La ĝenerala gaja ekscito infektis ankaŭ la servistojn. Dunjaŝa kuris tien kaj reen, kiel freneza, kaj senĉese brufermis la pordojn; Petro ankoraŭ en la tria horo nokte vane penis ludi sur la gitaro kozakan valson. La kordoj plende kaj agrable sonoris en la senmova aero; sed ekster la komenca koloraturo la klera lakeo sukcesis ludi nenion: la naturo rifuzis al li la muzikan talenton, kiel ĉiujn aliajn talentojn.
Dume la vivo en Marino ruliĝis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petroviĉ havis multe da ĉagrenoj. La farmbieno liveris pli kaj pli multe da ili — mizeraj, vulgaraj ĉagrenoj! La dungitaj laboristoj fariĝis netolereblaj. Unuj postulis reguligon de la konto aŭ pligrandigon de la salajro; aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antaŭpagon; la ĉevaloj malsaniĝis; la jungaĵo difektiĝis ĉiuminute; la laboroj estis plenumataj malzorge; draŝmaŝino, venigita el Moskvo, estis tro peza por esti uzata; duono de la bestejo forbrulis, ĉar maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon … La sama maljunulino asertis poste, ke la malfeliĉo okazis tial, ke la mastro havis fantaziajn ideojn prepari neniam ankoraŭ ekzistintajn fromaĝojn kaj aliajn laktaĵojn. La intendanto fariĝis subite maldiligenta kaj eĉ komencis grasiĝi, kiel grasiĝas ĉiu ruso, kiu estas nutrata per «libera pano.» Vidante de malproksime Nikolaon Petroviĉ, li ordinare penis montri sian fervoron kaj ĵetis spliton je preterkuranta porkido aŭ minacis duonnudan knabon; la ceteran tempon li plejparte dormis. La farmkamparanoj ne pagis ĝustatempe la farmpagon, ŝtelis lignon; preskaŭ ĉiunokte la gardistoj kaptis, iafoje post batalo, ĉevalojn, sin paŝtantajn sur la herbejoj de la bieno. Nikolao Petroviĉ fiksis monpunon por tio, sed la afero ordinare finiĝis per tio, ke la arestitaj ĉevaloj, nutrite dum du, tri tagoj en la stalo de Nikolao Petroviĉ, revenis al la kamparanoj. Por kroni la ĥaoson, la kamparanoj komencis malpaci unu kun alia: fratoj postulis dividon, iliaj edzinoj ne povis plu vivi kune sub la sama tegmento; subite ekbolis pugnobatalo, sonis ĝenerala alarmo kaj ĉiuj, kvazaŭ laŭ komando, kuris kune al la kontoro de la bieno, sin puŝis al la sinjoro, ofte kun signoj de l’ pugnoj sur la vizaĝoj, ebriaj, postulante juĝon kaj justecon: bruoj, ĝemoj, pepaj krioj de la virinoj miksiĝis kun la insultoj de l’ viroj. Oni devis aŭskulti la plendojn de la partioj, krii ĝis raŭkiĝo, sciante de antaŭe, ke ĉiuj penoj restos senutilaj. Mankis manoj por la rikolto: najbara kamparano bienposedanto, kies honestaj trajtoj inspiris konfidon, prenis sur sin liveri rikoltistojn je la prezo de du rubloj por desjatino kaj trompis Nikolaon Petroviĉ en plej senkonscienca maniero; la propraj kamparaninoj postulis prezojn, neniam antaŭe aŭditajn, kaj dume la grajnoj falis el la spikoj; samajn embarasojn oni havis kun la fojno, kaj la Kuratorejo de l’ orfoj subite postulis senprokrastan kaj kompletan pagon de la procentoj …
— Mi ne havas plu fortojn! — pli ol unu fojon diris malespere Nikolao Petroviĉ. — Mi ne povas ja mem pugnobatali, la principoj ne permesas al mi alvoki la policon, kaj ili faros nenion sen timo pro la puno!
—
Bazarov restis flanke de ĉiuj ĉi «mizeroj»; cetere, ne konvenis al li, kiel al gasto, sin miksi en fremdajn aferojn. En la dua tago post sia reveno en Marinon li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, ĥemiaj kombinaĵoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro. Arkadio, kontraŭe, opiniis sia devo, se ne helpi la patron, almenaŭ esprimi sian pretecon helpi lin. Li pacience aŭskultis lin kaj foje donis ian konsilon, ne por ke oni ĝin obeu, sed por montri sian bonan volon. La terkulturaj aferoj ne estis por li antipatiaj; li eĉ kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo. Arkadio, je sia propra miro, senĉese pensis pri Nikolskoje; iam li nur estus levinta la ŝultrojn, se iu dirus al li, ke li povus enui sub la sama tegmento kun Bazarov, kaj sub kia! — sub la gepatra tegmento; tamen li efektive enuis kaj io tiris lin for. Li faris longajn promenojn ĝis laciĝo, sed tio ne helpis.
Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petroviĉ posedas kelke da leteroj, sufiĉe interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincóv al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, ĝis li ricevis la leterojn. Nikolao Petroviĉ estis devigita traserĉi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Fariĝinte posedanto de ĉi tiuj duone ŝimintaj paperoj, Arkadio, trankviliĝis, kvazaŭ trovinte celon, kiun li devis atingi. «Mi diras tion al vi ambaŭ», senĉese murmuretis li, «aldonis ŝi mem! Mi veturos al ŝi, mi veturos, la diablo min prenu!» Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la «kiu scias?» de la juneco, sekreta deziro provi sian feliĉon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankoraŭ dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimanĉaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Senĉese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, ĝojo kaj senpacienceco sufokis lin. «La ĉefa afero estas ne pensi», ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antaŭ ĉiu drinkejo kaj demandis: «unu guton?» aŭ «ĉu unu guton?» sed post unu guto li ne indulgis la ĉevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. «Kion mi faras!» trakuris tra lia kapo. «Sed mi ne povas reveni!» La ĉevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj … Roza virina vesto briletas en la malhela verdaĵo, juna vizaĝo rigardas de sub la malpeza franko de ombrelo … Li rekonis Katjan, ankaŭ ŝi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn ĉevalojn, saltis el la kaleŝo kaj proksimiĝis al ŝi. «Tio estas vi!» diris ŝi kaj malrapide ruĝiĝis. «Ni iru al mia fratino, ŝi estas ĉi tie, en la ĝardeno; estos agrable al ŝi revidi vin.»
Katja kondukis Arkadion en la ĝardenon. Ĉi tiu renkonto ŝajnis al li bona antaŭsigno; li ekĝojis, kvazaŭ revidinte parencinon. Ĉio tiel bone aranĝiĝis: neniu lakeo, nenia anonco. Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincóv. Ŝi staris kun la dorso turnita al li. Aŭdinte paŝojn, ŝi sin turnis.
Arkadio, ree konfuziĝis, sed ŝiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. «Bonan tagon, forkurinto!» diris ŝi per sia egala, karesa voĉo kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kaŭze de la suno kaj vento. «Kie vi trovis lin, Katja?»
— Mi alportas al vi, Anna Sergéevna, — komencis li, — ion, kion vi ne atendis…
— Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?
XXIII
Akompaninte Arkadion al la kaleŝo kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Paŭlo Petroviĉ, tiom pli, ke tiu en lia ĉeesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Paŭlo Petroviĉ komencis batalon kontraŭ la «nihilisto», pri la rajtoj de la nobeloj de l’ Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma ĝentileco:
— Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenaŭ mi ne havas la honoron kompreni vin.
— Certe! — ekkriis Bazarov. — La homo povas ĉion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio fariĝas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie viŝas la nazon ol li.