Выбрать главу

vendrede, la 20-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la spirita Suno de l'Vero ĉiam brilis el la horizonto de Oriento.

Abrahamo aperis en Oriento. En la Oriento leviĝis Moseo, por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la orienta horizonto aperis Kristo Sinjoro. Mahometo estis sendita al la orienta nacio. Bab aperis en la orienta lando, Persujo. Baha'u'llah vivis kaj instruis en Oriento. Ĉiuj grandaj spiritaj instruantoj aperis en la oriento de la mondo. Sed kvankam la suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ĝiaj radioj estis vidata en la Okcidento, kie la brilego de ĝia gloro estis perceptita pli klare. La Dia lumo de Liaj Instruoj brilis kun pli granda forto en la okcidenta mondo, kie ĝia progreso estis pli rapida, ol en la lando de ĝia naskiĝo.

En la hodiaŭaj tagoj Oriento bezonas materialan progreson, kaj en Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por Okcidento estus bone turni sin al Oriento, por ricevi la lumigon kal doni al ĝi repage sian sciencan saĝon. Devas okazi tiu interŝanĝo de donacoj.

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektiviĝos en la materiala.

Kiam unu tiel ricevos, kion ĝi bezonas, de la alia, ekregos plej granda harmonio, ĉiuj popoloj unuiĝos, estos atingita stato de perfekteco, okazos firma interkuniĝo kaj la mondo iĝos brilanta spegulo, reflektanta la Kvalitojn de Dio.

Ni ĉiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero. Ĉiu koro estos tiam refreŝigita, ĉiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la feliĉo de l'homaro estos certigita.

Ni devas preĝi, ke per la Malavareco de Dio estu donita al Persujo la eblo ricevi la materialan kaj intelektan civilizacion de Okcidento, kaj doni al ĝi repage, per Dia Favoro, sian spiritan lumon. La sindona, energia laborado de la unuigitaj popoloj okcidentaj kaj orientaj sukcesos atingi tiun ĉi rezultaton, ĉar la forto de la Sankta Spirito helpos al ili.

Oni devas zorge studi la principojn de la instruoj de Baha'u'llah,, unu post la alia, ĝis ili estos ekkonitaj kaj komprenitaj per la menso kaj per la koro - tiel vi fariĝos fortaj sekvantoj de la lumo, akirantaj kaj disvastigantaj la veran civilizacion en Persujo, en Eŭropo kaj en la tuta mondo.

Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

Dio entenas ĉion; Li ne povas esti entenata

vendrede vespere, la 20-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Ĉiutage okazas en Parizo multaj kunvenoj por diversaj celoj, por diskutadi la aferojn de politiko, komerco, edukado, arto, scienco kaj multajn aliajn.

Ĉiuj tiuj kunvenoj estas bonaj, sed tiu ĉi rondo kuniĝis, por turni la vizaĝojn al Dio, por lerni, kiel labori plej bone por la bono de l'homaro, por esplori, kiel antaŭjuĝoj povas esti forigitaj kaj la semo de amo semita en la homajn korojn.

Dio aprobas la motivojn de nia kunveno kaj donas al ni Sian Benon.

Ni legas en la Malnova Testamento, ke Dio diris : " Ni kreu homon laŭ Nia bildo ". En la Evangelio Kristo diris : " Mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi ".(St Joh XIV 11). En la Korano Dio diras : " Homo estasMia mistero, kajMi estas la lia ". Baha'u'llah skribis, ke Dio diras : " Via koro estas Mia domo; sanktigu ĝin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas Mia elaperaĵo; preparu ĝin por Mia elmontriĝo ".

Ĉiuj tiuj sanktaj vortoj montras al ni, ke homo estas kreita laŭ la bildo de Dio. Tamen la esenco de Dio estas nekomprenebla por homa menso, ĉar limhava komprenemo ne povas esti aplikita al tiu senlima Mistero. Dio entenas ĉion; Li ne povas esti entenata. Tio, kio entenas, estas pli granda, ol tio, kio estas entenata. La tuto estas pli granda, ol ĝiaj partoj.

Aferoj, kiujn homo komprenas, ne povas esti ekster lia kompreneblo, tiel do neeble estas por homa koro kompreni la naturon de la Majesto de Dio. Nia imago povas bildi nur tion, kion ĝi kapablas krei.

La povo de kompreno grade diferencas en diversaj regnoj de la kreaĵoj. Neniu regno - minerala, vegetaĵa aŭ besta - kapablas kompreni ian kreaĵon super si mem. Mineralo ne povas imagi la kreskopovon de vegetaĵo. Arbo ne povas klarigi al si la movopovon de besto, nek ĝi povas kompreni, kion signifus posedi vidon, aŭdon kaj flaron. Ĉio tio koncernas la fizikan sferon de la kreaĵoj.

Homo ankaŭ apartenas al tiu ĉi sfero; sed ne estas eble por iu ajn el la malpli altaj regnoj kompreni, kio okazas en la homa menso. Besto ne povas konsciigi al si la inteligentecon de homo; ĝi scias nur tion, kion ĝi perceptas per siaj bestaj kapabloj, ĝi povas imagi nenion abstraktan. Besto ne povas konkludi, ke la mondo estas glob-forma, ke la tero rondiras ĉirkaŭla suno, nek la konstruon de elektra telegrafo. Tiuj ĉi aferoj estas eblaj nur por homo. Homo estas la plej alta verko de kreado, la plej proksima al Dio el ĉiuj kreaĵoj.

Ĉiuj pli superaj regnoj estas nekompreneblaj por la pli malsuperaj; kiel do estus eble, ke, la kreito, homo, povu kompreni la Ĉionpovan Kreinton de ĉio ?

Tio, kion ni prezentas al ni, ne estas la realaĵo de Dio. Li, la Nekonebla, Neimagebla estas for ekster plej alta koncepto de homo.

Ĉiuj ekzistantaj kreaĵoj dependas de la Dia Malavareco. La Dia Favoro mem donas vivon. Kiel la lumo de la suno brilas sur la tutan mondon, ankaŭ la Favoro de la Senfina Dio estas disverŝita sur ĉiujn kreaĵojn. Kiel la suno maturigas fruktojn sur la tero, donas vivon kaj varmon al ĉiuj vivaj estaĵoj, tiel ankaŭ la Suno de l'Vero brilas sur ĉiujn, plenigas ilin per la fajro de Dia amo kaj kompreno.

La supereco de homo super la resto de la kreita mondo estas videbla ankaŭ en tio, ke homo havas animon, en kiu loĝas la Dia Spirito; la animoj de la pli malaltaj kreaĵoj estas malpli altaj en sia esenco.

Estas do nenia dubo, ke el ĉiuj kreitaj estaĵoj homo estas plej proksima al la Naturo de Dio, kaj pro tio li ricevas pli grandan parton de la Dia Malavareco.

La minerala regno posedas la povon de ekzistado. Vegetaĵo havas la povon de ekzistado kaj kreskado. Besto krom la ekzistado kaj kreskado, havas la eblon de movo kaj kapablon de la uzado de la sentoj. En la homa regno ni trovas ĉiujn kvalitojn de la malsuperaj mondoj kaj multe pli krom ili. Homo estas la sumo de ĉiuj antaŭaj kreaĵoj, ĉar li entenas ilin ĉiujn.

Al homo estas donita la speciala donaco, intelekto, per kiu li povas ricevadi pli grandan parton de la Dia Lumo. Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta la proprecojn de Dio.

Kristo Sinjoro diris : " Tiu, kiu ekvidis min, ekvidis la Patron " - Dion, elmontriĝantan en la homo.

La Suno ne forlasas sian lokon en la ĉielo kaj ne malsuprenvenas en la spegulon, ĉar irado supren kaj malsupren, venado kaj forirado ne apartenas al la Senfina ; tio estas ecoj de limhavaj estaĵoj. En Elmontranto de Dio, la perfekte polurita spegulo videbligas la proprecoj de Dio en tia formo, kian homo kapablas kompreni.

Tio ĉi estas tiel simpla, ke ĉiu povas ĝin kompreni kaj tion, kion ni kapablas kompreni, ni devas nepre akcepti.

Nia Patro ne respondigas nin por malakcepto de dogmoj, kiujn ni povas nek kredi, nek kompreni, ĉar Li estas senlime justa por Siaj infanoj.

Tiu ĉi ekzemplo estas tamen tiel logika, ke facile povas ĝin ekkompreni ĉiu menso, kiu volas dediĉi al ĝi sian konsideron.

Ke ĉiu el vi iĝu brilanta lampo, kies flamo estas la Amo de Dio ! Ke viaj koroj ardu per la radivarmo de unueco ! Ke viaj okuloj estu lumigitaj per la brilego de la Suno de l'Vero !

La urbo Parizo estas tre bela. Malfacile estus trovi en la nuna mondo urbon pli civilizitan kaj pli progresintan en ĉiuj materialal aranĝoj. Sed la spirita lumo ne brilas super ĝi de longa tempo : ĝia spirita progreso estas malproksime malantaŭ ĝia materiala civilizacio. Necesa estas supera forto por veki ĝin al la realeco de l'spirita Vero, por enspiri la spiron de vivo en ĝian dormantan animon. Vi ĉiuj devas unuiĝi, por per la komuna laboro stimuli ĝin, revivigi la animon de ĝia popolo per la helpo de tiu Supera Forto.