Kaj pri miaj malsukcesaj operacioj mi skribis tiun malgajan moton al mia sampatrujano, restinta hejme:
“La mizero en Parizo estas senŝanĝa…”
La Granda Bulvardo, kiu komenciĝas ĉe Madeleine
Iun vesperon ni translokis la scenejon de mia skoldado de Montparnasse al la ĉirkaŭaĵo de la operdomo. Oferinte kelkajn frankojn, mi sidis en la kafejon Paco. Tiu grandega kafejo dividiĝas je du partoj, la kafejo mem estas sur la strata fronto de la bulvardo Kapucinoj, kie troviĝas grandegaj separeoj, inter ili estas mallarĝaj vandoj, la flanka parto al la operdomo estas restoracio. Mi renkontis Ribári-on ĉe la enirejo. Li fumis cigaron, portis aktujon sub sia akselo kaj diris kun enigma, eleganta mieno, ke li estas okupita pri gravaj, politikaj aferoj. Tiu kafejo ne estas unuaklasa loko, sed ties gastoj atribuas gravan signifon al la ŝajno, kaj malgraŭ ilia murmuranta stomako, ili trinkas nigran kafon por sia lasta mono, ke ili povu aferumi agoprete ĉi tie. Almozuloj sidadas en elegantaj vestaĵoj kaj lakŝuoj, ili estas senhejmuloj kun freŝe kombita frizaĵo, ili fumas siajn lastajn cigaredojn Klismo kaj paroladas kun senzorga gemuto. Eksidinte en iu malantaŭa separeo, mi trinkas kafon kaj legas hungaran ĵurnalon. Ĉiuj ties linioj impresas min kun tiel stranga malĝojo, miksiĝanta kun ĝojo, ekzemple oni publikigas tiel grizan, enuan reklamon: “Aĉetu en la strato Király…” Estas en ĝi taga novaĵo: “Hieraŭ posttagmeze la vicdomprizorgisto freneziĝis en la domo, troviĝanta en la strato Üllői, n-ro l5…” Kiel malproksimaj aferoj estas tiuj. Mi malsereniĝas interne, kiel la ombro de rapide flosanta nubo trapasas super helverda kampo. Kaj subite mi ekvidas Negrulon. Adalberton Negron, pri kiu mi tute ne sciis, ke li estas en Parizo, kun kiu mi renkontiĝis en Budapeŝto antaŭ ses jaroj, li estis bors-konsignisto kaj li veturis per aŭto. Li iras al la elirejo. Mi alparolas lin. Post kelkaj vortoj ni interkonsentis, ke ni iros promeni, mi pagis, kaj ni jam staras antaŭ la kafejo. Estas vespero. La vizaĝo de Negro trankviligas min, ne sidas acerba ĝentileco sur liaj trajtoj, tiu anticipa, permanenta malkonfido, per kio la trivitan hungaron la pli elegante vestita sampatrujano ĝenerale kutimas akcepti en Parizo. La granda placo de la Operdomo estas plen-plena de homoj, kiel en foiro, kaj la du elirejo de la metroo eligas la pasaĝerojn, hom- kaj veturilamasoj brukrakadas, muĝas akresone en vivdanĝera, kirliĝanta, brilanta polvonubo kaj benzigaso… Pulsantaj kaj senmovaj lumreklamoj, luksaj montrofenestroj faras okulfenda la ĝenan rumoron. Mi ekscias, ke Negro kunportis iom da mono en Parizon, kaj li establis fotoartlaborejon. Ni iras tiel silente, tumultante, kunpremite sur la Granda Bulvardo. La interpuŝiĝado estas tiel kutima afero vespere ĉi tie, kiel ni alkutimiĝas konvesacii kriegante, perdiĝi en la homamaso dum minutoj de tiu, kun kiu ni iras. Apud luksaj magazenoj, palacoj kaj bankoj estas foiraj kuirejoj, oni fritas flanojn, terpomojn, milda gras- kaj ole-odoro faras varia la fetoron de la benzino. Malpli supre sekvas la kafejoj de la Granda Bulvardo, kiuj preskaŭ estas malplenaj, ĉar la plimulto de la gastoj staradas sur la strato antaŭ la kafejo. Turniĝinte en iun flankstraton, ni atingas la borson. Ni staras vid-al-vide al la senluma, malnova konstruaĵo. Ia antikva digno, eksmodiĝinta orgojlo radias el la Boros, kaj sub ĝi, kiel ia salondando ĉe la piedoj de la fondinta virino: troviĝas prilumita stacio de metroo. Negro longe rigardas ĝin, poste li komencas paroli: – Vi vidas, ke mi blankhariĝas. Mi estis en Vilna, Krasnik, Bukovino kaj Inzolvenci-o, nun mi devas komenci ĉion denove. Mi estis borsisto, kaj rigardinte tiun konstruaĵon, mi devas pensi pri Courbet, kiu entreprenis ekbruligi Luvre-on, kiel pentristo. – Li ĝemas. Ni promenas plu, iom post iom mi direktas la parolon al mia afero, mi plendas mian fiaskon kaj mizeron al li. Li aŭskultas min atenteme, poste li diras:
– Nu, vidu, ankaŭ mi mem havas problemojn, mi ne povas fari multe, sed por ke vi ne devu lavi telerojn: kiom da mono vi ricevas en la hotelo, tiom vi povas perlabori ankaŭ ĉe mi.
– Mi estis tre bona amatora fotografisto…
– Tute ne temas pri tio, bedaŭrinde ankaŭ mi havas malmulte da laboro. Eble kiel kurknabon, se tio ne ofendos vian dignon. Vi farus ordon en mia laboratorio, vi portus la stativon, la fotoaparaton post min.
Mi dungiĝis al li. Sekvan tagon mi iris al Puskás kaj eksiĝis. Mi skuis lian brunan, grandan manon kun dankemo kaj amo, kiu tiel bonkore etendis al mi pecon da pano en la plej kriza horo. Ankaŭ li rigardis sur min patre.
– Sed gardu vin, knabo, ne senmoraliĝu, ĉar tio okazas rapide en Parizo. Tute ne kredu la virinojn.
Mi trankviligis lin, ke mi absolute ne faros tion, kaj se mi povos, mi multoble esprimos al li mian profundan dankon.
– Ca va! – li diris kun siaj larĝbuŝe prononcitaj literoj “a”, kiel ĉe turanoj, kaj li akompanis min sur la straton, kie li transdonis al mi dek kvin frankojn.
Ne danku ĝin. Hodiaŭ vi ankoraŭ estas en la etato, kial redoni la monon al la “grizuloj”? – Ni nomis la francojn “grizuloj”, por ke ili ne komprenu, kiam ni parolis pri ili.
Tio certas, ke mia posteno ĉe Negro ne estis nomebla konsiderinda. Mi portis de mateno ĝis vespero la stativon, la fotoaparaton, mi iris de iu redaktejo al la alia proponi niajn fotoraportaĵojn, aŭ mi transdonis la bildojn al la mendantoj, kaj mi enpoŝigis trankvile kelkajn frankojn da trinkmono. Trinkmono! Se oni estus menciintaj tion en Budapeŝto, kiel memkomprenebla ĝi estis ĉi tie, ĉiu fortostreĉo, humiliĝo, kiuj taŭgas al tio, ke aliiĝinte al la ĉiutaga vivo, oni vivtenu sin. Nia artlaborejo, nomata “Foto Beaux-Atrs”, troviĝis en la mallarĝa, kvieta, eleganta strato Surine, en la proksimo de la preĝejo Madeleine, kaj mi estis la agento, kurknabo, laboratoria asistanto de la firmao en unu persono. Ĉiuvespere mi kuŝis sur la kanapo lace, melankolie. Ankaŭ Nedda silentiĝis. Ŝi eĉ nun entuziasmis al Vlasta, sed la kotizoj de la ekzamenoj, la altprezaj libroj, notoj ĉiam pli malfaciligis la daŭrigon de ŝiaj studoj, kaj kio pleje ĉagrenis ŝi, la ĵurnaloj redonis ŝiajn artikolojn unu post la alia, kiel nepublikigeblajn. Sed kiel fiera ŝi estis pri sia geno, kiel ŝi kredis sian talenton…