Выбрать главу

– Ĉu li antaŭensendis sian pakaĵon? – demandis Papaveto agreseme.

– Mi ne sicas tion. Kiuj vi estas?

– Miaflanke… mi estas verkisto – li respondis post mallonga hezito, ĉar li forgesis sian nomon.

– Irving Walking – mi diris anstataŭ li. – Ni serĝas la pakaĵon de sinjoro Hendon.

Nun aperis Pugno! Nur li povis esti tiu!

Dumetra homo kun cikatro sur la vizaĝo venis el malantaŭ la domo. Blankmantela persono estis kun li, kiu vokis lin.

La dika sinjoro nun jam ĉesis ŝajnigi.

– Mi lasas al vi kvin minutojn por forporti vin!

– Rekompence ankaŭ mi donos ion al vi – diris Papaveto, kaj lia muskola antaŭbrako trafis la makzelon de la dikulon per subita bato, ke tiu falis al la piedoj de la giganto kun cikatra vizaĝo. Li eltiris sian revolveron per sia alia mano. Ankaŭ mi. Perfekte ni tenis ilin ŝakite. La homo kun cikatra vizaĝo malrapide venis antaŭen.

– Kion vi volas?

– Nenion – mi diris, ĉar mi vidis, ke ni grave troigis la aferon. Preskaŭ neebliginte, ke ili lasu nin foriri libere vivantajn. – Ni estas ĵurnalistoj, kiuj skribas artikol-serion pri Hendon. Ni vidis dirante, ke li estas supre, li freneziĝis, kaj vi tute ne zorgas pri li. Vi devintus informi Bandjermasin-on pri tio.

– Aŭskultu min! – diris la alia grumblanto per basa voĉo. – Via opinio ne interesas min. Ĉi tie ekzistas nur unu vero. La pugno. Kaj tiu estas mi.

– Ah! Ĉu vi estas la Pugno?! – diris Papaveto kun sincera ĝojo. – Mi jam aŭdis pri vi. Ni nun foriros de tie ĉi, se vi permesas. Estu tre singardaj, ĉar ni celas tre bone…

Ni ekiris reen kun pafpretaj pistoloj. La giganto de cikatra vizaĝo postrigardis nin senmove. Papaveto zumkantis tiun marŝon, ke “Oni skribaĉis vian kapon per tranĉileto, ne timu, ankaŭ mi subskribos mian nomon… Tralala… Venos onklo Papaveto per la tranĉilego…”

NAŬA ĈAPITRO

1

Braces sidis en la kabano kaj ĵus skribis daŭrigon. Liaj okuloj estis ruĝaj pro frotado kaj balancis sian kapon dekstren-maldekstren.

– Kio okazis al vi?

– Dormomalsano… – li flustris. – Mi mortos… Dormomalsano… Mi estas dormema konstante, kaj miaj ambaŭ dikfingroj tute torporiĝis.

Pruviĝis sukcesa terapio kontraŭ la dormomalsano, ke Papaveto kaptis lin je la nuka vertebro.

– Eliru kaj surseligu la mulojn. Ni ekmarŝos.

Poste ni serĉis Hendon-on.

– Sinjoro Hendon, vi venos kun ni.

– Eskludite… Se mi instruis ilin kartludi briĝon, estos agrablege ĉi tie por mi.

– Mi petas vin ne spiti. Ni kunportos vin al Bandjermasin, kaj iom ripozinte, vi povas reveni denove.

– Sed mi diras, ke ĝi ne eblas…

– Tiam ni devas ŝnurligi vin.

– Bonege! – li diris ĝoje. – Oni ankoraŭ neniam kunportis min ŝnurligite. Mi cedas al la perforto, kiel la herooj en dramoj… He! Bililimu, portu ŝnuron al la sinjoroj!

Kompatindulo…

Ni maŝligis liajn manojn tenere, sed ni fiksis lin forte sur iun mulon. Li sidis fajfante, trankvile sur sia ĉevalo, kaj Roger de tempo al tempo viŝis lian monoklon, kiam li petis. Li kondutis tiel, kiel ia splena, angala aristokrato. La Verda Reĝo kaj lia popolo akompanis nin al la arbara vojeto, komenciĝanta ĉe la piedo de la monto. Ili haltis nur antaŭ la oleodukto, kondukanta al la monto, ĉar ili opiniis ĝin sankta.

Ni apenaŭ iris kvindek metrojn, kiam pafo knalis. Roger ekkriis.

– Oni trafis min! Mian brakon!

– Malantaŭ la rokojn! – komandis Papaveto, kaj dum ankoraŭ tri-kvar kugloj pretersiblis nin, ni suprenkuris la sur la montara vojeto al la roko.

– Pugno!.. La fiulo! – kriegis Papaveto.

– Ili estas minimume dekkvinope.

Nia situacio estis preskaŭ senespera. Se ili volas, ili povas simple malsatigi nin inter la rokoj. Nur la kvarmil metra pinto de la monto Kini-Balu estis malantaŭ ni. Haste ni bandaĝis la brakon de Roger, iom ni vagofrapetis Braces-on, ĝis li povis konduki la mulon ĉe la brido. La kompatinda Hendon rigardis indiferente tra sia monoklo, premita en lian okulkavon kaj fajfis laŭte.

Ni rapidis supren sur la montdeklivo, kaŝiĝante malantaŭ la rokoj.

La kanajloj proksimiĝis sporade, singarde. Ĉe neniu flanko ni trovis kaŝejon, ĉar la oledukto kondukis ĉi tie tra la vojeto. Ni retroiris ĉiam pli alten sur la montdeklivo.

– Rigardu tien… – flutris Papaveto.

Dekstre supre, ne sur la vojo, sed malpli proksime, staris Turne sur elstara roko! Kaj apud li la homo kun greka nazo. Lia komplico! Ili devintus reteni nin en la ĝangalo.

Ili ne alpafis nin. Ĉar ni estis en ilia mano. Papaveto pafis al ili, tiam ili malaperis rapide. Iu pafo debatis mian korkoĉapelon. Venis la friponoj ĉirkaŭ dekkvinope de malsupre. Subite mia amiko ekridis kaj komencis kanti stertore:

– “Vi eraras amiĉjoj! Ĉar venas onklo Papaveto kun sia multege da saĝo! Tralala!.. Kaj ili ĉiuj iros tien, ke la kukolo naskiĝas!”

Mi pensis, ke li freneziĝis. Sed ne. Subite li kaptis rokegon kaj ĵetis ĝin al la oledukto, kondukanta malsupren sur la vojeto. La betona dukto, streĉiĝanta sur duonmetroj alta, betona skafaldo, trompiĝis, kaj la oleo, liberiĝanta el sub la terura premo, kiu suprenŝpruciĝis el sub la tero, preskaŭ havanta bolpunkton, ĝi elĵetiĝis grandarke, disŝprucante, laŭtege sur la rokojn, inundante la paŝejon. Aŭdiĝis du-tri teruraj kriegoj. La banditoj panike, saltante fuĝis dekstren-maldekstren el malantaŭ la rokoj. Dum sekundoj olea rivereto inundis la padon, kaj kiun ĝi atingis, kiu glitfalis, tiu mortis per terura morto. Pugno kaj lia dika kunulo estis jam ĉe porksima roko, kaj ili elektis la tre logikan vojon de la eskapo: ili volis rompi vojon supren tra ni, evitante la oleon. Sed ni rimarkis ĝin nur tiam, kiam ili aperis antaŭ ni en la vespra krepusko. La dikulo kaptis mian gorĝon, ni falis sur la teron, ruliĝante al la oelo. Mi perdis la spiron pro mia kunpremita gorĝo… Jam ĉio mallumiĝis antaŭ mi, kiam mia kapo batiĝis al roko. Pro la momenta energio de la akra doloro mi liberigis mian kolon, la dikulo batis al mi, klininte mian kolon, la bato pretertrafis super mi, kaj mi saltis kape en la mezon de lia vizaĝo per mia tuta korpopezo. Li falis surdorsen kiregante, rekte sur la apertan oledukton, kaj la varmega oleo fortrenis lin…

Papaveto boksis laŭregule. Per pugnoj. La giganto volis kapti iun kruron de Papaveto, sed kiam li kliniĝis, mia amiko piedbatis lian vizaĝon genue, ke la grandegulo kapturniĝis iomete. Subite fariĝis timiga taglumo. Iu fuĝanta bandito faris tion, aŭ li havis alian kaŭzon: la oleo bruliĝis. Fantomeskaj flamoj ekflagris. Roger fuĝis kun Hendon sur mulo supren, mi rapidis por helpi Papaveton, en la arda varmego jam brulis la arboj, la flamoj ek-ekleviĝinte ĉiusekunde, ĵetis sufokajn fumnubojn alten…

La pugno de Papaveto trafis la mentonon de la alia, la bandito stumbel falis, sed li subite eltiris sian revolveron…

Mi ne alvenos tien! Papaveto mortos! Li mortpafos lin el unu paŝa distanco… Sed tiam malantaŭ Pugno aperis malbela homo kun timiĝinta vizaĝo, kaj havante lipojn, kurbiĝantajn je ploro, li batis la kapon de la rabisto tiel per la belega, portebla tajpilo, ke tiu glitfalis de sur la ŝtono kaj falis en la flamantan oleon kun teruriĝinta ŝriko antaŭ la morto…

– Ni iru! – piregis Papaveto. – La fajro sekvos nin ĉi tien…

Ni iris li supren. La fajro grimpis rapide sur la montdeklivo, ĝis ĝi ne atingis la senherban parton. Ni rapidis. Dume vesperiĝis. Terura, brulanta infero fariĝis malsupre el la valo…

– Venu… Ni serĉu ie paŝejon al la alia flanko – diris Papaveto. – La aliaj gardu sinjoron Hendon – kaj li turnis sin al Braces, premante la manon de la Granda Ĉasito. – Ĝi estis la unua okazo, ke vi batfaligis veran sovaĝbeston per via skribmaŝino.