Sekvan tagon mi estis ĉe la “oldulo” por ricevi instukciojn, kaj mi kunportis lerte kelkajn stampitajn paperfoliojn de la firmao. Vespere estis festo en la malgranda ĉambro. La vizaĝo de Nedda brilis, ŝi iradis tien-reen kun siaj malnovaj, bruegantaj paŝoj, ŝi primetis la tablon bele, alportis bongustan vespermanĝaĵon, kredencis ankaŭ vinon, eble ŝi estus flagornaminta al ĉambron, se ŝia memrego ne limigus ŝian entuziasmon. Ĉar okazis tio, ke la ĵurnal-trusto akceptis ŝian lastfoje senditan manuskripton, kaj aldone oni sendis al ŝi ĉekon pri kvincent frankoj. Ĉe la pli gravaj, parizaj ĵurnaloj estas tiel nomata usona sistemo, oni tuj premias la akceptitajn manuskriptojn, kaj eble ĝi estos publikigita nur post monatoj. La triumfo de Nedda estis grandega! Eble ŝi moderigis sin nur por ne ofendi mian sentemon, ĉar mi partoprenis la feston tiel senespere, kaj tiel mizere… Ŝi klopodis meti bongustajn manĝopecojn sur mian teleron, babiladi senĝene kaj preteri tiun tiklan punkton de la situacio, ke ŝi, la virino estas pli forta kaj sukcesa, ol mi. La vino pelis iom da sango en ŝian vizaĝon, la sukceso ŝtele portis iom da konfido, varmo en ŝian vivon, ŝi estis tiel bela, tiel feliĉa kaj tiel kara… Unuavice ŝi donis al mi trude kvindek frankojn, ĉar ĝis nun, se iu havis monon el ni, tiu helpis la alian. Ŝi diris festparolon pri la energio, pri la lukto kaj ne forgesis diri analogaĵojn, rilate mian personon, pri mia situacio:
– Mi opinias, ke vi estas talenta homo, sed malforta, vi ne havas persistemon, internan forton, bezonatan al la rezultoj, kaj vi estas tre rezignema. Morgaŭ nepre aĉetu por vi paron da ŝuo, vi ja ne decas iri sur la stratoj tiel.
Venis en mian memoron mia aŭtomobilo Bugatti, kaj mi ĝemis.
– Ĉu vi ne pensas, ke mi ekspluatos vin tiom? Ĝis ni dividis nian malmulte da mono inter ni, estis alie. Sed nun jam temas pri tio, ke vi konstante donos pli multe al mi.
Ŝiaj okuloj brilis kolere.
– Vidu, tial sukcesas al vi nenio, ĉar vi estas tiel senpova homo, vi estas plena de kavaleriaj azenaĵoj, de burĝaj tradicioj. Se vi estus sukcesinta, vi certe agus same.
– Ĉu? Se morgaŭ mi fariĝus riĉega homo, samproporcie, kiel vi nun donis kvindek frankojn el la ducent, mi povus provizi vin per ĉio, mi povus lui loĝejon, kovri la kostojn de viaj lernolibroj, rigoraj ekzamenoj, vivteno, ĉu vi akceptus tion?
Ŝi konsterniĝis.
– Kompreneble ne. Tio jam ne estus reciproka helpo, sed nur subvencio, kaj kion aj mi sukcesintus, degradus la valoron de ĉiu rezulto tio, ke mi atingis ĝin ne propraforte, sed kun la helpo de alies subvencio. Mi ne estas malforta virino, en tiu formo mi neniam akceptus ion de iu.
Ni ambaŭ eksilentis, kaj la etoso jam ne varmiĝis inter ni tiun vesperon. Eble ĝenis Nedda-n tiu miskredo, ke mi envias ŝin, ke ŝia sukceso humiligas min, ŝia lasta frazo doloris min, kiu forblovis miajn cetere tute malmulte da esperoj.
…Kaj la ĵurnal-trusto, kvazaŭ ĝi estus specialiĝinta al la skribaĵoj de Nedda, aĉetis ĉiumonate artikolojn de ŝi por mil kvincent-dumil frankoj, precipe sociologiajn eseojn, sed mi opinias, se Nedda estus skribinta eseojn pri la procedo de la vernis-rafinado aŭ pri la ŝanĝiĝo de la merkata prezo de la rostita krevmaizo, ŝi estus ricevinta la honorarion ĝuste tiel, kiel por la utopia verko, kun la titolo “Nova Eŭropo”, kies tri daŭrigojn aĉetis la ĵurnalo. Iom post iom revenis la malnova etoso en nian ĉambron. La samovaro murmuretis, Nedda legis nekredeble dikajn mecinajn librojn, denove komenciĝis la diskutoj ĝis la noktomezo, kiuj, senkonsidere de ties spirita enhavo, estis tiel agrablaj por mi, aŭdi ŝian voĉon, vidi ŝin, tio, ke ni estas kune, kaj ŝi parolas al mi… La fumo de la cigaredo Maryllan-Hohn kun stranga odoro ŝvebis blue ĉirkaŭ la elektra lampo, kaj la milda vetero de marto faris marĉa la stratojn de Parizo.
La membroj de la mizer-taĉmento, kvankam mi serĉis ilin, aŭ ili vojaĝis malproksimen, en aliajn landon, aŭ ili fariĝis netroveblaj, mi konis la sorton de kelkiuj. Plej ofte mi vidis Ribári-on, foje en eleganta loko kun ia okuofrape bela virino, alifoje li elvenis el fifama, nokta lokalo kun ĉiuspecaj, suspektindaj uloj, sed li restadis plej ofte, havante sian plej elegantan aspekton en la kafejo Paco, kien, Dio scias kial, li iris nur kun aktujo. Ivan Bük, la arthistoriisto, futbalis en Alĝerio, kie la duaklasoj teamoj pagas pli bone, ol en Eŭropo. Li informis min pri tio pere de bildkarto, sur kiu li estis fotita en burnuso, kun nazumo kaj sur la dorso de kamelo. Kárpát plendis multe, ke Zombori estas malagrabla kunloĝanto, de kiam li havas monon, li jam ne estas la iama homo, li pensas, ke nun jam li povas esti superema, sed li tre eraras pri tio. Li kaj Ludoviko Siro bone komprenis unu la alian, ilian tragikan situacion, la subpremitecon, ili ridetis en si mem malgaje, pugnigis siajn manojn, suferis kaj toleris. Kial ili suferis kaj kion ili toleris, ni neniam eksciis tion, nek Zombori, nek mi, sed ili okulvideble suferis kaj toleris. La ofte aperanta sunbrilo, la milda, frua printempo venigis la unuajn hirundojn de la filmado, kaj la homamasoj, dezirantaj statisti svarmis tie, antaŭ la filmkafejoj ĉe la estuaro de la bulvardoj Strasburgo kaj Sebastopolo. Iun tagon, ĉar mi serĉadis ĉiutage, fine mia espero plenumiĝis, kaj mi vidis staradi en iu grupo Stefanon Ŝebaon, la “reĝinon”, kun terure trampa eksteraĵo, en ŝiriĝintaj ŝuoj, li estis nerazita kaj portis krudmaterialan mantelon, sur kiu estis videbla multjara postsigno de laboro de masonisto, sed butonoj ne. Li staradis en cilindra ĉapelo, nehavante ties duonon da rando, kun plendinda vizaĝo kaj interfrotadis siajn manojn. Li estis la sola el ni, kiu elmigris kun aktoraj ambicioj, li volis ludi rolon en filmoj, kiel distingita, diplomita filmakademiano kun belega voĉo, kun bonega kondutmaniero, kun klasika instruiteco, kaj kun kulisofenda pozemo. Lin tre surprizis mia kariero, al li imponis mia aspekto, ĉar li estis adoranto de la elegantaj, belaj vestoj. Jam post kelkaj vortoj li diris kun moka, malgaja voĉo:
– Ĉu vi aŭdis, kian karieron faris Zombori? Ĝis nun li estis diletanto nur pri la pentrado, nun jam li estas fuŝulo ankaŭ en la filmarto. Mi tute ne scias, kiel ĝi povis okazi?
Mi komprenis lin, kiu finis filmakademion, kaj li staras ĉi tie, dume alia homo, kiu havas nenion komunan al la aktorado, tiu faris brilan karieron.
– Kial vi ne vizitis Zombori-on? Li cetre estus helpinta vin volonte.
– Ĉu mi lin? – li diris preskaŭ timiĝinte. Ĉu li? La filmakademiano? – Ke tiu kondutu supereme, ke li protektu min per sia influo dungiĝi, kiel statisto?
– Venu kun mi, ni faros ion!
Mi invitis lin al Negro, ni priparolis, ke sekvan tagon la kameraisto de la Foto Beaus-Arts faros provfilmojn pri Ŝebao. La provfilmado okazis, en kiu Ŝebao prezenzis siajn ĉiujn ŝatatajn pozojn en miaj vestaĵoj, li ridetis, freneziĝis, rajdis, agoniis, amkonfesis en proksimaj kaj sekundaraj planoj. Tiutempe mi sukcesis solvi eksterodinare ĝenan aferon de iu dramaturgiisto de la direktoro de la filmfabriko ĉe la ĵurnaloj, ke ĝi ne estu puglikigata. Mi iris kun li al tiu homo por fari provfilmadon. La dramaturgiisto ĝojis, ke li povas rekompenci mian volontecon, kaj li tuj projeciigis al si la multflankan agadon de Ŝebao. Ke la artisto finis la akademion kun stipendio, li nur eklevis siajn ŝultrojn kaj mansvingis. Ŝebao ankoraŭ ne sciis, kion mi jam tre longe lernis, ke en Parizo ne gravas dokumentoj, kvalifikoj, nur la produkto. Oni projekciis la filmon malrapide, la dramaturgiisto rigardis ĝin atente. Kiam fariĝis lumo, li silentis por iom da tempo, poste li diris al la projekciisto, ke ferminte la pordon post nia foriro, li portu la ŝlosilon en la kontoron. Ni triope iris sur la ŝtuparo malsupren. La dramaturiisto invitis nin en la vid-al-vidan rapidservan restoracion por trinki aperitifon. Kiam ni eksidis, li frapetis la ŝultron de Ŝebao dirante: