Выбрать главу

Amu kaj obeŭ vian Ĉielan Patron kaj estu certaj, ke la Dia helpo estas kun vi. Vere mi diras al vi, ke efektive vi konkeros la mondon !

Havu nur kredon, paciencon kaj kuraĝon - tio ĉi estas nur la komenco, sed vi certe sukcesos, ĉar Dio estas kun vi !

Pri kalumnio.

lunde, la 20-an de novembro 1911.

De la komenco de la mondo ĝis la nuna tempo ĉiu " Malkaŝanto " (t.e. Dia Malkaŝanto), sendita de Dio, renkontadis kontraŭstaron flanke de enpersonigoj de la " Potencoj de Mallumo ".

Tiu malluma potenco ĉiam penadis estingi la Lumon. En ĉiuj tempoj tiraneco streĉadis la fortojn, por venki Justecon. Nescio persiste klopodadis premi Scion per siaj piedoj. Tio ĉi estis de la plej fruaj jarcentoj la metodo de la materiala mondo.

En la tempo de Moseo Faraono faris sia celo malhelpi la disvastigon de la Lumo de

Moseo.

En la tagoj de Kristo Annaso kaj Kajafaso flamigis la judan popolon kontraŭ Lin, kaj la instruitaj doktoroj de Izraelo unuiĝis por rezisti Lian potencon. Oni disaŭdigis pri Li ĉiaspecajn kalumniojn. La skribistoj kaj la fariseoj konspiris por kredigi la popolon, ke Li estis mensogulo, apostato, blasfemanto. Ili disvastigis tiujn ĉi malbonfamojn tra la tuta orienta mondo kaj rezultigis Lian kondamnon je la malhonora morto !

En la afero de Mahometo ankaŭ la instruitaj doktoroj de lia tago decidis estingi la lumon de lia instruo. Ili penis per la forto de glavo malhelpi la disvastiĝadon de liaj instruoj.

Spite ĉiuj iliaj penoj la Suno de l'Vero brilis de la horizonto. En ĉiu fojo la Armeo de Lumo venkis la Potencojn de Mallumo sur la batalkampo de la mondo, kaj la radieco de la Dia Instruo lumigis la teron. Tiuj, kiuj akceptis la Diajn Instruojn kaj laboris por la Afero de Dio, iĝis lumantaj steloj sur la ĉielo de l'homaro.

Nun, en niaj propraj tagoj, la historio ripetiĝas.

Tiuj, laŭ kies deziro homo devus kredi, ke religio estas ilia privata propraĵo, refoje streĉis siajn fortojn kontraŭ la Sunon de l'Vero; ili kontraŭstaras la Ordonon de Dio; ili elpensas kalumniojn, ne havante argumentojn kontraŭ ĝi nek pruvojn. Ili atakas kun maskitaj vizaĝoj, ne kuraĝante elpaŝi en la tagan lumon.

Niaj metodoj estas aliaj. Ni ne atakas, nek kalumnias, ni ne deziras disputi kun ili. Ni elmontris pruvojn kaj argumentojn, ni invitas ilin refuti niajn asertojn. Ili ne povas respondi al ni sed anstataŭe ili skribas ĉion, kio venas en iliajn kapojn kontraŭ la Sendito de Dio, Baha'u'llah.

Ne lasu ĉagreni viajn korojn per tiuj malbonfamigaj skribaĵoj ! Obeŭ la vortojn de Baha'u'llah kaj ne respondu al ili. Ĝoju prefere ĉar eĉ tiuj mensogaĵoj rezulte servos al disvastigo de la Vero. Kiam aperas tiuj malbonfamoj sekvas demandoj kaj tiuj, kiuj demandas, estas kondukataj al la kono de la Kredo.

Se iu homo diros : " En la apuda ĉambro estas lampo, kiu ne donas lumon ", unu aŭskultanto povas kontentiĝi per lia sciigo, sed saĝa homo iros en la ĉambron, por juĝi mem, kaj kiam li trovos la lampon, hele lumantan, li konos la veron.

Alifoje homo diras : " Estas ĝardeno, en kiu staras arboj kun rompitaj branĉoj, donantaj neniujn fruktojn, kaj iliaj folioj estas velkintaj kaj flavaj. En tiu ĝardeno kreskas ankaŭ kreskaĵoj kun neniuj floroj kaj rozaj arbustoj sekiĝintai kaj mortantaj - ne eniru tiun ĝardenon !" Justa homo aŭdinte tiun ĉi priskribon de la ĝardeno ne estas kontentigita, ne vidinte mem ĉu ĝi estas vera aŭ ne. Li do eniras la ĝardenon kaj jen li trovas ĝin bone kulturita ; la branĉoj de la arboj estas fortikaj kaj fortaj kaj ili estas ŝarĝitaj de plej dolĉaj maturaj fruktoj meze de lukso de belaj verdaj folioj. La belfloraj kreskaĵoj abundas per diverskoloraj floroj ; la rozaj arbustoj estas kovritaj de bonodoraj kaj ĉarmaj rozoj kaj ĉio estas verda kaj bone zorgata. Kiam la gloro de la ĝardeno disetendas sin antaŭ la okuloj de la justa homo, li laŭdas Dion, ke dank' al la malinda kalumnio li estas kondukita en la lokon de tia mirinda beleco.

Jen kio rezultas el la laboro de la kalumniantoj : ĝi kaŭzas, ke homoj estas alkondukitaj al malkovro de la Vero.

Ni scias, ke ĉiuj mensogoj, diskonigitaj pri Kristo kaj pri Liaj apostoloj en ĉiuj libroj, skribitaj kontraŭ Li igis nur homojn esplori Lian doktrinon; tiam, vidinte la belon kaj spirinte la aromojn ili enpaŝis por ĉiam inter la rozojn kaj fruktojn de tiu ĉiela ĝardeno.

Tial mi diras al vi : disvastigadu la Dian Veron per ĉiuj viaj fortoj, por ke klerigita estu la intelekto de la homoj ; tio ĉi estas la plej bona respondo al la kalumniantoj. Mi ne volas paroli pri tiuj homoj, nek rakonti ion malbonan pri ili, nur diri al vi, ke kalumnio havas nenian signifon !

Nuboj povas vuali la sunon, sed kiel ajn densaj ili estus, ĝiaj radioj penetros tra ili !

Nenio povas malhelpi la radiadon de la suno, aperanta por varmigi kaj vivigi la Dian ĝardenon.

Nenio povas malhelpi pluvofalon de la ĉielo.

Nenio povas malhelpi plenumiĝon de la Vorto de Dio.

Tial, kiam vi vidas librojn kaj artikolojn, skribitajn kontraŭ la Revelacio, ne estu ĉagrenitaj; sed konsolu vin per la certeco, ke la afero per ĉi tio gajnos pli da forto.

Neniu jetas ŝtonojn sur arbon senfruktan. Neniu penas estingi lampon sen lumo.

Rigardu la pasintajn tempojn. Ĉu la kalumnioj de Faraono havis ian efikon ? Li certigis, ke Moseo estas murdisto, ke li mortigis homon kaj meritas mortkondamnon. Li ankaŭ deklaris, ke Moseo kaj Aarono estas ekscitantoj de malpaco, ke ili penas faligi la religion de Egiptujo kaj tial devas esti mortpunitaj. Tiuj ĉi vortoj de Faraono estis vane diritaj. La lumo de Moseo ekbrilis. La radieco de la Leĝo de Dio ĉirkaŭlumigis la mondon !

Kiam la fariseoj diris pri Kristo, ke Li rompis la Sabatan tagon, ke li malrespektis la leĝojn de Moseo, ke Li minacis detrui la templon kaj la Sanktan Urbon, Jerusalemon, kaj ke Li meritas esti krucumita - ni scias, ke ĉiuj tiuj kalumniaj atakoj neniel rezultis malhelpon kontraŭ la disvastiĝo de la Evangelio !

La Suno de Kristo ekbrilis lumege en la ĉielo kaj la Spiro de la Sankta Spirito disbloviĝis super la tuta tero.

Kaj mi diras al vi, ke nenia kalumnio havas la povon altiĝi super la Lumon de Dio; la sola kaŭzebla rezulto estas, ke ĝi estos pli universale ekkonita. Se iu afero estus sen signifo, kiu klopodus labori kontraŭ ĝi ?

Sed ĉiam ju pli granda estas la afero, des pli multaj malamikoj elpaŝas, kreskante en la nombro, por peni ĝin faligi. Ju pli bela estas la lumo, des pli malhela estas la ombro ! Nia devo estas agi laŭ la instruoj de Baha'u'llah en humileco kaj firma persistemo.

Vera feliĉo kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.

la 21 -an de novembro 1911.

Krueleco kaj sovaĝeco estas naturaj en bestoj, sed homoj devas elmontradi la kvalitojn de amo kaj bonsento. Dio sendis ĉiujn Siajn Profetojn en la mondon kun unu ideo - semi en la homajn korojn amon kaj bonvolon, kaj por tiu ĉi granda celo ili volonte akceptadis suferojn kaj morton. Ĉiuj Sanktaj Libroj estis skribitaj por konduki kaj direkti homon sur la vojon de amo kaj unueco; kaj tamen, malgraŭ ĉio tio, ni havas inter ni la malĝojan spektaklon de militoj kaj sangoverŝado.

Kiam ni rigardas la paĝojn de la historio, de la pasinta kaj de la nuna, ni vidas la nigran teron ruĝigitan per homa sango. Homoj mortigas sin reciproke, kiel sovaĝaj lupoj, kaj forgesas la leĝon de amo kaj toleremo.

Nun venis tiu ĉi luma tempo, alportante kun si mirindan civilizacion kaj materialan progreson. Plivastiĝis la intelekto de la homoj, pligrandiĝis ilia scio, sed ve, malgraŭ ĉio tio freŝa sango estas verŝata tagon post tago. Konsideru la nunan turka-italan militon; pripensu por momento la sorton de tiuj malfeliĉaj homoj ! Kiel multaj estas mortigitaj dum tiu malgaja tempo ! Kiel multaj domoj estas ruinigitai kaj infanoj orfigtaj ! Kaj kion oni povas gajni repage por ĉiuj tiuj turmentoj kaj korsuferoj ? Nur malgrandan peceton da tero !

Ĉio tio montras, ke la materiala progreso sola ne kaŭzas altigon de homo. Kontraŭe, ju pli li profundiĝas en la materiala progreso, des pli mallumiĝas lia spiriteco.