— Vi estas tiel senrevigita? — demandis Bazarov.
— Ne, — respondis sinjorino Odincóv post paŭzo, — sed mi ne estas kontentigita. Ŝajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon…
— Vi dezirus ekami, — interrompis ŝin Bazarov, — sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfeliĉo.
Sinjorino Odincóv komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.
— Ĉu mi ne povas ekami? — diris ŝi.
— Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfeliĉo. Kontraŭe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro.
— Kia aventuro?
— Ekami.
— De kie vi scias tion?
— De rakontoj, — kolere respondis Bazarov.
«Vi koketas, — pensis li, — vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi…» Lia koro, efektive, ŝiriĝis.
— Krom tio, vi estas eble tro postulema, — diris li, klinante sian korpon antaŭen kaj ludante kun la flanko de la apogseĝo.
— Eble. Laŭ mia opinio, aŭ ĉio, aŭ nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedaŭro, sen reveno. Alie, prefere nenio.
— Konsidere ĉion, — diris Bazarov, — ĉi tiu kondiĉo estas justa, kaj mi miras, ke ĝis hodiaŭ … vi ne trovis, kion vi deziras.
— Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!
— Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile.
— Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?
— Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La ĉefa afero estas scii sin doni.
Sinjorino Odincóv iom levis sian dorson de la apogseĝo.
— Vi parolas, kvazaŭ vi ĉion ĉi jam spertis, — komencis ŝi.
— Simpla okazo, Anna Sergéevna: ĉio ĉi, vi scias, ne estas mia specialo.
— Sed vi scius vin doni?
— Mi ne scias; mi ne volas glori min.
Sinjorino Odincóv respondis nenion, Bazarov eksilentis. Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.
— Kiel malfrue Katja ludas hodiaŭ, — rimarkis Anna Sergéevna.
Bazarov leviĝis.
— Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi.
— Atendu, kien vi rapidas … mi devas diri al vi unu vorton.
— Kian?
— Atendu, — murmuretis sinjorino Odincóv.
Ŝiaj okuloj haltis sur Bazarov; ŝajnis, ke ŝi atente rigardas lin.
Li trapaŝis la ĉambron, poste subite proksimiĝis al ŝi, rapide diris «adiaŭ», premis ŝian manon tiel, ke ŝi preskaŭ ekkriis, kaj eliris. Ŝi levis siajn kungluiĝintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte leviĝinte de la seĝo, sin direktis per rapidaj paŝoj al la pordo, kvazaŭ dezirante revoki Eŭgenon… La ĉambristino eniris kun karafo sur arĝenta pleto. Sinjorino Odincóv haltis, ordonis al ŝi foriri, ree sidiĝis kaj komencis mediti. Ŝia harligo malligiĝis kaj falis sur ŝian ŝultron, kvazaŭ nigra serpento. La lampo longe ankoraŭ brilis en la ĉambro de Anna Sergéevna kaj longe ŝi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo.
Post du horoj Bazarov revenis en sian dormoĉambron kun ŝuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno. Li trovis Arkadion ĉe la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita ĝis la mentono.
— Vi ne dormas ankoraŭ? — diris li preskaŭ kun bedaŭro.
— Vi longe restis hodiaŭ ĉe Anna Sergéevna, — diris Arkadio, ne respondante lian demandon.
— Jes, mi restis kun ŝi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergéevna ludis la fortepianon.
— Mi ne ludis … — komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antaŭ sia mokema amiko.
XVIII
En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincóv aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis ŝin … Ŝi sin turnis al li, kvazaŭ li puŝis ŝin, kaj al li ŝajnis, ke ŝia vizaĝo iom paliĝis dum la nokto. Ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj revenis nur por la matenmanĝo. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, laŭ sia kutimo, esprimis sur sia vizaĝo miron, kvazaŭ li farus ion nekonvenan, poste ŝi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al ŝi.
— Eŭgeno Vasiliĉ, — ekparolis Anna Sergéevna, — ni iru en mian ĉambron … Mi volas demandi vin … Vi rekomendis al mi hieraŭ lernolibron …
Ŝi leviĝis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis ĉirkaŭe kun tia mieno, kvazaŭ ŝi dezirus diri: «Rigardu, rigardu, kiel mi miras!» kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilaŭtigis la voĉon kaj interŝanĝinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, daŭrigis la legadon.
Sinjorino Odincóv per rapidaj paŝoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis ŝin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitante antaŭ li. Sinjorino Odincóv sidiĝis sur la sama seĝo, sur kiu ŝi sidis hieraŭ. Ankaŭ Bazarov okupis sian hieraŭan lokon.
— Kia estas la titolo de la libro? — komencis ŝi post mallonga silento.
—
— Eŭgeno Vasiliĉ, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hieraŭan interparolon. Vi foriris tiel subite … Vi ne enuos?
— Mi estas al via dispono, Anna Sergéevna. Sed pri kio ni parolis hieraŭ?
Sinjorino Odincóv ĵetis oblikvan rigardon al Bazarov.
— Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la feliĉo. Mi rakontis al vi pri mi mem. Ĉar mi diris la vorton «feliĉo», mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni ĝuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial ĉio ĉi ŝajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta feliĉo, ol vera feliĉo, feliĉo, kiun ni mem ĝuas? Aŭ eble vi sentas nenion similan?
— Vi konas la proverbon: «Tie estas bone, kie ni ne estas», — respondis Bazarov, — cetere, vi mem diris hieraŭ, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon.
— Eble ili ŝajnas al vi ridindaj?
— Ne, sed ili ne venas en mian kapon.
— Ĉu vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?
— Kiel? Mi vin ne komprenas.
— Aŭskultu, jam antaŭ longe mi deziris malkaŝe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo — vi mem scias tion. — Vi estas ankoraŭ juna; la tuta vivo, estas ankoraŭ antaŭ vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo, al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?
— Vi mirigas min, Anna Sergéevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas …
— Jes. Kiu vi estas?
— Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto.
Anna Sergéevna faris senpaciencan movon.
— Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi.
— Sed per kio, mia amiko …
— Ĉesu! Ĉu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Ĉu vi mem ne asertas ĉiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, ĉar vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eŭgeno Vasiliĉ, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi.