Выбрать главу

– Mi donos al vi kvinmil frankojn, se de nun vi laboros nur al mi. Portu tiujn fotojn al la ĵurnalo Petite Parisienne.

Ĝi sukcesis! Se mi ne mensogas pri la ĵurnalo Petite Parisienne (kiu ĵurnalo cetere aĉetis la bildojn por sescent frankoj), eble eĉ tiam li estus dunginta min, sed ne kun tia eksterordinara impreso, pri tio mi estas konvinkiĝinta, kies sekvo estis mia plua kariero. Tiel mi posteniĝis al la ĵurnalo por kvinmil franka salajro, kiel la unua fotoraportisto.

Ĝi estis Arcole, kie per bombasta tamburado mi anstataŭigis tutan armeon.

3

La Foto Beaux-Arts transloĝiĝis al Champc-Élysées. La redaktejo ĉiutage sendis min kun sia raportisto al ministroj, mondfamuloj, al balo de opero kaj al geedziĝaj festoj por fotografi. Mi utiligis miajn kontaktojn kun eminentuloj al la bono de Foto Beaux-Arts. Nia firmao subite ekprosperis, ni okupiĝis nur pri unuarangaj laboroj. Kompreneble ni jam estis negocpartneroj. Negro kaj mi dividis la en- kaj la elspezojn inter ni. Precipe mi havis la bonvolon de la “oldulo” Ofte li alparolis min, konversaciis kun mi, petis min rakonti mian vivhistorion. Multfoje mi iris en lian kontoron kaj prezentis iujn miajn raportaĵ-ekideojn, kiujn plej ofte li trovis bonaj. Zombori rikoltis la plej bruan karieron en la malmultenombra, hungara kolonio. Lia unua filmo pravigis la reĝisoron, oni prezentis ĝin kun granda sukceso. La ekspentroartisto luis bonegan loĝejon en Versajlo, kaj li veturis al la scenejo de la filmado per aŭtmobilo. Li akceptis Renenon Kárpát en sian loĝejon, kiel “sekretarion”, kaj li donis monon al Maria Pataki, por ke ŝi reveturu hejmen. Li mem akompanis ŝin al la stacidomo, li atendis, ke la trajo ekveturu. Sed Maria descendis ĉe la ranĝostacio, kaj vespere ŝi jam estis sur la placo Pigalle. Kion ŝi povintus fari hejme.

Kie ajn mi plenumis mian tagan laboron, vespere mi revenis en la artlaborejon, surpreninte denove la trivitan vestaĵon, la malbonan ĉapelon, la distretitajn ŝuojn, mi iris hejmen al Montparnasse. Mi vivis tiel, kiel sorĉita reĝido. Ĉiuvespere mi devis ludi la rolon de malesperiĝinta, juna titano, kvazaŭ surmetinte mian polvokovritan maskon. Dum tiu tempo Nedda eksplikis pasie por mi indiferentajn, artajn kaj sociajn demandojn. Ŝia trompiĝo pri Vlasta ne deprimis ŝin tiom, malrapide revenis ŝia diskutemo, energio, elasteco, kiel ŝi alfrontis la luktojn. Eĉ nun mi pruntepetis ĉiusemajne kelkajn frankojn, nur tial, ke ankaŭ ŝi povu peti de mi trankvile, kiam ŝi bezonis monon. Aŭtuniĝis, la ŝtoneraj, flavaj vojoj de Bois de Boulogne estis plenaj de rufaj arbofolioj kaj aŭtunaj malpuraĵoj, kaj ofte falis la drizelanta, daŭra, pariza pluvo, alvenis la nebuloj kaj la epidemio de influenco el la direkto de la norda maro. Iun vesperon mi trovis Nedda-n hejme tusante, kaj kun purpura vizaĝo. Ŝi spiregis, deliris kaj kuŝis en malvarma ĉambro. Mi tuj telefonis por venigi kuraciston kaj hejtis la ĉambron. Kiam la doktoro alvenis, ŝia febro altiĝis timige. Ŝi konstante parolis bulgare kaj ruliĝadis de iu flanko al la alia.

– Nu, ĝi estas influenco – diris la kuracisto, ekzameninte ŝin. – Ĝi ne ŝajnas esti malgrava. En ĉiu dua horo ŝi devas ricevi malvarmakvan kompreson, nur tio povas savi ŝian pulmon.

Li foriris. Mi iradis tien-reen cerbumante. Nun kion fari? Kiel kompresi ŝin de la akselo ĝis la trunko en ĉiu dua horo? Kiel misuzi la situacion de virino senkonscia? Sed se mi ne faros tion, ĝis mateno certas la pulmito. Eh, fine ja temas pri ŝia vivo… Mi faris la malvarmakvan kompreson, poste mi sidis apud ŝian liton, zorgante pri tio, ke la kovrilo ĉiam estu sur ŝi. Noktomeze altiĝis ŝia febro, perforte mi donis al ŝi kininon. Malferminte siajn okulojn por momento, ŝi ekprenis mian manon kaj ekdormis tiel. Mi estis tre feliĉa pro ĝi. Ni dormis man’ en mano, ŝi en la lito, mi en la fotelo, vestite. Matene venis la kuracisto.

– Jam tio estas esperiga afero, ke ŝia sanstato ne malboniĝis. Ni ne povas fari alion, ol doni al ŝi kininon kaj malvarmakvan kompreson. Tuta Parizo estas malsana je influenco, oni devas tre atenti, ĉar multaj homoj mortos ĉi-jare. – Posttagmeze komenciĝis la krizo, ŝia febro altiĝis denove, mi sciis, ke tiuj estas decidaj momentoj. Pro mia nervoziĝo, senpoveco kaj helpivolo mi frotadis ŝiajn piedojn. Mi sentis tiel, ke ĝi helpas. Ŝi ekdormis. Ŝi parolis en sia sonĝo kaj diris kelkfoje la nomon de Vlasta, fine la mian. Aŭroris… Ŝia febro ĉesis preskaŭ de iu minuto al la alia, ŝia vizaĝo, kiu havis fajroruĝan koloron nun fariĝis helflava. Je la naŭa horo ŝi rekonsciiĝis kaj petis akvon. Ŝi parolis lace, kun ĝemetanta voĉo:

– De kiam mi kuŝas en la lito?

– Du tagojn.

Subite ŝi ekmiris kaj rigardis min timiĝinte.

– Kiu… metis… sur min la kompreson?

Nur malvarmsango povis helpi.

– La doktoro diris, ke via pulmo ne estas savebla alimaniere. Kion vi estus farinta en mia situacio? Jen kuŝas mia kamarado, kiu cetere estas virino, ĉu mi kompresu ŝin, aŭ mi lasu, ke la malsano ekregu ŝin morte?

Ferminte siajn okulojn, ŝi kunpremis siajn lipojn kaj tre ruĝiĝis. Ŝi kuŝis longe tiel, senmove. Mi vidis, ke ŝi ne dormas. Tagmeze el la restoracio mi portis al ŝi buljono, faritan el viando-ekstraktaĵo, ŝi trinkis la tuton, kaj la vivo revenis denove en ŝiajn okulojn. Ŝi rigardis sur min dankeme, tamen kun strangaj, severaj ekrigardoj.

Tiu knabino ne kredis la bonecon, ŝin ne karesis patrino, ŝi ne legis librojn de Julio Verne en blanka, varma infanĉambro, en tiu knabino la malnovaj, balkanaj tragedioj, slavaj brutalecoj profundigis tiun nekredmon, pro kiuj fortimigite de la homa komunumo, ŝi vivis en konstanta, anima revolucio.

Ŝi elprenis cigaredon el la tirkesto de la noktoŝranketo kun sia kutima movo. Mi petis ĝin de ŝi milde, kaj mi metis la tutan paketon en mian poŝon.

– Bonvolu doni al mi mian cigaredon – ŝi diris akre.

– Mi tute ne faros tion. Minimume unu tagon ne estas permesate fumi.

– Mi ne toleras, ke vi kontinue riproĉetu min!

– Morgaŭ vi resaniĝos, kaj tiam, se vi volas, mi iros al la azilejo loĝi. Kaj nun ne pro riproĉeto, sed simple laŭ la rajto de pugno, kiel la plifortulo, mi malhepas vin en tio, ke vi cigaredu. – Ŝi turnis sian dorson al mi kolere, kaj mi legis ĵurnalon.

Sekvan tagon ŝi ellitiĝis. Ŝi ne menciis la incidenton, sed ni ne parolis eĉ unu vorton. Ŝi trovis unu permesitan cigaredon sur la noktoŝranketo, kiun ŝi fumis en du partoj. Ankaŭ posttagmeze ni silentis. Ŝi rigardis sian malgrasiĝintan vizaĝon en la spegulo, manipulis siajn kajerojn, flegis siajn ungojn, poste legis. Je la kvina horo ŝi ekparolis subite:

– Mi ne ŝatas Carlyle-on.

La pluvo ĉesis dnove, kaj aperis la suno. Ĝi donacis Parizon per kelkaj senvivaj, malproksimaj, friskaj radioj. Rigardinte tra la fenestro al la mallarĝa strato, mi vidis, ke bruna, rapidflua, mallarĝa akvo torentas sur la strato al la kanalo.

La samovaro murmuretis.

Opero

1

Kaj aperis la speciala gasto de la vintro en Parizo: la neĝo. Mi luis triĉambran loĝejon en la mallonga strato Antine, kiu kunligas la placon de la Operdomo kaj la bulvardon Hussman. Ĉar mi redaktis la ilustritajn suplementojn memstare, kaj mi mem direktis la fotoraportaĵojn, mia salajro altiĝis al dekmil frankoj. Mi ne havas pli da interesa direndo pri mia rapide prosperanta kariero, tiel rapide kaj per si mem okazis ĉio. Mi havis grandmezure la fidon de la ĉefredaktoro, rilate mian personan simpation, jam de la unua momento. Poste li vidis, ke li povas uzi min multe pli bone, kiel memstaran laborforton, kaj mi ricevis tute liberan agosferon, mi ne fotografis, mi nur direktis la fotistojn, planante bildoseriojn.

Ne nur la bonŝanco, sed mia kredo kaj memfido, kreskiĝintaj pro la rezultoj, progresigis min. Estis memkomprenebla, kiam la entrepreno decidis, ke ĝi revivigos en sia konserno iam ĉesigitan, pli grandan, parizan magazinon, la ĉefredaktoro nomumis nin, kiel la unuan homon de tiu ĵurnalo. Nun jam mi direktis memstare la artajn kaj politikajn kampanjojn. Mi perlaboris du milionojn da frankoj dum la balotado. Mi havis aŭton, mi kontaktiĝis ĉiutage kun ministroj, trust-grandpotenculoj, filmfabrikistoj. Mi atingis ĉion, nur Nedda, Nedda restis senŝanĝe neatingebla por mi, eble iom orgojla kaj malestima, rilate min. Tio nun jam ĝenis min pli ol ĉio, ĝi malbonigis la guston de la triumfo, sed kion ŝi povintus senti al homo, kiu malgraŭ tio, ke li estis viro, alvenis ĉiutage antaŭ ŝiajn okulojn deprimite, malesperiĝinte kaj en trivita vestaĵo. La kurknabo, kiu havis abiturientan ekzamenon, tute ne estas eksterordinare romantika en Parizo. Sed nun jam estis preskaŭ netolerebla tiu situacio, kiel en terura, vintra frosto mi devis demeti la peltmantelon, la dikplandajn ŝuojn de vespero al vespero, kaj aperi en nia komuna loĝejo portante miajn foruzitaj vestojn, en ĉapelo kun anguleca rando. Parte minacis min tiu danĝero, ke havante tian aspekton, mi renkontiĝos kun iu mia konato, parte mi devis timi tion, ke tage Nedda ekvidos min ie. Miaj nervoj tre malboniĝis en tiu ludo. Mian situacion faris eĉ pli ĝena tiu fakto, ke Nedda kun sia tuta memo eĉ nun apartenis tien, de kie mi dizertis jam tiel longe kaj radikale. Mi incitiĝis pro ŝiaj temoj, kaj estis malpermesate elmontri tion, eĉ mi devis absorbiĝi en la ekspliko de la teoriaj veroj, en literaturaj kaj sociologiaj diskutoj, kiam miaj ĉiuj nervoj sentis ridinda kaj ekstravaganca tiun pozeman draŝadon de pajlo. Sed tio nervozigis min antaŭ ĉio, ke Nedda vivis tiam en la plej granda mizero. Mi ne scias kial, sed oni ĉesis alpoŝtigi dehejme tiun malmulte da pomonata monsumo al ŝi, per kiu oni subvenciis ŝin, vane ŝi sendis eĉ plu siajn socio-korektajn artikolojn al la redaktejoj, ŝi estis antaŭ la lastaj, rigoraj ekzamenoj, kaj ŝi apenaŭ povis akiri ties kotizon. Ŝiaj botoj jam delonge perdis sian brilon, la rando de ŝia kravato disfibriĝis. Mi sciis bone, mi konis ŝin, se ĉesus la kamarada motivo, ŝi ne plu loĝus kun mi, kaj prefere ŝi finus siajn studojn, ol akcepti subtenon de mi, tiel do mi devis rigardi ŝian teruran lukton, kaj mi povis fari nenion por ŝi, al kiu mi plej volonte estus doninta ĉion. Kaj mi devis ludi ĝuste antaŭ ŝi nemerititan, malestimitan, senpovan rolon, tute ne rolon, ĉar kiam mi surprenis mian malnovan vestaĵon, subite mi fariĝis malbonhumora interne, kvazaŭ mi estus surpreninta mian iaman memon. Tiu duobla vivo estis kvazaŭ simila al opereto: eleganta sinjoro sur Champs Élysées, kaj trivita kurknabo en Montparnasse. Nedda sentis bonvolan superemon pri mia sorto, kaj ŝi opiniis sian situacion pli bona, ol la mia. Vespere, sidante sur la tablo kaj manipulante la samovaron, ŝi diris tiaĵojn: