La fuĝos sukcesis dum tempesta nokto, ĉar la fulmo frapis la dratbarilon, plenan de alta, elektra tensio.
Ni atingis Sudan Tiwor-on per kanuo. De tiam ni estas bonaj amikoj, kaj ni vagadas kune.
Ĉi tien, en malbenitan havenon de Borneo, ni alvenis rapide el Kuala Lumpur. Ni estis gajaj, bohemaj homoj. Gaje, pace ni ŝatis vagadi en la havenoj, tamen ni divis alveni en Borneon anhelante, kuregante, kaŝiĝante, ĉar en Kuala Lumpur atingis nin la informo de la polico de Birmo, ke el Batavio, laŭ oficiala peto de Adeno, oni reserĉas nin, kaj ili petas okaze de nia aresto transporti nin al Kolombo, forte eskortite. Ĉio ĉi okazis pro kelkaj svedaj matrosoj, kiuj pro nekonata kaŭzo persistis ĉe tio, ke Papaveto ne kantu konstante la memkompinitan kanton “La knabinoj ĝojos en Aŭstrali, kiam mi alvenos”. Papaveto protestis kontraŭ la mlajusta postulo tiel kategorie, ke oni liveris la matrosojn en hospitalon. Post kiam ni konvinkis ankaŭ la aliajn ĉeestantojn pri la beleco de la kanto, ni deprenis la drinkejtablon de sur la restoraciestro, kaj ni foriris rapide.
Ni ne havis eĉ unu groŝon, kaj la havenoj en Borneo ne donas tiom da ebloj, kiel la pli bonaj insuloj sur la Suda maro. Kiu venas ĉi tie, tiun oni aŭ tre bone pagas, aŭ oni persekutas lin ĉie. En la malpura, olea marakvo mallarĝa ŝton-moleo etendiĝas, sur la bordo staras kelkaj dogan-budoj kaj unu-du sporadaj konstruaĵoj. En la kvindek celsiusgrada varmego falas eksudaĵa, tepida pluvego, kaj la kranio doloras la homojn po-suture… Malpura vaporŝipo proksimiĝas malrapide, balanciĝante sur la maro…
Apud la senhoma doganejo staras lignobudo kun tegita teraso.
– Venu, ni manĝu ion – diris Papaveto.
– Ĉu vi freneziĝis? Ni ne havas monon.
– Nu kaj? Mi volas ne pagi, sed manĝi.
Kaj li jam irias supren sur la putriĝinta ŝtuparo, li demetas sian jakon, por ke lia stria, dekoltita trikotaĵon ne ĉifiĝu, li batas la tablon per sia grandega, harkovrita pugno, fine venas ĉino. Li diras al li kolere:
– Ni kunportos la pagaĵon de la direktoro de Royal Dutch.
– Ne estas pagaĵo ĉi tie…
– Oni sendos ĝin ĉi tien. Ĝis tiam surtabligu grandan porcion da reistafel por du personoj.
Dume alvenis la malnova vaporŝipo. Kelkaj malajaj kulioj descendis, du eŭropanaj laboristoj kaj fine…
Fine belega virino. Belega kaj eŭropana.
Ŝi estis vestinta sin per eleganteco de topikaj turistoj.
– Nu postiros ŝin – diris Papaveto. – Eble mi povos porti ŝian kofron, aŭ mi porponos min fariĝi ŝia ĉiĉerono.
– Kiel? Vi ja tute ne kontas tiun ĉi lokon.
– Nu kaj? Nek ŝi konas ĝin. Atendu min ĉi tie.
Li surmetis sian kolomb-grizan, cilindran ĉapelon, ĉar Papaveto preferis vesti sin iom akrekolore kaj varie, kaj suprentirinte sian pantalono, li ekiris post la virinon, ŝovinte siajn manojn en la poŝon, komponante batal-marŝon. Lia dika, ŝanceliĝanta figuro malaperis en la akvonebulo de la laŭtege plaŭdanta pluvego, kaj mi restis iom maltrankvile en la societo de dupersona reistafel, sen mono.
Post unu kaj duono da horo la restoraciestro interesiĝis, kiel nomiĝas la direktoro, kiun ni atendas? Mi respondis, ke mi ne scias lian nomon, sed oni alte estimas lin ĉi-loke.
Mi komencis senti min malagrable. Dume la pluvego ĉesis, la suno brilis denove, kaj la varmego estis infera. La pluvo rehaladzis el la tero kun mucida vaporiĝo, aperis la moskitoj en densaj svarmoj, kaj la restoraciestro interesiĝis ĉiam pli ekscitite pri la persono de la direktoro. Pasis du tutaj horoj, kaj Papaveto estas nenie. Indiĝena policisto proksimiĝis, kaj la restoraciestro iris al li.
Ili venis sur la terason kune.
– Kiun vi atendas? – demandis la policisto min.
– Direktoron de entrepreno – mi respondis rezolute.
– Venu kun mi.
– Vi lernos tie… Trompi kompatindan ĉinon… – ploretis la restoraciestro.
– Kio okazas ĉi tie? – ekparolis sinjoro kun malvarmkonduta eleganteco, al kiu ĉiu respektoplene malfermis vojon. La koncernulo tutege similis al Papaveto, tamen tute ne eblis temi pri tio, ke li estus. Li estis en blindige blanka vestaĵo, kremkolora kuloto, lak-botoj, tropika ĉapelo, fotoaparato pendis sur lia dekstra ŝultro kaj binoklo.
La policisto kapbalancis ĝentile.
– Ni kontrolas tiun vagabondon.
– Estas superflue… – li respondis kun ordona mansvingo.
– Ĉu eble li ne estas vaganbondo? – demandis la policisto.
– Jes, li estas tio, demoraliĝinta vagabondo. Sed mi… hn… mi dungis lin…
Papaveto! Pro Dio, li estas Papavo. Li ja kantas mallaŭte, “mi dungis lin”. Kio okazis? Li aspektas tiel, kiel la plej pedanta, kolonia ĉefinspektoro.
La ĉino forrapidis en la internan ĉambron, la policisto foriris mansalutante. Ni restis sur la teraso en duopo, Papaveto ankoraŭ diras al mi, tre laŭte, ke ankaŭ la forirantoj aŭskultu ĝin:
– Jen estas kelkaj ŝilingoj, por ke vi ne embarasiĝu de nun, kaj aĉetu ian ordinaran vestaĵon por vi, ĉar mi maldungos vin, se vi ĉiam estos tiel sordida.
Kiam ni restis solaj, mi diris mallaŭte:
– Mi vidis malgrandan velŝipon malantaŭ la doganejo albordigite, estus pli bone, se ni fuĝus per tiu, ol al la ĝangalo.
– Kial ni fuĝus? – li demandis kun infaneca mirego.
– Vi rakontos tion survoje. Nun ni rapidu. Eblas, ke oni jam trovis la kadavron.
– Ĉu vi pensas, ke mi mortigis iun?
– Sed kio do okazis? – mi interesiĝis ekscitie.
Li eksidis kaj eklevis sian ŝultron indiferente.
– Mi fariĝis verkisto…
DUA ĈAPITRO
La mondfama ĉasisto de leonoj ankoraŭ paffaligis kelkajn tigrojn, li skoltis grandegan masklan leonon, poste li dorsapogiĝis en la trogo anhelante.
– Mi estas laca, sed mi devas labori, Roger – li diris spiregante al la junulo, sidanta apud la trogo, kiu skribis per tajpilo. – Ĝis la alveno de la vespera vaporŝipo mi devas mortigi du nigrajn panteroj, kaj mi devas mortpiki la ĉinan piraton, Ju Vat-sung… Aŭ mi nomu lin plie Kun Muj-hun?
– Ĝi estas tute egala en tiu ĉi varmego… – diris la junulo inerte.
– Vi pravas… Mi ne mortpafos alian bestion por la hodiaŭa poŝto… Ankaŭ vi ripozu, Roger, aŭ tamen ne… Atendu! Ĉu ne estus bone, se mi travivus ĝis la vespera poŝto ian teruran krokodil-aventuron?
– Krokodilo estis en la pasinta semajno. Ne eblas skribi ĉiam la saman aferon. Ĉu ne estus bone, se iam vi okupiĝus pri sovaĝaj bubaloj?
– Ili estas danĝeraj bestoj. Sed mi provos tion. Nun diru al la grumo verŝi freŝan akvon en la trogon.
Roger eliris, kaj la granda ĉasisto spiregante kirletis la akvon per siaj inertaj fingroj. Li estis magra, arane-ventra, amareta, kupro-vizaĝa, kurbakrura, malalta homo. Laŭ aspekto, kiel li kuŝis en la trogo, neniu estus dirinta, ke li estas ĉasisto de leonoj.
Kaj li tute ne estis tio.
Ĉu? Jes, ĝi ne estas sensencaĵo. Maljunaj legantoj de magazinoj jam longe komprenis min. Ili jam plurfoje legis ekscitite la hororajn historiojn de Irving Walking, kiam liaj piedoj ekglitis sur terbulo en la momento de la pafo, tiel lia kuglo nur mortvundis la tigron, tiam la bestio ĵetis sin sur la Grandan Ĉasiston kun la plej granda indigno. “Sed mi ne perdis mian memregadon…”
Ofte okazas al Grandaj Ĉasistoj, ke ili ne perdas sian memregadon. Precipe sur la kolumnoj de magazinoj.
Kiu estis sinjoro Irving Walking? Unuavice li ne estis Irving Walking. Sortobato, sed ĝi okazis tieclass="underline" li heredis la prozan nomon Braces de sia patro. Bonvolu imagi homon, kiun oni nomas Ŝelko, akcesore li estas ĉasisto de leonoj, kaj li atingis mondfamon sur la kolumnoj de usonaj magazinoj, ĉar li vagadis konstante en la ĝangalo kun maharaĝoj.