IX
En la sama tago Bazarov koniĝis kun Féniĉka. Li promenis kun Arkadio en la ĝardeno kaj klarigis al li, kial kelkaj arboj, precipe la junaj kverkoj, ne radikis.
— Oni devas planti ĉi tie pli da arĝentaj poploj kaj abioj kaj tilioj, se vi volas, submetinte fruktodonan teron. Jen la laŭbo bele kreskas, — aldonis li, — ĉar la akacio kaj siringo estas bonuloj, ili ne bezonas zorgojn. Halt! iu estas tie.
En la laŭbo sidis Féniĉka kun Dunjaŝa kaj Mitja; Bazarov haltis kaj Arkadio salutis Féniĉkan per kapmovo, kiel malnovan amikinon.
— Kiu estas tio? — demandis Bazarov tuj, kiam ili preterpasis. — Kiel beleta ŝi estas!
— Pri kiu vi parolas?
— Stranga demando: nur unu estas beleta.
Arkadio, ne sen konfuzo, klarigis al li en kelke da vortoj, kiu estas Féniĉka.
— Hm! — diris Bazarov, — via patro, oni vidas, amas la bonajn pecojn. Li plaĉas al mi, via patro. Li estas bravulo. Sed oni devas koniĝi, — aldonis li kaj sin direktis al la laŭbo.
— Eŭgeno! — kun timo kriis al li Arkadio, — pli singarde, mi petas vin.
— Ne ekscitiĝu, — respondis Bazarov, — ne hodiaŭ mi naskiĝis, mi konas la mondon.
Proksimiĝinte al Féniĉka, li demetis la ĉapon.
— Permesu, ke mi min prezentu al vi, — komencis li kun ĝentila saluto: — Mi estas amiko de Arkadio Nikolaiĉ kaj homo kvieta.
Féniĉka leviĝis de la benko kaj silente rigardis lin.
— Kia bela infano! — daŭrigis Bazarov. — Ne estu maltrankvila, mia rigardo al neniu ankoraŭ alportis malfeliĉon. Kial liaj vangoj estas tiel ruĝaj? Ĉu li ricevas dentojn?
— Jes, — respondis Féniĉka, — li jam havas kvar dentojn, kaj nun la dentkarno ree ŝvelis.
— Montru lin al mi … ne timu, mi estas kuracisto.
Bazarov prenis la infanon sur la manojn. La etulo, je la miro de Féniĉka kaj Dunjaŝa, tute ne kontraŭstaris kaj ne ektimis.
— Mi vidas, vidas … Ne grava, ĉio estas en ordo: li havos fortajn dentojn. Se io okazos, alvoku min. Kaj vi mem, ĉu vi estas sana?
— Sana, dank’ al Dio.
— Kaj vi? — aldonis Bazarov, sin turnante al Dunjaŝa.
Dunjaŝa, knabino tre modesta en la loĝejo kaj ridulino ekster la pordo, anstataŭ respondi eksplodis per rido.
— Tre bone. Jen, mi redonas al vi vian heroon.
— Kiel trankvila li estis sur viaj manoj, — diris Féniĉka duonvoĉe, repreninte la infanon.
— Ĉiuj infanoj estas trankvilaj, kiam mi prenas ilin, — respondis Bazarov, — mi konas sekretan rimedon por tio.
— La infanoj sentas, kiu amas ilin, — rimarkis Dunjaŝa.
— Tute vere, — jesis Féniĉka. — Same Mitja ne al ĉiu permesas, ke oni lin prenu sur la manojn.
— Kaj al mi, ĉu li permesos? — demandis Arkadio, kiu iom da tempo staris flanke, sed fine proksimiĝis al la laŭbo.
Li logis al si Mitjan, sed la infano ĵetis la kapon posten kaj komencis krii; Féniĉka konfuziĝis.
— Alian fojon, kiam li kutimos al mi, — diris Arkadio amike. Ambaŭ amikoj foriris.
— Kiel oni nomas ŝin? — demandis Bazarov.
— Féniĉka … Feodosia, — respondis Arkadio.
— Kaj laŭ la nomo de ŝia patro … Ankaŭ tion oni devas scii.
— Nikolavna.
—
— Ŝi estas prava, — rimarkis Arkadio, — sed mia patro …
— Ankaŭ li estas prava, — interrompis lin Bazarov.
— Ne… ne tia estas mia opinio.
— Ŝajnas, ke vi preferus ne dividi la heredaĵon.
— Kiel vi ne hontas supozi ĉe mi tiajn pensojn! — fajre ekkriis Arkadio. — Ne de tiu vidpunkto mi mallaŭdas mian patron; mi opinias, ke li devus edziĝi kun ŝi.
— He, he! — trankvile diris Bazarov. — Kia grandanimeco! Vi do ne neas la gravecon de la edziĝo; tion mi ne supozus pri vi.
La amikoj kelke da paŝoj iris silente.
— Mi vidis la tutan bienon de via patro, — rekomencis Bazarov. — La brutaro estas mizera, la ĉevaloj taŭgas plu por nenio. La konstruaĵoj ankaŭ ne multe valoras, la laboristoj ŝajnas teruraj drinkuloj; la intendanto estas aŭ malsaĝulo aŭ fripono, — la afero ne estas por mi ankoraŭ tute klara.
— Severa vi estas hodiaŭ, Eŭgeno Vasiliĉ.
— La bravaj kamparanoj certe, certe trompos vian patron. Vi konas la proverbon: «La rusa kamparano trompos eĉ la bonan Dion».
— Mi komencas konsenti kun la onklo, — rimarkis Arkadio, — vi havas tre malaltan opinion pri la rusoj.
— Ne grave! La sola merito de la rusoj estas, ke ili pri si mem havas plej malaltan opinion. Grave estas, ke dufoje du estas kvar, kaj ĉio alia estas sensignifa.
— Ankaŭ la naturo estas sensignifa? — demandis Arkadio, medite rigardante la multkolorajn kampojn, bele kaj dolĉe lumigitajn de la subiranta suno.
— Ankaŭ la naturo estas sensignifa, en tiu senco, kiel vi ĝin komprenas. La naturo ne estas templo, sed laborejo, kaj la homo estas en ĝi laboristo.
En la sama momento de la domo alflugis al ili malrapidaj sonoj de violonĉelo. Iu ludis sentplene, kvankam per nelerta mano, la «Atendon», de
— Kiu ludas? — demandis Bazarov mirigita.
— Mia patro.
— Via patro ludas violonĉelon?
— Jes.
— Kian aĝon havas via patro?
— Kvardek kvar.
Bazarov subite eksplodis per rido.
— Kial vi ridas!
— Kial? homo kvardekkvarjara,
Bazarov ridis kaj ridis; sed Arkadio, kiom ajn granda estis lia respekto al la majstro, ĉi tiun fojon eĉ ne ekridetis.
X
Pasis ĉirkaŭ du semajnoj. La vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris. Ĉiuj en la domo kutimis al li, al liaj senceremoniaj manieroj, al liaj paroloj mallongaj kaj sekaj. Féniĉka, pli ol la aliaj, tiel kutimis al li, ke foje nokte ŝi ordonis, ke oni lin veku: Mitja havis konvulsiojn; Bazarov venis, kiel ordinare, iom ŝercante, iom oscedante, restis ĉe ŝi du horojn kaj helpis al la infano. Sed, aliflanke, Paŭlo Petroviĉ per ĉiuj fortoj de sia animo ekmalamis Eŭgenon Vasiliĉ: li opiniis lin fierulo, bravaĉulo, cinikulo, plebano; li suspektis, ke Bazarov ne estimas lin, eble malestimas lin, lin, Paŭlon Kirsanov! Nikolao Petroviĉ iom timis la junan «nihiliston», kaj dubis, ĉu lia influo estas utila por Arkadio; sed li volonte aŭskultis lin, volonte ĉeestis liajn fizikajn kaj ĥemiajn eksperimentojn. Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per ĝi. Ankaŭ la servistoj kutimis al li, kvankam li mokis ilin: ili sentis, ke malgraŭ ĉio li estas ilia egalulo, ne sinjoro. Dunjaŝa volonte ŝercis kun li kaj kaŝe, plensignife rigardis lin, preterkurante kvazaŭ juna koturnino; Petro, homo ekstreme memama kaj malsaĝa, ĉiam kun sulkigita frunto, homo, kies tuta merito konsistis en tio, ke li havis ĝentilajn manierojn, sciis silabi kaj ofte purigis per broso sian surtuton — eĉ li ridetis kaj sereniĝis, kiam Bazarov turnis sian atenton al li; la buboj de la korto kuris post la «doĥtoro», kiel hundidoj. Sole la maljunulo Prokofiĉ ne amis lin, kun malgaja mieno servis lin ĉe la manĝotablo, nomis lin «senfeligisto», «vagulo», kaj asertis, ke Bazarov kun siaj vangharoj estas vera porko en arbetaro. Prokofiĉ, laŭ sia maniero, estis aristokrato ne malpli ol Paŭlo Petroviĉ.