Выбрать главу

Arkadio, sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam ĉe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidiĝis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino, Odincóv komunikiĝis ankaŭ al li: ne pasis ankoraŭ kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincóv aŭskultis lin kun ĝentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo ĉesadis, kiam oni invitis ŝin danci; Sítnikov, inter aliaj, invitis ŝin dufoje. Ŝi revenadis, ree sidiĝis, prenis la ventumon, ŝia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feliĉo esti proksime de ŝi, paroli kun ŝi, rigardante ŝiajn okulojn, ŝian belan frunton, tutan ŝian amindan, seriozan kaj inteligentan vizaĝon. Ŝi mem parolis malmulte; el kelkaj ŝiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke ĉi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis …

— Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sítnikov kondukis vin al mi? — demandis ŝi.

— Ah, vi rimarkis lin? — demandis siaflanke Arkadio. — Ĉu ne vere, kia brava vizaĝo? Tio estas Bazarov, mia amiko.

Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.

Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincóv sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimiĝis al la fino. Arkadio bedaŭris, ke li devas disiĝi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun ŝi ĉirkaŭ unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaŭ devus esti danka al ŝi por ŝia protekto … sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.

La muziko eksilentis.

Merci[61]», diris sinjorino Odincóv, leviĝante. — Vi promesis viziti min, alkonduku ankaŭ vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuraĝon kredi je nenio.

La guberniestro proksimiĝis al sinjorino Odincóv, anoncis al ŝi, ke la vespermanĝo estas preta kaj donis al ŝi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, ŝi sin turnis, por ankoraŭ unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis ŝin, sekvis ŝin per la okuloj (kiel gracia ŝajnis al li ŝia figuro, ĉirkaŭita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: «En ĉi tiu momento ŝi jam forgesis pri mia ekzisto», li sentis en la koro ian noblan rezignacion …

— Nu! — demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. — Ĉu vi ĝuis plezuron? Iu sinjoro ĵus diris al mi, ke ĉi tiu sinjorino estas … hm, hm; sed ŝajnas, ke la sinjoro estas malsaĝulo. Ĉu laŭ via opinio, ŝi efektive estas … hm, hm?

— Mi ne bone komprenas la interjekcion, — respondis Arkadio.

— Rigardu lin, la senpekulon!

— En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincóv estas ĉarma, sendube, sed ŝiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke…

— La kvietaj akvoj ŝiras la bordon … vi scias! — interrompis lin Bazarov. — Vi diras, ke ŝi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciaĵon?

— Ĉio ĉi estas ebla, — murmuris Arkadio, — mi ne povas juĝi pri tio. Ŝi deziras koniĝi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku.

— Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn ŝi estas — simple gubernia leonino, aŭ «emancipée», de la speco de sinjorino Kukŝin, ŝi havas tiajn ŝultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis.

La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed — kiel tio ofte okazas — li riproĉis al la amiko ne tion, kio al li malplaĉis en Bazarov en tiu ĉi momento.

— Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj? — diris li duonvoĉe.

— Tial, ke, laŭ miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj.

La interparolo ĉesis ĉe tiuj ĉi vortoj. Ambaŭ junuloj forveturis tuj post la vespermanĝo. Sinjorino Kukŝin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: ŝia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambaŭ turnis sian atenton al ŝi. Ŝi restis en la balo pli longe ol ĉiuj, kaj matene en la kvara horo ŝi dancis kun Sítnikov polkon-mazurkon laŭ la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finiĝis la festo de la guberniestro.

XV

— Ni vidu, al kia klaso de l’ suĉbestoj[62] apartenas ĉi tiu persono, — diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la ŝtuparo de la hotelo, kie loĝis sinjorino Odincóv. — Mia nazo sentas, ke tie ĉi io ne estas en ordo.

— Vi mirigas min! — ekkriis Arkadio. — Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallarĝa moraleco, kiu …

— Kia strangulo vi estas! — respondis indiferente Bazarov. — Ĉu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni «ne estas en ordo», signifas «estas en ordo»? Sekve, akiro estas. Ĉu ne vi mem diris hodiaŭ, ke ŝi strange edziniĝis, kvankam laŭ mia opinio, edziniĝi je riĉa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontraŭe prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klaĉoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj.

Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la ĉambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambaŭ amikojn en grandan ĉambron, malbone meblitan, kiel ĉiuj ĉambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldaŭ aperis sinjorino Odincóv en simpla matena vesto. Ŝi ŝajnis ankoraŭ pli juna ĉe la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al ŝi Eŭgenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazaŭ konfuziĝis, dum sinjorino Odincóv restis tute trankvila, kiel hieraŭ. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuziĝis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinaĉon! pensis li, kaj sin ĵetinte sur seĝon, ne malpli senĝene ol Sítnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincóv ne deturnis de li siajn helajn okulojn.

Anna Sergéevna Odincóv estis filino de Sergéj Nikolaiĉ Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokiĝi en la kamparon, kie li baldaŭ mortis, lasinte malgrandan heredaĵon al siaj du filinoj: Anna — dudekjara kaj Katerino — dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malriĉiĝinta familio de l’ princo K., mortis en Peterburgo, kiam ŝia edzo ĝuis ankoraŭ plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l’ patro, estis tre malfacila. Brila eduko, kiun ŝi ricevis en Peterburgo, ne preparis ŝin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Ŝi konis absolute neniun en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj de neniu povis peti konsilon. Ŝia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaŭ ili malestimis lin ĉiu laŭ sia maniero. Tamen ŝi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l’ patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu ekloĝinte en la domo de la nevino, okupis ĉiujn plej belajn ĉambrojn, murmuris de la mateno ĝis la vespero, kaj eĉ en la ĝardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula ĉapelo. Anna pacience toleris ĉiujn kapricojn de la onklino kaj, ŝajnas, iom paciĝis kun la penso velki en la provinca angulo … Sed la sorto ion alian destinis al ŝi. Okaze ekvidis ŝin iu Odincóv, tre riĉa homo, kvardekses-jara, strangulo, hipokondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsaĝa kaj ne malbona; li enamiĝis kaj petis ŝian manon. Ŝi konsentis esti lia edzino; li vivis kun ŝi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al ŝi sian tutan riĉaĵon. Sinjorino Odincóv ĉirkaŭ unu jaron post la morto de l’ edzo ne forlasis la kamparon; poste ŝi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie ŝi havis belegan, riĉe meblitan domon, belegan ĝardenon kun oranĝerioj; la mortinta Odincóv nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergéevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis ŝin, oni forte kriis kontraŭ ŝia edziniĝo kun Odincóv, rakontis pri ŝi ĉiujn eblajn fabelojn, asertis, ke ŝi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkaŭze ŝi veturis eksterlandon, sed por kaŝi malĝojajn sekvojn … «Vi komprenas de kio?» aldonis la indignantaj rakontantoj. «Ŝi trairis la fajron kaj akvon», oni rakontis pri ŝi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: «kaj ĉiujn elementojn.» Ĉiuj ĉi klaĉoj estis konataj de ŝi; sed ŝi lasis ilin preter siaj oreloj: ŝi havis liberan kaj decideman karakteron.

вернуться

[61]

France: dankon.

вернуться

[62]

En la moderna Esperanto oni diras «mamuloj».