Mi restis sola sur la teraso. Vesperto preterflugis mian orelon, la senmova, kelodora, tepida nokto estis sufoke varma kaj peza. Grumo elrapidis el la hotelo kun korbo.
– Alo, fraĉjo – mi venigis lin mangeste. – Diru al mi, kiam alvenis tiu liphara lordo en la hotelon?
– La dudekan de la monato, sinjoro.
– Mi scias tion. Sed poste li foriris denove…
La grumo miris.
– Li ne foriris. De tiam lordo Turner estas konstante ĉi tie.
– La ulo estas kanajlo! – diris Papaveto, ĉar ni estis en lia ĉambro. – Okazis ia friponaĵo, kaj li patroprenas tion. Se evidentiĝos, mi rompos lian trunkon per timono. Mi diras tion je mia verkista vorto.
– Ni devas ekscii, kion li forsekretas antaŭ ni.
– Tre bone. Ni tuj vizitos lin – diris Papaveto, demetante sian jakon. Venu!
– Tute ne. Sed… – Mi ne povis daŭrigi. Rigardinte tra la fenestro, mi vidis Turner-on ŝteliri el la hotelo. Dum momento, kaj li malaperis en la direkto de la ĝendarmejo. – Atendu… – mi diris al Papaveto, elpaŝante tra la fenestro. Haste mi rigardis malsupren. Mi ŝtelumis singarde de arbo al arbo. Li estas tie… Li iras al la marbordo… Li malligis boaton kaj remis silente. Estas danĝera provo piediri preter la ĝangalo nokte, sed mi havis alian elekton. La ombor de la ĝangalo forkaŝis min. Mi sekvis lin. Mi vidis la barkon bone sur akvo, prilumita de la luno. Mi kuris, tiriĝante en la ombron de la ĝangalo. Susuro! Io klakis sur mia boto: mordo de serpento. Subite saltante dekstren, mi ekvidis por momento la kole plenbloviĝintan kobron, prancantan sur sia vosto en la arĝenta lumo, trafiltranta inter la arbokronoj. Bonŝance mia boto forigis la morton…
La aŭroraj vaporoj malleviĝis, kiel amaso da nebulo sur la akvon kaj flosis al la bordo, de tempo al tempo vualante la boaton… Ni jam estis tre malproksime de la oleo-urbo, kiam Turner elremis el la nebulo kaj atingis la bordon.
Liginte la boaton, li ekiris piede kaj penetris en la ĝangalon. Li daŭrigis sian vojon sur elefantpado. En la malluma ĝangalo aŭdiĝas tiom da buetoj, bekofrapadoj, kriĉado, ke mi povis sekvi lin trankvile.
Post paso de alia duonhoro mi jam vidis la celon. Malproksime, starantan lum-punkton. La aŭroro ankoraŭ ne estis perceptebla en la ĝangalo. Malluma nokto kovris la densan arbaron.
Malgranda kabano staris sur senarbejo de la ĝangalo. Mi iris silente al la fenestro. Du homoj estis en la ejo. Turner kaj alta homo kun decidkaraktera vizaĝo kaj klasika, greka nazo. Bedaŭrinde mi ne aŭdis la unuan parton de ilia parolado, kaj prijuĝante laŭ la rapida interŝanĝo de la vortoj, ili volis denove adiaŭi, informante unu la alian pri la plej necesaj aferoj.
– La knabinon… – diris la alia – vi devas apartigi de ili kaj porti ŝin al sekura loko.
– Se se tiuj homoj komencos flaradi ĉi tie…
– Ĝis ili trovos ian spuron, ni jam aranĝos ĉion. Ni bezonas nur tir-kvar tagojn.
– Kaj se ili atingos la tribon landak? Li aspektas ĉiuriskaj homoj. Ili kunportos iel la kaptiton de tie, kaj la afero de Hendon klariĝos pli fue, ol necese?
– Ili ne scias pri la tribo landak. Unuvice vi devas venigi la knabinon al mi ĉi tien, tiam ne povas okazi malbono! Nun revenu tuj por ne veki suspekton…
Certe ili ankoraŭ parolis plu, sed mi rapidis reen. Trapasinte la arbotrunkon, mi jam kuris. Elveninte el la ĝangalo, la fumece ŝvebantaj vaporoj ondruiĝis ĝis la bordo sub la malhelblua ĉielo. La aŭroro krepuskis super la arbaro per malhelviolkolora strio. Inter ŝvitkovrite brilaj, dikaj arbofolioj, preskaŭ hermetike fermita, varma fetoro ŝvebis.
Mi antaŭis Turner-on duonhoron. Papaveto atendis min en la ĉambro. Estas vere, ke li dormis dume, sed li kuŝis sur la lito tute vestita, portanta botojn
– Trovite Hendon!
– Trovite Hendon!
– Kie vi lasis lin? – li salte leviĝis timiĝinte.
– Mi ne kunportis lin, vi, ĉevalo! Mi sekvis tiun kanajlon. Li surbordiĝis en multhora distanco de tie ĉi. Mi sekvis lin ŝtelirinte. Li eniris en la ĝangalon. Mi subaŭskultis paroladon: li estas la ĉefkulpulo.
– Ĉu vi enterigis lin?
Mi rakontis ĉion al Papaveto. Li longe iradis tien-reen, ŝanceliĝante sur siaj kurbaj kruroj, kaj enpensiĝinte li kantis tute longan kanton laŭ ia eksterordinare sentimentala malodio pri pendumo, kvaronumo, kaj venos onklo Papaveto kun granda tranĉilo “nur ili ne timu, nur ili ne timu…” Sciante, ke li pensadas, mi diris nenion.
– Eĉ hodiaŭ ni ekiros kaj serĉos tiujn rompŝtelistojn landak-anojn. Ni kunportos Hendon-on de tie. La knabino restos ĉi tie, kaj laŭ mia ordono (ĉu iu estas redaktoro, aŭ ne) la ĝendarmoj gardos ŝin.
SESA ĈAPITRO
Komence fraŭlino Lilian volis veni kun ni ĉiumaniere. Ĉar ni ne informis ŝin pri la aferoj, okazintaj en la ĝangalo, ni devis trakti ŝin tre singarde. Ni deklaris, ke ni returniĝos, se ŝi ne obeos nin en ĉio. Ni garantiis ŝin, ke ŝia patro vivas, kaj ni kunportos lin. Sed ni devas meti ŝin sub la gardon de la ĝendarmoj. Ŝi devas obei, se ŝi ne volas riski la vivon de sia patro. Tio efikis.
– Ĉio estos tiel, kiel vi diras – respondis fraŭlino Lilian, kiam ili restis solaj, ĉar Papaveto rapidis sur la etaĝon por kuntreni la Grandan Ĉasiston, kiu pro komprenebla kaŭzo malemis sidis sur la selon, kaj li postulis, ke ni akiru tian veturilon, sur kiu li povas veturi plu surventre.
– Fidu min, Lilian – mi diris, tute kuraĝe nomante ŝin laŭ la persona nomo.
– Kio vi estis, antaŭ ol… – ŝi glutis – vi fariĝis sekretario?
– La hazardo faris min… sekretario. Tre sencela estis ĉio. Stulta historio, rilatanta virinon… Mi tre malsaniĝis pro ŝi… Oni malfacile trovis la kuglon… kaj kiam mi konvaleskis, la kuracistoj sendis min al la Suda maro. Poste oni vendis min ebrian matroso… Tiu vivo ekplaĉis al mi. Neni revokis min en tiun regulan mondon… mi fuĝis… kontrabandis, interbatadis… fine, mi fariĝis sekretario… Ĝi okazas tiel, se foje en tiu alia mondo malklariĝas celo, kaj se mi ekŝatis la maron, tiam jam estas pli bone fariĝis sekretario…
– Ĉu vi ne pensas, ke iam estos inde revenis en tiun alian, regulan mondon?… Estas vere – ŝi aldonis malgaje – , eble vi jam ne povus fari tion.
– Se estus pro io… – mi respondis, ekpreninte ŝian manon. Ŝi ne rigardis sur min. Ŝi premis mian manon varme kaj forrapidis. Ĉu eblas, ke la vundo de longe forigita kuglo nur nun resaniĝis ĉe mia dekstra pulmo?
– Vi staras kaj gapas ĉi tie, kiel bubalo, anstataŭe, ke vi ŝovus vian nazon en la laboron – kriegis la verkisto el inter la indiĝenoj, kiuj metis la pakaĵojn sur mulojn.
Mi helpis aranĝi la aferojn de la malgrandan ekspedicion. Poste ni parolis kun la ĝendarmaj oficiroj, al kiuj mi diris, ke la virino, kiu restos ĉi tie en la hotelo, falis en danĝeran situacion. Oni volos rabi ŝin, kaj se ĝi okazos tiel, ĉiu ĵurnalo de la mondo publikigos tion. La ĝendarmoj certigis min, ke tage-nokte la okuloj de la kazernanoj estos sur ŝi.
Nun Turner venis sur ĉevalo, preta por ekvoji.
– Mi, bedaŭrinde, reiros sen rezulto. Mi esperas, ke via ekspedicio finiĝos bone!
– Ĝi dependas de tio, el kiu vidpunko – diris la verkisto. – Mi havas belan kanton. – Kaj li kantis stertore: – “La fino de la kanto ĉiam estas tio, ke oni batos iun!.. Tralala, tralala, venos onklo Papaveto kun fortaj vangofrapoj…”