Выбрать главу

– Idioto

– Ankaŭ ŝi diris tion. Sed ĝuste tiel ŝi konvinkiĝis, ke mi estas bonfida, hebeta homo. Ŝi diris, ke vi kondutis malbele al ŝi. Mi demandis, ĉu vi forportis ion de ŝi? Ŝi respondis, ke ne, eĉ, kaj ŝi ruĝiĝis tiel, kiel tiu gimnazianino, kiun mi ĉiĉeronis antaŭ nelonge en Folies-Bergéres, okaze de ŝia studvojaĝo.

– Ni do lasu la analogiojn…

– Laŭ via deziro. Ŝi vivas bone, oni nomumis ŝin, ŝi havas loĝjon en la hospitalo, baldaŭ ŝi laboros apud profesoro, sinceredire, mi ne tre komprenas, kial ŝi ĝojas pro tio, ĉar la profesoro estas vivanta bildo de paviano

Li ekstaris. Io venis ankoraŭ en mian kapon:

– Hm… mi ŝatus demandi, se vi ne koleras, kial vi bezonis novan vestaĵon?

– Ĉar la mia jam estas tre trivita – li diris, salutis kaj foriris dignoplene.

2

La obstino, kaŝiĝanta en mia naturo ne konis rezignon, nur la neanstataŭigeblan amon. Mi sciis, ke ĉi tiun tagon mi suferos decidan, eksterman malvenkon ĉe tiu punkto, ke ekzistas neniu kaj nenio, kio povus returni tiun intensiĝantan tendencon, nur tiu ĉi neatingebla triumfo, la plenumiĝo de la sopiroj de la junaj jaroj apud la sociaj ambicioj: la akiro de la elektita vivkunulino. Mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon per malsalubra dormo kaj ekscesa diboĉado. Iun vesperon la “Oldulo” telefonais al mi, kiun mi vidis jam delonge en la lasta tempo, li donis instrukciojn, rilate komenciĝontan aferon. Pro la afero mi devis viziti tiun tagon vespere la ĉehejman balon de deputito. Mi koleretis, ke mi devas intertrakti pri delikata kaj tikla afero en tiu animstato, antaŭvideble partopreni enuan ĝenan amuziĝon. Mi sukcesis fuŝdifekti tri kravatoj pro nervoziĝo, dum mi surprenis mian abomenindan frakon, kaj tute mankis tiu anima harmonio, la aplombo, kiuj ebligis, ke mi atingu la plej bonajn rezultoj en similaj aferoj. La sinjoroj de la gastiga domo, kaj la plimulto de la elegantaj gastoj havis ĉiun kaŭzon akcepti min kun distingita estimo. Kaj tie mi renkontis Neddan.

Ŝi estis en la alia fino de la salonego, sed mi tuj rimarkis ŝin kaj vidis, ke ankaŭ ŝi ekvidis min. Mi tute ne proksimiĝis al ŝi, mi retiriĝis en angulon, meblitan per divano, kie ĉirkaŭis min la interesataj sinjoroj, ili klarigadis longe, kaj mi povis kontraŭpezi mian internan nepreparitecon, ke mi silentis multe kaj pozeme. Interese, ke tiu inerteco reduktiĝis grandmezure, sciante, ke mi estas sub la sama tegmento kun Nedda. Poste por neglekti la interkonsiliĝan karakteron de la vesperfesto, ni iris inter la gastojn, kaj subite la dommastrino ekparolis apud mi:

– Permesu, ke mi prezentu vin, sinjoro ĉefredaktoro, al la plej bona kirurgo, kiu savis mian vivon – kaj Nedda staris vid-al-vide al mi. Ni ambaŭ sentis, ke nun estus strange klarigadi al la dommastrino, ni do prezentiĝis unu al la alia; la duan fojon, sed pli oficiale, ol lastfoje. Estis ia nekontraŭstarebla komiko en tiu tre ceremonia sceno. La dommastrino iris plu, kaj ni staris tie plumpe, embarasite, rigardante unu la alian en la meza mezo de la salonego. Fine ekreginte min, mi diris la sekvan banalaĵon:

– Je mia honorvorto, mi ne sciis, ke vi estos ĉi tie.

– Vi ne devas senkulpigi vin. Vi tute ne povis sciis, ke mi venos ĉi tien.

Ni povis fari nenion alian, ol paroladi. Mi memoras, ke temis pri ia arta demando, ĝi estis banala, ne interesa temo, kaj malantaŭ la indiferenta konversacio pulsadi multe pli da streĉiteco, ol en ĉiu intimeco de nia du jara kunloĝado. Mi konfesas, de post unu minuto mi forgesis la tre gravan aferon, la ekscititajn sinjorojn kaj ĝenerale ĉion alian, escepte Neddan. Kiam sekvis la vespermanĝo, ne ni povis agi alimaniere, ol la aliaj: mi etendis mian brakon al Nedda, kaj metinte sian manon leĝere en mian kubutflekson, ŝi ekiris kun mi… Neniam batis mia koro tiel forte, ol nun pro tiu konvencia ektuŝo. Ankaŭ Nedda estis embarasita, kelkfoje ŝi rigardis al mi timiĝinte kaj ruĝiĝis, paliĝis ĉiuminute. Tiu situacio estis precipe ekscitita por ni, en kiu ni staris unu apud la alia tiel elegante vestitaj… Tiam mi jam solvis la enigmon. En nia kunvivado ne estis iluzioj, ĝenaj formalaĵoj, ni vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro, en ĝi malsatmortis la fantazio, ne ricevinte nutraĵon. Ni ekiris de la celo, ni do povis nur malproksimiĝi de tio. Baldaŭ eksonis la muziko, kaj kiel strange estis: mi invitis ŝin danci! Ŝi metis iun sian manon sur mian ŝultron facilmove, mi ĉirkaŭprenis ŝian talion, apenaŭ tuŝante ĝin, eble ĝuste tie, kie mi kompresadis ĝin en ĉiu horo, kaj tamen, pro tiu ektuŝos la sango nun leviĝis en mian kapon tamburante, ke la muroj de la salonego ekmoviĝis ĉirkaŭ mi, kaj mi diris tute stulte:

– Kiel bela vi estas…

Kiel ia freneza, inversa filmo, kiun oni komencas projekcii ĉe la fino, nun okazis inter ni tio, kion ni preterlasis siatempe pro la kaprico de la vivo: ni konatiĝis, paroladis unu kun la alia, kiel novebakitaj konatoj, ni ĝentiladis, demandadis unu la alian, en vesperfesto, kiel societaj, fremdaj homoj. Nedda havis prosperantan, privatan, medicinan praktikon, kelkajn, riĉajn malsanulojn, belajn, kuracistinajn sukcesojn. Estas vere, ke ŝi laboris multe, ĉar antaŭtagmeze ŝi devis esti en la hospitalo, sed ŝi ŝatis sian profesion, ŝi vivis bone el ĝi, kaj kio estis la plej trankviliga: ŝi jam delonge ne skribis artikolojn. La homo, ekster la favoraĵoj de la socio, kiu sentis la neatingeblajn vinverojn acida. Rangaltiĝinte, ŝi mildiĝis pro la profesio, pozicio, kunlaboro, kiuj krevis en ŝia animo la ŝveliĝintan absceson de la mizantropio. Nun jam verŝajne ŝi trovis la homojn pli bonaj, la vivon pli racia kaj respektinda.

Poste ni sidadis en kvieta ĉambrego sub artefaritaj palmoj. Estis strange, ke nun kiom multe da aferoj ni povis klaigi pri ni, pri nia interna mondo, nur tiajn aferojn, kiujn ni neniam diris dum longaj vesperoj, dum longaj monatoj en la mizero, anstataŭe pozema diskuto, personataka mokado, malpacienco estis kutima inter ni, kaj maskante nian veran memon, ni staris unu kontraŭ la alia. Nun nia sincereco ekfontis per si mem kaj fluetis plu en la veperfesta atmosfero, la fido, la komprenemo, la simpatio, akompanate de muziko, aŭdebla de malproksime. Mi jam longe mildiĝis, kaj nun ŝajnis, ke nek Nedda volis esti per forto de perforto pli interesa kaj pli ekstravaganca, ol la aliaj virinoj. Eble krom la vesperfesta ĉeesto ŝi jam ne portis botojn, kaj mi vidis tion klare, ke ŝia hararo estas ondumita. Mi rakontis ĉion al ŝi pri la lacegoj de mia duobla vivo, pri miaj senpovaj suferoj, vidante ŝin en la mizero. Ŝi cigaredis, elblovis la fumon delikate, kaj mirinde: ŝiaj ungoj ne estis flavaj, sed manikuritaj! Venis io en mian kapon, kiel ŝi rigardis reveme en la malproksimon.

– Ĉu vi kutimas ankoraŭ pensi pri Vlasta?

Kiel strange estis, kiam ŝi iom kokete kaj ridetante rigardis al mi.

– Ĉu vi eĉ nun havas problemon pri Vlasta?

Konstante hantis min frazo, kiun mi povis koncepti neniel, kiun mi volis eldiri proksimume centfoje dum la daŭro de la vespero: kie mi povus revidi ŝin denove, ĉu jam estas permesate revidi ŝin? Kaj neniel mi povis eldiri tion, mi timis, ke ŝi rifuzos min. En la vestiblo ĝi jam estis sur mia langopinto por proponi veturigi ŝin hejmen per mia aŭto, kaj kiel ia timema lernanto, mi nur staris tie kaj lasis ŝin foriri. Mi ankoraŭ eklevis mian ĉapelon, kaj la taksio jam forveturegis, kaj restis nenio alia el ŝi, ol la rapide forvaporiĝinta nubo de la benzinfumo…

3

Pasis unu semajno. Mi ne pensas, ke mi estus fuminta pli ol mil cigaredojn tiun semajnon, mi ne pensas, ke mi estus etendinta mian manon por levi la telefonon malpli ol mil fojon, kaj mi scias certe, ke mi ĵetis en la paparkorbon minimume cent duone komencitan aŭ tute skribitan leteron. La memoro pri mia unua malsukcesa amkonfeso vanigis ĉiun mian iniciatemon antaŭ la ekago. Mi tute ne povis dormi, labori. Kion mi ankoraŭ neniam faris en Parizo por liberiĝi de la tumentaj noktoj, vizitinte klubon por katrludistoj, mi gajnis dekmil frankojn, sed mia kapo ekdoloris pro la fumo, pro la ludo, pro la konjako. Poste kie ajn mi havis laboron, mi klopodis preteriri la hospitalon, minimume kvarfoje ĉiun tagon, kompreneble mi ne renkontis ŝin, ĉar la hazardo ĝis nun neniam venis por helpi min tiam, kiam mi kalkulis ĝin, sed ĉiufoje hazarde. Mi ne hontis viziti Ribári-on por rememori lian antaŭ nelonge okazintan renkontiĝon kun ŝi. Feliĉe liaj politikaj afero nun bezonis lian ĉeeston nek en la amuzejo Globo, nek en la kafejo Paco. Fine mi denove decidis min kun mort-defia rezoluto de venkinta militestro, ke mi provokos respondon de ŝi. Mil kaj unufoje, sed lastan fojon por ĉiam mi levis la telefonaŭdilon. Mi sentis min tiel, kiel en tiu sekundo, kiam mi decidis salti sur la unuan aŭton, vice starantaj. Ekaŭdinte ŝian voĉon, mirinde, mia nervoziĝo ĉesis, kaj mi komencis paroli kun ŝi senĝene, gemute pere de la telefono: