Ĉiutage mi petegis Negron, ke li donu malgrandan fotoaparaton al mi, mi provos fari negocon. Komence Negro estis neŝanceligebla. Poste li tamen donis al mi la deziratan fotoaparaton kaj paketon da filmoj, kun tiu kondiĉo, se mi foruzos la materialon kaj mi komprenos, ke mi atingis nenian rezulton, mi lasos lin paca. Mi krozis nervoze trae-retrae en Parizo por bone uzi la dek du bildojn, kiuj estis je mia dispono. Mi estis decidiĝinta kaj sintrudema. Mi alparolis eksterlandanojn kaj persvadis ilin, mi direktis la fotoaparaton atakeme al ili, sed vane, mi prodigis la duono de la film-paketo, kaj mi jam vidis proksimiĝi la tagon, kiam mi devos redoni la fotoaparaton kun honto, kaj fariĝi kurknabo denove. Mia malesperiĝo atingis sian kulminon. Mi decidis mortigi min tiun tagon. Mi ne povis elteni, ke mi akceptu mian subigitecon. Jam nur kvar bildoj estis en mia fotilo, kaj nenia rezulto. Negro repetis la aparaton sub tiu preteksto, ke li bezonas ĝin. Mi diris, ke li atendu ankoraŭ unu tagon. Tiu tago estas antaŭ mi, kiel vera, klara filmo, kiu povas tuj aperi en mia cerbo je la butonpremo de mia memoro, ripetante eĉ la plej etan detalon de la tago. Matene Negro foriris dirante, ke li revenos je la tria horo. Nek nun mi dubas, ke tiun tagon mi estus mortiginta min, se okazintus nenio. Surŝultriginte la fotoaparaton, mi iris sur la straton. Kvazaŭ estus la kutima tago, mi eligis la fumon de la cigaredo en la aeron indiferente. Mi iradis sencele sur la bulvardo Haussman, kiam mi devis halti konsternite. Timige fremda, tamen bone konata figuro proksimiĝis al mi, tute ne figuro, sed aperaĵo, kun blonda, granda barbo, kun longa hararo ĝis la nuko, en stranga, rusa ĉemizo de sanktulo aŭ frenezulo, ĉe kies talio pendis loze ligitaj ŝnuroj kun kvasta ekstremaĵo. Sankta Dio, li estas Reneo Kápát!.. Sed kiel li aspektis! Kiel Leo Tolstoj, la ermito de Jasnaja Poljana, aŭ plie kiel Ripp von Winkle el la tria akto de la opero… Li petis min, ke mi ne faru sensacion, kaj li rakontis, ke li estas la membro de rusa orkestro en la amuzejo Raketo, kompreneble sur la placo Pigalle, kaj li devas vesti sin tiel, laŭ la kontrakto. Li estas kantisto de tangoj kaj ludas ukululon, li prezentas refrenoj tra funelo ĉe violkolora lumefekto de reflektoro, tamen li komponas operon… Kio estas al mi? Mi do fotografadas, mi laboras en laboratorio, tamen mi verkas. Ni premis la manon unu de la alia kaj disiĝis. La homoj turniĝis malantaŭ li…
Mi adiaŭis Nikolanon Kádár, tiun agrablan knabon, kiu efektive estis identa kun mi. Domaĝe pro mi, kiel ĝenerale pro ĉiu tia homo, kiun devigas ne ia malsano aŭ senila malforteco forlasi la vivantaron. Mi pensis tiaĵojn, kaj dume mi alvenis al Madeleine, kie komenciĝas la Granda Bulvardo, tiu Granda Vojo, ĉe kies komenco mi staras, kaj la hodiaŭan tagon ĝi kondukas ne al la pordego Clichy, sed en Tartaron, en la sferojn, aŭ Dio scias en kian eternecon, kun Napoleono, enkarniĝinta kiel kurknabo. Aŭtobuso restadis antaŭ la preĝejo, ĉirkaŭ ĝi stradis multe da eksterlandanoj, atendantaj la ekveturon… Mi sentis subite, kiel fajrero ekŝprucas el mia varmega cerbo. Ekideo! La aŭtobuso ekveturos je la dekdua horo, kaj farinte rondon en la urbo, ĝi revenos al Madeleine je la unua horo. La agemo trafulmis min, kiel kurento! Mi rapidis tien, kaj ne perdinte multe da vortoj, mi kunaranĝis foto-tabulon el la surprizitaj eksterlandanoj… La suno brilis belege, kaj metinte ĉiun sur unu foton, mi “kinps”-is la lastajn kvar plakojn, kiel oni diras tion en faklingvo. Kiam la konduktoro signalis la ekveturon, mi jam kuregis reen, supren en la artlaborejon. Mi rivelis la bildojn kun febra rapideco. Mi sekigis tiujn per alkoholo… Mia ĉemizo ekfamis… mi bruligis mian manplaton… mi renversis botelon da fiksilo… Estas la dekdua horo kaj tri kvaronoj posttagmeze!.. Mi estas preta… Mi saltas tri ŝtupojn samtempe… Mi ruliĝas sur la lastaj ok ŝtupoj… Mi kuregas lametante… Gravas la rapida marŝado, kiel mi faris tion ĉe Austerlitz…
La aŭtobuso alvenas kun mi al Madeleine. Mi disdonas rapide la fotojn inter la descendantaj pasaĝeroj, unu kostas dek frankojn, okaze de plusmendo ties dekduo kostas dudek kvin frankojn, oni transprenis tiujn rapide, post plua kvin minutoj mi havis tricent frankojn kiel plusmendon… Mi disdonis entuziasme la vizitkarton de nia firmao, mi ridetas, kliniĝadas, kaj ankaŭ la elegantaj aĉetantoj ridetas kaj frapetas mian ŝultron, mi estas tiel elĉerpiĝinta, feliĉa kaj servema en tiu ĉi momento. Mi staris tie, kvazaŭ mi estus veninta el vera batalo, lametante, en ŝirita vestaĵo, polvokovrite, kun febraj okuloj… Ĝi estis tiu tago, kiam ĉe Madeleine mi trarompis la fronton de la pariza indiferenteco kun rapida marŝado, kaj vid-al-vide al mi komenciĝis tre longa vojo, sed en tiu momento mi jam sciis bone, ke tiu “granda bulvardo” kondukas ne el la vivo, sed tute alien, al nekonta, sed grandioza celo…
Venis Negro. Li haltis iom mirante en la pordo, ekvidinte la postsignojn de la batalo. Li aŭskultis min atenteme, rigadis min longe, poste ekpremis mian manon kaj transdonis cent frankoj al mi dirante, ke de nun lia artlaborejo estos je mia dispono, se nur eblas, mi domaĝu iomete la instalaĵon. Sekvan tagon ankoraŭ sukcesis la negoco ĉe Madeleine, la trian tagon jam sep fotografistoj kunkuris unu kun la alia, kaj konsiderinte, ke la interveno de la polico estis atendebla post minutoj, mi ĉesigis la negocon, rilate la aŭtobusojn. Sen legitimilo mi ne povis kunkuri kun la francaj fotografistoj. Kiel jam en tiom da fojoj, la francoj simple okupis la bonan, hungaran ideon. Sed nun jam kvazaŭ la unua rezulto altirus la pluajn, mi havis negocon. Mi persvadis kelkajn eksterlandanojn, al kiuj mi transdonis la grupan foton, ke ili fotigu sin, kaj mi sukcesis fari kelkajn raportaĵojn. Mi perlaboris mil kvincent frankojn en tiu monato, sed mi forsekretis tion singarde antaŭ Nedda, ĉar tiel ni estus havintaj nenian kaŭzon, ke ni loĝu kune eĉ plu. Vere nenian. Kiam en mia vivo okazis decidaj eventoj, ĉe ŝi restis ĉio la sama, kiel antaŭe. Ŝi vizitis la universitaton, admiris Vlasta-on en la kafejo Katedralo, kaj ĉiuvespere, kiam ni estis hejme, ŝi daŭrigis siajn pasiajn diskutojn pri siaj modernaj principoj, pri la sendependeco de la virinoj, pri la miskredo de la viroj, pri la grandiozeco de la ideoj de Vlasta, kaj kontraŭ ŝia malvasthorizonteco, de kiam mia financa stato pliboniĝis, mi fariĝis multe pli netolerebla, ofte kun malamo, antakante mian personon, parolante subtakse pri mi, ŝi defendis sian pravon. Lastatempe alportinte hejmen sukeron kaj teon, mi lerte miksis ĝin al la antaŭa, kaj kaŝe mi refreŝigis ŝian cigaredstokon.
Tiel alvenis la somero. La polvo dike kovris la urbon, la densaj arbokronoj de la ĝardeno Luksemburgo staris en sia plena pompo, kaj mi komencis novan negocon. Mi vizitis frekventatajn ekskursejojn kaj faris ekspresajn fotojn.
Ke iam mi estis verkisto, fantaziulo, kiu entuzismis al principoj, pensoj, ĝi ŝajnis nun, kiel malreala, infanaĝa memoro. Nenio alia interesis min, ol la nuno, la laboro, la negoco. Dum la tuta tago mi veturis ĉien en la urbon per metroo. La ordo, la aktiveco kaj prudento, kiel bonegaj, novaj gastoj enloĝiĝis en mian vivon, kaj la eseo de Gustavo Le Bonn pri la psikozo de la homamasoj kuŝas eĉ nun ie en Parizo kun ĉemeze faldita folio, kie mi interrompis ties legadon por momento, kaj mi neniam finis ĝin.
Iun tagon en julio mi iris hejmen pli fure. Mi sciis, ke Nedda ankoraŭ ne estos dome. Ofte ŝi sidadis en la kafejo Katedralo eĉ ĝis noktomezo. Estis la oka horo, kiam mi suprenvenis el la metroostacio ĉe la strato Bac, en tepida, sufoke varma, somera vespero. Paŝinte en la ĉambron, mi malfermis la fenestron. Mi staris tie kun bona sento, tamen kun iom stranga melankolio, kaj venis en mian kapon polvoodora, malnova, budapeŝta redaktejo, kie mi laboris uzante gluaĵon kaj tondilon en la intereso de la hungara informadservo. La somera ĉielo estis en plena stelpompo, senmova, scintila, kaj la trafika bruo de la malproksimaj bulvardoj filtriĝis obtuze al mi tra la pitoreskaj stratoj. En la tirkesto de la skribotablo mi havis kvinmil frankojn da ŝparita mono, en la maldekstra, supra poŝo estis la mirinda papero: la carte d’identitée. Ĉu rezulto? Nenion mi atingis per ĝi. Kaj jen mi prenis aparaton en mian manon, tute malgrandan maŝinon, kaj mi transflugis tiun oceanon de larmoj kaj suferoj sen surteriĝo, sen malmulte da fortostreĉo, kiu faŭkis inter la juneco kaj la vivteno. Mi pensis pri Nedda. Kaj la pordo malfermiĝis en tiu momento, kvazaŭ vokite pere de mia penso. Estis okulfrape, ke ŝi venis hejmen tiel frue. Ŝi aspektis pala, kun sia individua disharmonio survizaĝe, kion esprimis ŝiaj vastiĝantaj nazloboj, kaj la strikte fermitaj lipoj. Mi vidis tuj, ke io okazis al ŝi, sed mi diris nenion, ĉar mi ne rajtis trapasi la demarkacian linion de nia kontakto, kio ne toleris interveni en la privatan vivon de kamardoj kaj liberpensuloj. Baldaŭ mi diris indiferente: