Féniĉka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj ŝajnis ankoraŭ pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de ŝia vizaĝo. Ŝi ne sciis, ĉu li ŝercas, aŭ ne.
— Se vi deziras, ni kun plezuro … Mi devos min turni al Nikolao Petroviĉ…
— Vi pensas, ke mi volas monon? — interrompis ŝin Bazarov. — Ne, mi volas de vi ne monon.
— Kion do? — demandis Féniĉka.
— Kion? — ripetis Bazarov. — Divenu!
— Mi ne estas divenema!
— Do mi diros tion al vi; mi deziras … unu el ĉi tiuj rozoj.
Féniĉka ree ekridis kaj eĉ brubatis la manojn, tiel ridinda ŝajnis al ŝi la deziro de Bazarov. Ŝi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis ŝin.
— Volonte, volonte, — diris ŝi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. — Kian vi deziras, ruĝan aŭ blankan?
— Ruĝan, kaj ne tro grandan.
Ŝi sin rektigis.
— Jen prenu, — diris ŝi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la laŭbon kaj atente aŭskultis.
— Kio? — demandis Bazarov. — Nikolao Petroviĉ?
— Ne … Li forveturis al la kampaj laboroj … cetere mi ne timas lin … sed Paŭlo Petroviĉ … Ŝajnis al mi …
— Kio?
— Ŝajnis al mi, ke li paŝas ĉi tie. Ne … estas neniu. Prenu. — Féniĉka donis la rozon al Bazarov.
— Kial vi timas Paŭlon Petroviĉ?
— Li ĉiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antaŭe vi ĉiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel …
Féniĉka montris per la manoj kiel, laŭ ŝia opinio, Bazarov turnis Paŭlon Petroviĉ.
Bazarov ekridetis.
— Kaj se li estus venkanta min, — demandis li, — ĉu vi defendus min?
— Ĉu mi povus vin defendi? Sed kontraŭ vi ne facila estas la afero.
— Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se ĝi dezirus.
— Kiu estas ĉi tiu mano?
— Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi.
Féniĉka etendis la kolon kaj proksimigis la vizaĝon al la floro … La tuko deglitis de ŝia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj.
— Atendu, mi volas flari kun vi, — diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis ŝin je la malfermitaj lipoj.
Ŝi ektremis, apogis ambaŭ manojn sur lia brusto, sed ŝi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj daŭrigi sian kison.
Seka tuso eksonis post la siringoj. Féniĉka fulmrapide sin forŝovis al la alia ekstremo de la benko. Aperis Paŭlo Petroviĉ, iom sin klinis, diris kun ia kolera malgajeco: «Vi estas ĉi tie», kaj foriris. Féniĉka tuj kunigis ĉiujn rozojn kaj eliris el la laŭbo.
— Peko estas de via flanko, Eŭgeno Vasiliĉ, — murmuretis ŝi, forirante. Sincera riproĉo estis aŭdebla en ŝia voĉo.
Bazarov rememoris la alian similan scenon, kaj li eksentis honton, eĉ malestimon, al si mem. Sed li tuj skuis la kapon, ironie gratulis al si «la imiton de Seladono», kaj revenis en sian ĉambron.
Paŭlo Petroviĉ forlasis la ĝardenon kaj malrapide paŝante, atingis la arbaron. Li restis tie sufiĉe longe kaj kiam li revenis por la matenmanĝo, Nikolao Petroviĉ kun maltrankvilo demandis lin, ĉu li estas sana: tiel malhela estis lia vizaĝo.
— Vi scias, ke iafoje mi havas disfluon de la galo, — trankvile respondis Paŭlo Petroviĉ.
XXIV
Post du horoj li frapis sur la pordo de Bazarov.
— Mi devas peti vian pardonon, ke mi malhelpas viajn sciencajn okupojn, — komencis li, sidiĝante sur seĝo apud la fenestro, kaj apogis ambaŭ manojn sur bela bastono kun ebura tenilo (ordinare li iris sen bastono): — sed mi estas devigita peti de vi kelke da minutoj de via tempo … ne pli multe.
— Mia tuta tempo estas al via dispono, — respondis Bazarov, ĉe kiu io trakuris sur la vizaĝo, tuj kiam Paŭlo Petroviĉ trapasis la sojlon de la pordo.
— Sufiĉas por mi kvin minutoj. Mi venis por prezenti al vi unu demandon.
— Demandon? Pri kio?
— Volu kompleze aŭskulti min. En la komenco de via restado en la domo de mia frato, kiam mi ankoraŭ ne rifuzis al mi la plezuron diskuti kun vi, mi aŭdis viajn opiniojn pri multaj temoj; sed, kiel mi memoras, nek inter ni, nek en mia ĉe esto iam naskiĝis diskuto pri la dueloj, pri la dueloj ĝenerale. Permesu demandi vin, kia estas via opinio pri ili?
Bazarov, kiu leviĝis renkonte al Paŭlo Petroviĉ, sidiĝis sur la rando de seĝo kaj krucis la brakojn.
— Jen mia opinio, — diris li, — de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencaĵo; sed de la praktika vidpunkto — tio estas alia afero.
— Tio estas, vi volas diri, se mi bone komprenas vin, ke kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon.
— Vi plene divenis mian penson.
— Tre bone. Mi ĝojas aŭdi tion de vi. Viaj vortoj liberigas min de mia nescio…
— De via necerteco, vi volas diri.
— Ne grave; mi uzas tian esprimon, por ke vi komprenu min; mi ne estas … seminaria rato. Viaj vortoj liberigas min de malĝoja neceso. Mi decidis dueli kun vi.
Bazarov larĝe malfermis la okulojn.
— Kun mi?
— Nepre kun vi.
— Kial? Permesu demandi vin…
— Mi povus klarigi al vi la kaŭzon, — komencis Paŭlo Petroviĉ. — Sed mi preferas silenti pri ĝi. Laŭ mia gusto vi estas superflua tie ĉi; mi ne povas trankvile vidi vin, mi vin malestimas, kaj se tio ne sufiĉas al vi …
La okuloj de Paŭlo Petroviĉ ekbrilis … ankaŭ tiuj de Bazarov ekflamis.
— Tre bone, — respondis li. — Pluaj klarigoj estas superfluaj. Vin atakis subita kaprico provi sur mi vian kavaliran ardecon. Mi povus rifuzi al vi la plezuron, sed se vi deziras …
— Mi kore dankas vin, — respondis Paŭlo Petroviĉ. — Mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn.
— Tio estas, sen alegorioj, ĉi tiun bastonon? — kun malvarma sango respondis Bazarov. — Vi estas tute prava. Vi tute ne bezonas ofendi min. Cetere, tio ne estus tute sendanĝera. Vi povas resti ĝentelmeno[95]. Mi akceptas vian provokon kiel ĝentelmeno.
— Perfekte, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj starigis la bastonon en angulo. — Restas diri kelke da vortoj pri la kondiĉoj de nia duelo, sed antaŭe mi dezirus ekscii, ĉu vi opinias formale necesa ŝajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko?
— Ne, ni lasu la formalaĵojn.
— Tia estas ankaŭ mia opinio. Superflue ankaŭ estas funde esplori la verajn kaŭzojn de nia konflikto. Ni malamas unu la alian. Ĉu tio ne sufiĉas?
— Ĉu tio ne sufiĉas? — ripetis ironie Bazarov.
— Kio koncernas la kondiĉojn de la duelo, ĉar ni ne havos sekundantojn … kie ni povus preni ilin?
— Efektive, kie ni povus preni ilin?
— Mi havas la honoron proponi al vi jenon: la duelo havos lokon morgaŭ matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj[96]; la bariero je dek paŝoj …
— Je dek paŝoj? bone; tio estas interspaco, sufiĉa por nia malamo.
— Ok, se vi deziras?
— Bone, kial ne?
— Ni pafos dufoje; por ĉia okazo ĉiu el ni metos en sian poŝon leteron, en kiu li mem kulpigos sin pri sia morto.
— Kun tio mi ne tute konsentas, — respondis Bazarov. — Tio tro similas francan romanon, tio ne ŝajnos versimila.
— Eble. Tamen vi konsentu, ke ne estas agrable esti suspektata je mortigo?
— Mi konsentas. Sed ekzistas rimedo por eviti ĉi tiun malagrablan akuzon. Ni ne havos sekundantojn, sed ni povas havi atestanton.
— Nome kiun? permesu demandi vin.
— Petron.
— Kiun Petron?
— La lakeon de via frato. Li estas homo, staranta sur la nivelo de la moderna progreso, kaj plenumos sian rolon kun la tuta «
[97]
La PIV-oj preferas transskribi tiun vorton per la malpli facile prononcebla «ĝentlemano».