Выбрать главу

Ili meditas ankaŭ pri la sciencaj demandoj de la nuna tago, kaj tiuj ĉi estas same solvataj.

Tiuj ĉi homoj, nomataj " sekvantoj de la Interna Lumo ", atingas la plej altan gradon de povo kaj liberiĝas komplete de blindaj dogmoj kaj imitaĵoj. Homoj fidas al iliaj diroj : per si mem, en si mem ili solvas ĉiujn misterojn.

Se ili trovas solvon kun la helpo de la Interna Lumo, ili akceptas ĝin, kaj poste ili deklaras ĝin : alie ili konsideras tion ĉi kiel aferon de blinda imitado. Ili eĉ meditas pri la esenca naturo de Dio, pri Diaj revelacioj, pri sinaperigo de Dio en tiu ĉi mondo. Ĉiujn diajn kaj sciencajn demandojn ili solvas per la povo de la spirito.

Baha'u'llah diras, ke signo (donita de Dio) ekzistas en ĉiu fenomeno : la signo de la intelekto estas meditado, kaj la signo de la meditado estas silento, ĉar ne estas eble por homo fari samtempe du aferojn - li ne povas kune paroli kaj mediti.

Estas aksiomo, ke dum vi meditas, vi estas parolantaj kun via propra spirito. En tiu stato de la menso vi prezentas certajn demandojn al via menso, kaj la spirito respondas : la lumo trapenetras kaj la realeco estas malkaŝita.

Vi ne povas koncernigi la nomon " homo " al iu estaĵo, senigita de tiu ĉi kapablo; sen ĝi li estus nur besto, malpli alta, ol besto.

Per la kapablo de meditado homo atingas la eternan vivon; per ĝi li ricevas inspiron de la Sankta Spirito - la donacoj de la Spirito estas donataj en pripensado kaj meditado.

La homa spirito mem ricevas sian scion kaj forton dum la meditado; per ĝi aferoj, pri kiuj li nenion sciis, malkaŝas sin antaŭ liaj okuloj. Per ĝi li ricevas Dian inspiron, per ĝi li ricevas la ĉielan nutraĵon.

Meditado estas ŝlosilo, kiu malfermas la pordojn de misteroj. En tiu stato homo forabstraktigas sin mem; en tiu stato homo apartigas sin de ĉiuj eksteraj objektoj : en tiu subjektiva animstato li estas profundigita en oceano de spirita vivo kaj povas malkaŝi la sekretojn de la esencoj de aferoj. Por bildi tion ĉi pensu pri homo kvazaŭ pri posedanta du specojn de vido; kiam uzata estas la povo de la interna vido, la ekstera vidpovo ne funkcias.

Tiu ĉi kapablo de meditado liberigas homon de la besta naturo, distingas la realecojn de aferoj kaj rilatigas homon kun Dio.

Tiu ĉi kapablo aperigas el la sferoj de nevidebleco sciencojn kaj artojn. Dank' al la meditkapablo eltrovoj estas eblaj, grandegaj entreprenoj estas plenumataj; dank' al ĝi regado povas bonorde prosperi. Dank' al tiu ĉi kapablo homo eniras la Regnon de Dio.

Malgraŭ tio certaj pensoj estas senutilaj por homo; ili estas kvazaŭ ondoj, senefike balancantaj sin en maro. Sed se la kapablo de meditado estas banita en la interna lumo kaj karakterizita per diaj ecoj, la rezultato alportas konfirmon.

La meditkapablo estas simila al spegulo; se vi metas antaŭ ĝin terajn objektojn, ĝi respegulas ilin. Tiel se la homa spirito meditas pri teraj objektoj, li iĝas scianta pri ili.

Sed se vi turnos la spegulojn de viaj spiritoj ĉielen, la ĉiela stelaro kaj la radioj de la Suno de l'Realeco respegulos sin en viaj koroj, kaj vi akiros la virtojn de la Regno.

Tial ni gardu ĉiam la ĝustan direkton de tiu ĉi kapablo, turnante ĝin al la ĉiela Suno, ne al teraj objektoj - por ke ni povu malkovri la sekretojn de la Regno, kompreni la alegoriojn de la Biblio kaj la misterojn de la Spirito.

Iĝu ni vere speguloj, reflektantaj la ĉielajn realecojn, kaj iĝu ni tiel puraj, ke ni reflektu la stelojn de l'Ĉielo.

97, Cadogan Gardens, Londono, la 26-an de decembro 1912.

Preĝo.

" Ĉu devas preĝo alpreni la formon de ago ? "

'Abdu'l-Baha : - Jes. En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo, kiu faras peceton da notpapero, streĉante ĉiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante ĉiujn fortojn, por ĝin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj

fortostreĉado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto, fleganta malsanulon afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj kaj kredante la fratecon de l'homa gento, plenumas glorakton.

" Kio estas la celo de nia vivo ? "

'Abdu'l-Baha : - Akiri virtojn. Ni devenas de la tero; kial ni estas transportitaj el la minerala regno en la vegetaĵan, el la vegetaĵa regno en la bestan ? Por ke ni atingu perfektecojn en ĉiu el tiuj regnoj, por ke ni ekposedu la plej bonajn kvalitojn de mineralo, por ke ni akiru la kreskoporvon, kiel vegetaĵo, por ke ni estu ornamitaj per la instinktoj de l'besto kaj ekposedu la sentojn de vido, aŭdo, flaro, tuŝo kaj gusto, ĝis el la besta regno ni enpaŝas la mondon de homeco kaj ricevas donace prudenton, eltrovemon kaj la forton de l'Spirito.

Malbono.

" Kio estas malbono ? "

'Abdu'l-Baha : - Malbono estas malperfekteco. Peko estas stato de homo en la mondo de la malpli nobla naturo, ĉar en la naturo ekzistas tiel malperfektecoj, kiel maljusteco, tiraneco, malamo, malamikeco, batalado: tio ĉi estas la karakteraĵoj de la malpli alta sfero de la naturo. Tio ĉi estas la pekoj de la mondo, la fruktoj de la arbo, de kiu manĝis Adamo. Per edukado ni devas liberigi nin de tiuj ĉi malperfektecoj. La Profetoj de Dio estis senditaj, la Sanktaj Libroj estis verkitaj, por ke homo estu libera. Ŝajne, kiel li naskiĝas en tiun ĉi mondon de malperfektecoj el la sino de sia tera patrino, li estas ankaŭ naskita en la mondon de spirito per dia edukado. Kiam homo estas naskita en la fenomenan mondon, li trovas la universon; kiam li estas naskita el tiu ĉi mondo en la mondon de l'Spirito, li trovas la Regnon.

Progresado de Animo.

" Ĉu animo progresas pli per malĝojoj, ĉu per ĝojoj en tiu ĉi mondo ? " 'Abdu'l-Baha : - La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto. Kiel plugilo profunde sulkigas la teron, purigante ĝin de malbonherboj kaj kardoj, tiel suferoj kaj malĝojoj liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas staton de kompleta sindeturnemo. Lia sinteno en tiu ĉi mondo estos tiu de dia feliĉo. Homo estas, por tiel diri, nematura: la varmego de l'fajro de suferoj maturigas lin. Rigardu malantaŭen en la pasintajn tempojn, kaj vi vidos, ke la plej grandaj el la homoj suferis plej multe.

" Ĉu tiu, kiu per suferoj atingis maturiĝon, timu feliĉon ? "

'Abdu'l-Baha : - Per suferoj li atingos la eternan feliĉecon, kiun nenio povas forpreni de li. La apostoloj de Kristo suferis: ili atingis la eternan feliĉecon.

" Ĉu estas do neeble atingi feliĉon sen suferoj ? "

'Abdu'l-Baha : - Por atingi la eternan feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ĝojon. Tempa ĝojo pereos.

" Ĉu transmondiĝinta animo povas interparoli kun iu, estanta ankoraŭ sur la tero ? " 'Abdu'l-Baha : - Oni povas interparoli, sed tiu interparolo ne estas simila al la nia. Estas nenia dubo, ke la fortoj de la pli altaj mondoj kunagas kun la fortoj de tiu ĉi. La koro de homo estas malfermita al inspiroj; tio ĉi estas la spirita interkomunikiĝado. Kiel en sonĝo oni parolas kun amiko, dum la buŝo silentas, tiel same estas en la spirita interparolo. Homo povas paroli kun

sia interna memo, dirante : " Ĉu mi povas fari tion ? Ĉu estas por mi konsilinde fari tiun ĉi laboron ? " Tiaspeca interparolo estas kun la pli alta memo.

Kvar specoj de amo.

97, Cadogan Gardens, Londono, sabate, la 4-an de januaro 1913.

Kia potenco estas amo ! Ĝi estas la plej admirinda, la plej granda el ĉiuj vivaj povoj. Amo donas vivon al senvivo. Amo bruligas flamon en koro, kiu estis malvarma. Amo alportas esperon al malesperanto kaj ĝojigas la korojn de malĝojantoj.