— Trankviliĝu, Eŭgeno; en la flanka domo mi havas bonegan ĉambron; estos tre komforte tie por via amiko.
— Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?
— Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo, — sin miksis Timofeiĉ en la interparolon.
— Tio estas najbare de la banejo, — rapide klarigis Vasilij Ivánoviĉ. — Cetere, nun estas somero … Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeiĉ, dume enportu la pakaĵojn de l’ sinjoroj. Al vi, Eŭgeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton.
— Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona, — aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivánoviĉ foriris. — Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe.
— Ankaŭ via patrino, ŝajnas, estas bonega virino, — rimarkis Arkadio.
— Jes, senruza kreaĵo. Vi vidos, kian tagmanĝon ŝi donos al ni.
— Hodiaŭ oni ne atendis vin, ni ne havas viandon, — diris Timofeiĉ, kiu ĵus alportis la kofron de Bazarov.
— Ankaŭ sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malriĉeco ne estas malvirto.
— Kiom da kamparanoj havas via patro? — demandis Arkadio.
— La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras.
— Dudek kvin, ne malpli, — diris Timofeiĉ kun ofendita mieno. Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivánoviĉ.
— Post kelke da minutoj via ĉambro estos preta por akcepti vin, — ekkriis li solene, — Arkadio … Nikolaiĉ, tia, ŝajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto, — aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan ĉe la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. — Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?
— Mi fumas ordinare cigarojn, — respondis Arkadio.
— Kaj vi agas tre prudente. Ankaŭ mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la ĉefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin.
— Ĉesu kanti Lazaron,[77] — ree interrompis Bazarov. — Sidiĝu prefere jen ĉi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu.
Vasilij Ivánoviĉ ekridis kaj sidiĝis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallarĝa, la buŝo iom pli larĝa kaj li senĉese sin movis, levis la ŝultrojn, kvazaŭ la veŝto ĝenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris ĉiam senzorgan senmovecon.
— Kanti Lazaron! — ripetis Vasilij Ivánoviĉ. — Vi, Eŭgeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni loĝas. Mi, kontraŭe, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenaŭ penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantaŭe de la jarcento.
Vasilij Ivánoviĉ prenis el la poŝo novan flavan fulardon — li trovis tempon por kunpreni ĝin, kurante en la ĉambron de Arkadio — kaj daŭrigis, svingante ĝin en la aero:
— Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en ĉi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo.
— Jes; jen mi vidas, ke vi havas la «Amikon de la sano»[78] por la jaro 1855, — rimarkis Bazarov.
— Malnova kamarado kompleze sendas ĝin al mi, — rapide respondis Vasilij Ivánoviĉ; — sed al ni, ekzemple, ankaŭ la frenologio ne estas fremda, — aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la ŝranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, — ja nomoj de
— Ĉu oni kredas ankoraŭ je
Vasilij Ivánoviĉ ektusis.
— En nia gubernio? … Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstataŭi. Ankaŭ en mia tempo humoralisto[80]
— Por vin konsoli, mi diros al vi, — interrompis Bazarov, — ke ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun aŭtoritaton.
— Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?
— Unu ne malhelpas la alion.
Vasilij Ivánoviĉ turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankoraŭ iom da varmega cindro.
— Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto regimenta,
— Li estis vera ŝtipo, konfesu, — diris malrapide Bazarov.
— Ah, Eŭgeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin … Certe, generalo Kirsanov ne apartenis …
— Lasu lin! — interrompis, Bazarov. — Proksimiĝante ĉi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, ĝi bele kreskis.
Vasilij Ivánoviĉ viviĝis.
— Kaj kiam vi vidos nian ĝardenon! Mi mem plantis ĉiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron:
— Fedka, plenigu mian pipon, — severe diris Bazarov.
— Ni havas ĉi tie ankoraŭ alian doktoron, — daŭrigis Vasilij Ivánoviĉ kun obstino; — li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam
La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo daŭris tiamaniere ĉirkaŭ unu horon. Arkadio dume iris en sian ĉambron, kiu estis simple antaŭĉambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjuŝa kaj anoncis, ke la tagmanĝo estas preta.
Vasilij Ivánoviĉ leviĝis la unua.
— Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi.
[77]
Ruslingva frazaĵo «Kanti Lazaron» signifas «plendi, bedaŭri sian sorton». Ĝi devenas el la almozula kutimo kanti malĝojajn kantojn pri la evangelia almozulo Lazaro.
[80]
[82]
Petro
[83]
Temas pri la sudaj «decembristoj», implikitaj en la ribelon de la 14ª de decembro de la jaro 1825ª.