– Mi tre ŝatus helpi vin, ĉar mi malofte vidis pli simpatian homon kun saĝa vizaĝo, ol kia vi estas. Ni elpensos ion. Kompreneble vi ne taŭgas, kiel filmaktoro, eĉ konjekton vi ne havas pri tiu profesio, ĉar ĝi ne estas arto, sed profesio. Eĉ inklinon vi ne havas al tio.
Li mendis absinton kaj klarigis al Ŝebao gaje, kun bonvolo, ŝajnis, ke tiu malgaja, junulo kun simpatia vizaĝo plaĉis al li. La lango de Ŝebao malligiĝis malrapide, post la kvara glaso da drinkaĵo, sen ĉiu transiro, li fariĝis tre ebria, larmoj sidis en liaj okuloj kaj rakontis sian vivon. Li diris, ke oni parolis pri li en la akademio, kiel pri la plej granda multpromesa aktoro, li jam ludis rolon en la Nacia teatro, kiel studento, kaj li enamiĝis al sensignifa, juna studentino, kiun oni nomis laŭ la persona nomo Anna. Poste intervenis la vivo por miksi la ludkartaron, aranĝitan fare de la homoj, kaj ĉiu karto estis alia: li, kiel finstudinta stipendiulo ne povis dungiĝi, la sensignifa, juna studentino faris brilan karieron. Apatie, elreviĝinte el la senespera, provinca aktorado, li vojaĝis al Parizo, en triaklasa vagono; la virino en unuaklasa dormovagono, kun bonega kontrakto. Kaj iun tagon ili staris dudekope, kiel halebardistoj en la filmfabriko, kaj aperis la ĉefrolulino: la reĝino. Anna! Ŝi preterpaŝis la halebadistojn kaj ekvidis lin, la statiston, la stelulon, kaj ŝi haltis antaŭ li ridetante: “Ho! Ĉu vi estas ĉi tie? Ĉu vi bezonas ion?…” Ŝi demandis tion, ridetante, kaj la statisto forĵetinte siajn halebardon kaj kaskon, li forkuregis el la fabriko, du tagojn li vagadis en la periferioj de Parizo sen manĝo kaj trinko, kaj nur tial li restis vivanta, ĉar li volas montri… li volas montri…
…Ŝebao klinis sian kapon surbraken kaj faligis absintajn, amarajn, ebriaj kaj tamen morte verajn larmogutojn. La proprietulo ĵus lavis glasojn per globforma broso kaj rigardis tien mirante… La dramaturgiisto batis sur la tablon kaj diris:
– Ĝi estas aĉetita! Tio estas bonega ideo. Bonvolu verki ĝin tute mallonge, sur tri tajpitaj paĝoj kaj portu tion al mi, kiel eble plej baldaŭ. Ĝi estos mia sekva filmo. En vi estas fantazio, filo mia, vi ne devas aktoradi, konfidu vin al via fantazio, el tio vi povos bone vivteni ĉi tie. Mi volas pagi! Kelnero!
Mi iris kun Ŝebao en la redaktejon. Li volis hejmeniri por pensadi iomete, bonegaj, novaj detaloj venis en lian kapon, sed mi sciis, ke la rapida antaŭeniro estas gravega, mi invitis lin en mian laborĉambron. Elmetinte paketon da cigaredoj kaj sidiginte tajpistinon apud lin, mi ŝlosis la pordon. Post unu horo estis preta la tri tajpitaj paĝoj, kaj la tajpistino elakompanis Ŝebaon kun lirikaj ekrigardoj, kiam li foriris. Posttagmeze je la kvina horo Ŝebao havis dudek mil frankojn, li parolis pri aliaj filmhistorioj kaj deklaris, ke ankaŭ li luos loĝejon en Versajlo, kiel Zombori, ĉar la trafika bruo de Parizo tute nervozigas lin… Post mallonga tempo li estis dungita dramaturgiisto de la filmfabriko. La okuloj de Parizo trompiĝis nek en lia kazo, lia fantazio levis lin inter la plej eminentulojn. Li estis la tria kaj bedaŭrinde la lasta hungaro el la multe da talentaj kaj penadantaj sampatrujanoj, kiu tiutempe faris karieron en Francio. Krom la talento ankoraŭ du nemalhaveblaj akcesoraĵoj estas bezonataj al la prospero en Parizo, iu estas tiuj nekonataj, nenomeblaj, internaj kredo kaj forto, kiuj altiras la sukceson, la alia kompreneble estas la fortuno, sen kiu oni vane kaptas la plej taŭgan momenton, kiu ofte en la plej malespera situacio neatendite okazigas la grandan sortoturnon el la nenio. Antaŭkondiĉo: rezigni ĉiun fiksitan celon kaj konformiĝi kun servutula mimetismo al la prezentiĝantaj ebloj Tiam ni devas salti en la trajnon de Fortuno, kiam ĝi preterveturegas nin, egalas, kien ĝi portas vin, ĉar malbona, hezitema salto, kaj vi vane atendas alian trajnon dum via tuta vivo: englutos vin la senfunda bulvardo.
La ĵurnalo estis presota, kiam mia plej bona fotoraportisto enkuris kaj metis bildon sur la tablon triumfe. Ĝi estis arĥaika foto de la polica registrado, farita per speciale primitiva tekniko, de sur kiu Vlasta rigardis al mi, sen kolumo, sur lia brusto pendis tabulo kun pluropa cifero. Mi rigardas la bildon, mi memoras pri Vlasta, mi malgajiĝis pro Nedda, kaj dume la raportisto diras, ke nun ĝi estas sensacia foto, ĉar Vlasta Crmoviĉ, la trompludisto, serĉata en tuta Eŭropo, kiam oni akompanis lin de la policejo al la arestejo de la prokurorejo, li fuĝis aŭdace. Mi forlasis la redaktejon kun peza deprimo, kaj mi iris en la amuzejon Ritz por serĉi iun. Enpaŝinte, mi mangeste venigis la ĉefkelneron. En tiu momento tolpora teruro trakuris mian korpon de la kalkano ĝis la nuko. Nedda sidis vid-al-vide, je dudek paŝa distanco de mi! En bonega, velurkolora, silka vestaĵo, belege, admirinde… Mi kolektis mian forton dum dekono da sekundo, mia rigardo glitis supern ŝi malvarme, poste kiam mi vidis, ke ŝi fiksrgardas min konsternite, mi okulmezuris ŝin kun tiu stranga, impertinenta rideto, kiu aperas sur la vizaĝo de viroj, kiam ili vidas, ke frivola virino koketas kun ili. Poste mi diris al la kelnero rapide:
– Kiam mi foriros, virino interesiĝos pri mi. Diru al ŝi, ke mi estas aktiva kolonelo en la franca armeo, esceptokaze mi portis civilan vestaĵon. Sed la virino ne akceptos ĝin. Se vi lerte kredigos tion al ŝi, vi ricevos ducent frankojn.
Mi direktis ankoraŭ unu impertinentan rideton al Nedda, kiu sidis ŝtoniĝinte, kaj mi paŝis tra la pordo trankvile. Ekstere mi jam des pli rapide saltis en la aŭton, kaj mi diris al la ŝoforo:
– Chaussée D’Antine, veturu, kiel rapide vi povas!
Mi kuris supren sur la ŝtuparo, kiel ventego, tute ne parolante kun Ludoviko Siro, dum sekundoj mi surprenis mian mizervestaĵon, hontigante eĉ Frigoli-on, kaj mi jam kuregis reen al la aŭto:
– La altigo de via salajro dependas de tio, kiel rapide vi atingos la straton Bac!
Tiun vesperon la aparta graco de Dio gardis dem dek minutoj la nedifektecon de la parizaj piedirantoj, kiam mia aŭto veturegis, kiel raketo ĝis la strato Bac… Mi alvenis!
Ekfuminte cigaredon rapide, mi kuŝiĝis sur la divano. Ne pasis du minutoj, kiam envenis Nedda, ŝi haltis ĉe la pordo kaj rigardis mirante, longe, poste ŝi ekridis subite.
– Mi ankoraŭ en mia vivo ne vidis tian similecon. Imagu, ke vestinte min per nova kreaĵo de la modsalono, oni sidigis min en la amuzejon Ritz. Subite enpaŝis vi. Tute simila homo, kiel vi! En la amuzejon Ritz! Li aspektis tute same, kiel vi, nur lia irmaniero ŝajnis pli aplomba, kaj mi opinias, ke li estis kelkajn centimetrojn pli alta, sed lia vizaĝo kvazaŭ estus la via. Mi kredis, ke mi sonĝas… La ĉefkelnero poste klarigis, ke li estas ia kolonelo en civila vestaĵo, tiu ĉefkelnero kondutis tre afable, li rakontis la genealogian arbon de la kolonelo ĝis Ludoviko la XII-a.
– Kiel damaĝe, ke vere ne mi estis tiu…
– Vi jam denove malesperiĝis. Vi estas olda fraŭlino! Mi kunportis kolbasaĵon, venu vespermanĝi!
Mi opinias, ke mi ludis la rolon de Ludoviko Siro ĉe ŝi, simpatian, senpovan, malgajan knabon.
Gare de l’Est
Mi vojaĝis hejmen. Mi diris al Nedda, ke mi veturos al Lyon, eble mi ricevos laboron tie, se mi ne skirbos, tiam mi revenos post kelkaj tagoj. Ŝi donis trude kvindek frankojn denove, ĉar la antaŭan tagon oni akceptis ŝian alian eseon, kiu valoris mil ducent frankojn. Ŝi vidis prosperi sian memkonscion, laboremon tiagrade, ke la enspezo estis multe pli signifa por ŝi morale, ol finance.
La trajnoj ekveturis hejmen de la stacidomo Gare de l’Est.
Tiu stacidomo, kvazaŭ simbolante mian situacion, fariĝis pli bela kaj eleganta, de kiam mi elpaŝis el ĝi iun aŭroron, kun dudek florenoj en mia poŝo kaj ekiris sur la mallarĝa, malnova strato St Martino, pavimita per trivitaj granitkuboj… Oni konstruis ties enirejon pli ornamita, kaj ĝi rigardis dignoplene al la brua estuaro de la bulvardo Sebastopolo… La trajno jam veturigis min… Hejmen! Al Budapeŝto! Mi ne povis legi, dormi, pensadi… Mi rigaris kun stranga ekscitiĝo la preterkurantan, fremdan pajzaĝon…