Выбрать главу

Ĝendarmo venis.

– Sinjoroj Irving Walking kaj Roger bonvolu veni al la ĝendarmejo.

– Ili alvenis!.. – diris Papaveto. – Ho, se mi povus konfesigi la kanajlon! Li dirus ĉion rapide! – La dikulo estis tute ekzaltita. Sed ankaŭ mi. Ni tre bedaŭris la kompatindan knabinon…

– Mi venos kun vi… Tute ne deadmonu min… Nun jam mi volas scii ĉion! – diris Lilian kaj aliĝis al ni.

Ni iris al la ĝendarmejo…

– Ĉu ankaŭ tiuj du sinjoroj estas tie, kiuj akompanis la kaptitojn? – mi demandis.

– Nur iu. La alian oni liveris en la epidemi-hospitalon. Li asertis, ke li havas ĥoleron…

Kompatinda Braces. Ili ne konis lin, ili do ne multe cereminiis. Oni gvidis nin en malgrandan, blankan ŝton-domon, en maĉtabak-odoran, simplan policejan kontoron, kie sidis ŝvitanta, laca kapitano flave, kun malbutonita kamizolo, kaj li cigaredis.

– Miaflanke la feliĉo. Bonvolu sidiĝi. La akompananto de la kaptitoj ekdormis pro elĉerpiĝo, la alian ni liveris en hospitalon – komencis la kapitano. – Vi nun devas doni indikojn al la esplorado. Hoanes! Alkonduku la arestitojn.

Unu Turner enpaŝis. Pose la homo kun greka nazo.

– Kiu li estas? Sankta Patro!

– Paĉjo! – kriis Lilian kaj ĵetis sin al la kolo de la arestito, plorante. Li brakumadis ŝin feliĉe.

La homo kun greka nazo estis Hendon!

– Kio ĝi estas?… – konsterniĝadis la kapitano.

– Sinjoroj! – respondis Papaveto severe. – Tuj liverigu nin post sijnoron Braces en la hospitalon: ni estas publike danĝeraj idiotoj!

4

Ni sidis sur la ŝipo, survoje al San Francisko.

Estis trankvila vespero. Saltetantaj, arĝentaj flugfiŝoj suprenĵetis sin el la lak-koloraj, nigraj ondoj.

Hendon rakontis.

– Kiam ni forvojaĝis el Nov Jorko, mi jam informiĝis, ke oni preparas ion kontraŭ mi. Tre granda entrepreno etendis sian longan manon ĝis la malproksima Borneo. Mi sciis, ke preta kaptilo atendos min. Mi vojaĝis kun lordo Pencroft de Nov Jorko al San Francisko. Lordo Pencroft estas membro de la direkcio de nia entrepreno, cetere li estas fama ĉasisto en Afriko.

– Mi legis viajn historiojn kun grnda ĝuo – diris la lordo al Papapeto entuziasme. Li levis sian glason da konjako kun kompleza rideto al li kaj eltrinkis ĝin. Ankaŭ Papaveto galante levis sian botelon da viskio kaj ankaŭ li eltrinkis tion.

– En la trajno – daŭrigis Hendon – al lordo Pencroft ekideis ŝanĝi nomon en San Francisko. Mi vivas retiriĝinte, mia foto ankoraŭ neniam aperis en la ĵurnaloj, mi havis la ŝancon, ke la ruzaĵo sukcesos. Ĝi estis heroa entrepreno fare de la lordo. En San Francisko sur la ŝipo jam mi estis lordo Pencroft, kaj lia lorda moŝto lerte emfazis mian nomon, li eĉ donis interjuvon. Mi priparolis anticipe kun la lordo, ke le dungos kelkajn indiĝenojn ĉe la piedo de la monto Kini-Balu, kaj hakos la rokojn, kvazaŭ li serĉus orstrion. Ni akiris en Bendjermasin kelkajn minaralŝtonojn, riĉajn je oro, tiujn lia lorda moŝto kunportis kaj kaŝis ilin lerte inter la elminitajn rokojn. La kanajloj batfaligis lin, kaj ili persvadis sovaĝan tribon per donacoj restigi lian lordan moŝton tie. Lordo Pencroft havas iom ekstravagancan naturon, kaj vere en la rolo de seka geografo li ŝajnis tiel, kvazaŭ li estus cerbmalsanulo.

– Ĉu ne estis tiel? – demandis Papaveto vigle.

– Tute ne! – protestis lia lorda moŝto. La plimulto de la homoj kondutas stulte ekster la medio, ne konvena al ili. Ĝi samas, kiel ekzemple vi, kiu estas fama verkisto, oni imagus vin, kiel tombofosiston en kvaranteno.

Papaveto komencis singulti. Malbenita vulpo estas tiu lordo! Nun venas en mian kapon, foje ni pensis tion, ke li dormas, kaj ni paroladis pri la kvaranteno.

– Tiu ŝajno – daŭrigis Hendon – signifis apartan bonŝancon al ni. Tiuj kanajloj fervore hakis la rokojn tie, kie lordo Penvroft trovis la falsan ŝtonaĵon, kaj ili ne plu okupiĝis pri la pseŭdo-Hendon, pri kiu ankaŭ vi pensis, ke li freneziĝis pro la bato. Dume mi serĉis la fiŝistan tribon trankvile. Netrovinte ilin, mi provis konstati laŭ la ŝtonoj, kiujn mi havis, kie vagis Holliday. Tiel mi alvenis al la monto Kini-Balu, kaj mi esporis la rokaĵojn unu post la alia laŭ tiu ŝtono, kiun mi kunportis el Nov Jorko por konstati la lokon, kie Holliday estis. Ankaŭ la oro devis troviĝi tie! Laŭ la rokaĵoj de la montaro mi jam konstatis, ke Holliday vagis en pli altaj regionoj sur Kini-Balu. Nur la historion pri la fiŝo mi ne komprenis, sed mi esperis, atinginte la lokon, kie Holliday vagadis, mi torvos ankaŭ ties klarigon. Tiel mi atingis iom post iom sisteme al la bazalta tavolo de la montokresto, sed dume trovis min Turner, kiu estas mia malnova amiko.

Papaveto rigardis al Turner pardonpete, sur kies vizaĵo la ŝvelaĵo jam tute malpufiĝis.

– Turner tuj komprenis la situacion. Li ne volis raporti, ke mi perdiĝis, ĝuste pro mia filino. Li reiris en la Oleurbon kaj atendis min. Mi ekskursis ĉiutage al la monto el la arbara kabano, ĝis fine mi ekvidis ie supre batalistojn. Mi sciis, ke tiu povas esti nur la enigma tribo tükmü. Mi staris antaŭ la celo! Mi ankoraŭ estis bezonanta du-tri tagojn por fini mian esploradon. Tiam aperis iun vesperon Turner en la kabano kaj rakontis, ke mia filino estas ĉi tie kun du homoj. Mi ne sciis, kiuj estas tiuj du homoj. Eĉ se ili estas bonfidaj, ili povas renversi ĉion, senpere antaŭ la celo. Ni provis reteni vin survoje, sed mi ja devas rekoni, ke vi estas neĉiutagaj homoj. Por ke vi ne mortigu Turner-on, bedaŭrinde mi devis bati sinjoron Robin je la kapo per kolbo!..

– Ĝi tute ne meritas paroli pri tio – diris Papaveto leĝere.

– La aliaj scias – finis Hendon. – Maksimume, se tion interesas vin, mi povas diri, ke sen la disrompo de la oledukto vi apenaŭ povintus savi la kompatindan Holliday. La tribo de la fiŝoj estas tute sovaĝa. Estas nekomprneble, ke homoj ekloĝu en tia loko, kie ili ĉiuj vivas surde pro la bruego de la akvofalo. Ili timiĝis pro la flamoj tiel, ke ili fuĝis malproksimen, sur foran altebenejon de la monto. Kiam militista ekspedicio estus atingita ilin, la malfortiĝinta Holiday jam estus logne mortinta. Ke oni ne mortigis lin, tion li povas danki al ruĝa ĉemizo. Ĉar la indiĝen daja-ano timas la ruĝan koloron. Tial oni farbis ankaŭ la betonan oledukton ruĝa, antaŭe la sovaĝuloj rompis ĝin konstante. Vi estas fortunidoj, ĉar pro tio, kion vi faris, vi elmeritis altan premion

Mi jam ricevis mian premion. Mi sidis apud Lilian, kaj ni prenis la manon de unu la alia sekrete. Lordo Pencroft levis sian glason, mia amiko levis sian botelon, kaj li diris kun ĝentila admiro:

– Nur tion mi ne komprenas, ke vi estas normala.

5

Kion oni faris al Papaveto, kiam ni alvenis, tio estas nepriskribebla. Dume Ruger sendis la daŭrigojn, kaj tiuj aperis en la magazino… La popolamaso jubilis, oni fotografis la Grandan Verkiston, petis interjuvon de li, kaj riportisto ĉiumaniere volis sidi kun li en lian aŭton. Li forigis tiun homon komplezeme de si, kaj sekvan tagon li vizitis lin en la hospitalo. Posttagmeze ni iris en la vilaon de la familio Hendon por trinki teon, kaj restis eterna enigmo antaŭ mi, de kie akiris mia amiko por tiu okazo blanke punktitan, grizan kuloton. La entrepreno kondutis al ni kun reĝa abundo.

– Nun fine ni povos vivi trankvile! – mi diris al Papaveto.

– Bedaŭrinde – li respondis malgaje.

Sinjoro Braces, la Granda Ĉasisto skribis longajn, petegajn leterojn, ke Papaveto jam forlasu Usonon, ĉar ĝis tiam li ne povas sendi artikolojn. Li ne devis atendi longe. Iun tagon venis mia amiko al mi anime taŭzita.

– Homo vizitas min konstante, kaj li ne lasas min vivi. Li proponas al mi kvinmil dolarojn por fari prelegan turniron, kie mi devus laŭtlegi miajn proprajn verkojn.

– Skribu du al li!

– Ĉu vi estas idioto? Mi ne scias skribi!

– Mi skribos tion. Nur laŭtlegu ĝin!

– Sed mi scias nek legi

La Granda Veristo! Li ne scias legi!

Li ankoraŭ partoprenis nian geedziĝan feston. Li saris silente inter la nupta festantaro, kaj ĉiu rigardis lin, ĉar li portis verdan bantkravaton kaj frakon. Poste li malaperis…

Certe li jam vagas malproksime, sed eĉ nun sonas en miaj oreloj ofte, kiel li zumkantas: