Выбрать главу

Turner forgalopis al Bandjermasin.

Poste ankaŭ ni ekiris. Malgranda, blanka mano svingis el iu fenestro. Post nelonge ni alvenis al bora turo. Papaveto esperis, ke ĉi tie la iniĝenaj kulioj eble scios ion pri la tribo landak, kaj sinjoro Braces fino trovos kuraciston, ĉar li asertas kategorie: li fariĝis leprulo, kaj la flankenbatoj de Papaveto pruviĝis senefikaj kontraŭ tiu grava malsano.

2

Ni ne devis longe demandadi. Multaj homoj sciis pri la tribo landak, kaj helpe de la eŭropana indiĝeno, laŭ la informoj de la kulioj, ili desegnis prezican mapon. La tribo tre profunde estas en la ĝangalo, en la proksimo de la kvarmil metrojn alta montaro Kini-Balu, kaj se vi iros sur la elefantvojo ĝis la rivero Kapuas, norden, vi trovos la tribon apud la bordo. Ĉar evidetiĝis, ke sinjoro Brances ne havas lepron, li nur skabiiĝis, la kuracisto de la borejo ŝmiris lin per tre malbonodora, nigra kremo, kaj ni daŭrigis nian vojon.

Ni ekripozis tagmeze sur la elefantpado. Ne ekzistas pli abomeninda afero, ol bivaki en la ĝangalo. Ĉiu defendo estas vana kontraŭ la neimageble multaj lumbrikoj kaj vermoj, kaj estas tiel grandaj hirudoj, ke la Granda Ĉasisto konsideris iun koboro kaj testamentis. Sed anstataŭe ni elprenis la skribmaŝinon, ke Roger faru la unuan kvincent dolaran raporton. Mi opiniis unuaranga materialo mian aventuron dum la antaŭa nokto, sed sinjoro Braces petis min plorante, ke ni lasu tiajn idiotaĵojn. Ĝi ne havas viv-odoron. Ni devas koncizigi la tutan ŝtelumadon, kaj fine teksi en la historion krokodilon aŭ leopardon. Multe da bestoj estas bezonatj en ĝi. Mi tute ne konjektas, kiom da bestoj estas bezonataj al bone redaktita magazino. Mi konsentis mencii panteron, kaj pro la petego de Papaveto li permesis kelkajn tigrojn, sed li deklaris, se la temo estos pli varia, li ne donos sian nomon al tiaj aferoj.

Posttagmeze ni daŭrigis nian vojon. Subite la gvidantoj de la indiĝenoj venis al mi.

– Sinjoro! Ie en la proksimo vagas homoj en la ĝangalo. Ĝis nun mi volis diri tion, tamen ĝi estas stranga: ili sekvas nin unu horon kaj kaŝrigardas nin ie el la densejo.

Ni atentis. La multe da krakantan, ululan bruon kelkfoje interrompis malproksima kaketo, aŭ ŝiriĝo de subite tranĉita volvo-rotang-o.

– Reiru al viaj muloj, ĉar mi rompos vian nazon! – kolere alkriaĉis lin Papaveto.

– Iu iradas tie – li diris, kiam la indiĝeno obeis, kaj ni restis solaj.

– Se iom mallumiĝos, ni rigardos tion.

Frue vesperiĝas en la ĝangalo. La arboj, altaj kiel turo, ŝosas frandaron nur supre, tre alte, ĉar eterna krepusko regas en la interno de la ĝangalo. Kiam la suno elongacias el sia perpendikla orbito, mallumiĝas. Ni atendis tion. La aliaj marŝis plu por ne veki la suspekton de la malamikoj. Poste mi ekiris kun Papaveto singarde, ekipitaj per tranĉilegoj, taŭgaj bori vojon en la ĝangalo, al la direkto de la sonoj.

– Ili ne povas esti malproksime – flustris Papaveto.

– Turner povis nin antaŭi facile dum niaj du bivakadoj…

La dornoj vundis niajn manojn, vizaĝon kaj ŝiris la vestojn. La arbarego estis erarige densa ĉirkaŭ la elefantvojo. Ĉi-interne ni povis antaŭeniri tute bone, nur iafoje ni devis distranĉi kelkajn implikiĝintajn grimpotigojn. La luno prilumis makulojn sur la tero tra la arbokronoj de la sovaĝejo. Aŭdiĝis eĥa, profunda stertoro, kiun akompanis ŝriko de antilopo, trunke tramordita. La voĉoj de la bestio kaj la viktimo estis bona okazo por iri antaŭen sen singardo, kaj fine…

Dek paŝojn antaŭ ni, en la malluo de la vespera ĝangalo, ni ekvidis ombron de homo, kiel li ĵus traboras sin tra vepro. Ni ne povis vidi lian vizaĝon, eblas, ke li estas Turner. Ni haltis. La ŝtelumanta ulo ne rimarkis nin. Li venis ĝuste en nian direkton… Kaj subite la longa mano de Papaveto etendiĝis, li ekbatis kaj altiregis lin al si. La nekonato ekkriis laŭte kaj liberigis sin, sed la pugno de Papaveto trafis lian vizaĝon meze, ke ĝi aŭdeble krakis, poste li falis en la vepron… La luno prilumis lin… Turner!

– Ŝnurligu lin… – kriis mia amiko spiregante, sed la alia jam pene leviĝis… Hop, se li saltos en la densejon, tiam li fuĝos… Mi ĵetis min post lin, sed kiam mi jam estus kaptinta lian gorĝon malantaŭ la arbusto, deflanke, de kie mi ne atendis, kolbo batis min je la kapo. Mi vidis nur tion, ke la homo kun greka nazo frapis, poste mi falis dorsen sveninte…

Rekonsciiĝinte, Papaveto lavis mian vizaĝon. Mi ne vidis lian vizaĝon, ĉar estis blinda mallumo, sed alia persono ne zumkantas ĝin en tia situacio, ke “Nun ĉi-foje vi fuĝis, sed alifoje, friponoj… tralala…”

– Ĉu ili forfuĝis?

– Jes la aĉuloj, kaj mi ne povis postiri ilin, ĉar mi pensis, ke ili rompis vian kapon.

La batvundo ne estis grava. Mia kapo iom ŝveliĝis kaj zumis, sed cetere mi havis sufiĉe bonan korpkondiĉon. Nun jam ni devis reveni al la karavano. Sekvante la distranĉitajn lianojn, ni baldaŭ trovis la elefantvojon kaj rapidis post la aliajn.

SEPA ĈAPITRO

Alte, en kapturna distanco super la praaj arbokronoj, lumo de stelo penetris tra la densa frandaro. Ni ekbivakis. Estis mirinde, ke Braces kiom da hirudoj kolektis sur sia korpo, relative dum mallonga tempo. Li jam ne plendis. Li nur gratis sian jukantan haŭton sub la nigra ŝmiraĵo, kaj kelkfoje li ekploris. Interese, ke bagatela malfeliĉo trafas plie nur malkuraĝulon. Kiam ni jam estus forigintajn la hirudojn per amoniako, evidentiĝis, ke ankaŭ iksodo estas sub lia haŭto.

Tamen ni skribis ankoraŭ unu daŭrigon, nun jam persistante ĉe la fidela gazetraporto, ke la artikol-serio samtempe konvenu ankaŭ al la taglibro de la ekspedicio. Braces rompante siajn manojn ĵuris, ke ni ruinigos lian karieron, se ni ne skribos en ĝin minimume kelkajn sovaĝajn katojn, sed je lia plej granda malesperiĝo ni forstrekis la bestiojn eĉ el lia antaŭa artikolo.

Fruaŭrore ni iris plu. De tempo al tempo aŭdiĝis krakoj de malproksime. Papaveto grincis per la dentoj, kaj mi rigardis la teron. Kion fari? Iu indiĝeno malaperis. Li certe fuĝis hejmen de antaŭ la fantomoj. La alia forkuris tiam, kiam ni trapasis la senarbejon, kaj knalis pafo. Mulo falis kun oreltranĉa heno…

– Iru plu!.. Rapide, per la sep sakrementoj!.. Transseligu la pakaĵojn, kaj antaŭen! – kriiegis Papaveto. Ni estis senpovaj kontraŭ la embuskatakantoj, kaŝiĝantaj en la densejo. Poste malaperis ankoraŭ niaj tri akompanantoj. Kaj Brances kun tiel verda vizaĝo, kiel ia grandega, nematura pruno, demandis:

– Sinjoro… Sinjoro… Robin… Ĉu ni vere vagas en ia malbenita loko?… Indiĝeno diris tion. Kaj… ke ni mortos…

– Ili pravis – diris Papaveto. – Tiu ĉi loko estas malbenita, kaj eblas, ke pot nelonge vi mortos, sinjoro Braces, kiu okazas tiam, kiam mi vangofrapas iun…

Poste ni atingis marĉon. Nubo de moskitoj, kiel ia giganta abel-svarmo zumis en la ŝimodora, humida varmego. Nur falinta arbotrunko kondukis tra la marĉo. La ponto de la ĝangalo. Ni decidis bivaki dum la nokto.

Stariginte la tendojn, ankaŭ la lasta indiĝeno malaperis.

Ni restis solaj…

Kaj la malproksimaj krakoj konstante ek-ekaŭdiĝis. Ni estis kvarope. Aŭ nur duope. En la plej bona okazo ni povis konsideri Roger-on duonhomo. Beaces estis nur ĝena ŝarĝo por ni. Roger havis febron, ankaŭ mia malario reaperis, kaj la vizaĝon de Papaveto pikis venena areneo, ke tio ŝveliĝis, kiel pugno. Nur Braces estis sana, nur li sola eltenis la vojon bone sub la nigra ŝmiraĵo, tamen li kaŭzis la plej multe da problemo. Vespere li trovis bubonan peston sur si, kaj aŭrore li serĉis spegulon en la prufundo de sia pakaĵo, ĉu li ne blankhariĝis pro la teruraĵoj? Matene pluvegis, kaj la malalte flugantaj vaporoj strangolis niajn gorĝojn. Nun ni devas trairi arbotrunkon, kuŝantan super la marĉo. La arbotrunko estis mallarĝa, kaj ĝi ŝajnis malstabila tabulplatformo por trairi ĝin. La Granda Ĉasisto falis sur sian porteblan tajpilon, kaj li ĵuris je la vivo de sia patrino, ke li ne iros sur la rondforma, mallarĝa arbotrunko. La Granda Verkisto trenis lin post sin, kiel ian spiteman vulpterieron. Braces nun jam petis nur tion, ke oni enterigu lin ne en la ĝangalo, sed oni reportu lian kadavron en Todlang-on. Papaveto rifuzis ĝin, sub tiu preteksto, ke neniu estos idioto pene porti la kadavron de tia homo, kiam ili havas sufiĉe da gravaj pakaĵoj.