Выбрать главу

Ĝi estas profeta simbolo, signifanta revenon de la Dia Instruo, por klerigi la homajn korojn. Multe da tempo pasis, de kiam la Sankta Gvido regis la vivojn de homoj. Sed nun, fine, la Sankta Urbo, la Nova Jerusalemo denove venis en la mondon, ĝi denove aperis sur la orienta ĉielo; ĝia brilego leviĝis sur la horizonto de Persujo, por esti lumo, lumiganta la tutan mondon. Ni vidas en ĉi tiuj tagoj plenumiĝon de la Dia profetaĵo. Jerusalemo malaperis. La ĉiela urbo estis detruita; nun ĝi estas rekonstruita; ĝi estis samniveligita kun la tero, sed nun ĝiaj muroj kaj turpintoj estas restarigitaj kaj etendas sin supren en sia renovigita kaj glora beleco.

En la okcidenta mondo ektriumfis la materiala prospero, dum en Oriento ekbrilis la spirita suno.

Mi tre ĝojas, ke mi vidas similan al ĉi tiu kunvenon en Parizo, kie harmonie unuiĝas la spirita prospero kun la materiala.

Homo - vera homo - estas animo, ne korpo; kvankam fizike homo apartenas al la regno de bestoj, tamen lia animo levas sin super ĉiujn ceterajn kreaĵojn. Rigardu, kiel la lumo de la suno lumigas la mondon de materio; tute same la Dia Lumo disverŝas siajn radiojn en la regno de animo. La animo faras el homa estaĵo ĉielan estaĵon.

Per la potenco de la Sankta Spirito, efikanta je lia animo, homo havas la eblon perceptadi la Diajn Realecojn de aferoj. Ĉiuj grandaj verkoj de arto kaj akiraĵoj de scienco estas pruvoj de tiu ĉi potenco de la Spirito.

Tiu sama Spirito donas la Eternan Vivon.

Nur tiuj, kiuj estas baptitaj de la Dia Spirito, havos la eblon kunigi la popolojn de la mondo en la ligon de unueco. Per la potenco de la Spirito la orienta mondo de spirita penso miksos sin kun la okcidenta regno de ago, por ke la mondo de mateno fariĝu Dia mondo.

Sekvas, ke ĉiuj, kiuj laboras por la Plejsupera Plano, estas soldatoj en la armeo de la

Spirito.

La lumo de la ĉiela mondo militas kontraŭ la mondo de ombro kaj iluzio. La radioj de la Suno de l'Vero dispelas la mallumon de superstiĉoj kaj miskomprenoj.

Vi estas de la Spirito ! Al vi, kiuj serĉas la Veron, la Revelacio de Baha'u'llah venos kiel granda ĝojo ! Tiu ĉi instruo estas de la Spirito; estas en ĝi neniu regulo, kiu ne estus de la Dia Spirito.

La Spiriton oni ne povas percepti per la materialaj sentopovoj de la fizika korpo, escepte se ĝi estas esprimita per eksteraj signoj kaj faroj. La homa korpo estas videbla, la animo estas nevidebla. Tamen la animo direktas la kapablojn de homo kaj regas lian homecon.

La animo havas du ĉefajn kapablojn : a ) Kiel eksteraj cirkonstancoj estas komunikataj al la animo de la okuloj, oreloj kaj cerbo de la homo, tiel la animo komumikas siajn dezirojn kaj intencojn per la cerbo al la manoj kaj lango de la fizika korpo, esprimante sin mem en tia maniero. La Spirito en la animo estas la esenco mem de vivo.

b ) La dua kapablo de la animo esprimas sin en la mondo de vizio, kie la animo, loĝata de la spirito havas sian estecon kaj funkciojn sen helpo de la korpaj sentorganoj. Tie, en la sfero de vizioj, la animo vidas sen helpo de la fizika okulo, aŭdas sen interpero de la fizika orelo kaj vojaĝas sendepende de la fizika movo. Estas do klare, ke la spirito en la homa animo povas funkcii per la fizika korpo uzante la ordinarajn sentorganojn kaj ke ĝi povas ankaŭ vivi kaj agi sen ilia helpo en la mondo de vizioj. Tio ĉi pruvas ekster ĉia dubo la superecon de la homa animo super la korpo, de spirito super materio.

Rigardu, ekzemple, tiun ĉi lampon. Ĉu la lumo en ĝi ne estas supera kompare kun la lampo, kiu ĝin entenas ? Kiel ajn bela estus la formo de la lampo, se ne estas en ĝi lumo, ĝia tasko estas neplenumita, ĝi estas objekto sen vivo - morta. Lampo bezonas lumon, sed la lumo ne bezonas lampon.

Spirito ne bezonas korpon, sed la korpo bezonas spiriton; alie ĝi ne povas vivi. Animo povas vivi sen korpo, sed la korpo sen animo mortas. Kiam homo perdas sian vidon, aŭdon, sian manon aŭ piedon, se lia animo restas plue en la korpo, li vivas kaj povas elmontradi diajn virtojn. Aliflanke sen la spirito eĉ perfekta korpo ne povus ekzisti.

La plej granda potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero. Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la mondon de la homaro. Per la potenco de la Spirito la Eterna Vivo venis al la idoj de homoj. Per la potenco de la Spirito la Dia Gloro ekbrilis de Oriento al Okcidento, kaj per la potenco de tiu sama Spirito evidentiĝis la diaj virtoj de la homaro.

Ni devas klopodi plej multe, por sendependiĝi de la aferoj de la mondo. Ni devas peni iĝi pli spiritaj, pli lumaj, sekvi la konsilojn de la Diaj Instruoj, servi la aferon de la unueco kaj vera egaleco, esti kompatemaj, reflektadi la Amon de la Plej Alta sur ĉiujn homojn, tiel, ke la

lumo de la Spirito estu evidenta en ĉiuj niaj agoj, kun la celo, ke la tuta homaro estu unuigita, ke la maltrankvila maro de l'homaro estu trankviligita, ke ĉiuj furiozaj ondoj malaperu de la supraĵo de la oceano de l'Vivo, de nun kvieta kaj trankvila. Tiam la Nova Jerusalemo aperos al la okuloj de la homaro, kiu eniros ĝiajn pordegojn kaj spertos la Dian Malavarecon.

Mi dankas al Dio, ke mi estas meze de vi dum tiu ĉi posttagmezo kaj mi dankas al vi por viaj spiritaj sentoj.

Mi preĝas, ke vi kresku en la Dia fervoro kaj ke plifortiĝadu la potenco de unueco en la Spirito, por ke plenumitaj estu la profetaĵoj kaj por ke en tiu ĉi grandega jarcento de la Lumo de Dio efektiviĝu ĉiuj bonaj novaĵoj, enskribitaj en la Sanktaj Libroj. Tio ĉi estas la glora tempo, pri kiu parolis Sinjoro Jesuo Kristo, kiam Li instruis nin pregi : " Venu Via Regno, plenumiĝu Via Volo sur la tero, kiel en la ĉielo ". Mi esperas, ke ankaŭ vi atendas ĉi tion, ke ĝi estas ankaŭ via granda deziro.

Ni estas unuigitaj en la sama celo kaj espero, ke ĉiuj estu kiel unu kaj ke ĉiu koro estu lumigita per la amo de nia Ĉiela Patro, Dio !

Estu spiritaj ĉiuj viaj agoj, kaj ĉiuj viaj pensoj kaj sentoj centru sin en la Regno de

Gloro !

La evoluado de la spirito.

15, Rue Greuze, Parizo, la 10-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

En tiu ĉi vespero mi parolos pri la evoluado aŭ progreso de la spirito.

Absoluta senmoveco ne ekzistas en la naturo. Ĉio aŭ progresas, aŭ devojiĝas. Ĉio movas sin antaŭen aŭ malantaŭen, nenio estas senmova. De sia naskiĝo homo progresas fizike, ĝis li atingas maturecon, kaj tiam, atinginte sian plej bonan aĝon, li komencas malfortiĝadi, la fortoj kaj povoj de lia korpo malkreskas, ĝis li iom post iom atingas la horon de sia morto. Simile kreskaĵo progresas de la semo al matureco, poste ĝia vivo komencas malgrandiĝadi, ĝis ĝi velkas kaj mortas. Birdo flugas ĝis certa alteco, kaj atinginte en sia flugo la plej ekstreman eblan nivelon, ĝi komencas malsupreniĝadi al la tero.

Tiel estas evidente, ke movo estas esenca por ĉio, kio ekzistas. Ĉio materiala progresas ĝis certa punkto kaj poste komencas malprogresi. Tio ĉi estas la leĝo kiu regas la tutan materialan kreaĵaron.

Nun ni konsideru la animon. Ni vidis, ke movo estas esenca en ekzisto; nenio, kio vivas estas sen movo. Ĉiu kreaĵo, ĉu el la minerala, vegetaĵa aŭ besta regno, estas devigita obei la leĝon de movo; ĝi devas iri antaŭen aŭ malantaŭen. Sed por la homa animo ne ekzistas malprogreso. Ĝia sola movado estas al perfekteco, nur el kresko kaj progreso konsistas la movado de la animo.

Dia perfekteco estas senfina, pro tio ankaŭ la progreso de la animo estas senfina. De la naskiĝmomento de homa estaĵo la animo progresas, la inteleleto kreskas kaj la scio pligrandiĝas. Kiam la korpo mortas, la animo vivas plue. Ĉiuj diversaj gradoj de fizika kreitaĵo, estas limhavaj, sed la animo estas senlima.

En ĉiuj religioj ekzistas la kredo, ke la animo postvivas la morton de la korpo. Oni sendas petojn pro amataj mortintoj, oni preĝas pri ilia progreso kaj pri pardono de iliaj pekoj. Se la animo devus perei kune kun la korpo, ĉio tio havus nenian signifon. Plue, se ne estus eble por la animo progresi al perfekteco post la liberiĝo el la korpo, kion efikus ĉiuj tiuj amplenaj preĝoj de sindonemo ?