Выбрать главу

– Vi pravas. Bonan nokton, sinjoroj.

Fraŭlino Lilian prenis la tutan aferon ia ŝerco, kaj ŝi profundiĝis tiom en sian malgajon, ke ŝi preskaŭ ne atentis nin. Ŝi iris en sian ĉambrom obeeme, kiam mi avertis ŝin.

– Sinjoroj! – diris Braces, kiam ni restis solaj – , kiel mi komprenu tion?

– Kiel vi volas? – demandis Papaveto ĝentile – Ni iros kun Robin serĉi tiun esploriston.

– Ĉu en mia nomo? Vi ne rajtas uzi mian nomon.

– Vi, amiko mia, nomiĝas ŝelko, kaj mi absolute ne volas uzi tiun nomon. Mi estas Irving Walking, la verkisto!

– Mi estas tiu.

– Pruvu tion. Kiu konas vin? Mi jam havas tre multajn atestantojn. Ni lasu tiun artifikon, sinjoro Braces, kaj ne provu misuzi la nomon de fama verkisto.

Braces fariĝis blanka, kiel muro. Sankta Dio! Tiu homo simple tenos lian nomon! Ĉu li ŝtelos Irvin Walking-on de li komplete?!

– Vidu, sinjoro Braces – mi interrompis. – Ni ne volas malbonon al vi, nur sciu, ke ni akompanos fraŭlinon Hendon.

– Sed sinjoro… – li lamentis – kiu skribos la artikolojn pri la vojaĝo? Se Walking ne soldatiĝos kiel kapitano, mi devas skribi artikolojn pri la vojaĝo.

– Hm… kiom oni pagas por tiu artikolo? – demandis Papaveto kun firma aplombo.

– Kvincent… dolarojn.

– Ĉu vi volas skribi? – mi demandis konsternite.

– Kial? Mi jam estis eĉ tombfosisto. Sed mi ne volas esti sendanka. Vidu, Braces, skribu plu tiajn idiotajn historiojn, ni dividos iel la monon inter ni. Vi skribos!

– Kaj ĉu vi?! – ekstertoris Braces – kion vi donos al ĝi?

– Mian nomon. Mi diros pri viaj idiotaĵoj, ke Iving Walking skribis tiujn. Se vi havas emon al tio, bone. Se ne, tiam mi serĉos iun alian.

– Ĝi… ĝi… estas senekzempla… – li balbutaĉis.

– Mi ne trudas tion – diris Papaveto. – Nur tiam entreprenu ĝin, se vi ĝojos pro tio. Decidu vin ĝis mateno. Mi iros ripozi, ĉar spirita laboristo bezonas tion.

Sekvan tagon ili ekiris. Mi eĉ ne devas diri, ke Braces entreprenis la “negran rolon” apud Irving Walking. Li nur altigis la partoprenon en la profito, kiom li povis. Papaveto estis cedema, sed li avertis Braces-on, ke li kondutu hontinde.

Ili ekiris fru-aŭrore. Braces aspektis konsternige, kiel vaganto en la ĝangalo.

Karikaturisto povis imagi tiulon nur en sia koŝmaro. Li estis tia kun siaj amara vizaĝo, aranea ventro, ruĝa, plata nazo kaj hepatmakuloj sub sia korkoĉapelo, kiel ia turpa, venea fungo.

– Kiel vi volas komenci la esploron? – demandis fraŭlino Lilian.

– Mi opinias, ke la direkto estas donita. Via patro serĉis la batalistojn de la fiŝoj, apudmaran tribon. Ni do laŭiros la marbordon. Ankaŭ sinjoro Hendon povis komenci ĝin tiel. Certe ni trovos liajn spurojn. Eĉ eble… kiel nomiĝas tiu, kiu sekvis lin? Kia esploristo postiris vian parton por serĉi lin? Eble oni plie scius ion pri li.

– Turner postiris lin, bona konato de mia patro, malnova vaganto en la ĝangalo.

– Nun unue ni interesiĝos en la “Oleo-urbon”, kiel detektivoj, ĉar certas, ke ekirinte el Bandjermasin laŭ la bordo, unuavice ili devis preteriri tiun lokon.

– Sinjoroj, mi mortos… – flustris Braces en nian orelon diskrete. – Laŭ strikta senco de la vorto mi agonias – li aldonis ankoraŭ tre mallaŭte, sed minace.

– Nu, mi ne ĝenos vin en tio – diris Papaveto kaj antaŭengalopis de apud li.

La Granda Ĉasisto estis en vere komika stato. Lia ĉapelo retroglitis, la ŝvito fluis sur li, kvazaŭ li starus sub duŝo, kaj se dum rajdado li iomete refalaĉis, li mordis sian lipon dolore, kio signifas ĉe novaj rajdantoj, ke la selo estas malmola…

Ni ekbivakis dum la tagmeza varmego. Pluvis… Ĉiam pluvas en Borneo! La temperaturo estas tridek ok celsiusgradoj en ombro, kaj la dentoj klakas. Oni sentas malvarmon interne. En la ostoj. En la stomako. Kaj troviĝas nenio, kio estus seka. Tridek ok celsiusgrada, sufoka, vaporiĝanta, grasa varmo sidas en la interno de la tendo, kaj densaj, grandaj pluveroj batas la impregnitan tendotolon…

Ni kuiras teon. Varmegan teon. Sinjoro Braces tuj estas klarvida pri tio, ke li malsaniĝis je vepro-febro. Li anoncas la tragedion kun helverda vizaĝo. Ĉar la malsano mortigas la viktimon plej ofte ne pli ol unu horo, Papaveto ne volas verŝi teon al li, ĉar ĝi estus domaĝe en lin, se li ĉiumaniere mortos. Fine mi intervenas por plenumi la lastan deziron de la agonianto. Papveto estas grandanima, kaj kiam sinjoro Braces forturnas sin, li verŝas duon glason da rumo en lian teon. La agonianto postulis post unu horo de la ŝarĝportantaj indiĝenoj, ke ili kantu la ŝlagron “God save the King”.

Postagmeze la vetero sereniĝis, kaj ni iris plu. Kelk-cent metrojn de la bordo ĉie estis la netrapenetrebla densejo de la ĝangalo. Simioj grincis al ni per la dentoj sur la palmokronoj. Lobongo estis sufoke varma, malbonodora havenurbo. Post la fiŝistaj kabanaĉoj kaj indiĝenaj arbilbrik-domaĉoj sekvis malgranda kvartalo de eŭropanoj. Kelkcent metra asflata placo, en ties mezo staris la hotelo Oil Palaco, komercdomo, la konstruaĵo de Royal Dutch kaj la policejo. Nek kelkaj palmoj kaj nek florbedo faris pli amikema tiun dezertan, tropikan urbon. La aerblovo portis la putran odoron de algoj el la direkto de la maro, kaj moskito-svarmoj preskaŭ hermetike fermis de la lumo la malmultenombrajn lampojn. Sur la teraso de la hotelo larĝŝultra, angla, barba eŭropano, metinte siajn piedojn sur la balustradon, li dorsapogiĝis en brakseĝo kaj legis ĵurnalon. Eble li estas vaganto en la ĝangalo, ĉar revolvero pendas de sur lia kolo sur ŝnuro en ledujon, ligitan al lia kuloto. Aŭdinte la bruon de la alvenantoj, li demetis la ĵurnalon.

– Turner!.. – kriis fraŭlino Lilian surprizite.

KVINA ĈAPITRO

1

Ni hazarde renkontis tiun, kiun ni volis trovi unuavice.

Turner ekstaris konsternite

– Fraŭlino Lilian! Kiel vi venis ĉi tien?!

– Mi volas trovi mian patron! Unuavice ni serĉis viajn spurojn, Mr. Turner… La sinjoroj entreprenis akompani min.

Ŝi prezentis nin ĉiujn al li unu post la alia. Aŭdinte la nomon de Irving Walking, la esploristo ekmiris.

– La granda verkisto!

– Jes – respondis Papaveto.

– Sinjoro Turner!.. – demandis Lilian tremente, kaj ŝi preskaŭ spasme kroĉiĝis ambaŭmane al la brako de la esploristo – diru… kio okazis? Ĉu vi trovis liajn spurojn?

– Domaĝe mi povas diri nur negativaĵon – respondis Turner kun bedaŭra ekmovo.

– Fraŭlino Hendon – diris Papveto energie – , nun iru en vian ĉambron, refreŝigu, alivestu vin, kaj revenu vespermanĝi. Neniu povas gvidi ekspedicion per cent dukek kilometra rapideco.

– Vi paravas. Mi obeas al vi en ĉio. – Ŝi foriris rapide en la vestiblon de la hotelo Oil. La indiĝenoj portis la pakaĵojn post ŝin kaj sinjoron Braces-on en tute inerta stato. Roger fermis la funebran procesion.

– Nu, nun diru – komencis Papaveto kaj eltrinkis glason da brando – , ĉu mortis tiu homo?

– Mi opinias… – respondis Turner heziteme. – Al fraŭlino Lilian ni devas diri nenion, ĝis tio ne estas certa. Mi laŭiris la bordon. Li malaperis ĉe la intermonto Mangasar. Ankaŭ Holliday malaperis tie…

– Kaj kie vi malaperis? – demandis Papaveto. – Ĉar ankaŭ vi malaperis.

– Mi revenis el Pontianak antaŭ du tagoj. Mi interesiĝis eĉ tie… Mi revenis la dudekan de la monato, kaj ĝis nun entute mi pasigis tri semajnojn sur la spuroj de la du esploristoj. Sinjoroj, estus pli bone, se vi reirus. Morgaŭ mi veturos al Bandjermasin kaj de tie hejmen.

Mi vespermanĝis malgaje. Neniam mi vidis ankoraŭ Papaveton manĝi tiel malmulte. Ni rakontis al fraŭlino Lilian, ke Turner ne trovis la spurojn de ŝia patro, sed ni klopodis trankviligi ŝin, ke ni havos pli da sukceso. Turner parolis tre malmulte, kaj foje pro eraro li verŝis eĉ kareon en la fazeolaĵon, kio estas absurdo. Li ne rimarkis kaj manĝis tion, poste li adiaŭis rapide… Tiu homo ne plaĉis al mi. Kiu ne rimarkas, ke kareo estas en la fazeolaĵo, ties pensoj vagas tute aliloke. Ni devigis Lilian-on, ke ŝi iru dormi. Ankaŭ Papaveto revenis ripozi.