Sinjorino Odincóv sidis sin apogante sur la dorso de l’ seĝo kaj metinte unu manon sur la alian, aŭskultis Bazarovon. Li parolis, kontraŭ sia kutimo, sufiĉe multe kaj estis klare, ke li penas interesi ŝin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, ĉu lia amiko atingis la celon. Sur la vizaĝo de Anna Sergéevna malfacile estis legi, kiajn impresojn ŝi sentis; ŝi konservis ĉiam la saman esprimon, ĝentilan, subtilan; en ŝiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis ŝin, kiel malbona odoro aŭ akra sono; sed ŝi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio eĉ flatis ŝin. Nur la trivialeco indignigis ŝin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en ĉi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincóv, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: ŝi ja mem esprimis deziron aŭdi homon, «kiu havas la kuraĝon kredi je nenio», sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincóv ne perdis la tempon en la izoleco: ŝi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Ŝi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malŝatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.
Sinjorino Odincóv ne ĉesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; ŝajnis, ke ŝi ŝatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna aĝo — nenion plu. Pli ol tri horojn daŭris la interparolo serena, varia kaj viva.
La amikoj fine leviĝis kaj komencis adiaŭi la mastrinon. Anna Sergéevna ĝentile rigardis ilin, etendis al ambaŭ sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:
— Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje.
— Kia supozo, Anna Sergéevna, — ekkriis Arkadio, — mi estos feliĉa …
— Kaj vi,
— Do? — diris Arkadio al li sur la strato. — Vi ĉiam ankoraŭ opinias, ke ŝi estas … hm, hm?
— Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj, — daŭrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: — Vera dukino, reĝino! Mankas al ŝi nur krono sur la kapo kaj trenaĵo ĉe la vesto.
— Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel ŝi, — rimarkis Arkadio.
— Ŝi spertis ankaŭ malsukceson, ŝi manĝis saman panon, kiel ni.
— Sed pro tio ŝi ne estas malpli ĉarma, — diris Arkadio.
— Kia riĉa korpo! — daŭrigis Bazarov, — kia ekzemplero por anatomia tablo.
— Ĉesu, pro Dio, Eŭgeno! tio estas abomena.
— Ne koleru, delikatulo. Ŝi estas de la plej unua kvalito, konata afero … Ni devas veturi al ŝi.
— Kiam?
— Postmorgaŭ, se vi volas. Kion ni faros ĉi tie? Ni trinkos ĉampanon kun sinjorino Kukŝin? Ni aŭskultos vian parencon, la liberalan altrangulon? … Postmorgaŭ ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X.
— Jes.
—
Post tri tagoj ambaŭ amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj ĉevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.
— Gratulu min, — ekkriis subite Bazarov: — hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaŭ oni atendas min hejme, — aldonis li, mallaŭtigante la voĉon… — Ili atendos, ne grave.
XVI
La domo, en kiu loĝis Anna Sergéevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita preĝejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentraĵoj
Niajn amikojn renkontis en la antaŭĉambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laŭ ŝtuparo kun tapiŝo en apartan ĉambron, kie jam staris du litoj kun ĉiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: ĉio estis pura, ĉie odoris agrabla parfumo, kvazaŭ en la aŭdienca salono de ministro.
— Anna Sergéevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al ŝi post duonhoro, — diris al ili la administranto. — Ĉu vi ne ordonos dume ion?
— Nenion, estimata. — Cetere, volu alporti glaseton da brando.
— Mi obeas, — diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la ŝuoj.
— Kia
— Bela dukino, — respondis Arkadio, — kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!
— Precipe mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de preĝeja pedelo … Vi ja scias, ke mi estas nepo de preĝeja pedelo? Kiel Speranski, — aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. — Tamen ŝi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin ĉi tiu sinjorino! Ĉu ni ne devas surmeti la frakojn?
Arkadio nur levis la ŝultrojn, sed ankaŭ li sentis sin iom konfuzita.
Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta ĉambro, sufiĉe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnaĵoj. La mortinta Odincóv venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkiĝinta vizaĝo; ŝajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.
— Kredeble tio estas li mem, — murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: — Ĉu ne pli bone estus forkuri?
Sed en la sama momento eniris la mastrino. Ŝi portis malpezan bareĝan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al ŝia pura kaj freŝa vizaĝo.