Выбрать главу

Antaŭ ol tia lingvo estos uzata, la mondo plue sentos grandegan bezonon de tiu interkomprenilo. La diferenceco de lingvoj estas unu el la plej fruktodonaj kaŭzoj de malsimpatio kaj malfido, ekzistantaj inter la nacioj, kiuj tenas sin aparte unu de alia pli pro la neebleco kompreni la lingvojn unu de alia, ol pro iu ajn alia kaŭzo.

Se ĉiu povus paroli unu lingvon, kiom pli facile estus servi al la homaro !

Tial respektu Esperanton, ĉar ĝi estas la komenco de la efektivigo de unu el la plej gravaj leĝoj de Baha'u'llah, kaj ĝi devas daŭre pliboniĝadi kaj perfektiĝadi.

La naŭa principo - nesinmiksado de religio kaj politiko.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 17-an de novembro 1911.

En sia vivkonduto homo estas stimulata de du ĉefaj motivoj : " espero de rekompenco " kaj " timo de puno ". Sekve de tio aŭtoritatuloj, kiuj havas gravajn registarajn postenojn, devas grandparte konsideri tiun ĉi esperon kaj tiun ĉi timon. Ilia afero estas intekonsili por eldoni legojn kaj prizorgi ilian justan plenumadon.

La tendo de la ordo de l'mondo estas starigita kaj konstruita sur du kolonoj de la " rekompenco kaj puno ".

En despotaj reĝimoj, en kiuj estras homoj sen Dia kredo, en kiuj ekzistas nenia timo de spirita puno, la plenumado de la leĝo estas tirana kaj maljusta.

Nenio gardas pli efike kontraŭ tiraneco, ol tiuj ĉi du sentoj, la espero kaj la timo. Ili havas konsekvencojn tiel politlkajn, kiel spiritajn.

Se leĝoplenumantoj konsiderus la spiritajn konsekvencojn de siaj decidoj kaj sekvus la gvidon de religio, " ili estus Diaj agentoj en la mondo de agoj, reprezentantoj de Dio por tiuj, kiuj estas sur la tero, kaj ili defendus, pro la amo al Dio, la bonon de Liaj servantoj, kiel ili defendus sian propran". Kiam regantarano komprenas sian respondecon kaj timas malrespekti la Dian Leĝon, liaj juĝoj estas justaj. Super ĉio, se li kredas, ke la konsekvencoj de liai agoj sekvos lin en lian transmondan vivon kaj ke " kiel li semas, tiel li rikoltos " - tia homo sendube evitados maljustecon kaj tiranecon.

Se, aliflanke, oficisto pensas, ke la tuta respondeco por liaj agoj devas finiĝi kun lia tera vivo, nenion sciante kaj kredante pri la Diaj Favoroj kaj la spirita Regno de Ĝojo, mankas al li stimulilo al justa agado kaj instigo al neniigo de premado kaj maljusteco.

Kiam reganto scias, ke liaj juĝoj estos pesitaj per la pesilo de la Dia Juĝo, kaj ke, se ne elmontriĝos manko, li venos en la Ĉielan Regnon kaj la lumo de la Ĉiela Malavareco lumos sur lin, tiam li certe agos kun justeco kaj praveco. Vidu, kiel grave estas, ke ŝtataj registaranoj estu lumigitaj de religio !

Kun politikaj demandoj pastroj havas tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj en la nuna stato de la mondo ( ĉar iliaj interesoj ne estas identaj ). Religio koncernas aferojn de la koro, de la Spirito kaj de moraleco. Politiko koncernas la materialan flankon de la vivo. La religiaj instruistoj ne devas invadi la sferon de politiko. Ili devas okupi sin per la spirita edukado de la civitanoj, ili devas ĉiam donadi al homoj bonajn konsilojn, penante servi Dion kaj la homaron, ili devas klopodi por veki spiritajn aspirojn kaj peni pligrandigi la komprenon kaj scion de la homaro, plibonigi moralecon kaj kreskigi amon al justeco.

Tio ĉi estas en harmonio kun la instruoj de Baha'u'llah. En la Evangelio ankaŭ estas skribite : " Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio ".

En Persujo inter la gravaj ŝtatministroj troviĝas kelkaj, kiuj estas religiaj, kiuj estas imitindaj ekzemploj, kiuj adoras Dion kaj timas malobei Liajn Leĝojn, kiuj juĝas juste kaj regas egaltrakte la popolon. Estas ankaŭ en tiu lando aliaj registaranoj, kiuj ne havas timon de Dio antaŭ siaj okuloj, kiuj ne pensas pri la konsekvencoj de siaj faroj, agante por siaj propraj plezuroj, kaj tiuj ĉi estigis en Persujo grandajn zorgojn kaj malfacilaĵojn.

Ho, amikoj de Dio, estu vivantaj ekzemploj de justeco ! Por ke per la Favoro de Dio la mondo ekvidu en viaj agoj, ke vi elmontras la kvalitojn de justeco kaj kompatemo.

Justeco ne estas limigita, ĝi estas universala kvalito. Oni devas efikigi ĝian influon en ĉiuj klasoj, de la plej alta ĝis la plej malalta. Justeco devas esti sankta, kaj devas esti konsiderataj la rajtoj de ĉiuj homoj. Deziru por aliaj nur tion, kion vi deziras por vi mem. Tiam ni ĝojos en la Suno de Justeco, kiu brilas de la horizonto de Dio.

Ĉiu homo estus lokita sur honora posteno, de kiu li ne devas foriĝi. Modesta laboristo, kiu plenumas maljustaĵon, estas same mallaŭdinda, kiel fama tirano. Tiel ni ĉiuj havas elekton inter justeco kaj maljusteco.

Mi esperas, ke ĉiu el vi iĝos justa kai direktos siajn pensojn al la unueco de l'homaro; ke vi neniam malbonfaros al viaj najbaroj aŭ parolos malbone pri iu ajn; ke vi respektos la rajtojn de ĉiuj homoj kaj okupos vin pli multe per la bono de aliaj, ol per via propra. Tiel vi iĝos torĉoj de Dia justeco, agante konforme al la instruoj de Baha'u'llah, kiu elportis dum sia vivo nekalkuleblajn persekutojn, por elmontri al la mondo de l'homaro la virtojn de la Mondo de Dio, ebligante al vi kompreni la superegecon de la Spirito kaj ĝoji en la Justeco de Dio.

Per Lia Favoro la Dia Malavareco estos verŝita sur vin, kaj pri tio mi preĝas !

La deka principo - egaleco de la seksoj.

4, Avenue de Camoens, Parizo, la 14-an de novembro 1911.

La deka principo de la instruoj de Baha'u'llah estas la egaleco de la seksoj.

Dio kreis ĉiujn kreaĵojn pare. Homo, besto aŭ vegetaĵo, ĉiuj estaĵoj el tiu ĉi tri regnoj havas du seksojn, kaj absoluta egaleco estas inter ili.

En la vegetaĵa mondo estas virseksaj kreskaĵoj kaj inaj kreskaĵoj; ili havas egalajn rajtojn kaj posedas egalparte la belecon de sia speco, kvankam vere oni povus diri, ke la arbo, kiu kreskigas fruktojn, estas supera kompare kun tiu, kiu estas senfrukta.

En la besta regno ni vidas, ke virseksuloj kaj inoj havas egalajn rajtojn, kaj ke ambaŭ seksoj partoprenas en la privilegioj de sia gento.

Ni do vidis, ke en la du malpli altaj regnoj de l'naturo ne ekzistas la problemo de supereco de unu sekso super la alia. En la mondo de l'homaro ni trovas grandan diferencon; la virina sekso estas traktata kiel malsupera kaj ne posedas egalajn rajtojn kaj privilegiojn. Tiu ĉi kondiĉo estas kaŭzita ne de la naturo, sed de la edukado. En la Dia plano de l'Kreo ne ekzistas tia diferenco. Neniu sekso superas la alian antaŭ la okuloj de Dio. Kial do unu sekso asertu pri malsupereco de la alia, detenante de ĝi la justajn rajtojn kaj privilegiojn, kvazaŭ Dio donus Sian Aŭtoritaton por tia kondutmaniero ? Se la kondiĉoj de edukado estus egalaj tiel por la virinoj, kiel por la viroj, montriĝus rezulte egala kapableco de ambaŭ al scienca studado.

En certaj rilatoj virino superas viron. Si estas pli molkora, pli impresema, sia intuicio estas pli intensa.

Oni ne povas nei, ke en diversaj direktoj virino estas en la nuna tempo malantaŭ viro, kaj ankaŭ ke tiu ĉi tempa malsupereco estas ŝuldata al manko de okazo al klerigado. En la necesoj de vivo virino estas pli instinktpova, ol viro ĉar li ŝuldas al ŝi sian ekziston mem.

Se patrino estas edukita, ankaŭ siaj infanoj ricevos bonan edukon. Se patrino estas saĝa, ankaŭ la infanoj estos kondukitaj sur la vojon de saĝeco. Se patrino estas religia, ŝi montros al siaj infanoj, kiel ili devas ami Dion. Se patrino estas morala, ŝi kondukos siajn idojn sur la vojon de honesteco.

Estas do klare, ke la venonta generacio dependas de la hodiaŭaj patrinoj. Ĉu ĝi ne estas gravega respondeco por virino ? Ĉu si ne bezonas ĉian eblan utilaĵon, por pretigi sin al tia tasko ?

Pro tio certe ne plaĉas al Dio, ke tiel grava instrumento, kiel virino, suferu pro manko de edukiteco, por atingi la dezirindajn kaj necesajn perfektecojn por sia granda vivotasko. La Dia Justeco postulas, ke la rajtoj de ambaŭ seksoj estu egale respektataj, ĉar neniu superas la alian antaŭ la okuloj de la Ĉielo. La indeco antaŭ Dio dependas ne de la sekso sed de pureco kaj lumeco de la koro. Homaj virtoj apartenas egale al ambaŭ seksoj.