Выбрать главу

Tiuj, kiuj suferas plej multe, atingas plej grandan perfektecon.

Tiuj, kiuj deklaras la deziron multe suferi pro Kristo, devas pruvi sian sincerecon; tiuj, kiuj proklamas la sopiron fari grandan sinoferon, povas nur per tiaj faroj pruvi la verecon de siaj sentoj. Ijob pruvis la sincerecon de sia amo al Dio, estante fidela al Li en siaj grandaj malfeliĉoj, same kiel en la prosperaj tagoj de sia vivo. La apostoloj de Kristo, kiuj elportadis kun firmeco ĉiujn siajn suferojn kaj malfelicojn - ĉu ili ne pruvis sian fidelecon ? Ĉu ilia elportemo ne estis la plej bona pruvo ?

Tiuj malĝojoj nun estas finitaj.

La vivo de Kajafaso estis komforta kaj feliĉa, dum la vivo de Petro estis plena de malĝojoj kaj suferoj ; kiu el ili estas pli enviinda ? Sendube ni devas elekti la nunan staton de Petro, ĉar li posedas la senmortan vivon, dum Kajafaso akiris eternan malhonoron. La suferoj de Petro estis provoj de lia sincereco. Provoj estas bonfaroj de Dio, por kiuj ni devas danki Lin. Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo.

Kiam homo estas feliĉa, li povas forgesi sian Dion ; sed kiam venas ĉagreno kaj malĝojo la homo rememoras sian Patron, kiu estas en la Ĉielo, kaj kiu havas la povon savi lin el liaj malfacilaĵoj.

Homo, kiu ne suferas, ne atingas perfektecon. La kreskaĵo plej multe purigata de ĝardenisto estas tiu, kiu, kiam venos la somero, havos la plej belajn florojn kaj la plej abundajn fruktojn.

Terkulturisto tranĉas la teron per sia plugilo kaj el tiu tero elkreskas riĉa kaj abunda rikoltaĵo. Ju pli provpurigata estas homo, des pli granda estas la rikolto de l'spiritaj virtoj, kreskintaj en li. Soldato ne estos bona ĝeneralo, antaŭ ol li estis en kampo dum plej sanga batalo kaj ricevis plej profundajn vundojn.

La preĝo de la Profetoj de Dio ĉiam estis kaj estas : Ho Dio ! mi sopiras fordoni mian vivon sur Via vojo ! Mi deziras forverŝi mian sangon pro Vi kaj fari la plej grandan sinoferon.

Beleco kaj harmonio en diverseco.

la 28-an de oktobro 1911.

La Kreinto de ĉio estas Unu Dio.

De tiu sama Dio ĉiuj kreaĵoj venis en la ekziston, kal Li estas tiu celo, al kiu sopiregas ĉio en la naturo. Tiun ĉi koncepton prezentis la vortoj de Kristo, kiam Li diris : " Mi estas la Alfo (unua litero de la greka alfabeto) kaj la Omego (lasta litero de la greka alfabeto), la komenco kaj la fino ". Homo estas la sumo de la kreo, kaj perfekta homo estas la esprimo de la kompleta Dia penso - la Vorto de Dio.

Konsideru la mondon de kreitaĵoj, kiel diversaj kaj malsimilaj ili estas en la specoj, kaj tamen de unu sola deveno. Ĉiuj diferencoj, kiujn ni vidas, estas la diferencoj de formo kaj koloro. La diverseco de tipoj estas videbla tra la tuta naturo.

Rigardu belan ĝardenon, plenan de floroj, arbustoj kaj arboj. Ĉiu floro havas alian ĉarmon specialan belecon, sian propran, dolĉan aromon kaj belan koloron. Ankaŭ la arboj - kiel ili diferencas en la formo, kresko kal foliaro, kaj kiel diversajn fruktojn ili donas ! Tamen ĉiuj tiuj floroj, arbustoj kaj arboj elkreskas el tiu sama tero, tiu sama suno lumas sur ilin kaj tiuj samaj nuboj donas al ili pluvon.

Same estas kun la homaro. Ĝi konsistas el multaj rasoj, kaj ĝiaj popoloj estas diversaj en koloro - blankaj, nigraj, flavaj, brunaj kaj ruĝaj - sed ili ĉiuj devenas de tiu sama Dio kaj ĉiuj estas Liaj servantoj. Tiu ĉi diverseco inter la idoj de l'homaro havis bedaŭrinde ne tian saman efikon, kiel inter la kreitaĵoj de la mondo de kreskaĵoj, kie vidiĝas la spirito de pli granda harmonio. Inter homoj ekzistas multegaj malamikecoj, kaj tio ĉi estas la kaŭzo de militoj kaj malamoj inter diversaj nacioj de la mondo.

Diferencoj, kiuj koncernas nur la sangon, igas ilin mortigadi kaj pereigadi unu la aliajn. Ve, ke tiaj aferoj ekzistas ankoraŭ ! Ni rigardu prefere la belecon de la diverseco, la belecon de l'harmonio, kaj lernu nian lecionon de la kreskaĵoj. Se vi vidus ĝardenon, en kiu ĉiuj kreskaĵoj estas samaj laŭ la formo, koloro kaj aromo, ĝi tute ne ŝajnus al vi bela, sed kontraŭe, monotona kaj enuiga. Ĝardeno, kiu plaĉas al la okuloj kaj kontentigas la koron, estas ĝardeno, en kiu kreskas unu apud aliaj floroj de ĉiaj nuancoj, formoj kaj aromoj, kaj la ĝoja kontrasto de la koloroj estas la kaŭzo de ĝia beleco kaj ĉarmo. Same estas kun arboj. Fruktoĝardeno, plena de fruktarboj, estas belega, same ankaŭ plantejo, kie estas plantitaj multaj specoj de

arbustoj. La diverseco kaj varieco estas tio, kio formas ĝian ĉarmon; ĉiu floro, ĉiu arbo, ĉiu frukto estas ne nur bela en si mem, sed per la kontrasto vidigas pli la kvalitojn de la aliaj kaj elmontras de la profito la specialan ŝatindecon de ĉiu aparte kaj de ĉiuj kune.

Tiel same devus esti inter la idoj de l'homaro ! La diverseco en la homa familio devus esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuiĝas en perfektan akordon.

Se vi renkontas homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili kaj ne rigidigu vin en via ŝelo de konveneco sed kontraŭe estu kontentaj kaj elmontru al ili afablecon. Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj en la bela ĝardeno de l'homaro kaj ĝoju, ke vi estas inter ili.

Simile, kiam vi renkontas tiujn, kies opinioj diferencas de viaj propraj, ne forturnu de ili viajn vizaĝojn. Ĉiuj estas serĉantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj, kiuj kondukas al ĝi. La Vero havas multajn formojn, sed ĝi estas ĉiam kaj eterne unu.

Ne permesu, ke diferenco de opinio aŭ alieco de penso apartigu vin de viaj proksimuloj, aŭ estu kaŭzo de disputo, malamo kaj malpaco en viaj koroj.

Prefere serĉu diligente la Veron kaj amikiĝu kun ĉiuj homoj.

Ĉiu konstruaĵo estas konstruita el diversaj ŝtonoj sed ĉiu el ili tiel dependas de la aliaj, ke, se unu estus forigita, la tuta konstruaĵo suferus, se unu estus mankohava, la tuta strukturo estus malperfekta.

Baha'u'llah strekis la cirklon de unueco. Li faris planon por unuigi ĉiujn popolojn kaj kunvenigi ilin ĉiujn sub la ŝirmon de la tendo de universala unueco. Tio ĉi estas la faraĵo de la Dia Malavareco kaj ni ĉiuj devas klopodadi per la koroj kaj per la animoj ĝis ni havos la realecon de unueco en nia mezo, kaj laŭ nia laborado forto estos donita al ni. Forlasu ĉiujn pensojn pri la memo kaj penu nur esti obea kaj subiĝema al la Volo de Dio. En tia maniero ni fariĝos civitanoj de la Regno de Dio kaj atingos la ĉiamdaŭran vivon.

La vera signifo de la profetaĵoj, koncernantaj la venon de Kristo

la 30-an de oktobro 1911.

En la Biblio trovas sin profetaĵoj pri la alveno de Kristo. La judoj ankoraŭ atendas aperon de Mesio kaj preĝas al Dio tage kaj nokte, ke Li rapidigu lian alvenon.

Kiam Kristo venis, ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante : " Li ne estas Tiu, kiun ni atendas. Kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos, ke Li vere estas Kristo. Ni konas la signojn kaj la kondiĉojn, kaj ili ne aperis. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de Davido, Li venos kun ŝtala glavo kaj regos per fera sceptro ! Li plenumos la leĝojn de la profetoj, Li konkeros Orienton kaj Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regnon de paco, en kiu eĉ bestoj ĉesos malamiki kun homoj. Ĉar jen lupo kaj ŝafido trinkos el la sama fonto, leono kaj kapreolino paŝtos sin sur la sama paŝtejo, serpento kaj muso loĝos en la sama nesto kaj ĉiuj Diaj kreaĵoj estos en paco ".

Laŭ la judoj Jesuo Kristo plenumis neniun el tiuj ĉi kondiĉoj, ĉar iliaj okuloj estis vualitaj kaj ili ne povis vidi.

Li venis el Nazareto, kiu ne estis urbo nekonata. Li ne portis glavon en Sia mano, nek eĉ bastonon. Li ne sidis sur la trono de Davido, Li estis malriĉulo. Li reformis la leĝojn de Moseo kaj rompis la tagon de Sabato. Li ne konkeris Orienton kaj Okcidenton, sed dependis mem de la romiaj leĝoj. Li ne superigis la judojn, sed instruis egalecon kaj fratecon kaj admonis la skribistojn kaj la fariseojn. Li ne kunportis la regnon de paco, ĉar dum Lia vivotempo maljusteco kaj krueleco atingis tian gradon, ke eĉ Li iĝis ilia viktimo kaj mortis per la malhonora morto sur la kruco.