– Bedaŭrinde, sinjoroj – respondis Braces per drama voĉo – , mi opinias, ke mi havas foliklan tonsiliton!
Ni ne detalu, kion diris Papaveto. Li ofte estas tiel senpere objektiva. Kelkaj bazaltrokoj elstaris el la vojo, kiu, ŝajnas, irable ĉirkaŭis la montokreston. Tie ni serĉis padon, paŝante de roko al roko. Kie la montokresto turniĝas, ni aŭdis voĉojn. Ni ŝtelumis singarde antaŭen…
Du homoj paroladis trans la turniĝejo. Ili estas tiuj!
– Ni devas malhelpi ilin kunporti la kaptiton en la Oleurbon… – flustris iu voĉo.
– Sed kiel vi volas venki tiujn diablojn?
– Mi Turner-on… – flustris Papaveto, poste li elpaŝis el malantaŭ la turniĝejo sur la plataĵon.
– Kio nova, sinjoro Turner?
Sed antaŭ ol Turner povintus diri, kio nova, li ekbatis lin je la mentono, ke tiu sterniĝis senvorte, kaj la homo kun greka nazo, antaŭ ol li povintus ĵeti sin sur Papaveton, li ricevis unu pidebaton de mi, kiu deflankigis lin de sia vojo, poste la kolbo de mia revolvero klakis sur lia kapo.
– “La vivo estas tia, kiel la fumo – zumkantis Papaveto – , hodiaŭ oni batas vin je la kapo ĉi tie, morgaŭ tie…”
Dume ni ŝnurligis ilin. Vasta kavaĵo estis en la roko. Ni portis la du kaptitojn tien. Supre la flamoj de la oleo altiĝis malrapide, kvazaŭ iu ventolus per kovrilo, estigante grandajn fumonubojn tiel. Ni iris plu. La vojo kondukis al la supro de la monto. Sed kion fari? Eble ĝi tamen ne venigas nin al la pinto, aŭ troviĝos flanka pado survoje, tra kiu ni povos iri sur la alia deklivo malsupren. Post unu horo la aero tre malvarmiĝis ĉirkaŭ ni. La afero estis senespera. Ni atingis mil metran altecon. La neĝolimo jam ŝajnis proksima en la kristale pura, aŭrora aero, kaj ia tondra bruego aŭdiĝis, kiel ni iris: akvofalo. Ni grimpis plu. Eble ni atingis mil sescent metrojn, sed ni jam aŭdis nek nian voĉon pro la bruo de la akvo. Poste ni alvenis al ampleksa altebenejo. Ni haltis konsternite. La flamoj ŝajnis eĉ pli timigaj en la aŭroro sub ni, la akvofalo Kapuas torentis el kapturna alteco en nia senpere proksimo en grandegan abismon, ĝi tondris kaj muĝis surdige.
Kampong-oj estis sur la altebenejo ĉirkaŭe! Surpalisaj kabanoj!
– Kio ĝi estas…
Ĉu dajak-oj sur la monto? Ni iris en la vilaĝon. Eĉ unu animo ne troviĝis tie. Disĵetitaj teleroj, lancoj signis, ke antaŭ nelonge ankoraŭ multhoma tendaro estis ĉi tie. Kie ili estas nun? Ni ne povis paroli unu kun la alia, ĉar la bruego de la akvofalo malebligis tion. Ĉe iu kabano Papaveto retropaŝis surprizite. Mi rapidis tien.
Blankhara eŭropano kuŝis sur mato en la kabano, liaj langvoraj okuloj estis malfermitaj kaj lekadis siajn sekiĝintaj lipojn.
Estis videbla sur lia nekredeble malbona aspekto, ke li estas malsana.
Mi genuiĝis apud li, ŝovinte mian orelon tute al lia buŝo.
– Holliday… – li flustris. – Akvon…
Ni trinkigis lin.
– Ni ne devas serĉadi plu! – diris Papaveto. – Iel ni liveros tiun malsanulon al niaj homoj.
Li hurlis tion, metinte ambaŭ manplatojn sur siajn orelojn. Ni portis Holliday-on, vinditan en kovrilon. La vojo estis pli facila malsupren. Ni trapasis la senarbejon, kie ni lasis niajn kaptitojn en la groto. Momente ili estas en bona loko, ni ne zorgis pri ili. Ni portis Holliday-on malsupren sur la senarbejon. Frenezulo kaj malsanulo estis kun ni. Nia help-trupo konsistis el Braces kaj Roger.
Ni vidis feliĉe, ke el la dukto jam ne disverŝiĝas la oleo. La subita reduktiĝinta premo signis ie, ke la dukto rompiĝis, kaj oni fermis la oleodukton. La fajro malpli intensiĝis. Holliday diris kelkajn vortojn tre malfacile. Ni rakontis ĉion al li, escepte tion, ke Hendon, kiun ni tenis for de li, okazis al li malbono.
– Li kapjesis inerte.
– Hendon pensadis saĝe… Sed li eraris… la desegnaĵo montras ne la fiŝistan bataliston… Laŭ la skribosigno de la indiĝenoj… la fiŝo estas la simbolo de la surdeco… la tribo… apud la akvofalo… apenaŭ aŭdas. Ili naskiĝas tie… vivas en la bruego… La signo signifas tion, ke… surdaj dajak-oj… Kiam mi revenis… la duan fojon… tifo…
Tio do estis la solvo.
Postagmeze jam ne estis flamoj, nur amara, malbonodora fumo ŝvebis pigre. Vespere ni provis descendi. Ni vidis, ke tio eblas!
– Roger! – mi diris al la sekretario. – Nun mi konfidas la du ŝnurligitajn kaptitojn al vi. Ni antaŭenrapidos kun la du malsanuloj sur muloj. Vi kaj Braces ne povos sekvi nin. Atentu, ke oni liveru ilin en la ĝendarmejon. Ili estas super ni en la groto. Ne lasu trompi vin, ili estas tre danĝeraj rabistoj. Ni ŝnurligis ilin tiel forte, ke vi ne devas timi., sed ili provos fari ĉion. Kunligu per rimenzono iliajn ŝnurligitajn manojn, tiel konduku ilin, sed eĉ por momento ne forlasu la rimenzonon, kaj vi, Roger, tenu vian revolveron ĉiam pafpreta!
Mi montris la groton al Roger, kie ni lasis la kaptitojn. Ni faris improvizite brankardon por Holliday, poste Braces turnis sin al ni lamentante.
– Ĉu ne estus eble meti ankaŭ min sur brankardon? Mi havas bronkiton.
Papaveto, bedaŭrinde, neniam plu estos jam delikatulo…
Revenante ni ankoraŭfoje trabaraktis la ĝangalon kun frenezulo kaj konvaleskulo. Hendon tute imagis sin agla aristokrato, kaj komparante la ĝangalon kun certaj salonoj, li klarigis tion al ni, ke la praarbaro kiom agrabla estas. Tiel ni alvenis en la Oleurbon.
Ni tuj portis Holliday-on en hospitalon. Ni ne kuraĝis tuj gvidi Hendon-on al Lilian. Unue ni iris kun li en malpli grandan hotelon, kie ni lavis, razis lin kaj akiris puran vestaĵon al li. Nek li, nek lia filino sciis unu pri la alia.
Infere. Papaveto ne entreprenis diri la tragedion al fraŭlino Hendon. Mi iris por venigi Lilian-on. La knabino ne povis ekparoli, kiam ŝi ekvidis min…
– Fraŭlino Lilian… – Ŝi premis ambaŭmane mian manon tremante, kaj mi sentis tiel, kvzaŭ knelo estus en mia gorĝo. – Jes… Fraŭlino Lilian, ni kunportis vian patron…
– Li vivas! – ŝi kriis maltrankvile. – Ĉu li vivas?! Diru jam! Ĉu li vivas?
– Jes… Li resaniĝos… Li estas iom malsana…
– Mi petegas, gvidu min al li…
Mi akompanis ŝin kun peza koro al la malgranda hotelo. Ni malfermis la pordon de la ĉambro. La filino staris antaŭ Hendon… Kaj kiel terura vidaĵo! Hendon pruigas sian monoklon kaj rigardas Lilian-on fajfante… kvazaŭ li tute ne konus ŝin!
– Ni kunportis lin… – mi diris obtuze.
– Kiun? – demandis la knabino. – Kiu estas tiu sinjoro, kial vi ne gvidas min al mia patro?
Mi staris konsternite. Kio ĝi estas? Ĉu mi freneziĝis? La knabino kaj la monoklulo rigardis unu la alian mirante…
– Kial vi ne gvidas al mia patro? – urĝis min fraŭlino Hendon kun tremanta voĉo.
Mi gapis la bildon senkonsile. La laŭdira Hendon rigardis nin fajfante kaj rikanante. Poste li diris al Papaveto:
– Nu, kiu estas la idioto? Ĉu?
En la sekva momento la kolo de la monokla homo estis en la mano de Papaveto.
– Nun bonvolu paroli sincere, ĉar mi strangolos vin. Kiu vi estas?
– Lordo Pencroft. Mi ekveturis kun Hendon el San Francisko. Ĉar mi estas membro de la Hinda Geologia Kompanio. Ni informiĝis, ke oni planas ion kontraŭ Hendon, tial mi uzis lian nomon, por ke la friponoj molestu min, dum Hendo esploros trankvile.
– Kie estas sinjoro Hendon? – mi demandis maltrankvile.
– Bedaŭrinde mi ne scias tion – li diris kaj ekkuŝis por dormi.
Lilian svenis.
– Dankon, kion vi faris… – diris ofte Lilian al ni, kiam ni sidis kune sur la teraso de la hotelo. – Se vi ne kunportis mian patron ĉi tien…