“D-RO GUNĈEFF”
Mi rigardis tra la fenestro: pluvis, kaj malseka muro de vid-al-vida muro rigardis al mi. Mi ĝemis kaj diris: mi atendas la doktoron! Kaj ŝi venis! En vasta, impregnita surtuto, kun sia grenadista irmaniero, decikaraktere kaj rezolute. Ŝi haltis en la pordo. Mi ĝojis ankaŭ en mia senesperiĝo, ke fine ni estas ĉi tie, al kio mi ne havis forton, nun ĝi solviĝos fare de jam delonge atendita hazardo. Unue ĉiu vorto haltis en ŝia gorĝo, tiel surprizis ŝin la spektaklo, kiel en dek-paŝa perspektivo, malantaŭ grandega skribotablo, en pompa ĉambro mi sidis antaŭ ŝi. Mi iris malrapide, ĝentile por akcepti ŝin:
– Bonvolu…
Ŝi okulmezuris min de la kapo ĝis la piedoj, poste ŝi diris malvarme, malestime:
– Vere, vi estas kelkajn centimetrojn pli alta tiel. Iom pli frue mi ankoraŭ estus veninta per skurĝo ĉi tien. Sed tio jam ne gravas por mi. Vi surtretis mian fierecon inside, embuske – ŝi spiregis kun pugnigitaj manoj, mi nur atendis, kiam vi batos. – Vi ludis abomenindan komedion kun mi, vi priridis kaj ridindigis min ĉiutage, rilate ĉiujn miajn vivprincipon, volon, klopodon… Kio estis la plej sakrilegia, la plej kruela, ke vi humiligis, vangofrapis kaj mokincitis min en mia literaturo… kiel spiriton. Vi kredigis al mi, ke mi povas verki, nur tial, ke vi povu subvencii min. Vi sukcesis pruvi, ke mi estas ridinda kun miaj artikoloj, ke mi povas danki mian memstarecon al patronado de viro – ŝajnis, ke ŝi eksplodos per histeria ploro -, vi… vi… vi estas ridinda heroo de kolportaĵliteraturo!.. Mi volis diri tion – ŝi daŭrigis iom pli trankvile -, mi volis bati en vian vizaĝon anstataŭ skurĝo, ke vi estas sendanka, malfidela kamarado, ke vi estas ĝuste tia, kiel tiuj, kiujn mi povintus ami: mensoga, superema, malbona, egoisto… – ŝi senspiriĝis por momento -, vi volis devontigi min, inside, starigi min al pretaj faktoj, kaj poste aperi tiel, plaĉaspekte, grandsinjore, kiel grasiĝinta bonfaranto, por ke ne sekvu poste alia, ol vi… Sed vi tre eraris, tiel vi estas multege malpli antaŭ mi, kiel la malriĉa, revema kurknabo, kiu estis mia kamarado en ĝojo kaj malĝojo… kiu ne estis parfumodora heroo de romano…
– Bonvolu verŝi sur min vian koleron – mi diris trankvile, ĉar tio, ke mi mem staris vid-al-vide al ŝi, redonis mian aplombon.
Ŝi embarasiĝis momenton, ĉar kion ajn ŝi diris, ŝi ne povis liberiĝi de la komparo, kaj sekrete ŝi tamen devis iom miri, ke ŝi vidas min tiel, kaj ĉi tie. Sed ŝi denove kolektis sian forton kaj daŭrigis malgaje, unu tonon malpli alte.
– Neniam mi estus renkontinta vin – ŝi diris mallaŭte. Bonŝance, ke la pli granda parto de la lukto estas antaŭ mi, kaj nun jam mi faros tion difinitive kaj tute sola.
– Mi amas vin – mi diris mallaŭte, ĉar mi povis atendi nenion alian de ŝi, eble iom indiferente. Ŝi turniĝis kaj formarŝis senvorte en siaj grandaj botoj, en la soldateca, vasta, impregnita surtuto. Vespere mi iris al nia loĝejo, la unuan fojon senmaske, mia aŭto haltis la unuan fojon antaŭ la pordego. La ŝranko de Nedda estis larĝe malfermita, ĝi faŭkis malplene al mi, la bildoj kaj la tablokovriloj malaperis; malpuraĵo, fatraso, kiel ĉe transloĝiĝo, la breto sen libroj, kaj nun mi volonte estus rezigninta la “madeleine-an venkon”, volonte mi estus portinta la stativon post Negron, se estus fermita la pordo de la ŝranko, kaj Nedda sidus denove ĉi tie, ĉe la tablo, apud la samovaro, “laborante”. Letero kuŝis sur la tablo:
“Sinjoro!
Se vi volas, ke ne trafu vin pli da elmerititaj lecionoj, rilate la aferon, ne okupiĝu pri mi, ne serĉu min, eĉ mi petas vin, evitu la renkontiĝon kun mi. Mi pravigas vin en tio, kion vi diris foje, ke mi provokas la sorton, kaj tiajn travivaĵojn. Mi esperas, la subvencion, kion mi ne petis de vi, per kio vi humiligis min, mi povos repagi. Mi ne koleras vin, post la okazintaĵoj mi ne estas via malamiko, sed via iama kamarado.
D-RINO GUNĈEFF.”
Mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje… Mi havis nenion serĉi ĉi tie, mi foriris, kaj kiam mi frapfermis la pordon malantaŭ mi, ke ĝi fermiĝis tondre, kaj ties bruon reeĥis multoble la volboj de la malnova domo, unu vorto venis en mian kapon…
Waterloo!
D-rino Gunĉeff
Tiu venko, kiun mi ambiciis pleje, en kiu mi fiaskegis, ĝi vanigis mian elanon, laboremon por longa tempo. Mi ellitiĝis malfrue, mi forlasis la redaktejon pli frue, mi estis pala kaj malbonhumora; ĉiu simptomo de obstina amo montriĝis sur mi. Bonŝance mi jam atingis tiun gradon de mia kariero, kiel la kartludistoj kutimas diri, “la karto ludas per si mem”, mi povintus iri ankaŭ ferii por kelkaj monatoj, sen tio, ke ĝi estus endanĝeriginta mian pozicion. Mi ofte restadis en Versajlo, mi ĝojis pro la brua amuziĝo, en kiu tolporiĝis la doloro, mi aŭskultis volonte distran, malĝojan muzikon, leĝerajn, gajajn virinojn, kaj mi havis malbonan humoron, se ne estis diboĉado en Versajlo, kio okazis plej malofte. Nedda malaperis. Mi povintus trovi ŝin, sed nun jam ankaŭ mi kunpremis miajn dentojn, kvankam mi sentis malklare, ke tiu afero ne povas finiĝi tiel. Mi decidis ne fari eĉ unu paŝon al ŝi. Sed mi ne volis rifuzi tion, ke almenaŭ mi aŭdi pri li, kaj tiurilate mi parolis kun Ribári, kiu vizitis min ricevi kelkajn frankojn por ia grava politika agado. Mi diris al li, ke mi ŝatus aŭdi ian novaĵon pri Nedda, li serĉu ŝin kaj tudiĝu en ŝian proksimon. Li karesadis sian mentonon mediteme kaj respondis kun aplombo, kutima de li:
– Mi havus planon… Hm… Ĉu vi povus disponigi al mi vestaĵon?
– Kompreneble. – Tute ne interesiĝante pri la detaloj, mi sciis, ke li preferas la misterajn aferojn, sed mi fidis lian eltrovemon. Li elektadis el miaj vestoj longe, artsperte kaj zorgeme, ĝis fine li trovis iun mian plej novan, plej elegantan vestaĵon Wipocord taŭga al la celo. Malfacile pasis du tagoj. Mi atendis Ribári-on, kiam iu enpaŝis al mi, vespere mi restis en la kontoro pli longe, matene mi eniris pli frue, mi kondutis netolereble al miaj kolegoj, kiuj cetere ŝatis min pro mia afableco. Post kvardek ok horoj, ĉirkaŭ vespere, aperis Ribári kun aktujo, en mia vestaĵo Wippcord. Ankaŭ Pitt aŭ Bismarc povintus envii la aspekton de lia persono. Eksidinte, li elektis cigaron Havano kun granda faksperto, kaj pesante ĉiujn siajn vortojn, tiel malrapide, ke mi koleriĝis, li komencis paroli:
– Nu, mi parolis kun ŝi. Jam en la kvara hospitalo oni respondis je mia interesiĝo, ke fraŭlino d-rino Gunĉeff ne laboras en la kirurgia sekcio.
– Kaj?
– Mi decidis iri al la ambulanco, kiel malsanulo. Eĉ konjekton vi ne havas, kiel komplika ĝi estas. Ĉar se ŝi estus en la sekcio de la internaj malsanoj, mi dirus simple, ke doloras mia pulmo, ĉu ne?
– Jes. Daŭrigu! – Mi pensis tion, ke mi vangofrapos lin.
– Sed ĉu en la kirurgiejo? Kun kia problemo mi anonciĝu? Mi ne volas detranĉigi mian brakon! Unue mi pensis pri tio, ke mi ekmordos mian langon, sed fine ja tio ne sufiĉas por kuraci min, kion oni povus fari tie al mia lango?
– Bonvolu rakonti pli rapide, ĉar mi estas tre nervoza…
– Vane, mi povas iri al la sekcio de la internaj malsanoj kun tiu problemo. Fine mi divenis. Mi iris al la ambulanco kun tiu plendo, ke oni forigis fiŝoston el mia gorĝo antaŭ tri tagoj, kaj de tiam mi havas doloron, kiam mi glutas. Mi tuj ekvidis Nedda-n, kompreneble mi ne rimarkis ŝin, kaj mi permesis, ke oni laringoskopiu min, kaj mi plendis tiel, ke fine tri kuracistoj, eĉ la profesoro mem ekzamenis min ĉiel. Poste oni portis ian provomanĝaĵon, ke mi glutu ĝin. Mi ne povis gluti tion. Nek vi povintus…
Mi jam estis apatia.
– Oni faris ion al mia laringo, pro kio ĝi tre doloris, poste mi ekiris al la elirejo. Nedda alparolis min. Ni konvesaciis. Mi interesiĝis, kio estas al vi, ĉar ĉiu kredis tion, ke vi geedziĝos.