Выбрать главу

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo.

Helpu al ili senti sin, kiel hejme; informiĝu, kie ili loĝas, demandu, ĉu vi povas fari al ili ian servon; penu fari ilian vivon iom pli feliĉa.

Tiel, se eĉ tio, kion vi komence suspektis, montriĝus vera, estu, malgraŭ ĉio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco helpos al ili fariĝi pli bonaj.

Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj kiel fremduloj ?

Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.

Realigu en praktiko la instruon de Baha'u'llah, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj, estu afablaj por tiuj, kiuj venas el Oriento, por vivi inter vi. Forlasu la regulojn de via konveneco, parolante kun ili ; ili ne estas alkutimiĝintaj al tio. Al orientanoj tia sintenado ŝajnas malvarma, malamika. Via konduto estu, kontraŭe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala amo. Kiam vi renkontas person aŭ alian fremdulon parolu al li, kiel al amiko ; se li ŝajnas soleca, penu helpi al li estu por li servopreta ; se li estas malgaja - ĝojigu lin, se malriĉa - helpu lin, se premita - savu lin, se malfeliĉa - konsolu lin. Tiel agante vi elmontros, ke ne nur en vortoj sed vere kaj en faroj vi konsideras ĉiujn homojn kiel viajn fratojn.

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l'homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ sanĝus sin en feliĉon.

Homo, kiu faras multe da bono kaj ne parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.

Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.

Se mi amas vin, mi ne bezonas senĉese paroli pri mia amo - vi scios pri ĝi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi ne amas vin, vi ankaŭ scios tion kaj ne kredos al mi, se mi eĉ milfoje dirus, ke mi vin amas.

Kelkaj homoj multe parolas pri boneco, malŝparante belajn vortojn, ĉar ili deziras, ke oni opiniu ilin pli grandaj kaj pli bonaj, ol iliajn proksimulojn ; ili serĉas famon en la mondo. Tiuj, kiuj faras plej multe da bono, uzas plej malmultajn vortojn pri siaj agoj.

La infanoj de Dio plenumas siajn farojn sen fanfaronado, obeante Liajn leĝojn. Mi esperas, ke vi ĉiam detenados vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.

Jen estas tio, kion postulas de vi la alproksimiĝo al Dio, jen estas tio, kion mi atendas

de vi.

La potenco kaj valoro de penso dependas de ĝia elmontriĝo en ago

la 18-an de oktobro 1911.

La realaĵo de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de pensado, distingantan lin super ĉiuj kreitaĵoj.

Se la penso de homo estas senĉese turnita al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema, ĝis fine li atingas staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.

Oni povas dividi pensojn en du klasojn :

Pensoj, kiuj apartenas ekskluzive al la mondo de pensoj

Pensoj, kiuj esprimas sin per agoj.

Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en faroj. Pensoj de filozofoj povas tamen en la mondo de progreso kaj evoluado enkorpiĝi en agojn de aliaj homoj, se eĉ ili mem ne povas aŭ ne volas elmontri siajn grandajn idealojn en la propra vivo. Al tiu ĉi klaso apartenas la plimulto da filozofoj, kies instruoj alte superas iliajn proprajn agojn. Tio ĉi estas la diferenco inter la filozofoj, kiuj estas spiritai instruantoj, kaj tiaj, kiuj estas nur filozofoj : la spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla. Kiam ni trovas filozofon, emfaze glorantan la signifon kaj grandecon de justeco, kaj samtempe

kuraĝigantan rabeman monarĥon al premado kaj tiraneco, ni tuj komprenas, ke li apartenas al la unua klaso : ĉar li pensas ĉielajn pensojn, sed ne praktikas la konformajn al ili ĉielajn virtojn.

Tiu stato estas neebla rilate al la spiritaj filozofoj, ĉar ili ĉiam esprimas siajn altajn kaj noblajn pensojn per agoj.

Dio estas granda kaj kompatema kuracisto, kiu sola donas veran kuracon

la 19-an de oktobro 1911.

Ĉiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas du kaŭzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ĝi estas spirita, oni bezonas la spiritan.

Se estas kun ni la ĉiela beno, kiam ni estas kuracataj, nur tiam ni povas iĝi ree sanaj, ĉar la kuracilo estas nur ekstera kaj videbla rimedo, pere de kiu ni ricevas la kuracon el la ĉielo. La kuracado de la korpo nenion valorus, se la spirito ne estus kuracata. Ĉio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ĝui sanon !

Ekzistis multaj homoj, kiuj fine mortis ĝuste pro tiu sama malsano, al kiuj ili dediĉis specialajn studojn. Ekzemple Aristotelo, kiu speciale studis la digestadon, mortis pro malsano de la stomako. Aviseŭ' estis korspecialisto, sed li mortis pro malsano de la koro. Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon doni la veran kuracon.

Ĉiuj kreitoj dependas de Dio, kiel ajn granda povas ŝajni ilia scienco, povo kaj sendependeco.

Rigardu la potencajn reĝojn de la tero : ili havas en la mondo ĉiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili, kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj ĉe iliaj pordegoj.

Rigardu ankaŭ la bestojn - kiel senhelpaj ili estas malgraŭ sia ŝajna forto ! Ĉar elefanto, la pli granda el la bestoj, estas maltrankviligata de muso, kaj leono ne povas defendi sin kontraŭ incitado de vermo. Eĉ homo, la plej alta formo el ĉiuj kreitaj estaĵoj, bezonas, por vivi, multajn aferojn ; unue li bezonas aeron, kaj estante senigita de ĝi, mortas dum kelkaj minutoj. Li dependas ankaŭ de posedo de akvo, nutraĵo, vesto, varmo kaj de multaj aliaj objektoj. De ĉiuj flankoj li estas ĉirkaŭata de danĝeroj kaj malfacilaĵoj, al kiuj lia fizika korpo sola ne povas kontraŭstari. Se oni rigardas la mondon ĉirkaŭ si, oni vidas, kiel ĉiuj kreitaĵoj estas ligitaj depende kaj sklave per la fortoj de l'naturo.

Sole homo, dank' al sia spirita povo, kapablas elliberiĝi, flugi super la mondon de materio kaj fari ĝin sia servanto.

Sen la helpo de Dio homo estus egala al la pereemaj bestoj, sed Dio donacis al li tiun mirindan forton, ke li ĉiam povu rigardi supren kaj ricevadi, inter aliaj donacoj, kuracon de Lia Dia Malavareco.

Ve tamen ! homoj ne estas dankaj por tiu plejsupera bono, sed dormas la dormon de senzorgeco, senatentaj al la granda favoro, kiun Dio elmontris al ili, turnante la vizaĝojn for de la lumo kaj irante plue sian volon en mallumo.

Mia plej varma preĝo estas, ke vi ne similu al tiuj, sed kontraŭe, havu la vizaĝojn persiste turnitajn al la lumo, por ke vi estu kiel lumigitaj torĉoj en mallumaj lokoj de vivo.

La bezono de Interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento