Выбрать главу

Kiam malbonfarto estas negrava, malforta kuracilo sufiĉas por resanigo, sed kiam la negrava malbonfarto fariĝas terura malsano, la Dia Kuracisto devas uzi fortegan kuracilon. Estas arboj, kiuj floras kaj donas fruktojn en malvarma klimato, estas ankaŭ aliaj, kiuj bezonas plej varmajn radiojn de la suno por atingi la perfektan maturecon. Parizo estas unu el tiuj urboj, por kies spirita disvolviĝo bezona estas grandega flamanta Suno de la Sankta Povo de Dio.

Mi postulas de vi ĉiuj, de ĉiu el vi aparte, ke vi bone sekvu la lumon de la Vero en la sanktaj instruoj, kaj Dio fortigos vin per Sia Sankta Spirito tiel, ke vi povos venki la malfacilaĵojn kaj detrui la antaŭjuĝojn, kiuj kaŭzas disecon kaj malamon inter la popoloj.

Viaj koroj pleniĝu per granda Amo de Dio, kiu estu sentebla por ĉiuj; ĉar ĉiu homo estas servanto de Dio kaj ĉiu rajtas partopreni en la Dia Malavareco.

Precipe al tiuj, kies pensoj estas materialaj kaj malprogresaj, elmontru plej grandan amon kaj paciencon, tiamaniere per via radianta bonkoreco akirante ilin por la interligo de samideaneco.

Se vi estos fidelaj al via granda tasko, neflankigante sekvantaj la sanktan lumon de la Vero, la benita tago de la universala frateco mateniĝos super tiu ĉi bela urbo.

La bedaŭrindaj kaŭzoj de militoj kaj ĉies devo de porpaca penado.

la 21-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Mi esperas, ke vi ĉiuj estas feliĉaj kaj sanaj. Mi ne estas feliĉa, sed tre malgaja. La novaĵo pri la batalo apud Bengazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovaĝeco, kiu ankoraŭ ekzistas en la mondo. Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero ! Eĉ bestoj, batalante, havas ian senperan kaj pli racian kaŭzon de atakoj ! Kiel terure estas, ke homo, kiu apartenas al la pli supera regno, povas malsupreniĝi ĝis mortigado kaj malfeliĉigado de siaj proksimuloj - pro posedo de terregiono !

La plej alta el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.

Kiel ajn granda estus la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni al si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe, ol etan iomon - sian tombon ! Se oni bezonas pli da tero, por plibonigi kondiĉojn de l'popolo, por disvastigi civilizacion ( por anstataŭi krudajn kutimojn per justaj leĝoj ) - estus certe eble pace akiri la necesan plion da teritorio !

Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj.

Kiel multe da vidvinoj funebras pro siaj edzoj; kiel multajn rakontojn pri sovaĝa krueleco ni aŭdas ! Kiel multe da orfigitaj infanetoj ploras pro la pereintaj patroj, kiel multaj virinoj lamentas pro mortigitaj filoj !

Nenio estas tiel korŝiranta kaj terura, kiel eksplodo de homa sovaĝeco !

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo. Pensoj pri milito alportas pereon al ĉia harmonio, feliĉo, trankvilo kaj kontenteco.

Pensoj de amo estas konstruantoj de frateco, paco, amikeco kaj felico.

Kiam la soldatoj de l'mondo nudigas la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia ! Ke la tuta sovaĝeco de homoj malaperu tiel per la Favoro de Dio, penetranta la purajn korojn kaj sincerajn animojn ! Ne pensu, ke la mondpaco estas neatingebla idealo !

Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo de Dio.

Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortiĝanta, ĝis ĝi ekregos la mensojn de ĉiuj homoj.

Ne perdu la esperon ! Laboru persiste. Sincereco kaj amo venkos malamon. Kiel multaj, ŝajne neeblaj faktoj okazas en tiuj ĉi tagoj ! Viaj vizaĝoj estu persiste turnitaj al la lumo de la mondo. Elmontru amon al ĉiuj; amo estas la spiro de la Sankta Spirito en homan koron . Estu kuraĝaj. Dio neniam forlasas siajn infanojn kiuj penadas, laboras kaj preĝas ! Plenigu viajn korojn per fervorega deziro, ke trankvileco kaj harmonio ekregu tiun ĉi tutan militantan mondon. Sukceso kronos viajn klopodojn kaj kun la universala frateco venos la Regno de Dio en paco kaj bonvolo !

En tiu ĉi ĉambro estas hodiaŭ membroj de multaj gentoj, francoj amerikanoj, angloj, germanoj, italoj - fratoj kaj fratinoj renkontantaj unu la alian en amikeco kaj harmonio. Tiu ĉi kunveno estu antaŭekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la mondo, kiam ĉiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de unu Patro, kies nomo estas : Amo !

La Suno de l'Vero

la 22-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Baha diris :

Ĉarma estas la hodiaŭa tago. La suno hele brilas sur la teron, donante lumon kaj varmon al ĉiuj kreitaĵoj. La Suno de l'Vero ankaŭ brilas, donante lumon kaj varmon al homaj animoj. La suno estas fonto de vivo por la fizikaj korpoj de la surteraj estaĵoj; sen ĝia varmo ilia kreskado estus retenita, ilia disvolviĝado estus haltigita, ili velkus kaj mortus. Tiel same la homaj animoj bezonas la Sunon de l'Vero, por ke ĝi disverŝu siajn radiojn, disvolvigu ilin, eduku kaj kuragigu. Kio estas la suno por la korpo de homo, tio estas la Suno de l'Vero por la animo.

Homo povas atingi altan gradon de materiala progreso, sed sen la lumo de l'Vero lia animo restas retenita en sia evoluado kaj mizera. Alia homo povas havi neniajn materialajn priviilegiojn, li povas stari sur la malsupro de la socia ŝtuparo, sed lia animo, ricevinta la varmon de la Suno de l'Vero, estas granda, kaj lumigita estas lia spirita kompreno.

Greka filozofo, kiu vivis en la frua tempo de la kristana epoko kaj estis plena de la kristana elemento, kvankam li ne estis laŭkonfesa kristano, skribis tiel : " Estas mia konvinko, ke religio estas la ĉeffundamento de vera civilizacio ". Ĉar antaŭ ol estas edukita la morala karaktero de nacio, same kiel ĝia intelekto kaj talentoj, civilizacio havas nenian certan bazon.

Ĉar religio enradikigas moralecon, ĝi estas pro tio la plej vera filozofio, kaj sur ĝi estas konstruita la sola daŭra civilizacio. Kiel ekzemplon li citas la tiutempajn kristanojn, kies moraleco estis sur tre alta nivelo. La konvinko de tiu ĉi filozofo konformas kun la vero, ĉar la civilizacio de la kristana mondo estis la plej bona kaj plej lumplena. La kristanaj instruoj estis lumigitaj per la Dieca Suno de l'Vero. Tial al iliaj sekvantoj estis instruite ami ĉiujn homojn,

kiel fratojn, timi nenion, nek eĉ morton, ami proksimulon kiel sin mem, kaj forgesi la proprajn egoistajn celojn por la pli granda bono de la homaro. La granda celo de la religio de Kristo estis proksimigi la korojn de ĉiuj homoj al la radianta Vero de Dio.

Se la postirintoj de Kristo Sinjoro sekvus tiujn ĉi principojn persiste, kun konstanta fideleco, estus tute senbezone renovigi la religion de Kristo kaj tute nenecese revekadi Lian popolon, ĉar granda kaj glora civilizacio regus nun en la mondo kaj la Regno de la Ĉielo estus veninta sur la teron.

Sed anstataŭe kio okazis ? La homoj forturnis la vizaĝojn de la diece lumigitaj ordonoj de sia Majstro, kaj vintro falis sur la homajn korojn. Ĉar, kiel la korpo de homo dependas en sia vivo de la radioj de la suno, ankaŭ la ĉielaj virtoj ne povas kreski en la animo sen la radiado de la Suno de l'Vero.