Выбрать главу

Kiam ni estis pretaj, la Granda Ĉasisto donis instrukciojn al Papaveto.

– Proponu vin komplezeme partopreni la ekspecidion kaj akompani fraŭlinon Hendon al Bandjermasin. Organizinte la ekspedicion, ankaŭ mi estos tie kun Roger, kaj ni enmanigos alvok-ordonan leteron al militservo, en kio oni informas vin, ke okazis ribelo en Penang, kaj vi devas iri al via posten-loko. Ĝi estas ĉio.

– Ĉu ne estus eble sendi min al alia posten-loko? – Papavo sidis maltrankvile. – Mi havas malbonan kontakton kun ĉefinspektoro en Penang.

– Vi ne devas iri en Penang!

– Ĉu vi estas freneza? Vi diris ĵus, ke mi iru al la stacidomo de Panang.

Sinjoro Braces ekĝemis. Mi ekkompatis lin.

– En ordo – mi diris. – Mi komprenas ĝin, ĉio iros glate.

– Kaj ne forgesu – li petegis al Papaveto – , vi nun estas fama verkisto.

– Estas bone, ke vi memorigis min pri tio. Unuavice ni do iros. Ĉar iu mia konato diris, ke la famaj verkistoj preskaŭ ĉiutage manĝas.

Sinjoro Braces ekĝemis denove kaj mansvingis al Roger, ke li surtabligu la manĝaĵon.

2

Neniam mi vidis pli karan virinon, ol fraŭlino Lilian Hendon. Ŝi ridetis ĉiam, kaj nuanco de malgajo ludis sur ŝiaj liprandoj en tiu rideto, ŝi ja ekiris por trovi sian iome-duone perditan patron.

La antaŭan tagon ni faris nur mallongan viziton ĉe ŝi en la hotelo Borneo, en ŝia ĉambro. Papaveto, la verkisto, kun sia violkolora kravato kaj otoaparato Kodak, krome mi: la persona sekretario de la granda verkisto. Ni priparolis, ke ni estos je ŝia dispono por serĉi ŝian patron, kaj sekvan tagon ni ekiris al Bendjermasin sur la sufiĉe bona vojo, kondukanta sur la marbordo. Jam je la sese horo ni galopis gaje por fari kiel eble pli longan vojon ĝis la komenco de la varmego.

Ni eksciis la sekvajn el la rakonto de fraŭlino Lilian: ke la Hinda Geografias Societo sendis injoron Atruro Hendon al Borneo. Esploristo, nome James Holliday, malaperis en Borneo, kaj Arturo Hendon ekvojis por serĉi lin. Laŭ la lasta sciigo de James Holliday, li trovis riĉan or-trovejon, la rokaĵspecimentoj, senditaj hejmlanden pruvis tiun aserton.

Sed dume disvastiĝis la famo, ke James Holliday mortis en la dangalo, kune kun siaj notoj, mapoj. La entrepreno sendis alian ekspedicion por trovi Holliday-on. Nek tiu revenis. Tuta Usono estis en febro pro la perdiĝinta esploristo kaj la ekspedicio. Tiam anonciĝis Arturo Hendon ĉe la entrepreno. Li estis relative juna scienculo kun sukcesa paseo, kiu jam foje penetris profunde en Borneon, en la landon de dajak-oj.

– Mi petas la rokaĵspecimentojn, kiujn sendis Holliday – li diris al la direktoro de la societo. – Ĉar laŭ mia opinio ni devas komenci la esploradon ĉi tie en Nov Jorko.

Ili ekzamenis la rokaĵojn. Al la ekspedicianoj, kiuj ekiris por trovi Holliday-on, tute ne ekideis tiaĵo.

– Jen! – li kriis ĉe iu ŝtono. – Ŝajnas, ke indiĝenoj helpis la laboron. Figuro de primitiva batalisto estas gravurita en tion, kaj fiŝo. Ĝi estas la totemo de tiu tribo, kie Holliday serĉis oron. Kaj nun jam mi povas diri al vi, ĉar la “Batalisto de Fiŝoj” estas gravurita sur la ŝtono, Holliday trovis la oron ie inter la rokoj de la marbordo, ĉar kompreneble fiŝista tribo ne povas vivi aliloke.

La direktoro de la Hinda Geologia Institucio petis Hendon-on, ke li entreprenu trovi sian kolegon. Hendon akceptis tion. Li prenis la rokaĵon al si kaj ekiris. Ĉi-foje sekrete, sen tamburado. Tiutempe jam potencaj kapitalistoj konkurencis por trovi la or-trovejon de Holliday. Onidire la malaperigon de la unua sav-ekspedicio jam direktis manoj etendiĝantaj el Nov Jorko.

Sed ĉiu antaŭzorgemo estis vana. Ankaŭ Arturo Hendon malaperis en Borneo. Li malaperis, kiel Holliday. Esploristo, nomata Turner, entreprenis nun jam la malkovron de la vojo de Hendon. Ankaŭ Turner malaperis. Poste jam neniu entreprenis rigardi en Borneo, kio okazis al tiuj, kiuj serĉas la “batalistojn de la Fiŝoj? Tiel ekveturis fraŭlino Lilian Hendon, nesperta kanbino por trovi sian patron, kaj eble ŝi aŭdos ion ankaŭ pri Turner kaj Holliday.

KVARA ĈAPITRO

En Bandjermasin la loka ĵurnalo en ties posttagmeza eldono raportis pri la granda okazaĵo: “Fraŭlino Lilian Hendon alvenis en la ĉefurbon en la societo de Irving Walking!”

Posttagmeze ni pasigis tre komplikan unu kaj duonhoron kun la militista gubernatoro. Antaŭ la pordego de la hotelo kaŭzis incidenton apotekisto, kiu paŝis al mia amiko en la mano kun notlibro kaj krajono.

– Se estus permesate peti aŭtogramon…

– Dankon. Ni iros piede.

– Mi petis aŭtogramon humile – li reipetis balbutante.

Papaveto suprentiris la pantalonon sur sia ventro kaj turniĝis al mi.

– Kion li volas?

– Subskribu ĝin – mi flustris.

– Idiotaĵo. Mi ne faros tion.

Kaj zumkantante la kanton “idiotaĵo”, li iris plu. La unu kaj duonhoro pasis relative senprobleme. Maksimume okazi tiaĵo, kiam oni demandis Papaveton, ĉu li petas rumon en la teon, li respondis: “diable jes”. Sed oni komprenis tion popola aromo. Plua popola aromo estis, ke li frapetis la ŝultron de la edzino de sanitara konsilisto, kaj kiam la direktoro de Royal Dutch donacis, Papaveto certigis lin ridegante, ke li longe aŭdis tiom da bonaj idiotaĵoj.

Ni ankoraŭ havis preterkuran malagrablaĵon dum adiaŭo, ĉar mia amiko faris nepripensitan movon pro raviĝo, kaj la jako disŝiriĝis sur lia dorso.

Mi ekspiris profunde, kiam ni denove estis en la hotelo kun fraŭlino Lilian.

– Mi ŝatus, se ni ekirus jam morgaŭ – diris fraŭlino Hendon dum vespermanĝo.

– Eble vi devus ripozi kelkajn tagojn, antaŭ ol ekvoji – mi proponis.

– Ne, ne! Eĉ unu horon ne resti plu, ol tio nepre estas bezonata. Temas pri mia patro!

Mi sentis amaran guston en mia buŝo, kaj ankaŭ Papaveto okupiĝis intense pri la ŝuopintoj.

– Kredu min – ŝi diris kun larmovualitaj okuloj – , mi sentas, mi scias, ke ni trovis mian patron. Ĉar li vivas! Mi scius, se li ne vivus! Kaj vi redonos lin al mi.

Papaveto palpebrumis ofte.

– Nu jes… – li respondis rigardante alidirekten – kio do eblas… fare de verkisto… – li viŝis sian frunton per naztuko – damne… estas varme, aŭ kio okazis…

Ni silentis longe. Kiam fraŭlino Lilian lasis nin sola, Papaveto kelkfoje rigardis sur min, poste li denove desegnis en la cindrujo.

– La sekretario ne devas soldatiĝi kun sia mastro, kiu estas kapitano – li diris fine. – Mi restos.

Li komencis kanti sian improvizitan kanton “Ĉiam, ĉiam mi restos”, poste li elprenis cigaron el la binoklujo kaj ekfumis. Fine li fajfis. Sed li diris nenion.

Post la vespermanĝo ni sidis en la ĝarden-restoracio, kiun ĉirkaŭis palmoj. Hazarde ĵus ne pluvis, kaj estinginte la lampon sur la tablo, la moskitoj ne turmentis nin tiom. Relative agrable ni sidadis triope kaj paroladis.

Subite sinjoro Braces aperis, akompanate de Roger.

– Sinjoro kapitano! – diris Roger kaj svingadis dokumenton – alvenis ekspresa alvok-ordono al militservo! Post kvar tagoj la armeo de lia reĝa moŝto interbatalos kun la ribeluloj!

– Mi scias pri tio. Ĵus telefonis generalo – respondis mia amiko gemute. – Ĝi jam ne estas aktuala.

– Sed la batalo… – balbutaĉis Braces.

– Oni prokrastis ĝin! – diris la novaĵon Papaveto feliĉe

La buŝo de Braces moviĝis senvoĉe pro timiĝo.

– Jus telefonis la ĉefstabestro al mi – daŭrigis Papaveto kun persista sereno – , li diris: oldulo mia, venos hodiaŭ homo kun altok-ordono al milito, sed ĉio estas nuligita. Ĉi-jare ni jam ne batalos. Ni flankenmetos ĝin printempe, kiam ni tute ne havas ion fari.

Mi ekstaris.

– Bonan nokton, fraŭlino Hendon. Vi nun devas enlitiĝi, se morgaŭ vi volas ekiri en bona korpkondiĉo.