Выбрать главу

Tiel la judoj pensis kaj parolis, ĉar ili ne komprenis la Skribaĵojn, nek la gloran veron, kiun ili enhavas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona spirito ili ne komprenis eĉ unu vorton.

Aŭskultu, kaj mi montros al vi la signifon de ĉi tio. Kvankam Li venis el Nazareto, kiu estis loko konata, Li ankaŭ venis el la Ĉielo. Lia korpo estis naskita de Mario, sed Lia Spirito venis el la Ĉielo. La glavo, kiun Li kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo ! La trono, sur kiu Li sidis, estis la Eterna Trono, de kiu Kristo regas por ĉiam - trono ĉiela, ne tera, ĉar la teraj aferoj forpasas; sed la ĉielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la leĝojn de Moseo kaj plenumis la leĝojn de la profetoj. Lia vorto konkeris Orienton kaj Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn, kiuj sekvis Lin. Tio estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili ĉiamdaŭran dignon. La bestoj, kiuj devis ekvivi en paco, signifis diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, antaŭe militante, de nun devis vivi en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto, Kristo.

Tiamaniere ĉiuj spiritaj profetaĵoj, koncernantaj la alvenon de Kristo, estis plenumitaj, sed la judoj fermis siajn okulojn, por ne vidi, kaj ŝtopis siain orelojn, por ne aŭdi, kaj la Dia Realeco pasis meze de ili, neamita kaj nerekonita.

Facile estas legi la Sanktajn Librojn, sed nur senmakula koro kaj pura menso povas ekkompreni ilian veran signifon. Ni preĝu al Dio pri helpo, ke Li ebligu al ni kompreni la Sanktajn Librojn. Ni preĝu pri okuloj por vidi, kaj pri oreloj por aŭdi, kaj pri koro, kiu sopiras pacon.

La eterna Favoro de Dio estas senmezura. Li ĉiam elektadis certajn personojn, sur kiujn Li verŝadis la Dian Malavaraĵon de Sia koro, kies mensojn Li lumigadis per ĉiela lumo, al kiuj Li malkaŝadis sanktajn misterojn kaj tenadis klare antaŭ iliaj okuloj la spegulon de la Vero. Tio estas la disĉiploj de Dio kaj Lia Boneco ne havas limojn. Vi, kiuj estas servantoj de la Plej Alta estu ankaŭ Liaj disciploj. La trezoraro de Dio estas senlima.

La Spirito, blovanta tra la Sanktaj Libroj estas nutraĵo por ĉiu, kiu malsatas. Dio, kiu donis la revelacion al Siaj Profetoj, certe donos el Sia riĉegaĵo ĉiutagan panon al tiuj, kiuj plenfide petas Lin.

La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.

4, Avenue de Camoens, la 31-an de oktobro 1911.

La Dia Realeco estas neimagebla, senlima, eterna, senmorta kaj nevidebla.

La mondo de kreaĵoj estas ligita per la leĝoj de l'naturo, limhava kaj mortema.

La Senfina Realeco ne povas esti konceptita kiel supreniranta aŭ malsuprenvenanta. Ĝi estas ekster la homa kompreneblo kaj ne povas esti priskribita per vortoj, kiuj koncernas la fenomenan sferon de la kreita mondo.

Homo do bezonas neprege iun Potencon, ebligantan al li ricevadi helpon de la Dia Realeco, tiun Potencon, kiu sola povas kontaktigi lin kun la Fonto de ĉia vivo.

Peranto estas necesa por interrilatigi du ekstremojn. Riĉeco kaj malriĉeco, superfluo kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter tiuj paroj da kontraŭaĵoj.

Ni do povas diri, ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu ĉi estas ĝuste la Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la " Neimagebla ", la Dia Realeco.

La Dia Realeco povas esti komparita kun la suno kaj la Sankta Spirito kun la radioj de la suno. Kiel la sunaj radioj alportas lumon kaj varmon de la suno al la tero, donante vivon al ĉiuj kreitaĵoj, tiel same la " Malkaŝantoj " (de Dio) alportas la potencon de la Sankta Spirito el la Dia Suno de Realeco, por doni Lumon kaj Vivon al homaj animoj.

Peranto estas necesa inter la suno kaj la tero; la suno ne malsuprenvenas al la tero nek la tero supreniras al la suno. La kontakto estas kreita de la sunaj radioj, kiuj alportas lumon, varmon kaj ardon.

La Sankta Spirito estas la Lumo de la Suno de l'Vero, alportanta per sia senlima potenco vivon kaj lumon al la tuta homaro, surverŝanta ĉiujn animojn per la Dia Radieco, transdonanta la Benon de la Favoro de Dio al la tuta mondo. La tero sen la sunradia perado de varmo kaj lumo povus ricevi nenian donon de la suno.

Simile la Sankta Spirito estas la kaŭzo de la vivo de homo. Sen la Sankta Spirito li havus nenian intelekton, li ne povus akiradi la sciencan komprenon, per kiu li gajnas sian grandan influon je la cetero de la kreaĵoj. La lumigo de la Sankta Spirito donas al homo la povon de penso kaj lasas lin fari malkovrojn, per kiuj li fleksas la leĝojn de l'naturo laŭ sia volo.

Ĝi estas la Sankta Spirito, kiu per la perado de la Profetoj de Dio instruas spiritajn virtojn al homo kaj ebligas al li atingi la eternan vivon.

Ĉiuj tiuj benoj estas transportitaj al homo de la Sankta Spirito; ni do povas kompreni, ke la Sankta Spirito estas Peranto inter la Kreinto kaj la kreitoj. La lumo kaj varmo de la suno fruktodonigas la teron kaj kaŭzas vivon en ĉio, kio kreskas; kaj la Sankta Spirito vivigas la homajn animojn.

La du grandaj apostoloj, Sankta Petro kaj Sankta Johano, la Evangelistoj, estis iam ordinaraj, simplaj laboristoj, ŝvite perlaborantaj siajn ĉiutagan panon. Per la potenco de la Sankta Spirito iliaj animoj iĝis lumigitaj kaj ili ricevis la eternajn benojn de Kristo Sinjoro.

La du naturoj de homo.

la 1-an de novembro 1911.

Hodiaŭ estas en Parizo tago de ĝojoj. Oni festas la feston de " Ĉiuj Sanktuloj ". Kiel vi pensas, kial tiuj homoj estas nomitaj " sanktuloj " ? Tiu ĉi vorto havas tre realan signifon. Sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, kiu estas liberiĝinta de ĉiaj homaj malfortecoj kaj malperfektecoj.

En homo ekzistas du naturoj: lia spirita aŭ pli alta naturo kaj lia materiala aŭ malpli alta naturo. Per unu li alproksimiĝas al Dio, per la dua li vivas sole por la mondo. Oni povas trovi en homo signojn de tiuj ĉi ambaŭ naturoj. En sia materiala flanko li prezentas malverecon, kruelecon kaj maljustecon; ĉio tio estas la rezultoj de lia malpli alta naturo. La ecoj de lia Dia naturo elmontras sin en amo, kompatemo, afableco, veramo kaj justeco; ĉiu kaj ĉiuj el ili estas la esprimoj de lia pli alta naturo. Ĉiu bona maniero, ĉiu nobla kvalito apartenas al la spirita naturo de homo, dum ĉiuj liaj malperfektecoj kaj pekaj agoj estas naskitaj de lia materiala naturo. Kiam la Dia naturo de homo superregas lian homan naturon, ni havas sanktulon.

Homo havas la povon fari same bonon kiel malbonon; se lia povo al bono superas kaj la inklinoj al malbonaj agoj estas venkitaj, tiam la homo vere povas esti nomita sanktulo. Sed kiam, kontraŭe, li forĵetas la Diajn aferojn kaj lasas sin venki de siaj malbonaj pasioj, tiam li ne estas pli bona ol besto.

Sanktuloj estas homoj, kiuj liberigis sin de la mondo de materio kaj kiuj venkis pekon. Ili vivas en la mondo, sed ne estas de la mondo, ĉar iliaj pensoj restadas senĉese en la mondo de la Spirito. Ili pasigas la vivon en sankteco kaj elmontras en siaj agoj amon, justecon kaj piecon. Ili estas lumigitaj de supre. Ili estas kiel lumaj kaj brilantaj lampoj en la mallumaj lokoj de la tero. Tio ĉi estas la sanktuloj de Dio. La apostoloj, kiuj estis disĉiploj de Jesuo, estis tiaj samaj, kiel aliaj homoj ; simile al siaj proksimuloj ili estis logataj de la mondaj aferoj, kaj ĉiu el ili pensis nur pri sia propra profito. Malmulte ili sciis pri justeco nek oni povis trovi en ili la Diajn perfektecojn. Sed kiam ili eksekvis Kriston kaj ekkredis je Li, ilia nescio cedis

lokon al kompreno, krueleco sanĝis sin en justecon, falseco en veramon, mallumo en lumon. Antaŭe ili estis mondecaj, poste ili iĝis spiritaj kaj diaj. Antaŭe ili estis infanoj de mallumo, poste ili iĝis filoj de Dio, ili iĝis sanktaj ! Penu do sekvi iliajn paŝojn, forlasante malantaŭ vi ĉiujn mondajn aferojn kaj penante atingi la Spiritan Regnon.