Li ne penis klarigi al si mem ĉi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni feliĉan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, ŝiajn varmon kaj spiron, kaj jam ŝajnis al li, ke super li …
— Nikolao Petroviĉ, — eksonis proksime de li la voĉo de Féniĉka, — kie vi estas?
Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riproĉojn … Li eĉ ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Féniĉka, sed li bedaŭris, ke ŝi serĉas lin en tiu ĉi momento. Ŝia voĉo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton.
La sorĉlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l’ tempo pasinta, ekŝanceliĝis kaj malaperis.
— Mi estas tie ĉi, — respondis li, — mi venos, iru. «Jen la sinjoraj kutimoj» — pensis li. Féniĉka silente rigardis al li en la laŭbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Ĉio ĉirkaŭe fariĝis malluma kaj silenta, kaj la vizaĝo de Féniĉka ŝajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li leviĝis por reveni hejmen, sed lia tuŝita koro ne povis trankviliĝi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la ĝardeno, jen medite rigardante antaŭ siaj piedoj, jen levante la okulojn al la ĉielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaŭ ĝis laciĝo, kaj lia maltrankvilo, ia serĉanta, nedifinita, malĝoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio fariĝis en li tiam! Eĉ Arkadio kondamnus lin. Ĉe li, kvardekkvar-jara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violonĉelo.
Nikolao Petroviĉ ne ĉesis promeni kaj ne povis decidiĝi eniri en la domon, en ĉi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuraĝon forlasi la mallumon, la ĝardenon, la impreson de freŝa aero sur la vizaĝo, ĉi tiun malĝojon, ĉi tiun maltrankvilon …
Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li renkontis Paŭlon Petroviĉ.
— Kio estas al vi? — demandis li Nikolaon Petroviĉ, — vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?
Nikolao Petroviĉ klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Paŭlo Petroviĉ iris ĝis la ekstremo de la ĝardeno. Ankaŭ li ekmeditis, ankaŭ li levis la okulojn al la ĉielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laŭ la franca maniero.
— Ĉu vi scias? — diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. — Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaŭ, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaŭ vin. Vi vidas, kia vetero estas nun ĉi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!
— Kaj de tie vi revenos tien ĉi?
— Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li loĝas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo.
— Longe vi gastos ĉe ili?
— Ne. Mi kredeble enuos tie.
— Kaj revenante vi vizitos nin?
— Mi ne scias … eble. Do? Ĉu ni veturu?
— Bone, — respondis Arkadio indiferente.
En la fundo de sia koro li tre ekĝojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kaŝi sian senton. Ne vane li estis nihilisto.
En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedaŭris ilian forveturon; Dunjaŝa verŝis kelke da larmoj … sed la maljunuloj pli libere ekspiris.
XII
La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraŭ juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpaciĝi ne sole kun la marŝalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia ĉevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaŭ kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori ĉion en la urbo mem. La registaro elektis por ĉi tiu rolo Mateon Iljiĉ Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l’ fratoj Kirsanov. Ankaŭ li apartenis al la «junaj», tio estas, li antaŭ nelonge atingis la aĝon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta ŝtata posteno kaj portis ordenan stelon sur ĉiu flanko de l’ brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte ŝatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis juĝi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, aŭskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li eĉ akiris reputacion de «bona knabo.» En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.
«La energio estas nepre necesa, — diradis li tiam, —
Mateo Iljiĉ akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaŭ povus diri ŝerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. «Via patro ĉiam estis strangulo», diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negliĝa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: «Kio?» La juna homo, kies lipoj kungluiĝis pro longa silento, leviĝis kaj konfuzita rigardis sian ĉefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljiĉ ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj ĝenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: «
[44]