– Ĉu vi estas idioto? Mi ne scias skribi!
– Mi skribos tion. Nur laŭtlegu ĝin!
– Sed mi scias nek legi
La Granda Veristo! Li ne scias legi!
Li ankoraŭ partoprenis nian geedziĝan feston. Li saris silente inter la nupta festantaro, kaj ĉiu rigardis lin, ĉar li portis verdan bantkravaton kaj frakon. Poste li malaperis…
Certe li jam vagas malproksime, sed eĉ nun sonas en miaj oreloj ofte, kiel li zumkantas:
La vivo estas tia, kiel kano:
Hodiaŭ vi ankoraŭ ridetas gaje,
Sed morgaŭ venos onklo Papaveto kun la tranĉilego…