Выбрать главу

Dio ne lasas Siajn infanojn senhelpe sed, kiam la mallumo de la vintro ombrokovras ilin Li ree sendas Siajn misiulojn, la profetoin kun renovigo de la benita printempo. La Suno de L'Vero ree aperas sur la horizonto de la mondo, lumante en la okulojn de tiuj, kiuj dormas, vekante ilin al ekvido de la gloro de la nova tagiĝo. Tiam la arbo de l'homaro ree ekfloras kaj donas la fruktojn de justeco por la resanigo de la nacioj. Ĉar homo ŝtopis siajn orelojn kontraŭ la voko de la Vero kaj fermis la okulojn kontraŭ la Sankta Lumo, pro tio la mallumo de milito kaj tumulto, maltrankvilo kaj mizero ruinigis la mondon. Mi preĝas, ke vi ĉiuj klopodu alkonduki ĉiun infanon de Dio en la radiadon de la Suno de l'Vero, por ke la mallumo estu disbatita per la penetrantaj radioj de ĝia gloro, kaj la severeco kaj malvarmo de la vintro fandiĝu pro la kompatema varmo de ĝia brilado.

La Lumo de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento

lunde, la 23-an de oktobro 1911.

Se homo trovis ĝojon de la vivo en iu loko, li revenas en la saman lokon por trovi pli da ĝojo. Se homo trovis oron en ruino, li revenas al la sama ruino, por plue serĉi oron.

Tio ĉi montras la internan forton kaj naturan instinkton, kiun Dio donis al homo, kaj la potencon de la energio de la vivo, kiu ĝermas en li.

Okcidento ĉiam ricevadis la spiritan lumigon de Oriento. La kanto de la Regno estas ekaŭdita unue en Oriento, sed en Okcidento pli forta tonaro frapas la aŭskultantajn orelojn.

Kristo Sinjoro aperis, kiel radieganta stelo, sur la orienta ĉielo, sed la lumo de Lia instruado bruis pli perfekte en Okcidento, kie Lia influo enradikiĝis pli firme kaj Lia afero disvastiĝis en pli alta grado, ol en Lia naskiĝolando.

La sono de la kanto de Kristo eĥiĝis tra ĉiuj landoj de la okcidenta mondo kaj enigis en la korojn de iliaj popoloj.

La popoloj de Okcidento estas firmaj, kaj la fundamento, sur kiu ili konstruas, estas rokaĵo; ili estas persistaj kaj ne forgesas facile.

Oriento estas kiel forta, vivplena kreskaĵo : kiam pluvo delikate falas sur ĝin, donante al ĝi nutron, kaj la suno brilas sur ĝin, tiam ĝi floras ĝustatempe kaj donas bonajn fruktojn. Multe da tempo pasis, de kiam la Suno de l'Vero, reflektita en Kristo Sinjoro, disradiis sian lumon tra Okcidento, ĉar la vizaĝo de Dio kovriĝis per la pekoj kaj forgesemo de la homoj. Sed nun ree, glor' al Dio, la Sankta Spirito parolas al la mondo ! La stelaro de amo kaj saĝo kaj potenco denove brilas de la Dia horizonto, por doni ĝojon al ĉiuj, kiuj turnas la vizaĝojn al la lumo de Dio. Baha'u'llah disŝiris la vualon de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, kiu sufokadis homajn animojn. Ni preĝu al Dio, ke la spiro de la Sankta Spirito denove donu esperon kaj refreŝigon al homoj, vekante en ili la deziron plenumadi la volon de Dio; ke viviĝu en ĉiu homo la koro kaj la animo: tiel ĉiuj ĝuos la feliĉon de la nova naskiĝo !

Tiam la homaro surmetos novan veston en la radieco de Amo de Dio, kaj estos tagiĝo de nova kreaĵo ! Tiam la Kompato de la Plej Kompatema estos verŝita sur la hormaron, kaj ĝi leviĝos al nova vivo.

Mi deziras varmege, ke vi ĉiuj klopodu kaj laboru por tiu glora fino; ke vi estu persistaj kaj amplenaj laborantoj en la konstruado de la nova spirita civilizacio, elektitoj de Dio, efektivigantaj kun volemo kaj ĝojplena obeo Lian superegan planon !

La universala amo

la 24-an de oktobro 1911.

Unu hindo diris al 'Abdu'l-Baha : " La celo de mia vivo estas transdoni al la mondo la revelacion de Kriŝno tiagrade, kiel ĝi ekzistas en mi ".

'Abdu'l-Baha diris :

La revelacio de Kriŝno estas la revelacio de amo. Ĉiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj. Ĉiuj konsentas, dirante, ke amo kaj bonvolo estas plej bonaj.

Amo malkaŝas sian realecon en faroj, ne nur en vortoj - nura vortoj estas sen rezulto. Por ke amo povu malkaŝi sian potencon, devas ekzisti celo, ilo, motivo !

La principon de amo oni povas esprimi en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrujo, al raso, ekzistas politika entuziasmo, ekzistas ankaŭ amo al interes-kunularo en servo. Ĉio tio estas manieroj kaj rimedoj, por elmontri la povon de amo. Sen tiaspecaj manieroj amo estus nevidebla, neaŭdebla, nesentebla - ĝenerale neesprimita, nemalkaŝita ! Akvo elmontras sian povon en diversaj manieroj: ĝi sensoifigas, ĝermigas semojn, ktp. Karbo esprimas unu el siaj ecoj en gaslumo, dum unu el la povoj de elektro montriĝas en la elektra lumo. Se ekzistus nek lumgaso, nek elektro, la noktoj de la mondo estus senlumaj ! Tiel estas necese havi ilon, motivon por elaperigo de amo, celon kaj manieron de esprimo.

Ni devas trovi kielon por disvastigadi amon inter la filoj de la homaro.

Amo estas senlima, senborda, senfina ! Materiaĵoj havas dimensiojn, estas limigitaj, finitaj. Oni ne povas ĝuste esprimi senfinan amon per limhavaj manieroj.

La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita; la ligoj de parenceco ne estas la plej fortaj teniloj. Ofte membroj de unu familio malkonsentas, eĉ malamas unu la alian.

La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo ! Ankaŭ samlandanoj ne estas liberaj de malpacoj inter si.

La amo al raso estas limigita ; ekzistas ĉi tie certa unueco sed ĝi estas nesufiĉa. Amo devas esti libera de limigoj.

Ami sian propran rason povas signifi malamon kontraŭ ĉiuj aliaj kaj eĉ popoloj de la sama raso ofte malamas unu la alian.

La politika amo estas ankaŭ grandparte miksita kun malamo de unu partio kontraŭ alia; tiu ĉi amo estas tre limigita kaj necerta.

La amo al interes-kunularo en servo estas simile ŝanĝiĝema; ofte ekestas konkurenco, kiu kondukas al ĵaluzo, kaj fine malamo ekokupas la lokon de la amo.

Antaŭ kelkaj jaroj Turkujo kaj Italujo estis en amika politika harmonio;nun ili militas !

Ĉiuj tiuj ĉi ligoj de amo estas malperfektaj. Estas klare, ke la limhavaj materialaj ligoj malsufiĉas, por ĝuste esprimi la universalan amon.

La granda malegoista amo al la homaro estas limigita per neniu el tiuj ĉi malperfektaj, duonegoistaj limigoj; tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta homaro, kaj ĝi povas esti realigita per la povo de la Dia Spirito. Nenia monda povo kapablas realigi la universalan amon.

Unuiĝu ĉiuj en la Dia Potenco de amo ! Ĉiuj penu kreski en la lumo de la Suno de l'Vero, kaj reflektante tiun brilegan amon sur ĉiujn homojn, iliaj koroj tiel unuiĝu, ke ili restadu ĉiam en la radieco de la senlima amo.

Memoru tiujn ĉi vortojn, kiujn mi diras al vi dum la mallonga tempo, kiam mi estas inter vi en Parizo. Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj !

La besta mondo estas sklavigita al materio - al homo Dio donis liberecon. Bestoj ne povas sendependiĝi de la legoj de l'naturo, dum homo povas regi ilin, ĉar li, entenante la naturon, povas levi sin super ĝin.

La potenco de la Sankta Spirito, kleriganta la homan intelekton, permesis al li malkovri la rimedojn por fleksi al sia volo multajn leĝojn de la naturo. Li flugas tra la aero, vojaĝas sur la maro kaj eĉ veturas sub la akvo.

Ĉio tio montras, kiel la intelekto de homo ebligis al li liberigi de la limigoj de l'naturo kaj solvi multajn ĝiajn misterojn. Ĝis certa grado homo rompis la ĉenojn de materio.

La Sankta Spirito donos al homo povojn pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.

Se vi amas membron de via familio aŭ samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu ĉi amo estu en Dio kaj per Dio. Kie ajn vi trovos la kvalitojn de Dio, amu tiun personon, ĉu li estas el via familio, aŭ el alia. Verŝu la lumon de la senlima amo sur ĉiun homan estaĵon, kiun vi renkontas, ĉu el via lando, via raso, via politika partio, aŭ el iu alia nacio, koloro aŭ nuanco de politika opinio. La Ĉielo helpos vin, kiam vi laboros por tiu kunvenigo de la disŝutitaj popoloj de la mondo en la ombron de la ĉionpova tendo de unueco.