Выбрать главу

— Mi tre ĝojas, — komencis li, — kaj mi kore dankas vin por via afabla intenco viziti nin; mi esperas … volu afable diri al mi vian nomon kaj tiun de via patro.

— Eŭgeno Vasiliĉ[7], — respondis Bazarov per malrapida, sed forta voĉo, kaj demetinte la kapuĉon, montris al Nikolao Petroviĉ sian tutan vizaĝon. Ĝi estis longa kaj malgrasa, kun alta frunto, kun nazo supre plata, malsupre pintita, kun grandaj verdetaj okuloj kaj pendantaj vangharoj de sabla koloro; vivigita de serena rideto, ĝi montris memfidon kaj inteligentecon.

— Mi esperas, kara Eŭgeno Vasiliĉ, ke vi ne enuos ĉe ni, — daŭrigis Nikolao Petroviĉ.

La maldikaj lipoj de Bazarov apenaŭ malfermiĝis, sed li respondis nenion kaj ne levis la ĉapon. Liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kaŝis la vastajn konveksaĵojn de lia granda kranio.

— Do Arkadio, — sin turnis Nikolao Petroviĉ al la filo, — ĉu oni devas tuj jungi la ĉevalojn? Aŭ eble vi volas iom ripozi?

— Ni ripozos hejme, kara patro; ordonu jungi.

— Tuj, tuj, — konsentis la patro. — He, Petro, ĉu vi aŭdas? Aranĝu rapide la aferon.

Petro, kiu kiel moderna perfektigita servisto anstataŭ veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime, ree malaperis ĉe la pordego.

— Mi estas ĉi tie en kaleŝo, sed ni havas ĉevalojn ankaŭ por via tarantaso, — diris kun ŝanceliĝo Nikolao Petroviĉ, dum Arkadio trinkis akvon, kiun la mastrino de l’ gastejo alportis al li en fera kruĉo. Bazarov ekfumis pipon kaj proksimiĝis al la veturigisto, kiu maljungis la ĉevalojn.

— Sed, — daŭrigis Kirsanov, — nur du lokoj estas en mia kaleŝo, kaj mi ne scias kiel via amiko …

— Li veturos en la tarantaso, — interrompis lin duonvoĉe Arkadio. — Estu kun li sen ceremonioj, mi petas vin. Li estas bonega knabo, simpla, vi vidos.

La koĉero de Nikolao Petroviĉ elkondukis la ĉevalojn.

— Moviĝu, dikbarbulo! — sin turnis Bazarov al la veturigisto.

— Ĉu vi aŭdis, Mituĥa, — ekkriis alia veturigisto, kiu staris kelke da paŝoj de ili kun la manoj, enŝovitaj en la postajn poŝojn de sia ŝafpelto, — kiel nomis vin la sinjoro? Dikbarbulo vere vi estas.

Mituĥa anstataŭ respondi ekskuis la ĉapon kaj demetis la kondukilojn de la meza ĉevalo, kovrita de ŝvito.

— Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom, — ekkriis Nikolao Petroviĉ, — vi ricevos belan trinkmonon!

Post kelke da minutoj la ĉevaloj estis jungitaj; Petro sin lokis apud la koĉero; Bazarov saltis en la tarantason, enŝovis la kapon en kusenon, kaj ambaŭ veturiloj rapide ekruliĝis.

III

— Fine do vi estas kandidato kaj revenis hejmen, — diris Nikolao Petroviĉ, metante sian manon jen sur la ŝultro, jen sur la genuo de Arkadio. — Fine!

— Kaj kiel fartas la onklo? — demandis Arkadio, kiu malgraŭ la sincera, preskaŭ infana ĝojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldaŭ doni al la interparolo pli ĉiutagan agordon.

— Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li ŝanĝis la decidon, mi ne scias kial!

— Ĉu vi longe atendis min? — demandis Arkadio.

— Ĉirkaŭ kvin horojn.

— Kiel bona vi estas, patro!

Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon. Nikolao Petroviĉ mallaŭte ekridis.

— Kiel belan rajdĉevalon mi al vi preparis! — komencis li. — Vi vidos. Kaj via ĉambro estas freŝe tapetita.

— Ĉu vi havas ĉambron ankaŭ por Bazarov?

— Ni trovos unu ankaŭ por li.

— Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi ŝatas lian amikecon.

— Ĉu longe vi konas lin?

— Nelonge.

— Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?

— Precipe per la natursciencoj. Sed li scias ĉion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon.

— Ah! Li studas la medicinon, — diris Nikolao Petroviĉ kaj eksilentis. — Petro, aldonis li kaj etendis la manon, – jen veturas niaj kamparanoj, ĉu ne vere?

Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj ĉevaloj, rapide ruliĝis sur mallarĝa flanka vojo. En ĉiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj ŝafpeltoj.

— Efektive, — respondis Petro.

— Kien ili veturas, en la urbon?

— Kredeble en la urbon. En drinkejon, — aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la koĉero, kvazaŭ esperante de li konfirmon. Sed la koĉero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.

— Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro, — daŭrigis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al la filo. — Ili ne pagas al mi la luopagon.

— Ĉu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?

— Jes, — murmuretis Nikolao Petroviĉ tra la dentoj, — sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo ĉio akordiĝos. Ĉu la terkulturado nun interesas vin?

— Ombro mankas ĉe vi; bedaŭrinda afero, — rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.

— Ĉe la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono, — diris Nikolao Petroviĉ, — oni povas nun tagmanĝi en libera aero.

— Ĝi iom tro similas somerloĝejon … cetere, ĉio ĉi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras ĉi tie! Kia bonodoro! Vere ŝajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la ĉielo …

Arkadio subite haltis, ĵetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.

— Certe, — rimarkis Nikolao Petroviĉ, — vi naskiĝis ĉi tie, ĉio devas ŝajni al vi tie ĉi io eksterordinara[8]

— Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskiĝis.

— Tamen …

— Ne, tio estas tute indiferenta.

Nikolao Petroviĉ nerimarkate ekrigardis la filon. La kaleŝo veturis ne malpli ol duonon de versto, antaŭ ol la interparolo rekomenciĝis.

— Mi ne memoras, ĉu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegórovna mortis.

— Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokofiĉ, ĉu li vivas ankoraŭ!

— Li vivas kaj tute ne ŝanĝiĝis. Ĉiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn ŝanĝojn en Marino.

— Ĉu vi havas la saman intendanton?

— Tio estas eble la sola ŝanĝo, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antaŭajn hejmservistojn, aŭ almenaŭ ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj.) Il est libre en effet[9], — rimarkis Nikolao Petroviĉ duonvoĉe, — sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burĝo, li ŝajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere, — aldonis Nikolao Petroviĉ, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris ĉiam, kiam li estis konfuzita, — mi ĵus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn ŝanĝojn en Marino … Tio estas ne tute ĝusta. Mi devas antaŭsciigi vin, kvankam …

Li haltis por unu momento kaj daŭrigis france.

— Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kaŝi, kaj due, kiel vi scias, mi ĉiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min … En mia aĝo … Unuvorte ĉi tiu … ĉi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam aŭdis …

— Féniĉka[10]? — senĝene demandis Arkadio.

Nikolao Petroviĉ ruĝiĝis.

— Ne diru ŝian nomon laŭte, mi petas vin … jes … ŝi loĝas nun ĉe mi. Mi lokis ŝin en la domo … tie estis du malgrandaj ĉambroj. Cetere, ĉion ĉi oni povas ŝanĝi …

— Kial, kara patro, mi petas vin …

вернуться

[7]

La patronoma nomelemento «Vasiliĉ» signifas «filo de Vasilij (= Bazilo)» — do, samkiel «Bazilido».

вернуться

[8]

Pli ĝuste: «ĉio ĉi tie devas ŝajni al vi aparta, speciala».

вернуться

[9]

France: Efektive, li estas libera.

вернуться

[10]

Rusa karesformo de la innomo «Fe(o)dosia» (= Teodozia; samkiel «Fenjo»).