— Ĉu tio estas sprita? — rediris demande Paŭlo Petroviĉ kaj flankiris.
Cetere, li iafoje petis permeson ĉeesti la eksperimentojn de Bazarov kaj foje li eĉ proksimigis sian parfumitan kaj zorge lavitan vizaĝon al la mikroskopo: li volis vidi, kiel diafana infuzorio glutas verdan polveron, kiel ĝi turnas kaj returnas ĝin per iaj rapidmovaj pugnetoj, kiuj estis fiksitaj en ĝia gorĝo. Multe pli ofte ol la frato vizitis Bazarovon Nikolao Petroviĉ; li venus ĉiutage por «lerni», kiel li nomis tion, sed la zorgoj pri la bieno vokis lin aliloken. Li ne ĝenis la junan esploranton de la naturo: li sidiĝis ie en angulo de l’ ĉambro kaj rigardis atente, iafoje permesante al si singardan demandon. Dum la tag- kaj vespermanĝoj, li penis direkti la interparolon al la fiziko, geologio aŭ ĥemio, ĉar ĉiuj aliaj problemoj, eĉ la agronomiaj, superflue estas diri tion pri la politikaj — povis konduki se ne al akraj disputoj, almenaŭ al reciproka nekontenteco. Nikolao Petroviĉ divenis, ke la malamo de lia frato al Bazarov tute ne malgrandiĝis. Negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn. La ĥolero komencis sin montri en la regiono kaj eĉ forrabis du homojn de Marino. Nokte Paŭlo Petroviĉ havis sufiĉe fortan atakon. Li suferis ĝis la mateno, sed ne serĉis helpon en la arto de Bazarov. Renkontinte lin en la sekvinta tago, al la demando de Bazarov, kial li ne alvokis lin, Paŭlo Petroviĉ, tute pala ankoraŭ, sed jam zorge kombita kaj razita, respondis: «Vi ja mem diris, kiel mi memoras, ke vi ne kredas je la medicino?» — Tiel pasis tagoj. Bazarov laboris persiste kaj malgaje … sed estis en la domo de Nikolao Petroviĉ estaĵo, al kiu kvankam li ne malfermis sian koron, kun kiu tamen li volonte parolis … Tiu estaĵo estis Féniĉka.
Li renkontis ŝin ordinare frumatene, en la ĝardeno aŭ en la korto; en ŝian ĉambron li ne eniris, ankaŭ ŝi nur unu fojon proksimiĝis al lia pordo por demandi, ĉu oni povas bani Mitjan aŭ ne? Ŝi ne nur fidis al li, ne nur ne timis lin, ŝi eĉ sentis sin en lia ĉeesto pli libera kaj senĝena, ol kun Nikolao Petroviĉ. Malfacile estus diri, kia estis la kaŭzo de tio, eble ŝi senkonscie sentis en Bazarov foreston de ĉio nobela, de ĉio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por ŝiaj okuloj li estis bonega kuracisto kaj simpla homo. Ne ĝenata de lia ĉeesto, ŝi sin okupis per sia infano, kaj foje, sentante kapturnon kaj kapdoloron, ŝi akceptis de liaj manoj kuleron da medikamento. En la ĉeesto de Nikolao Petroviĉ ŝi ne estis tiel intima kun Bazarov; ŝi faris tion ne pro ruzo, sed pro ia sento de konveneco. Paŭlon Petroviĉ ŝi timis nun pli forte ol iam ajn; de iom da tempo li komencis observi ŝin kaj neatendite aperadis, kvazaŭ li elkreskis el la tero post ŝia dorso en sia angla kostumo, kun senmova penetrema rigardo kaj kun la manoj en la poŝoj. «Malvarmon li verŝas sur min», plendis Féniĉka al Dunjaŝa, kaj la knabino responde al ŝi sopiris kaj pensis pri alia «sensenta» homo. Bazarov, tute ne suspektante tion, fariĝis la kruela tirano de ŝia koro.
Bazarov plaĉis al Féniĉka, sed ankaŭ ŝi plaĉis al li. Eĉ lia vizaĝo ŝanĝiĝis, kiam li parolis al ŝi: ŝi fariĝis serena, preskaŭ bona, kaj kun lia ordinara senĝeneco kuniĝis ŝerca atentemo. Féniĉka plibeliĝis kun ĉiu tago. Ekzistas epoko en la vivo de la junaj virinoj, kiam ili subite komencas disvolviĝi kaj flori, kiel la someraj rozoj; tia epoko venis por Féniĉka. Ĉio kunhelpis tion, eĉ la tiama julia varmego. En sia malpeza, blanka vesto, ŝi mem ŝajnis pli blanka kaj pli malpeza: la suno ne brunigis ŝian vizaĝon, kaj la varmego, kontraŭ kiu ŝi ne povis sin ŝirmi, delikate ruĝigis ŝiajn vangojn kaj orelojn, kaj verŝante dolĉan maldiligentecon en ŝian tutan korpon, brilis kiel sopira dormemo en ŝiaj belaj okuloj. Ŝi apenaŭ povis paŝi, kaj senĉese sopiris kaj plendis kun komika senforteco.
— Vi devus pli ofte vin bani, — diris al ŝi Nikolao Petroviĉ.
Li aranĝis grandan, kovritan per tolo, banejon en tiu el la lagetoj, kiu ankoraŭ ne tute sekiĝis.
— Ah, Nikolao Petroviĉ! Antaŭ ol mi atingos la lageton, mi mortos, aŭ mi mortos sur la revena vojo. Ni ne havas ombron en la ĝardeno.
— Jes, vere, ni ne havas ombron, — respondis Nikolao Petroviĉ kaj frotis siajn brovojn.
Foje, je la sepa horo matene, Bazarov, revenante de la promeno, trovis Féniĉkan en la siringa laŭbo, kiu jam antaŭ longe perdis la florojn, sed estis ankoraŭ densa kaj verda. Ŝi sidis sur la benko, kiel ordinare, kun blua tuko sur la kapo; apud ŝi kuŝis faske la ruĝaj kaj blankaj rozoj, ankoraŭ malsekaj pro la roso.
— Ah, Eŭgeno Vasiliĉ! — diris ŝi kaj levis iom la randon de la tuko, por ekrigardi lin; ŝia mano nudiĝis ĝis la kubuto.
— Kion vi faras ĉi tie? — demandis Bazarov, sidiĝante apud ŝi, «bukedon?»
— Jes, por ĝin meti sur la tablon por la matenmanĝo. Nikolao Petroviĉ amas tion.
— Sed ne baldaŭ ankoraŭ oni matenmanĝos. Kia amaso da floroj!
— Mi ilin deŝiris nun, ĉar poste la varmego ne permesos eliri. Nur nun oni povas spiri. Mi tute malfortiĝis pro la varmego. Mi timas, ke mi malsaniĝos.
— Kia ideo! Permesu palpi vian pulson. — Bazarov prenis ŝian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj eĉ ne kalkulis batojn. — Vi vivos cent jarojn, — diris li, ellasante ŝian manon.
— Ah, Dio min gardu! — ekkriis ŝi.
— Kial? Ĉu vi ne volas longe vivi?
— Cent jarojn! Mia avino vivis ĝis okdek kvin jaroj: kia martirino ŝi estis! Nigra, surda, ĝiba, ĉiam tusanta, ŝarĝo por si mem. Ĉu tio estas vivo?
— Do pli bone estas esti juna?
— Certe!
— Sed kial? Diru al mi!
— Kial? Jen mi nun juna, mi povas ĉion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo … Kion plu?
— Kaj por mi estas indiferente, ĉu mi estas juna aŭ maljuna.
— Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla.
— Juĝu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia…
— Tio dependas de vi.
— Vi eraras, tute ne de mi! Almenaŭ se iu ekkompatus min!
Féniĉka kaŝe rigardis lin, sed diris nenion.
— Kian libron vi havas tie? — demandis ŝi post momento.
— Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla.
— Vi ĉiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam ĉion scias, ŝajnas al mi.
— Ŝajnas, ke ne. Provu vi legi ion en ĝi.
— Mi nenion komprenos tie. Ĉu ĝi estas rusa? — demandis Féniĉka, prenante per ambaŭ manoj la peze binditan volumon. — Kiel dika ĝi estas!
— Rusa.
— Tute egale, mi nenion komprenos.
— Mi ĝin ne donas, por ke vi komprenu.[94] Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas.
Féniĉka, kiu penis deĉifri duonvoĉe ĉapitron «pri la kreozoto», ekridis kaj ĵetis la libron … ĝi deglitis de la benko teren.
— Plaĉas al mi ankaŭ via rido, — diris Bazarov.
— Lasu!
— Mi amas aŭskulti, kiam vi parolas. Kvazaŭ rivereto murmuretas.
Féniĉka deturnis la kapon.
— Kiel stranga vi estas! — diris ŝi, kaj ŝiaj fingroj glitis sur la floroj. — Por kio vi aŭskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel saĝaj sinjorinoj.
— Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; ĉiuj saĝaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton.
— Jen kion vi elpensis! — murmuretis Féniĉka kaj alpremis la brakojn al si.
Bazarov levis la libron de la tero.
— Tio estas libro pri la medicino, kial vi ĵetas ĝin?
— Pri la medicino? — ripetis Féniĉka kaj sin turnis al li. — Ĉu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, ĉu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona.
— Ĝustadire ĉiu kuracisto devus esti pagata, — diris Bazarov kun rideto. — La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj.