— For! — Sed tie ĉi Sítnikov haltis. — Ankaŭ mi ne neas ilin, — diris li.
— Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!
— Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere …
— Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj[57]. Vi dezirus vipi la virinojn!
— La vipo estas bona afero, — diris Bazarov, — sed ni jam venis al la lasta guto …
— De kio? — interrompis Eŭdoksio.
— De la ĉampano, respektinda Eŭdoksio Nikitiĉna, de la ĉampano, ne de via sango.
— Mi ne povas aŭskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn, — daŭrigis Eŭdoksio. — Tio estas terura. Anstataŭ ataki ilin, vi prefere legu la libron de
Sekvis subita silento.
— Ne, por kio paroli pri la amo, — diris Bazarov, — sed vi menciis sinjorinon Odincóv … Tiel, ŝajnas, vi nomis ŝin? Kiu ŝi estas?
— Ĉarma, ĉarma! — pepis Sítnikov. — Mi prezentos vin al ŝi. Ŝi estas inteligenta, riĉa kaj vidvino. Bedaŭrinde, ŝi ne estas ankoraŭ sufiĉe progresema: ŝi devus pli intime koniĝi kun nia Eŭdoksio. Mi trinkas por via sano, Eŭdoksio! Ni kunfrapu la pokalojn!
— Viktoro, vi estas petolulo.
La matenmanĝo daŭris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, eĉ kvara … Eŭdoksio babilis senlace; Sítnikov subtenis ŝin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edziĝo, ĉu tio estas superstiĉo aŭ krimo; kiaj naskiĝas la homoj, egalaj aŭ ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eŭdoksio, tute ruĝa de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per raŭka voĉo ciganajn kantojn kaj poste la romancon de
Arkadio fine ne povis plu tion toleri.
— Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon, — diris li laŭte.
Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon ŝercan vorton — li sin okupis pli fervore per la ĉampano — laŭte oscedis, leviĝis kaj ne adiaŭante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sítnikov salte leviĝis, por sekvi ilin.
— Do? Do? — demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. — Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Ŝi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco.
— Kaj tiu ejo de cia patro estas ankaŭ fenomeno de la plej alta moraleco? — demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento.
Sítnikov ree laŭte ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, ĉu li devas senti sin flatita aŭ ofendita per la subita «ci» de Bazarov.
XIV
Post kelke da tagoj havis lokon la balo ĉe la guberniestro. Mateo Iljiĉ estis la vera heroo de la festo. La marŝalo de la nobelaro deklaris al ĉiuj kaj al ĉiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, eĉ dum la balo, eĉ restante senmova, ne ĉesis doni siajn ordonojn. La ĝentileco de Mateo, Iljiĉ povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al ĉiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malŝato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj «
Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambaŭ sin lokis en angulo, al ili aliĝis Sítnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravaĉe rigardis ĉirkaŭe kaj sentis, ŝajnas, veran ĝuon. Subite la esprimo de lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazaŭ konfuzita diris: «Sinjorino Odincóv venis.»
Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Ŝi haltis ĉe la pordo de la salono. Ŝiaj nudaj brakoj bele pendis ĉe ŝia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn ŝultrojn malpezaj branĉetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente — trankvile, ne reveme rigardis ŝiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; ŝiaj lipoj ridis apenaŭ rimarkeble. Ŝia tuta vizaĝo spiris ian karesan kaj dolĉan forton.
— Ĉu vi konas ŝin? — demandis Arkadio Sitnikovon.
— Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin.
— Bone … post la kvadrilo.
Ankaŭ Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincóv.
— Kiu estas tiu figuro? — demandis li. — Ŝi ne similas la aliajn virinaĉojn.
Kiam la kvadrilo estis finita, Sítnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincóv; sed permesite estas dubi, ĉu li vere konis ŝin intime: li baldaŭ konfuziĝis dum sia parolado, kaj ŝi iom mire lin rigardis. Tamen ŝia vizaĝo prenis amikan esprimon, kiam ŝi aŭdis la familian nomon de Arkadio. Ŝi demandis lin, ĉu li estas filo de Nikolao Petroviĉ?
— Jes, — respondis li.
— Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe aŭdis pri li, — daŭrigis ŝi, — mi tre ĝojas, ke mi koniĝis kun vi.
En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis ŝin al kvadrilo. Ŝi konsentis.
— Ĉu vi dancas? — respekte demandis Arkadio.
— Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Ĉu mi ŝajnas al vi tro maljuna por tio?
— Ah, kion vi diras … En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko.
Sinjorino Odincóv bonvole ridetis.
— Volonte, — diris ŝi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.
Sinjorino Odincóv estis iom pli aĝa ol Arkadio, ŝi komencis sian dudek naŭan jaron, sed en ŝia ĉeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaŭ la diferenco inter iliaj aĝoj estus multe pli granda. Mateo Iljiĉ proksimiĝis al ŝi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne ĉesis observi ŝin; li ne deturnis de ŝi la okulojn ankaŭ dum la kvadrilo. Ŝi same senĝene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: ŝi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Ŝi havis iom dikan nazon, kiel preskaŭ ĉiuj rusinoj, kaj la koloro de ŝia vizaĝo ne estis tute pura; malgraŭ ĉio ĉi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraŭ li renkontis tiel ĉarman virinon. La sono de ŝia voĉo ne forlasis liajn orelojn; eĉ la faldoj de ŝia vesto, kiel ŝajnis al li, falis alie, ol ĉe la virinoj, kiuj ĉirkaŭis ŝin — pli gracie kaj pli vaste, kaj ŝiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj.