– La sekvan semajnon mi statistos en filmo kvar tagojn.
Ŝia vizaĝo ekkonvulsiis, deturnis sin kaj staris al la fenestro, dorse al mi, kvazaŭ ŝi hontus siajn larmojn. Mi silentis. Mi pensis, se mi trudos tiun silenton al ŝia cerbo, krevos ŝia ekscitiĝo, sed demandinte ŝin, mi donus forton al la silento. Pasis kvaronhoro tiel. Ŝi turniĝis subite kaj diris defie:
– Ĉu vi legis la vesperajn ĵurnalojn?
– Ne.
– Oni kaptis Vlasta-on je freŝa faro kaj arestis lin en la amuzejo Ritz. Li estas internacia trompludisto! – Kaj ŝi rigardis al mi tiel, jam anticipante malamante min pro la triumfo, ŝi tremigis siajn etaj, rozkolorajn nazlobojn, minace, kvazaŭ mi estus partoprenanto de la afero. Mi diris kun milda ironio:
– Dio mia, tamen li vere povas esti bonega filozofo, granda artisto. Vidu, Villon estis bandito, kaj Rembrand morala malsanulo…
Mi timiĝis, kiam ŝi turnis sin alvizaĝe min. Ŝi venis tri paŝojn pli proksime antaŭ min en siaj bruaj, grandaj botoj kaj rigardis sur min tiel, kvazaŭ ŝi tenus hundovipon en sia mano.
– Silentu! Tio karakterizas vin! Ĝi estas malkara triumfo… – ŝia voĉo mutiĝis kaj turnis sian dorson al mi spiregante. Ĉu eble ŝi ploras? Nun mi komprenis Vlasta-on, liajn flatemon, spiritan perfidon kaj penetran, esporan rigardon.
– Estas stultaĵo – mi diris konsole – fari el tio animan problemon. Vi provokis la sorton, ke vi havu similajn travivaĵojn. – Ŝi reiris al la tablo; nun mi vidis klare, ke larmogutoj sidis en ŝiaj okulanguloj, kaj fortostreĉe ŝi provas larĝigi siajn okulojn, por ke tiuj ne elfalu. Ŝi ekregis sin. Sidiĝinte, ŝi cigaredis kaj tamburis nevoze sur la tablo per siaj ungoj. Ŝajnis, ke ŝi ne povas kion komenci pri sia interna streĉiteco.
– Mi estas orfa… Mia onklo edukis min, sed mi devis forlasi lin… Li estas sesdekjara bienposedanto… Li enamiĝis al mi… De tiam mi vivas ĉi tie… – ŝi recitis tiel, kun montona, tremanta voĉo, kvazaŭ ŝi estus alveninta ŝanceliĝante ĉi tien, en la policejon, al la kapitano: “sinjoro, mi murdis”, kaj nun rezignante ĉion, ŝi rakontas siajn personajn indikojn: – Miaj fratoj estas drinkemaj, kverelemaj vilaĝanoj… Mi ankoraŭ neniam… apartenis al iu… al frato… al parenco… Vi ne scias, kiom multe mi jam suferis… – ŝi murmuris mallaŭte: oni batis min…
– Mi naskiĝis en Budapeŝto, en jaro mil naŭcent tridek kvar, mi finis ok klasojn en gimnazio, mi havas fratineton, mia patro estas advokato, mi nomiĝas Kádár, permesu, ke mi prezentiĝu – mi diris, ĉar ni jam loĝis kune kelkajn monatojn. Rompinte malbele la leĝon de la libera pensado, ŝi demandis poste:
– Kial vi forlasis vian hejmon?
– Ĉar la artistoj ĉe ni havas malbonan sorton, kaj mi estis malfeliĉa. Mi enamiĝis al deksesjara knabino, kiu promenadis kun mi kelkajn semajnojn posttagmeze, anstataŭ viziti muzikan lernejon, poste venis bankoficisto, li estis pli edziĝkapabla, ol mi, kaj mi staris tie senespere ankaŭ kiel amanta homo, ankaŭ kiel verkisto, ankaŭ kiel junulo, kaj mi elmigris en Parizon pro tiu animstato.
– Ĉu vi ankoraŭ amas ŝin?
– Ĝi okazis jam longe…
La sono de malproksima hupo de aŭto filtriĝis tra la malfermita fenestro. Certe ambaŭ nin hantis enpense nia paseo, ekzistanta eĉ nun en Sudorienta Eŭropo. La lampo estingiĝis. Ni enlitiĝis. Alumeto ekflagris en la alia fino de la ĉambro, kaj mi vidis por momento kelkajn durajn trajtojn ĉirkaŭ ŝiaj nazo kaj buŝo. Du homoj malrapidiris sur la forlasita strato, laŭte diskutante.
– Ĉu vi ne havas hejmsopiron? – ŝi demandis.
– Mi ŝatus vidi Budapeŝton. Konatoj sidas sur la terasoj de polvokovritaj, bulvardaj kafejoj… La brilaj lampo-vicoj de la hoteloj estas videblaj sur la bodo de Danubo, rigardante tiujn el la urboparto Buda. – Mi oscedis. – Ok jarojn mi vizitis la gimnazion, irante ĉiumatene tra la placo Almássy, dormeme kaj frostotremante… – Ni silentis. Pintiginte miajn lipojn, mi fajfis interne kanton el Budapeŝto, senvoĉe, kaj en la alia fino de la ĉambro ŝajne senmastra fajrokolora punkto leviĝis alten, poste ĝi ekardis susurante…
– Bonan nokton… – ŝi diris, kaj la ruĝa makulo estingiĝis definitive.
Mi saltis de sur la aŭtobuso ĉe la placo Pigalle. Vespere ĝi estas tia, kiel ia amuzkvartalo de havenurbo, plena de ĉiuspecaj muzikoj, misfamaj distrejoj, varieteoj kaj kafejoj, proksime al la pordego Clichy, kaj kio estas eĉ pli stranga, proksime al la monteto, de kie la monahejo de Sacré Coeur-oj rigardas al tiu urboparto kun anakronismo kaj digno, Reneo Kárpát, la tango-kantisto, la membro de la ĵazbando Kaŭkazo vere ludis ĉi tie ukululeon kaj prezentis refrenojn en la amuzejo Raketo, sed kia triaklasa loko ĝi estis eĉ sur la placo Pigalle, kie ankaŭ la unuarangaj artistoj kalkuliĝas sesarangaj en Parizo. Tiu “grafa orkestro” konsistis el malgajaj, malsataj homoj, el la metiistoj de la muziko, kiuj sen tio, ke ili ludus false, ili povas esti oreltranĉaj en sia monotoneco. Anticipe la saksofonisto estis la flutisto de la pariza poŝtista orkestro, de tie li elmigris al la placo Pigalle por fariĝi rusa grafo. Reneo Kárpát (la kapitano de la cara gvardio el la pacaj tempoj) estas la plej malgaja kaj la plej malsata el ili, kvankam li ludis ukululeon, tamen li impresis pro sia agado, kiel blinda fortepianisto. La orkestro iam vere konsistis el rusoj, sed la membroj ŝanĝiĝis, ĝis fine nur la popola kostumo restis la originala. Samtie laboris ankaŭ la alia membro de la mizer-taĉmento, Rudolfo Zombori-Schalk, inter la ĉefreprezentantoj de la moderna pentroarto, kiel ekspres-desegnisto. Estas fakto, ke li desegnis eksterordinare rapide, spite al tio, li malmulte zorgis pri tio, ke la bildo similu al la modelo. Li anstataŭis tiun bagatelon per la ĝentileco, ke li eternigis ĉiun bela kaj juna, kun tiu rezulto, kiu multe superis ĉiun eblon de la medicino kaj kosmetikado. Sed li portis monoklon, kaj la mizero ne rompis lian orgojlon, memfidon, aplombon, kontraste al la tro sentema Reneo Kárpát, kaj laŭ la deziro de la publiko, li kantis ankaŭ rusajn popolkantojn en solo, kiel “Kolonelo”. Tiuj popolkantoj senescepte estis konataj por mi, nur ĝi estis nekutima en tiuj, ke Reneo Kárpát miksis originalajn, rusajn vortojn en ties tekstojn, pro ke ĝi ŝajnu reala. La plej sukcesa tatara kanto ekzemple sonis jene:
Mi ŝatus somere de majo
Ĉiun siringon de Dnjester,
Kiam Volgo estas dolĉa sonĝ’ ktp, ktp…
Tiu novigo unue tre surprizis min, sed mi alkutimiĝis al tio ĝis noktomezo, kiel en Parizo, sed precipe sur la placo Pigalle, oni akceptas la plej nekutimajn aferojn. Zombori prezentis al mi iun dancistinon de la amuzejo, nian sampatrujaninon, Marian Pataki. Mi interesiĝis pri la membroj de la mizet-taĉmento, sed ili sciis nenion pri ties plimulto. Ivan Bük, la arthistoriisto fariĝis profesia futbalisto en duaklasa teamo. Lastatempe ili vidis Ŝebaon per biciklo, Rudolfo Saroltai, la eminenta skulptisto, faras eburajn galanteriojn por japanoj, el kazeo. Ludovikon Siron ensorbis la Savarmeo. Dume Maria Pataki fumis miajn cigaredojn rapide unu post la alia kaj rakontis, ke en februaro belga ĉefdirektoro volis edzinigi ŝin, poste li tamen ne faris tion. La muziko estas mallaŭta, tial la plandŝovo de la piedoj estas pli bone aŭdeblaj sur la de sube prilumita vitra pargeto. “Neĝbuloj” kaj paperserpentoj flugas ĉien, seriozaj sinjoroj portas turbanon surkape kaj ludas per aerbalonoj. Malpli proksime sidas silenta societo, ĉirkaŭ pli aĝa, blankhara viro, kiu havas anglecan vizaĝon. Multaj homoj atentas ilin, ĉar la blankharulo estas mondfama reĝisoro kaj la ĉirkaŭsidantoj estas la membroj de lia ĉefstabo.