– Kárpát iris en la azilejon – mi diris al Ludoviko Siro.
– Mi jam komprenas ankaŭ tion, post la okazintaĵoj… – kaj li diris ĝinn al mi kun tiel laca grimaco, kun tiel senlime damanda maniero, kvazaŭ li estus rezigninta ĉion. La rapidserva bufedo pleniĝis de klamo, fumo, bruo, tintado kaj el la voĉtumulto kelkfoje elaŭdiĝis la sonorado de la kontrol-kasmaŝino. Ludoviko Siro, la poeto ekdormis kun morte pala vizaĝo, kun lipoj, kurbiĝintaj je ploro, lia infaneca mieno kaj la dorna ekstremaĵo de lia dentobroso, elpendanta el lia supra poŝo, ŝajnis al mi simbola vidaĵo en la pariza mateno. Buŝangule fumis algluiĝinta stumpo de cigaredo Gouloise Blua en ties postmorta satato, kaj li estis tia kun ĝi, kvazaŭ ŝercemaj homoj estus metintaj tiun nekonvenan objekton en la buŝon de dormanta infano.
Ludoviko Siro paŝis tra la pordo la Savarmeo. Ankaŭ mia lasta samsortulo kapitulacis. Mi iris plu. Mi sciis bone: mi neniam enpaŝos tien, nek en la azilejon, maksimume mi paŝos de sur iu ponto en la eternan azilon de la akvo de Sejno. Miaj palpebroj komencis fermiĝadi, kaj mi batiĝis al la muro kelkfoje…
– Kio okazis al vi, ĉi vi estas malsana?
Mi larĝe malfermis miajn okulojn kun granda fortosreĉo. Ŝi estis Nedda.
– Mi ankoraŭ ne dormis. – Mi ne sciis, kion ŝi diris, kion mi respondis, ni iris ien kune, en la homtumulto, en bruo, poste mi sidis ie, kaj mi diris tiaĵojn, ke mi devas iri por Ludoviko Siro en la klubon de fakuloj….
– Vi ja havas febron…
Kapkuseno ektuŝis mian nukon malantaŭe kaj ĉesis ĉio ĉirkaŭ mi…
Mi malfermis miajn okulojn. Estis vespero. Amika lumo de lampo kun rozkolora ŝirmilo radiis, knabino sidis kaj legis ĉe la tablo. Mi rekonis Nedda-n post iom da tempo. Mi sentis plumban lacon en miaj membroj, kaj mi bezonis mian ĉiun forton por ellitiĝi.
– Ĉu vi fartas pli bone?
– Jes, tute. Mi pensas, ke mi estis nur dormema.
Mi ekprenis mian ĉapelon.
– Kien vi volas iri nun? – ŝi demandis.
Mi staris.
– Vi ne povas vagadi denove ĝis mateno. – Ŝi ekfumis cigaredon kaj iradis tien-reen en la ĉambro ekscitite. – Vidu, Parizo efektive estas Doberdo por ni, kiuj luktas ĉi tie, lasitaj al ni mem, sur la fronto de la kulturo. Egalas, kiom da celon ni havas, de kie ni venis, kien ni iras: ni estas kamaradoj ĉi tie en la lukto, kun niaj grandaj ambicioj kaj malriĉeco, nekomprenite. – Ŝi metis iun sian botkovritan piedon sur la seĝon kaj kubutumis sur siajn genuojn. – Estus fiaĵo, se vi nun irus en la nenion pro demando de etiketo, kiam jen estas malplena kanapo. – Ŝi eldiris tion! Ĝi jam estis antaŭsentebla, tamen ni ambaŭ konterniĝis.
– Respondu tiun kaprompan demandon: kiu estas pli granda kulpo kontaŭ la homa moralo: ĉu lasi morti kamaradon sur la batalkampo, aŭ pasigi nokton sub la sama tegmento viro kaj virino, kiel kamaradoj?
– Kiel do vi imagas tion?
– Vi estas decidkaraktera homo, mi scias bone, ke vi ne forgesos eĉ por momento tiun vorton: kamarado! La honoron de du homoj ne povas ruinigi situacio, en kiun ili falis. Se ni havas firman karakteron en ni, ni restos tiuj homoj eĉ en pli granda proksimeco, kiuj ni estis, se ne, tiam nek tiom da tento sufiĉas. Mi petas vin, pasigu la nokton ĉi tie kaj estu mia kunloĝanto, ĝis okazos ŝanĝo en viaj cirkonstancoj. Maksimume vi kontribuos al la luprezo de la domo.
Tra la fenestro vasta lumo de arklampo videbliĝis, pendanta super la strato. Mi estis en amikema, malgranda ĉambro kun kurteno, librobreto kaj kromolitografio sur la muro…
Mi restis…
Nedda loĝis inter agrablaj cirkonstancoj en iu kvieta strateto de Montparnasse, en ĉambro kun balkono de sesĉambra loĝejo. La ĉefluanto havis grandan loĝejon en la urbocentro, sed li tenis ankaŭ sian antaŭan hejmon, por ke ĝi ne restu sen gardo, li ludonis tiun ĉambron malmultekoste al Nedda, kiu estis lia malnova konatino. Li estis bona ĉefluanto, kiu ni vidis neniam. Nedda alportis la luprezon de la domo en lian internurban loĝejon la unuan de ĉiu monato.
Sekvan tagon matene mi ekiris frue, sen penso, celo kaj decido por serĉi laboron. Kaj tiam mi renkontis la hazardon la unuan fojon en Parizo. Mi preteriris elegantan hotelon, kaj mi ekaŭdis hungaran blasfemadon el la kelo.
Mi kriis tra la fenestro de la kelo kun subita decido:
– Bonan tagon! Kiu estas tiu hungaro ĉi tie?
– Mi estas tiu. Nu, kion vi volas? – respondis la nekonata sampatrujano. Mi malsupreniris al li. Mi alvenis en grandegan kuirejon, kaj brunhaŭta, alta, korpulenta homo staris antaŭ mi, deveninta el la Hungara Granda Ebenaĵo.
– Mi nomiĝas Puskás, la kuiristo. Kion vi deziras?
Mallonge mi skrizis mian situacion: mi havas nek permesilion labori, nek monon, mi ne akceptos kveston, sed mi farus ĉiuspecan laboron. Se li pelos min sur la straton de tie ĉi, baldaŭ tutcerte trafos min granda malfeliĉo. La skito ridis dirante, ke li dungos min, kiel laviston de vazo, mia salajro estos dek kvin frankoj potage. Tiel mi fariĝis “plonjeur”, kiel oni nomas la telerlavistojn en Parizo. Al tiu laboro ne estis nepre bezonata labor-permesilo, la tiel nomata carte de’identiée. Mi do havis laboron. La plej amara periodo de mia vivo komenciĝis per tiu laboro. Melsekiĝinte ĝishaŭte pro la tepida akvo, simila al bestnutraĵo, mi naŭzis pro la densaj vaproj de la manĝaĵoj, sed mi havis dekkvin frankojn potage, subplanda persisto en Parizo, kaj onklo Puskás mezuris la manĝaĵporciojn kun sampatrujana koro, tiel do mi povis manĝi el tio abunde ankaŭ vespere.
Eĉ plu mi loĝis kun Nedda. Ni dormis, vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro kaj dum la tuta tempo ni restis kamaradoj. Eble inter pli bonaj cirkonstancoj tiu nekutima proksimeco estintus pli stranga aŭ pli nervoziga., sed en tiu zorgoplena vivo, kun trostreĉita nervosistemo, malesperiĝinte okupis nian ĉiun penson, senton la batalo por la ĉiutaga vivo. Ni trovis natura tiun situacion kaj ni vivis tiel trankvile, alkutimiĝinte unu apud la alia, kvazaŭ ni tute ne estintus sanaj kaj junaj homoj de la malsama sekso. Vespere ni skribis en ĉifitajn kajerojn, diskutis, kverelis, kaj ni trovis epokfara tiun senmakulan komunumon, en kiu ni vivis. La membroj de la mizer-taĉmento, eble mi eĉ ne devas mencii, ili ĉiuj fariĝis entuziasmaj adeptoj de la afero, ili senescepte kredis la senmakulecon de nia kunloĝanta rilato, ili preskaŭ festis nin, eble ili estus aĉetintaj ankaŭ florojn, se tiutempe, rilate la aĉetojn, ili havis monon nur por pano. Nia ekzemplo estis plie tiumfo de la virto, ol ties falo. Ofte ni pruntedonis monon unu al la alia, kelkajn frankojn, ni uzis la teon ambaŭ, kaj ni demandis nenion, ke efektive kiu kaj kio estas la alia homo, por ke la komuna loĝado ne subfuso nian sendepencecon. Iom post iom mi disiĝis de la mizer-taĉmento, kaj anstataŭ la retoracio Kato-piedo mi vizitis Rotonde-on aŭ Kupolon, aŭ mi iris en la kafejon Katedralo, kie estis la konstanta tablo de Nedda. Kelkfoje mi miksiĝis tie kun la plej strangaj avangadistaj societoj, kies kapo estis Vlasta, la ĉehoslovak geniulo. Li faris mallaŭtvoĉajn prelegojn dum ĝenerala atento pri la perspektivo de la literaturo. Li estis kalva, altfrunta sinjoro, portanta nazumon, li vestis sin pedante kaj ĵetis strabajn, konfidencajn ekrigardojn al tiu, al kiu li parolis. Mi ne ŝatis tiun homon, ĉar mi sentis lin hipokrita, malvarmsanga, mensoga. Sed la okuloj de Nedda pligrandiĝis kelkajn milimetrojn, kiam ŝi aŭskultis lin, ŝiaj lipoj moviĝis senmove, kiel ŝi murmuris en si la vortoj de Vlasta. Hejme ŝi ripetis tiujn deklarojn entuziasme, kaj kiam ŝi vidis, ke min tute ne kortuŝas la grandiozeco de la ideoj de Vlasta, subite, kun malestima mieno ŝi ĉesis parolis, kaj ŝia simpatio al mi certe malpliiĝis. Dume mi lavis la vazojn. Tiuj estis teruraj semajnoj. La tepida akvo, la plumoj de la kortbirdoj ĝismaleole, legom-defalaĵoj, kaj la abunde ondruliĝantaj vaporoj de manĝaĵoj naŭzis min. Ĉiutage mi iris en la kuirejon labori tiel, kvazaŭ mi estus transdoninta min al pentofaro pro grava kulpo.