Выбрать главу

Viaj okuloj estu malfermitaj, por vidi la signojn de la Regno de Dio, kaj viaj oreloj estu malŝtopitaj, por ke vi aŭdu kun perfekta kompreno la Ĉielan Proklamon, sonantan meze de vi.

Viaj animoj ricevu helpon kaj konsolon kaj, tiel fortigitaj, ili estu kapablaj vivi konforme al la instruoj de Baha'u'llah.

Mi preĝas por ĉiuj kaj ĉiu el vi, ke vi estu kiel flamoj de amo en la mondo, kaj ke la brileco de via lumo kaj la varmeco de via sento atingu la koron de ĉiu malgaja kaj ĉagrenita infano de Dio.

Estu kiel brilantaj steloj helaj kaj lumantaj eterne en la Regno.

Mi konsilas al vi diligente studi la instruojn de Baha'u'llah, ke kun Dia helpo vi iĝu age kaj vere bahaanoj.

Koncerne korpon, animon kaj spiriton.

4, Avenue de Camoens, Parizo, vendrede matene, la 17-an de novembro 1911.

En la mondo de homeco ekzistas tri gradoj : tiuj de la korpo, de la animo kaj de la spirito. La korpo estas la fizika aŭ besta grado de homo. De la korpa vidpunkto homo estas partoprenanto de la besta regno. La korpoj tiel de homoj, kiel de bestoj estas kombinitaj el elementoj, kunigitaj per la leĝo de altirado.

Simile al besto homo posedas sentopovojn, estas subigita al varmo, malvarmo, malsato, soifo ktp. Malsimile al besto, homo posedas intelektan animon, la homan inteligentecon.

Tiu homa inteligenteco estas peranto inter lia korpo kaj lia spirito.

Kiam homo permesas al la spirito pere de la animo klerigi sian komprenon, tiam li entenas la tutan sferon de kreiteco; ĉar homo, estante la kulminacio de ĉio, kio estis antaŭe, kaj tiel supera al ĉiuj antaŭaj evolucioj, entenas la tutan malpli altan mondon en si mem.

Lumigita de la spirito per la helpo de la animo la inteligenteco de homo faras lin kronito inter la kreaĵoj.

Sed aliflanke, se homo ne malfermas sian menson kaj koron al la benoj de la Spirito, sed turnas la animon al la materiala flanko, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sia alta loko kaj fariĝas malpli supera, ol la loĝantoj de la malpli alta besta regno. En tiu okazo la homo estas en plorinda stato ! Ĉar se la spiritaj kvalitoj de la animo, malfermita al la spiro de la Dia Spirito, estas neniam uzataj, ili atrofias, malfortiĝas kaj fine malkapabliĝas. Dume la sole ekzercataj materialaj kvalitoj de la animo fariĝas terure fortaj - kaj la malfeliĉa, misgvidita homo fariĝas pli sovaĝa, pli maljusta, pli malnobla, pli kruela, pli malbonvola ol eĉ la malpli altaj bestoj. Ĉar ĉiuj liaj aspiroj kaj deziroj estas fortigataj de la malpli alta parto de la naturo de lia animo, li fariĝas pli bruta, ĝis lia tuta estaĵo iĝas neniel supera al tiu de pereemaj bestoj. Tial homoj celas fari malbonon, vundi kaj detrui. Ili estas tute sen la spirito de la Dia Kompatemo, ĉar la ĉielaj kvalitoj de iliaj animoj estas superitaj de la materialaj. Se, kontraŭe, la spirita naturo de la animo estas tiel fortigita, ke ĝi subigas la materialan flankon, tiam la homo proksimiĝas al Dieco; lia homeco iĝas tiel glorigita, ke la virtoj de la ĉiela Anaro malkaŝas sin en li; li elradiigas la Kompatemon de Dio, li stimulas la spiritan progreson de homoj, ĉar li iĝas lampo, kiu ĵetas lumon sur ilian vojon.

Vi vidas, kiel la animo estas peranto inter la korpo kaj la spirito. En simila maniero tiu ĉi arbo (*) estas peranto inter la semo kaj la frukto. Kiam frukto aperas kaj maturiĝas sur arbo, ni scias, ke la arbo estas perfekta; se la arbo kreskigus neniujn fruktojn, ĝi estus nur senutila kreskaĵo, servanta al nenia celo !

Kiam la animo havas en si la Vivon de la Spirito, ĝi kreskigas bonajn fruktojn kaj fariĝas Dia arbo. Mi deziras, ke vi penu ekkompreni tiun ĉi ekzemplon. Mi esperas, ke la nedirebla Boneco de Dio tiel fortigos vin, ke la ĉielaj kvalitoj de viaj animoj, kiuj ligas ilin al la Spirito, proksimiĝos al la perfektecoj de la Ĉiela Regno. Viaj vizaĝoj, estante firme turnitaj al la Dia Lumo, iĝu tiel lumradiaj, ke ĉiuj viaj pensoj, vortoj kaj agoj brilu de la spirita radieco, ĉef-reganta en viaj animoj tiel, ke en ĉiuj kunvenoj de la mondo vi elmontradu perfektecon en viaj vivoj.

La vivoj de kelkaj homoj estas okupitaj sole per la aferoj de tiu ĉi mondo; iliaj mensoj estas tiel lumigitaj de eksteraj manieroj kaj tradiciaj interesoj, ke ili estas blindaj al ĉia alia regno de ekzisto, al la spiritaj signifoj de ĉiuj aferoj ! Ili pensas kaj revas pri tera famo, pri materiala progreso. Voluptaj deziroj kaj komforta ĉirkaŭaĵo lumigas ilian horizonton, kaj iliaj plej altaj ambicioj centriĝas en sukcesoj de mondaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj. Ili ne moderigas siajn plej malaltajn inklinojn; ili manĝas, trinkas kaj dormas ! Kiel bestoj, ili pensas pri nenio, krom sia propra fizika bonstato. Estas vere, ke tiuj necesoj devas esti kontentigitaj. Vivo estas ŝarĝo, kiun ni devas porti, dum ni estas sur la tero, sed oni ne devas permesi al zorgoj, koncernantaj la malpli altajn aferojn de la vivo, monopoligi ĉiujn pensojn kaj aspirojn de la homa estaĵo. La ambicioj de la homa koro devas direkti sin al pli glorinda celo, la mensa aktiveco devas levi sin al pli alta nivelo ! Homoj devas gardi en siaj animoj la vizion pri ĉielaj perfektecoj kaj prepari tie loĝejon por la neelĉerpebla Malavareco de la Dia Spirito.

La celo de viaj ambicioj estu akiri sur la tero la ĉielan civilizacion ! Mi petas por vi pri la Plejsupera Beno, ke vi estu plenigitaj per la vivoforto de la Ĉiela Spirito, por ke vi iĝu kaŭzo de la vivo de la mondo. (*) Malgranda oranĝarbo sur

apuda tablo.

La bahaanoj devas labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de la mondo.

la 19-an de novembro 1911.

Kiel ĝojige estas vidi tian kunvenon kiel tiu ĉi, ĉar ĝi vere estas interrenkontiĝo de " ĉieluloj ". Ni ĉiuj estas unuigitaj por unu Dia celo, ni havas neniajn materialajn motivojn kaj nia plej kora deziro estas disvastigi la Amon de Dio tra la mondo !

Ni laboras kaj preĝas por la unueco de la homaro, ke ĉiuj nacioj de la mondo fariĝu unu nacio, ĉiuj landoj unu lando, kaj ke ĉiuj koroj batu, kiel unu koro, kune laborante por perfekta unueco kaj frateco.

Danko estu al Dio, ke niaj pensoj estas sinceraj kaj ke niaj koroj estas turnitaj al la Regno. Nia plej granda deziro estas, ke la Vero estu starigita en la mondo kaj en tiu ĉi espero ni proksimiĝas unu al la alia en amo kaj amikeco. Ĉiu kaj ĉiuj ni estas koraj kaj malegoistaj, pretaj oferi ĉiujn personajn ambiciojn al la granda idealo, por kiu ni klopodas: frateco, amo, paco kaj unueco inter la homoj !

Ne dubu, ke Dio estas kun ni, ĉe nia dekstra mano kaj ĉe la maldekstra, ke tagon post tago Li kreskigados nian nombron kaj, ke niaj kunvenoj riĉiĝados en forto kaj utileco.

La plej granda espero de mia koro estas, ke ĉiu el vi iĝos beno por aliaj, ke vi donados vidon al spirite blindaj, aŭdon al spirite surdaj kaj vivon al tiuj, kiuj estas mortaj en peko.

Helpu al tiuj, kiuj dronas en materialismo, ekkompreni sian Di-filecon kaj donu al ili la kuraĝon leviĝi kaj esti indaj je siaj nasko-rajtoj; tiel, ke per viaj penoj la mondo de l'homoj fariĝu la Regno de Dio kaj de Liaj elektitoj.

Mi dankas Dion, ke ni estas en harmonio en tiu ĉi granda idealo, ke miaj deziroj estas ankaŭ viaj kaj ke ni laboras kune en perfekta unueco.

Hodiaŭ sur la tero oni vidas la malĝojan spektaklon de kruelaj militoj ! Homo mortigas sian fraton por egoista gajno kaj por plivastigi siajn teritoriojn. Pro tiu malnobla ambicio malamo ekposedas lian koron, kaj pli kaj pli da sango estas verŝata !

Okazas novaj bataloj, pligrandiĝas la armeoj, oni elsendas pli multe da kanonoj, da pafiloj, da ĉiuspecaj eksplodajoj - tiel la akreco de sentoj kaj malamo kreskas de tago al tago !

Sed tiu ĉi kunveno, dank' al Dio, deziras nur pacon kaj unuecon, kaj devas labori per la tuta koro kaj animo, por estigi pli bonan staton de la mondo.

Vi, kiuj estas servantoj de Dio, batalu kontraŭ premado, malamo kaj malharmonio, por ke militoj ĉesu kaj la Dia leĝo de paco estu starigita inter la homoj.

Laboru ! Laboru per ĉiuj viaj fortoj, disvastigadu la Aferon de la Regno inter la homoj. Instruu memkontentulon turni sin humile al Dio, pekulon ne peki plu kaj atendu en ĝoja espero la alvenon de la Regno.