Выбрать главу

Ĉu ni ne estas servantoj de Dio ? Ĉu ni ne sekvu la ekzemplon de l'Majstro kaj ignoru Liajn ordonojn ?

Mi preĝas, ke la Regno venu sur la teron, kaj ke la tuta mallumeco estu forpelita de la radiado de la Ĉiela Suno.

La sesa principo - vivrimedoj.

4, Avenue de Camoens, Parizo.

Unu el la plej gravaj principoj de la instruoj de Baha'u'llah estas : La rajto de ĉiu homa estaĵo al ĉiutaga pano por subteni sian ekziston, aŭ egaligo de vivrimedoj.

Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de la homoj, ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, kiom nur estas eble, konforme al sia rango kaj pozicio, partoprenu en bonhavo kaj bonstato.

Ni vidas inter ni unuflanke homojn, superŝarĝitajn per riĉaĵoj, kaj aliflanke malriĉulojn, mortantajn pro mizero ; kelkajn, kiuj posedas po kelke da luksaj palacoj, kaj aliajn, kiuj ne havas kie meti la kapojn. Ni trovas tiajn, kiuj ĝuas multajn kaj elektitajn manĝojn dum aliaj apenaŭ povas trovi sufiĉan panpeceton, por subteni siajn vivojn. Dum kelkaj vestas sin per veluroj, peltoj kaj belaj tolaĵoj, aliaj havas malsufiĉajn, malriĉajn kaj maldikajn vestojn, por defendi sin de malvarmo.

Tiu ĉi stato de la aferoj estas malbona kaj devas esti kuracita. Oni devas tre zorgeme apliki la kuracilon. Oni ne povas tion fari, estigante absolutan egalecon inter homoj.

Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La leĝo de ordo devas ĉiam regi en la mondo de l'homaro. La Ĉielo tion ĉi dekretis, kreante la homon.

Kelkaj personoj havas tre multe da inteligenteco, aliaj havas ordinaran kvanton da ĝi, kaj aliaj estas tute senigitaj de intelektaj kapabloj. En tiuj ĉi tri klasoj de homoj estas ordo, sed ne egaleco. Kiel estus eble, ke saĝeco kaj malsaĝeco estu egalaj ? La homaro, kiel granda armeo, bezonas generalojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn kaj soldatojn, el kiu ĉiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa, por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el generaloj, aŭ nur el kapitanoj, aŭ sole el soldatoj kun neniu komandanto. Senduba rezulto de tia plano estus, ke malordo kaj maldisĉiplino ekregus en la tuta armeo.

La reĝo Likurgo, la filozofo, faris grandan planon, celantan egaligon de la regatoj en Sparto; la eksperimento estis komencita kun sinoferemo kaj saĝeco. La rego alvokis tiam la loĝantaron de sia regno kaj ĵurigis ilin per granda ĵuro, ke ili daŭrigos la saman reg-ordon, se li forlasus la landon, kaj ke nenio igos ilin ŝanĝi ĝin ĝis lia reveno. Ricevinte tiun ĉi ĵuron, li forlasis la regnon de Sparto kaj neniam revenis. Likurgo forlasis la situacion, foriĝis de sia alta posteno, esperante atingi daŭran bonon de sia lando per egaligo de la propraĵoj kaj de la vivkondiĉoj en sia regno. La tuta sinoferemo de la reĝo estis vana. La granda eksperimento malsukcesis. Post kelka tempo ĉio neniiĝis; venis fino de lia zorgeme pripensita konstitucio.

Montriĝis, ke vane estas efektivigadi tiajn projektojn, kaj en la antikva regno de Sparto oni proklamis, ke estas neeble atingi egalajn vivkondiĉojn. En niaj tagoj simila provo estus same kondamnita je malsukceso.

Certe, konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure riĉaj kaj aliaj plorinde malriĉaj, necesa estas organizo por kontroli kaj plibonigi tiujn ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel same grave estas limigi malriĉecon. Neniu ekstremo estas bona. Plej dezirinda estas la mezo (*) Se estas juste, ke kapitalisto havu grandajn riĉaĵojn, estas egale juste, ke lia laboristo havu sufiĉajn vivrimedojn.

Ne devas ekzisti financisto kun grandega amaso da riĉaĵoj, dum proksime al il malriĉulo vivas en plej terura mizero. Kiam ni vidas, ke oni lasas malriĉecon atingi la limojn de mortmizero, ĝi estas certa signo, ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas ekklopodi por tio kaj ne prokrasti ŝanĝon de la stato, kiu kaŭzas mizeron de premeganta malriĉeco al granda amaso da popolo. Riĉuloj devas partodoni el sia superfluo, ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon, pensante pri tiuj malfeliĉuloj, kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreita speciala leĝo, koncernanta ekstremojn de riĉeco kaj mizero. Registaranoj devas konsideri la Leĝojn de Dio, kiam ili elpensas planojn por regado de la popolo. La ĝeneralaj rajtoj de homoj devas esti gardataj kaj defendataj.

Ŝtataj registaroj devas konformi al la Dia Leĝo, kiu donas egalan justecon al ĉiuj. Tio ĉi estas la sola maniero, laŭ kiu estas eble forigi la bedaŭrindan superfluegon de riĉaĵoj kaj la mizeran, senmoraligan, degradantan malriĉecon. La Leĝo de Dio ne estos obeata, antaŭ ol tio ĉi estos farita.

(*) " Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi " - Sentenc. XXX, 8.

La sepa principo - egaleco de homoj.

" La Leĝoj de Dio ne estas elmontroj de Volo, aŭ de Povo, aŭ de Plaĉo, sed decidoj de Vero, Racio kaj Justeco ".

Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo, kies regado devas esti absoluta. La celo de puno ne estas venĝo, sed antaŭgardo kontraŭ krimo.

Reĝoj devas regi kun saĝeco kaj justeco. Princo, nobelo aŭ kamparano - ĉiu havas egalajn rajtojn estis juste traktata; nenian favoron devas ĝui individuoj. Juĝisto ne devas " respekti personojn ", sed apliki la leĝon kun kompleta senpartieco en ĉiu prezentita al li afero.

Se iu plenumas krimon kontraŭ vi, vi havas la rajton pardoni al li, sed la leĝo devas puni lin, por kontraŭagi plenumon de tia sama krimo flanke de aliaj, ĉar la suferigo de individuo estas negrava rilate al la ĝenerala bonstato de la popolo.

Kiam perfekta justeco regos en ĉiuj landoj de la orienta kaj okcidenta mondo, tiam la tero iĝos loĝejo de beleco. Rekonita estos la digno kaj egaleco de ĉiu servanto de Dio; realigita estos la idealo de unueco de la homa gento, de frateco de la homoj, kaj la glora lumo de la Suno de l'Vero lumigos la animojn de ĉiuj homoj.

La oka principo - universala paco - Esperanto.

4, Avenue de Camoens, Parizo.

La popoloj kaj registaroj de ĉiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el ĉiu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidadi en harmonio. Ĉiuj disputoj, havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al juĝo de tiu ĉi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri ĉio, kio aliokaze povus esti kaŭzo de milito. La misio de tiu ĉi tribunalo estos antaŭgardo kontraŭ militoj.

Unu el la plej grandaj paŝoj al universala paco estus akcepto de universala lingvo. Baha'u'llah ordonas, ke la servantoj de l'homaro kunvenu kaj aŭ elektu iun el la ekzistantaj lingvoj, aŭ kreu novan. Tio ĉi estis malkasita en Kitab'ul-Aqdas ( La Libro de Leĝoj ) antaŭ kvardek jaroj. Estas tie montrite, ke la problemo de l'diverseco de la lingvoj estas tre malfacila. Estas pli multe ol okcent lingvoj en la mondo, kaj neniu homo povus ellerni ilin ĉiujn.

La nacioj de l'homaro ne estas plu tiel apartigitaj, kiel en la pasintaj tempoj. Por esti en proksima rilato kun ĉiuj landoj estas necese scii paroli iliajn lingvojn.

Lingvo universala ebligus interkomunikigadon kun ĉiu nacio. Tiu-okaze ni bezonus koni nur du linvojn: la gepatran lingvon kaj la lingvon universalan. La lasta donus al homo la eblon komunikigi kun ĉiu homo en la tuta mondo ! Tria lingvo ne estus bezona. Havi la eblon paroli kun membro de ĉiu nacio kaj lando sen interpretisto - kia helpo kaj oportuneco por ĉiu !

Esperanto estis kreita por tiu ĉi celo : ĝi estas bela elpensaĵo kaj bonega verko, sed ĝi bezonas perfektigon. Esperanto en sia nuna formo estas tre malfacila por kelkaj.

Oni devas kunvoki internacian kongreson konsistantan el delegitoj de ĉiuj nacioj de la mondo, tiel okcidentaj, kiel orientaj. Tiu ĉi kongreso devas formi lingvon, facile ellerneblan por ĉiu, kaj ĉiu lando profitos per tio multe da bono.