– Ni vivas en bonega epoko – ŝi kutimas diri -, ke la severaj kondiĉoj faras nian lukton tiel vera. La antaŭaj epokoj ĉiuj estis pli enuaj!
– Prave! – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam estus vivinta en tiuj epokoj, kaj li dormis plu kun kruroj, metitaj alten.
Ĉirkaŭ noktomeze ni iris hejmen.
Printempiĝis. Komenciĝis la svarmado sur la Bulvardoj St Michel kaj St Germaine ĝis la bordo de Sejno, kie la loĝantoj de la kvartalo Latina sidis sur la balustradoj, balancante siajn krurojn super la akvo, dum mildaj vesperoj, kiuj tamen estis sufiĉe malvarmaj, kvankam la ĉielo estis plena de steloj, kaj printempaj odoroj ŝvebis super la urbo. La ĉirkaŭajo de la Panteono, la publikaj ĝardenoj, la longaj, malnovaj stratoj pleniĝis per cent-lingve babilantaj, svarmantaj, tumultantaj, ĉifonaj homoj, havantaj fantastan eksteraĵon. Nekredeble maldikaj artistoj kuregas bark’ en brako kun cerbmalsanaj studentinoj pri mecdicino, febraj inventistoj rapidas ekzaltite kaj sencele, modeloj, apostoloj, anarkistoj kaj konfuza maso de homoj, havantaj nedifineblan ekzistadon, kiel abeloj, liberiĝintaj post la longa vintro, ili inundis ĉion kun grandega agemo, ekscitite, histerie, vortmuelante kaj gestadante. La katastrofo okazis tiam, kiu minacis nin jam de kelkaj semajnoj. Ĉar post la paso de la akra vintro nia loĝejo, nomata ĉefkomandejo povis kalkuli je pli bonordaj kaj pli pagivaj loĝantoj. Tiu cirkonstanco faris pli rigor la ĉambroluigantinon, rilate nin. Mi konfesas, ke mi kaŭzis la katastrofon konkrete, kiam mi konatiĝis kun la eminenta skulptisto Rudolfo Saroltai en la ĝardeno Luksemburgo, kie Dio scias kial, oni plie inklinas trovi sampatrujanojn. Tiu sinjoro jam kvar tagojn vivis en Parizo sen hejmo, kaj la elĉerpiĝio atingis tian gradon ĉe li, ke li povis dormi starante, kaj manĝi dormante. Kiel li mem diris, li estis pli dormema, ol la patro de Árpád. Mi invitis lin al la ĉefkomandejo, kie malgraŭ la modera amplekso de la ĉambro, ne gravis ĉu kvar-kvin loĝantojn pli aŭ malpli, mi do sciis, ke estos loko ie pro li. (Se aliloke ne, nu do sur la tablo.) Sed ni trovis ankaŭ liton por li, ĉar en iu oni dormis nur triope tiun tagon, do unu homo ankoraŭ havis sufiĉe da lokon tie. Malvestiĝinte, li ŝovis sin sub la kovrilon timeme, ĝentile, kaj etendinte sian manon ceremonie al la vekiĝinta praloĝanto, li ekparolis jene:
– Mi estas Rudolfo Saroltai…
– Mi ĝojas – diris Ribári kolere kaj preminte Ludovikon Siron al Ŝebao, li dormis plu. Sed la vekiĝo estis amara. La ĉambroluigantino surprizis nin pordopuŝe, sen frapeto. Certas, ke la stalo de Aŭgio estis multe pli bonorda loko, ol nia ĉambro tiun matenon, kie, senkonsidere de ĉio, ni estis duoble pli multe, ol kiom da homo havas lokon en tiom da aerkubometroj, laŭ normala kalkulo. La starpunkto de la ĉambroluigantino koncize estis la jena, ŝi fermis siajn okulojn antaŭ tio, ke la kvin praluantoj venigis siajn du amikojn, ŝi diris nenion, ke la du amikoj invitis siajn tri samsortajn amikojn loĝi ĉi tie, sed kiam ŝi vidis, ke nun jam ni volas aranĝi la loĝejon azilejo de evidente senmoraliĝintaj homoj, ŝi starigis nin antaŭ la sekvajn alternativojn: aŭ ni malplenigos la luaĵon ĝis la dua horo posttagmeze, aŭ ŝi iros al la policejo kaj anoncos, ke kvin senmonaj kaj pluraj neregistritaj eksterlandaj civitanoj damaĝadas en sia loĝejo. Konante la nekoncedemon de la polico, rilate la tiel kvalifikitajn eksterlandanojn, ni devis forlasi la loĝejon. Tagmeze la membroj de la mizer-taĉmento post varma adiaŭo disiris al ĉiu direkto de la ventorozo. Kárpát, mia malnova dormkunulo restis kun mi, kaj ni iris kune al Bastilo, portante niajn havaĵojn. Tie ni haltis kaj faris militan intekonsiliĝon, dume la tagmeza trafiko tumultis ĉirkaŭ ni kun nepriskribebla varieco. Reneo Kárpát estis malesperiĝinta. Li staris meze de la surdiga rumoro, tiel amare naniĝante sub la grandega obelisko, kun sia blondeco, trosentemo, senenergie kaj kun tremantaj genuoj, kvazaŭ li dezirus morti. Poste li rigrardis sur min heziteme. Mi vidis, ke li volas diri ion.
– Ĉu vi havas ian planon? – mi demandis.
– Ne… Aŭ mi nur pensis… La azilejo…
– Vi pravas. Dormu en la azilejo.
– Kaj… Ĉu vi ne malestimas min, pro tio?
– Ba! Kial? Morgaŭ eble ankaŭ mi estos tie. – Mi ne diris tion kore, ĉar mi teruris la azilejon, kiel civila junulo, sed mi volis kuraĝigi Kárpát-on. Sed li sciis bone, ke li faras malkuraĝan aferon, ke li malesperiĝis dum la lukto, plej rapide el ni.
– Ne koleru – li balbutaĉis kaj iris kun pendanta kapo, ŝanceliĝante, post tiu militfakto de sia vivo, simila al la kapitulaco ĉe urbo Világos, en la koro kun la ĥimero de la azilejo, kaj mi restis tie, en la mezo de la granda placo, kie staris iam la eleganta kaj mondfama prizono, surloke de la nuna subtera tramveturilo, sub la obelisko, sur la trotuar-insulo, kiu tiam izolis min de la tuta vivo, pulsanta ĉirkaŭ mi, kvazaŭ ĝi estus vera insulo en tiu sensente agitiĝanta hom-oceano, kun mi, simile al la ŝiprompinta, borden-ĵetita Robinsono.
Montparnasse
Kiu estis en Parizo, tiuj jam certe vidis homon starantan je la dekunua horo apud la balustrado de la ponto Change, kiu sperta pri arto, rigardas la Conciergerie-on kun atento, kelkfoje li retropaŝas kaj klinas sian kapon iom flanken por percepti la akireblajn impresojn tute precize. Tiuj homoj ĉiam estas senhejmaj, kiuj volas eviti tiel la atenton de la deĵoranta policisto. Tial ili admiris kun granda scivolemo ofte viditajn, famajn konstruaĵojn, Notre-Dame-on, la hotelon Ville aŭ precipe la Reĝan Palacon, kvazaŭ montrante, ke tiuj reprezentas konsiderindan fremdultrafikon en sia persono, kaj ne estus konsilinde ĝeni ilin per sentakta eraro de policisto en la grava intereso de la lando. Spite al tio la realo estas la jena: matene surpreninte ĉiujn miajn tolaĵojn, mi enpoŝigis sapon, razklingon, vestobroson kaj parfumon Chamisseaux, ne lasanta aliajn objektojn en mia kofro, nur tri pensoriĉajn eseojn, kaj verŝajne butonojn de kolumo. Poste mi foriris el la hotelo, ĝuste tiel, kiel iu ankoraŭ revenos, iam. Mi iris sur la bordo kontraŭ la fluo. Efektive mi vidis tiun urbon batalkampo, kie nekontaj Cezaroj Julioj, Cavour-oj, Napoleonoj luktas por la vivopano, por la kariero, je vivo aŭ morto, ĝuste tiel, kiel iam sur la kampoj, kiuj havas sangan nomon, kaj ĉi tie decidas tiu sama interna forto, genio kune kun la bonŝanco, kiel en la vera milit-taktiko. Ĉiam hantis min tiu manio, ke mi estas la reenkarniĝo de Napoleono, kaj mi devas lukti miajn batalojn por la burĝa ekzistado, ne malpli glorajn, ol iam. Mi jam iris sur la havenkajo Voltaire… Ĝi estas stratetaĉ-odora, forlasita parto de la urbo… Kaj subite mi ekvidis fantomeske maldikan, infanan homfiguron, kiu portas rajdistan patalonon kaj tenas en sia mano karakterizan hokbaston, li observas la statuon de Voltarie, el ĉiu flanko, miregante kaj kun plezuro de arto, kvazaŭ li estus vidintan ne nur tiun monumenton, sed ĝenerale ankoraŭ neniun statuon en sia vivo, Ludovikon Siron! Ni salutis unu la alian kaj ekiris malrapide al la havenkajo Orsay, kvazaŭ ni estus priparolintaj rendevuon ĉi tie.
– Ĉu vi loĝas nenie? – li demandis.
– Mi portas tri ĉemizojn. – Ĉar vere tiom estis sur mi. Ne nur ĉemizoj, sed ĝenerale tolaĵoj. Tri. Jam estis la fino de majo, kaj estis tre varme. Polvo ŝvebis super la senhoma bordo kaj rapidservaj restoracioj estis fermataj unu post la alia, kiel ni preteriris tiujn, kvazaŭ ĝi okazus kontraŭ ni. Ni trairis la ponton, kaj ĝuste ni atingis la finon de Rivoli, kiu kondukas al la placo Konkordo. Vid-al-vide al ni, en la fino de la tute rekta strato staris Reĝino Madeleine. Mem Madeleine! Ludoviko elprenis el sia poŝo paketon da tre malbonkvalita cigaredo Gouloise Blua, ekfuminte, ni jam estis sur Champs-Elysées, ni preteriris luksajn aŭtosalonojn kaj montrofenstrojn de loĝeja meblaro, kun rapidaj paŝoj, sencele kaj celkonscie… Tiel ni preterlasis la amuzejojn Ritz kaj Claridge, kaj se ni ne estus returniĝintaj ĝustatempe, ni alvenintus en Neuilly-on, kie komenciĝas la nenio trans Parizo. Denove la placo Étoile estis apud ni, kaj Ludoviko Siro disetendis siajn brakojn laŭte ĝemante ĝuste ĉe la stratangulo de avenuo Mac-Mahon, vid-al-vide al la mondfama triumfarko, en la senhoma, benzinodora krepusko, kaj miaj ĉemizoj tramalsekiĝis tiel, kiuj estis sur mi, ke dikaj ŝvitogutoj ruliĝis de sur mia frunto. Poste ni promenetis plu, sur la senfina Rivoli, kaj jam de malproksime estis videbla ankaŭ teatro Chátelet, kun ĝia svelta silueto, kovrita per aŭroraj vaporoj, Ludoviko Siro estis tia apud mi kun sia hokbastono, kiel Tannhäuser, aŭ plie, kiel miniatura ĉefdetektivo. Niaj gamboj tolporiĝis, nun jam eble ni povintus iri dum tagoj, tiel, inerte, sensente, monotone, ĉiam kaj nenien, sed ni eniris kun niaj lastaj frankoj en la unuan rapidservan bufedon, kiun oni malfermas je la tria horo, konsiderante la foirhalon, troviĝanta ĉe la stratangulo de la bulvardo Sebastopolo kaj Rivoli. Tie mi ŝvitis multe pli forte, mi do elprenis mian naztukon, sed disfaldinte tiun, mi rimarkis konsternite, ke ĝi estas noktoĉemizo. Mi viŝis miajn ŝvitkovritajn vizaĝon kaj nukon per tio.