– Diru, Nedda, ĉu vi neniam pensis pri tio, ke eble mi estas enamaiĝinta al vi?
Mi haltis kaj ekprenis ŝian manon.
– Mi tre bedaŭrus tion, ĉar ni ne plu povus loĝi kune. – Kaj ŝi permesis, ke mi prenu ŝian manon. Tiu celkonscio estis multe pli malbona, ol ŝi estus fortirinta sian manon.
– Vidu – ŝi daŭrigis trankvile kaj milde -, mi estos sincera al vi: se mi retrospektas mian vivon, efektive mi havas neniun, kiu estus pli proksime al mi, ol vi. Mi alkutimiĝis al vi, mi ekŝatis vin, mi ne povas diri, ke tiel, kiel mian fraton, ĉar mi neniam amis mian fraton. Eble mi amas vin, kiel vi vian fratineton. Sed havi alian rilaton inter ni, mi tute ne povas imagi tion.
– Vlasta…
Ŝi eklevis sian ŝultron serioziĝinte.
– Mi sentas naŭzon rilate la malhonestajn homojn. Mi teruriĝus, se nur li ektuŝus mian manon. Kredu min, Nikolao, vi estas la sola homo, kiu mankus el mia vivo, se mi ne plu vidus vin, sed certas, ke mi ne estas amanta al vi. – Mi diris ĉe la pordego, ke mi ankoraŭ ne enlitiĝos, ŝi ekpremis mian manon kaj eniris. Mi ekbatis la muron tiel forte, ke mi sentis, ke mia pugno rompiĝos…
Antaŭtagmeze mi iris en tiun hotelon, kie mi iam lavis telerojn. La maljuna Puskás eĉ nun ordonis tie, kompletigante sian direndon per la dialektoj, uzataj sur la Granda Hungara Ebenaĵo, kiam la vorttrezoro de franca lingvo pruviĝis por li malmulta esprimi sian koleron. Li salutis min tre ĝoje, kaj mi informis lin per kelkaj vortoj, ke mi prosperis bone.
– Mi povas danki ĉion al vi, oldulo, ĉar mi akceptis vian konsilon, kaj mi absolute ne kredis je la virinoj.
– Vi faris tion bone – li diris iom heziteme kaj okulmezuris mian sinjoran aspekton, kvazaŭ timante, ke mi donos al li ian donacon. Sed mi jam lernis el la ekzemploj, kaj mi sciis, kiel trakti miajn sampatrujanojn, pli malriĉajn, ol mi. Mi do diris al li, ke mi ŝatus malfermi hungaran restoracion, malgrandan, sed kun bonfama kuirejo, ke oni konu ĝin de Madeleine ĝis la strato Ludoviko Kossuth, kaj mi pensis, ke li, Puskás eble povus proponi bonan kuiriston, kiu bone posedas sian metion kaj estas honesta homo. Fine mi sukcesis persvadi lin, ni priparolis ĉion, kaj baldaŭ malfermiĝis la restoracio “Debrecen” en iu eleganta loko de la interna urbo. Puskás iradis en ĵaketo inter la gastoj, kaj li aspektis tiel, kiel boks-ĉampiono dum bankedo post la matĉo. Li apartenis al tiuj malmultaj homoj, al kiuj mi ŝuldis dankon, kaj mi povis helpi ilin. La plej malbona sento kaptis min tiam, kiam mi ricevis la poŝtkarton de Ludoviko Siro el Londono, sen poŝtmarko, kun tiu helpokrio: “Nikolao mia, se vi povas, sendual mi nur kelkajn frankojn, mi estas malsana, kaj mi ne havas loĝejon!” Kaj kara Ludoviko, ĝi tre karakterizis lin: li forgesis skribi sian adreson sur la poŝtkarton. Sed baldaŭ li skribis poŝtkarton kun telegrame mallonga teksto: “Mi atendis nenion alian de vi, ke vi forgesis viajn amikojn, tiel prosperinte. Nun mi okupiĝas pri Seinburn. Ludoviko.” Mi skribis en Londonon al miaj konatoj por serĉi lin, kompreneble estas senespera afero trovi en la plej granda urbo, la plej malgrandan poeton, kun la plej dika bastono… Reneo Kárpát denove ludis sur la placo Pigalle, kaj ĉesigis la salutrilaton kun Zombori. Sed inter Ŝebao kaj liaj iamaj kunloĝantoj okazis la Versajla packontrakto: post la divorcproceso Zombori edziĝis al Anna, kaj baldaŭ ili denove loĝis kune en la vilao kun tiu diferenco, ke nun Ŝebao dormis en la gastoĉambro, kaj Zombori sur la iama loko de Ŝebao, en la dormoĉambro. Sed ili neniam plu transmuntis la neontubon, kaj nun jam kalkulante ĉiun eblon, la blue ardantaj literoj brilis tie difinitive: MI FORLASAS VIN.
Jam preskaŭ ektuŝis min la unua fru-aŭtuna melankolio de la vivo, kiel mi alkutimiĝis al la potenco kaj bonstato, kiel la tagoj pasis sen eventoj, samforme, plenumante nek nun, kiel ĝenerale la imagojn de la junulo pri la “sukcesinta” vivo, kiel la amo al Nedda fariĝis en mi kronika, obtuza doloro; estas malica ironio de la sorto, laŭ la malnova kanto: mi atingis ĉion, nur tion ne, kio valorus pli ol ĉio. Por ke ankaŭ la realo dekoraciu tiun animstaton, denove pluvis, kontinue, et-pluvere, farante plorinda vidaĵo la malsekaĉajn, sentonajn stratoj de la urbo, la urban vivon. Iun tian antaŭtagmezon mi sidis en mia ĉambro, en tiu domo, kie oni laboris febre, rapide sur ĉiu etaĝo, en ĉiu ĉambro, por mi kaj fare de mi. Nur mi sidis en brila, granda laborĉambro, elegante, deprimite. Mi piketis miajn ungojn per surtabla, osta tranĉilo sen tio, ke mi estus havinta ian ajn kaŭzon fari ĝin. Iu dungito enportis vizitkarton, ke iu volas tuj paroli kun mi. Jen tio estis skribita sur la vizitkarto: