humoro ĉe li, ĉar tuj poste li komponis mallaŭtan marŝon, kiun li kantis softe, kuntirinte siajn brovojn, kaj li verkis ankaŭ tekston al tio. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en la tombejo, fajfante, enpoŝiginte sian iun manon, li akvumis florojn, kelkfoje li ĵetis afablan rigardon sur la pacience atendantan, tridek-kvardek jaran mortinton, metitan sur la herbaron; li fiksis kelkajn mimozojn apud sian malgrandan, nigran, matros-ĉapon, kaj subite suprentirinte sian pantalonon, li zumkantis per mallaŭta, laringa, ritma voĉo:

Ek do, ek do, vi karaj kadavroj,

Venas onklo Papaveto, kaj enterigos vin,

Tralala, tralala, nur ne timetu.

Li fosis la tombon, kaj li ripetis jam centfoje la lastan verson “tralala, tralala, nur ne timetu”. Li rimarkis min nur tiam, kiam mi alpaŝis lin. Li rigardis sur min faltiginte sian frunton.

– Nu, bonvolu rekuŝiĝi, tuj estos preta via tombo. Vidu, la aliaj ne iraĉas.

Mi preferas la ŝercemajn homojn.

– Oni sendis min por la matoj – mi respondis. – Mia nomo estas Robin. Mi estas ĉi tie du monatojn.

– Egalas, Ĝi jam ne daŭros longe.

– Mi ne volas malhelpi vin en la laboro – mi diris – , ĉar mi jam devas fari ion urĝen en tiu ĉi varmego, inter tiom da kadavroj…

– Vi pravas. Venu trinki brandon. Tio estas la plej bona kontraŭ ĝi.

Li enpoŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris antaŭ min per sia ŝanceliĝanta irmaniero.

– Kien ni iros?

Pri tio li tuj komencis zumkanti batal-marŝon:

Kien ni iros, kien ni iros?

Ek do nun, amikoj!

Kien ni iros, kien ni iros?

Por trinki, tralala…

Li ne estis poetaĉo. Li ne malbonigis la versaĵon pro la rimoj.

Malgranda kabano staris en la fino de la insulo, kies meblaro konsistis el mato, el botelo da brando kaj el kelk-cent muŝoj. Ni konsumis la horojn de la monotona antaŭtagmezo, konversaciante apud kelkajn boltelon da brando. Ankaŭ Papaveto estis tombfosisto same pro tio, pro kio mi malsanetis. La kvaranteno estas la sola loko, kien la kolonia polico ne ŝovas sian nazon. Oni povas vivi trankvile ĉi tie. Eble morti. Sed se iu transvivas unu-du danĝerajn, infektajn malsanojn dum la unuaj kelkjaj semajnoj, certagrade li fariĝos imuna.

Estis terura varmego. Sur la muroj de la malgranda kabano grase brilis la belaj, verdaj ŝimo-perloj. Mi decidis kun Papaveti en tiu ĉi kabano, ke kiel ajn trankvila, kaj komforta estas la vivo ĉi tie, ni revenos iomete en la grandan mondon.