Venis la plej belaj tagoj de l’ jaro — la unuaj tagoj de junio. La vetero estis belega; vere estas, ke de malproksime minacis ĥolero, sed la loĝantoj de la gubernio N. jam kutimis al ŝiaj vizitoj. Bazarov tre frue vekiĝis kaj iris du, tri verstojn de la domo, ne por promeni (li ne amis la sencelajn promenojn), sed por kolekti herbojn, insektojn. Iafoje Arkadio akompanis lin. Revenante ili ordinare disputis, kaj Arkadio ordinare estis venkita, kvankam li parolis pli multe ol la amiko.
Foje, ili pli longe restis ekstere; Nikolao Petroviĉ iris renkonte al ili en la ĝardenon kaj atinginte la laŭbon, li subite ekaŭdis la rapidajn paŝojn kaj la voĉojn de ambaŭ junuloj. Ili iris ĉe la alia flanko de la laŭbo, kaj ne povis lin vidi.
— Vi tro malmulte konas mian patron, — diris Arkadio.
Nikolao Petroviĉ restis senmova.
— Via patro estas brava homo, — respondis Bazarov, — sed pasis lia tempo, kantita estas lia kanto.
Nikolao Petroviĉ etendis la orelon … Arkadio respondis nenion.
La homo, kies tempo jam pasis, staris du, tri minutojn senmove kaj malrapide ekiris hejmen.
— Antaŭhieraŭ mi vidis, ke li legas versaĵojn de Puŝkin, — daŭrigis dume Bazarov. — Klarigu al li, mi petas vin, ke tio estas absurda. Li ja ne estas plu infano: jam estas tempo ĵeti for ĉi tiun balaaĵon. Kia ideo esti romantikulo en la nuna tempo! Donu al li ian bonan libron.
— Kion doni al li? — demandis Arkadio.
— Oni povus komenci per
— Jes. Tia estis ankaŭ mia intenco, — rimarkis aprobe Arkadio. —
— Jen kiel, mi kaj vi, — diris en la sama tago Nikolao Petroviĉ al la frato, sidante en lia kabineto, — ni estas juĝitaj: pasis nia tempo, kantita estas nia kanto. Eble Bazarov estas prava; sed unu afero, mi konfesas, doloras min: mi esperis ĝuste nun intime kaj amike proksimiĝi al Arkadio kaj jen mi restas malantaŭe, li preterpasis min, ni ne povas kompreni unu la alian.
— Kial li estas antaŭe? Per kio li tiel diferencas de ni? — malpacience ekkriis Paŭlo Petroviĉ. — Ĉion ĉi metis en lian kapon tiu sinjoro, la nihilisto. Mi malamas ĉi tiun doktoraĉon; laŭ mia opinio, li estas simple ĉarlatano; mi estas certa, ke malgraŭ ĉiuj siaj ranoj li ne multe scias, eĉ en la fiziko.
— Ne, frato, tion vi ne diru: Bazarov estas inteligenta kaj klera.
— Kaj kia memamo abomena, — ree interrompis Paŭlo Petroviĉ.
— Jes, — diris Nikolao Petroviĉ, — li estas memama. Ŝajnas, ke tio estas neevitebla; sed jen kion mi absolute ne povas kompreni. Ŝajnas al mi, ke mi faras ĉion, por ne resti malantaŭe de la tempo: mi aranĝis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon, en la tuta gubernio oni nomas min ruĝulo; mi legas, mi lernas, entute mi penas esti sur la nivelo de la moderna tempo, — kaj ili diras, ke mia kanto estas kantita. Jes, frato, mi mem komencas pensi, ke ĝi estas kantita.
— Kial!
— Jen kial. Hodiaŭ mi sidis kaj legis versaĵojn de Puŝkin … Tio estis «Ciganoj» … Subite Arkadio proksimiĝas al mi kaj silente, kun karesa kompato delikate, kvazaŭ de infano, prenis mian libron kaj metis antaŭ mi alian, germanan … ekridetis kaj foriris, kunprenante la libron de Puŝkin.
— Jen kio! Kaj kian libron li donis al vi!
— Jen ĉi tiun.
Nikolao Petroviĉ elprenis el la posta poŝo de la surtuto la faman broŝuron de
Paŭlo Petroviĉ turnis ĝin en la manoj.
— Hm! — murmuris li, — Arkadio Nikolaiĉ sin okupas per via eduko. Ĉu vi provis legi la broŝuron?
— Mi provis.
— Kaj?
— Aŭ mi estas malsaĝa, aŭ tio ĉi estas sensencaĵo. Kredeble mi estas malsaĝa.
— Vi ne forgesis la germanan lingvon? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Mi bone komprenas germane.
Paŭlo Petroviĉ ree turnis la broŝuron en la manoj kaj kaŝe rigardis la fraton. Ambaŭ silentis.
—
— De Mateo Iljiĉ?
— Jes, de li. Li venis en M. por revizii la gubernion. Li estas nun alta persono. Li skribas al mi, ke li deziras, kiel parenco, vidi nin kaj invitas nin kaj Arkadion en la urbon.
— Vi veturos? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Ne; kaj vi?
— Ankaŭ mi ne veturos. Mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj.
— Jes, frato; evidente venis jam la tempo mendi ĉerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto, — rimarkis Nikolao Petroviĉ kun sopiro.
— Ne, frato; mi ne kapitulacos tiel facile, — murmuris Paŭlo Petroviĉ. — Ni ankoraŭ batalos kontraŭ la doktoro, mi tion antaŭsentas.
La batalo okazis en la sama tago ĉe la vespera teo. Paŭlo Petroviĉ venis en la salonon jam batalpreta, incitita kaj senŝanceliĝa. Li atendis nur pretekston, por sin ĵeti kontraŭ la malamiko, sed preteksto longe ne venis. Bazarov ĝenerale parolis malmulte en la ĉeesto de la «maljunuloj Kirsanov», (tiaj li nomis ambaŭ fratojn), kaj en tiu vespero li ne estis bonhumora kaj silente trinkis teon, unu glason post alia. Paŭlo Petroviĉ brulis pro malpacienco; fine lia deziro plenumiĝis. Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. «Sentaŭgulo, aristokrataĉo», indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo.
— Permesu al mi demandi vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, kaj liaj lipoj tremis, — laŭ via opinio la vortoj «sentaŭgulo» kaj «aristokrato» signifas la samon?
— Mi diris: «aristokrataĉo», — respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon.
— Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokrataĉoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed ĝuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj ĉi vortoj Bazarov levis la okulojn al Paŭlo Petroviĉ), rememoru, estimata sinjoro, — ripetis li per akra voĉo, — la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas eĉ minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas ĝin.
— Ni aŭdis multfoje ĉi tiun rakonton, — diris Bazarov, — sed kion vi volas pruvi per tio?
— Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (Paŭlo Petroviĉ elparolis la lastan vorton laŭ la popola dirmaniero; kiam li koleris, li faris tion intence, kvankam li bone sciis, ke tio estas kontraŭ la reguloj de la gramatiko. Tiu ĉi stranga kutimo estos heredaĵo de la tempoj de Aleksandro I. La tiamaj altranguloj, en la maloftaj okazoj, kiam ili parolis la gepatran lingvon, uzis kelkajn tiajn popolajn vortojn, kvazaŭ por komprenigi, ke ili estas pursangaj rusoj, sed samtempe altranguloj, al kiuj estas permesite malŝati la regulojn, faritajn por la lernantoj) — mi volas pruvi per tio, ke sen la sento de la memestimo — en la aristokrato ĉi tiu sento estas tre forta — ekzistas nenia firma fundamento por la socia …
[30]