Выбрать главу

Vi estos servantoj de Dio, kiuj loĝas proksime al Li, Liaj diaj helpantoj en la servado, klopodantaj por la tuta homaro. Por la tuta homaro ! Por ĉiu homa estaĵo ! Neniam forgesu ĉi tion !

Ne diru, ke li estas italo, aŭ franco, aŭ amerikano, aŭ anglo, memoru nur, ke li estas filo de Dio, servanto de la Plej Alta, homo ! Ĉiuj estas homoj ! Forgesu naciecojn; ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio !

Ne pensu pri viaj propraj limigitecoj; la helpo de Dio venos al vi. Forgesu vin mem. La Dia helpo certe venos

Kiam vi alvokas la Favoron de Dio, atendante fortigon, via forto estos dekobligita.

Rigardu min: mi estas tiel malforta, tamen mi ricevis la forton veni al vi - mi, mizera servanto de Dio, ricevis la eblon transdoni al vi tiun ĉi revelacion ! Mi ne estos kun vi longe. Oni devas neniam konsideri sian propran malfortecon; la forto de la Sankta Spirito de Amo donas la povon instrui. La penso pri nia malforteco povus nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super ĉiujn terajn pensojn, apartigi nin de ĉiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l'spirito, fiksi niajn okulojn sur la eterne malavara Favoro de la Ĉionpova, kiu plenigas niajn animojn per la kontenteco de la ĝojplena servado al Lia ordono : " Amu unu la alian ".

La mallibereco de 'Abdu'l-Baha.

4, Avenue de Camoens, merkrede, la 25-an de oktobro 1911.

Mi tre bedaŭras, ke mi atendigis vin ĉi-matene sed mi havas tiel multe por fari en mallonga tempo por la Afero de l'Amo de Dio.

Ne gravu al vi, ke vi atendis iomete por vidi min. Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi veni kaj vidi vin nun.

Antaŭ ĉio - glorata estu Dio - niaj koroj ĉiam estas unisonaj kaj kun la sama celo ili estas turnitaj al la Amo de Dio. Ĉu per la Favoremo de la Regno niaj deziroj, niaj koroj, niaj spiritoj ne estas unuigitaj en unu ligon ? Ĉu niaj preĝoj ne estas por kunigi en harmonion ĉiujn homojn ? Ĉu do ni ne estas ĉiam kune ?

Hieraŭ vespere, kiam mi venis hejmen el la domo de S-ro Dreyfus, mi estis tre laca, tamen mi ne dormis, mi kuŝis maldorme, pensante.

Mi diris: ho Dio, mi estas ĉi tie en Parizo ! Kio estas Parizo kaj kiu mi estas ? Neniam mi sonĝis, ke el la mallumo de mia malliberejo mi povos iam veni al vi, kvankam, kiam oni legis la mi la verdikton, mi ne kredis ĝin.

Oni diris al mi, ke 'Abdu'l Hamid ordonis mian porĉiaman malliberigon, kaj mi diris : " Tio ĉi estas neebla ! Mi ne ĉiam estos malliberulo. Se 'Abdu'l Hamid estus senmorta, tia verdikto povus esti efektivigita. Mia korpo povas esti sklavigitapor certa tempo, sed, 'Abdu 'l Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera ĝi restos - tion ĉi neniu homo povas malliberigi ".

Liberigita el mia malliberejo per la Povo de Dio, mi renkontis ĉi tie la amikojn de Dio kaj estas dankema al Li.

Ni disvastigadu la Aferon de Dio, por kiu mi suferis persekutadon.

Kia privilegio estas por ni renkontiĝi ĉi tie en libereco. Kiel feliĉe por ni, ke Dio tiel decidis, ke ni povu kune labori por la alveno de la Regno !

Ĉu vi estas kontentaj pro la vizito de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran revelacion, de tiu, kiu neniam povus eĉ pensi, ke tia renkonto estos ebla ?! Nun, per la Favoro de Dio, per Lia mirinda Povo, mi, kiu estis kondamnita je ĉiamdaŭra mallibereco en la malproksima orienta urbo, estas tie ĉi, en Parizo, parolante kun vi !

De nun ni ĉiam estos kune, per la koro, animo kaj spirito, urĝante en la laboro, ĝis ĉiuj homoj estos kunvenigitaj sub la Tendo de la Regno, kantante la kantojn de paco.

La plej granda Dia dono al homo

Ĵaŭde, la 26-an de oktobro 1911.

La plej granda Dia dono al homo estas intelekto, aŭ kompreno.

Kompreno estas la povo, per kiu homo akiras scion pri diversaj regnoj de l'kreaĵo kaj pri diversaj statoj de l'ekzisto, kiel ankaŭ pri multe el tio, kio estas nevidebla.

Posedante tiun ĉi donon, li estas, en si mem, sumo de la antaŭaj kreaĵoj - li kapablas starigi kontakton kun tiuj regnoj; kaj dank' al tiu ĉi dono li ofte povas, per sia scienca instruiteco, iri ekster ilin per profeta antaŭenrigardo.

Intelekto estas vere la plej altvalora trezoro, donita al homo de la Dia Malavareco. Inter la kreitaj estaĵoj sole homo posedas tiun ĉi mirindan povon.

Ĉiuj kreaĵoj, antaŭ antaj homon, estas ligitaj per la severaj leĝoj de l'naturo. La granda suno, la amasoj da steloj, la oceanoj kaj maroj, montoj, arboj kaj ĉiuj bestoj, grandaj aŭ malgrandaj - neniu el ili povas liberigi sin de la obeo al la leĝoj de la naturo.

Sed homo havas liberecon, kaj, dank'al sia kompreno aŭ intelekto, sukcesis ekestri aŭ alkonformigi kelkajn el la leĝoj de l'naturo al siaj propraj bezonoj. Per la potenco de sia intelekto li malkovris la rimedojn, per kiuj li ne nur trapasas grandajn kontinentojn en ekspresaj vagonaroj kaj traveturas vastajn oceanojn en ŝipoj, sed ankaŭ, kiel fiŝo, vojaĝas sub akvo en subakvaj veturiloj, kaj, imitante birdojn, flugas tra la aero en aeroplanoj.

Homo sukcesis adapti elektron al diversaj uzoj - por lumo, por movforto, por sendi komunikojn de unu fino de la tero al la alia - kaj per elektro li povas eĉ aŭdi voĉon, malproksiman je multaj mejloj !

Dank'al tiu ĉi donaco de kompreno aŭ intelekto li kapablas ankaŭ uzi la radiojn de la suno, por bildi homojn aŭ objektojn, kaj eĉ por kapti la formojn de malproksimaj astroj.

Ni vidas, en kiel multaj manieroj homo sukcesis fleksi la fortojn de la naturo al sia

volo.

Kiel plorinde estas vidi, ke homo uzis siajn de Dio donitajn kapablojn, por konstrui batalilojn, por rompi la ordonon de Dio " Ne mortigu " kaj malrespekti la instruon de Kristo " Amu unu la alian ".

Dio donis al homo tiun ĉi povon, ke li ĝin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun ĉi donacon por malkonstrui, anstataŭ konstrui, por maljusteco kaj tiraneco, por semi malamon, malpacon kaj detruon, por ruinigadi siajn proksimulojn, kiujn Kristo ordonis al ni ami, kiel nin mem.

Mi esperas, ke vi uzos vian komprenon por estigi la unuecon kaj trankvilon de la homaro, por doni lumon kaj civilizacion al la popoloj, por florigi amon en ĉiuj ĉirkaŭ vi kaj por venigi la universalan pacon.

Studu la sciencojn, akiradu pli kaj pli da scio. Oni povas, ekster ĉia dubo, lerni ĝis la fino de sia vivo ! Uzu vian scion ĉiam por bono de la aliaj; tiel malaperu milito de la supraĵo de tiu ĉi bela tero kaj starigita estu la glora konstruaĵo de paco kaj konkordo. Klopodu, ke viaj altaj idealoj estu efektivigitaj en la Regno de Dio sur la tero, kiel ili estas en la ĉielo.

La nuboj, kiuj kaŝas la Sunon de l'Vero

4, Avenue de Camoens, vendrede, la 27-an de oktobro 1911, matene.

La tago estas bela, la aero estas pura, la suno brilas kaj nenia nebulo aŭ nubo malklarigas ĝian lumon.

Ĝiaj brilantaj radioj penetras en ĉiujn partojn de la urbo. La homajn mensojn tiel same lumigas la Suno de l'Vero.

Kristo diris : " Ili vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo ". (St Mat XXIV 30 kaj XVI 27). Baha'u'llah diris : " Kiam Kristo venis la unuan fojon, Li venis sur nuboj ". (St Joh III 13). Kristo diris pri Si, ke Li venis el supre, el la ĉielo: ke Li venis de Dio - dum Li estis naskita de Sia patrino Mario. Sed kiam Li deklaris, ke Li venis el la ĉielo estas kompreneble, ke Li ne pensis pri la blua arkaĵo sed parolis pri la ĉielo de la Regno de Dio, kaj ke el tiu ĉielo Li venis sur nuboj. Kiel nuboj kovras la brilon de la suno, tiel ankaŭ la nuboj de la mondo de l'homaro kovris antaŭ la homaj okuloj la brilegon de la dieco de Kristo.

Homoj diris : " Li estas ĉi Nazareto, naskita de Mario, ni konas lin kaj ni konas liajn fratojn. Kion ĝi signifas ? Kion li diras ? Ke li venis de Dio ? "